Aline/Kompleta teksto
Julien Damon revenis hejmen el falĉado. Estis
varmega. La ĉielo ŝajnis kiel kolorita lado, la
aero ne moviĝis. Unu flanke de la alia oni vidis
la blankiĝantajn kvadratojn de aveno kaj la
blondajn kvadratojn de tritiko; pli fore, fruktŝardenoj
ĉirkaŭis la vilaĝon kun ruĝaj kaj brunaj
tegmentoj; kaj ankaŭ burdoj preterflugis.
Estis tagmezo : la horo kiam la ranetoj en herbaj kavaĵoj suferas pro la suno, kiu sorbis la roson, kaj ilia glata gorĝo saltetas rapide. Sur la deklivoj oni flaras odoron de brulinta korno.
Kiam Julien pasis apud arbetaĵoj, paseroj ekflugis el interne, ĉiuj kune, kvazaŭ ŝtono eksplodus. Li marŝis kviete, pro la varmo kaj ankaŭ pro tio, ke rapidi ne estis lia kutimo. Li fumis cigarpecon kaj lasis sian kapon kliniĝi inter siaj kvadrataj ŝultroj. Iafoje li haltis sub arbo; tiam ombro eniris tra lia malfermita ĉemizo; kaj relevinte sian ĉapelon, li viŝadis al si la frunton per sia maniko; kaj kiam li eliris denove ĉe la suno, lia falĉilo subite ekbrilis kiel flamo. Li reprenis sian egalan paŝon. Li ne ĉirkaŭrigardis, ĉar li jam konis ĉiun aĵon, eĉ la ŝtonojn de la strato, en tiu kamparo kie nenio ŝanĝiĝas krom la sezonoj, kiuj estas montritaj per maturiĝo de la fojno aŭ falo de la folioj. Kaj li sonĝis nur pri tio, ke la manĝo devas esti preta kaj li malsatas.
Sed, atinginte la straton, li subite haltis, almetante manon super la okuloj. Virino estis venanta. Ŝi ŝajnis havi jupon faritan el rozkolora polvo. Li diris al si: « Ĉu estas Aline?… » Kaj kiam ŝi alvenis pli proksime, li vidis ke efektive estas ŝi. Tiam li sentis bateton ĉe la koro. Ŝi marŝis rapide, baldaŭ ili kuniĝis.
Ŝi estis maldika kaj iom pala, estante deksepjara, aĝo en kiu koloroj forîgas, kaj ŝi havis lentugojn sur la nazo. Tamen ŝi estis beleta. Ŝi havis okulojn nedeciditajn, kiel la tagiĝo. Ŝia granda ĉapelo ĵetis ombron sur la vizaĝon ĝis la buŝo, kiun ŝi tenis fermita. Ŝiaj blondaj haroj, zorge glatigitaj sur la frunto, estis ligitaj dorse en pezaj plektaĵoj. Ŝi portis korbon sub la brako kaj ŝiaj kamparaj ŝuoj elstaris de sub ŝia mallonga jupo.
Julien diris:
— Bonan tagon.
Ŝi respondis:
— Bonan tagon.
Tiamaniere ili komencis. Kaj li denove parolis:
— De kie vi venas?
— De ĉe mia onklino.
— Estas varmege.
— Ho! jes.
— Kaj estas tre malproksime.
— Tri kvaronoj de horo.
— Ja, diris li, estas lacige kun tia suno kaj polvo.
— Nu, mi estas alkutiminta.
Ili staris kvazaŭ gekonatoj, kiuj renkontinte unu la alian, belmaniere interparoletas. Julien havis unu manon en la poŝo, la alian sur la tenilo de sia falĉilo, kaj parolante li deturnis la kapon.
Tamen oreloj de Aline ruĝiĝis. Kaj li ankaŭ, malgraŭ sia ŝajno, intencis diri ion, kio estas nefacile direbla. Li reparolis:
— Kien vi iras?
Ŝi diris:
— Mi? mi iras hejmen.
— Ankaŭ mi.
Dum ili ambaŭ marŝis unu apud la alia, Julien klopodis en sia kapo. Ekzistas okazoj, ĉe kiuj la penstuboj estas kvazaŭ ŝtopitaj. Tiam li rigardis supren. En la branĉoj oni povis ekvidi la ĉerizojn, blankaj ĉe l’ombro kaj ruĝaj ĉe l’suno. Abeloj kun bruo de sonoriloj trinkadis ĉiuj kune el la floroj. Baldaŭ montriĝis la vilaĝo. Kaj ĉar tempo urĝis, Julien serĉis en sia kapo pli profunden, kie sin kaŝas la ideoj, kaj diris:
— Mi falĉis dum la tuta mateno; estas nefacile kun tia seko. Estas tagoj en la vivo, en kiuj oni ne kuraĝas vivi.
— Vere, respondis Aline, oni havas plezuron el nenio.
— Kaj plue, diris li, trovinte sian ideon, estas longe de kiam ni ne revidis nin.
Aline mallevis la kapon. Ŝi diris:
— Efektive, ĉar estas epoko, en kiu la ĝardeno postulas. Kaj ankaŭ patrino, kiu estas tute sola.
Sed, ĉar li estas obstina, li balancadis la frunton.
— Aŭskultu, li reparolis, se vi estus ĝentileta, nu! oni sin revidus.
Tiam Aline paliĝis.
— Kion? diris li.
— Mi ne scias, ĉu mi povos.
— Diable! tamen oni bezonas interbabili.
En tiu momente ŝi hezitis kaj ŝia koro tremetis kiel pomo ĉe pinto de branĉo, kaj fine la deziro fariĝis pli forta.
— Se mi tre rapidas, diris ŝi, eble unu fojon.
— Kiam vi volos.
— Ĉu konvenas hodiaŭ vespere, apud la Oŭĝes?
— Ho! jes, eble.
Ili estis alvenantaj en la vilaĝo; la domoj staris apud la strato kun ĝardenoj, fontanoj kaj sterkoj. Julien diris ankoraŭ: dorso kaj manradikoj kiel du ŝtonetoj. La vejnoj sub la manhaŭto similis inkmakulojn. Ĉar ŝi ne plu havis dentojn, ŝia mentono supreniĝis ĝis la nazo, kiam ŝi manĝas. Ŝi trairis la vivon kviete, farinte kion oni devas fari; ŝi vidis, kio estas bona kaj kio estas malbona; fine ŝi atendis morton je ĝia horo, ĉar Dio estas justa. Ŝi havis nigran kufon sur la haroj tiritaj ĉe la tempioj. Tagoj alvenis, tagoj forflugis kaj kreskaĵoj kreskis, ĉiu en sia sezono.
Ŝi diris al Aline:
— Vi forestis longe.
Aline respondis:
— Mi iris tiel rapide, kiel mi povas.
Ŝi pensis pri Julien, kaj pro tio ŝi estis malatenta. Ŝi memoris la unuajn fojojn, kiam ŝi vidis lin; ili konis unu la alian de el la lernejo; nur li estis jam kun la granduloj, kiam ŝi estis ankoraŭ kun la etulinoj. Kaj, ian tagon, ili renkontis unu la alian, Julien akompanis ŝin, poste li revenis; komence ŝi ne atentis; kaj jen, iam post iam, ŝi havis plezuron vidi lin, ĉar neaŭdite la amo eniĝas koron; sed kiam ĝi estas interne, ĝi fermas la pordon.
Malrapide pasis posttagmezo. Varmo pezigas la korojn, kiel pluvo la birdflugilojn. Aline deŝiris latukojn per malnova rustinta tranĉilo. Kiam oni tranĉas la trunketon, eliras blanka laktaĵo, kiu algluiĝas kaj lasas brunajn makulojn sur la fingroj. La akraj linioj de l’tegmentoj tremetis kontraŭ la unutona ĉielo, oni aŭdis la kokinojn klukantaj, kaj sur la florsuproj abeloj resaltis kvazaŭ pilketoj el rezino. Suno ŝajnis senmova. Ĝi verŝis sian flamon kaj la aero leviĝis ĝis la branĉoj malaltaj, kie ĝi staris momenton kaj refalis; formikoj kuris sur la ŝtonoj; en la fazeoloj merlo flugetis. Kiam ŝia antaŭtuko estis plena, Aline konsideris la tagon, ĝardenon kaj kamparon. Poste ŝi aŭdis, ke ŝin vokas la patrino.
Fine la suno ŝanceliĝe malsupreniĝis al la monto kaj platiĝis sur ĝin simile al fluidiĝanta bulo el vakso. Ĉaretoj ruladis sur la strato. La horo venis. Ŝi estis dirinta al li: « Senmanke ».
Ŝi forkuris tra la kampoj ĝis apud la Oŭĝes. Ĝi estis loko malseka kun en la mezo rivereto kavigita en la nigra teraĵo; kaj apud ĝi staris arbareto.
Ŝi alvenis unua, sed Julien baldaŭ poste. Por sin beligi, li havis sian dimanĉan jakon sur sian ĉemizon. Ili sidiĝis ĉe la arbarrando. El suproj de la aero falis rozkolora polvo; super iliaj kapoj birdoj flugilbatante rapidis al siaj nestoj; malproksime bojis hundo; kelkafoje voĉbruo alvenis ĝis ili.
Julien diris:
— Vi vidas, vi bone agis aŭskultinte mian peton. Kiu vidus nin?
Aline respondis:
— Jes, sed mi estas malproksime, se oni postserĉas min.
— Vi ja rajtas foresti momenton. Oni faras nenion malbonan.
— Ho! ne, diris ŝi.
Subite ŝi sentis tiom da feliĉo en sia koro, ke ĝi ŝajnis tro malgranda. La ombro karesis ŝiajn harojn. Ŝi pensis, ke ŝi faras nenion malbonan. Ŝi estis tien veninta, ĉar Julien estas ŝia bonamiko. Kaj ŝi deziris ne paroli nek moviĝi, por vidi la ĉielon kaj la arbojn kaj ĉion, kio estas dolĉa en la aero; sed jen Julien diris:
— Mi alportis ion por vi.
Li tiris pakaĵeton el sia poŝo kaj reparolis:
— Ĝi estas por vi.
Unue ŝi estis surprizata; poste ŝia feliĉego forflugis; ŝi havis iom da timo; ŝi diris:
— Mi ne kuraĝas.
— Kia malspritaĵo!
Tiam ŝi malfermis la manon; malpeza estis la pakaĵeto kaj ligita per ŝnuro. Ekstere ĝin kovris griza papero; sube, silkpapero fiksita per blua rubando; kaj en la silkpapero estis skatolo el kartono. Sur la kovrilo estis pentritaj sinjoreto kaj sinjorineto sidantaj sub laŭbo. Aline diris:
— Kio estas tio?
— Trarigardu
Aline skuetis la kapon.
— Ekzistas tiaj, kiuj estas malplenaj, vi scias; sed ĉi tiu, ĝi estas masiva.
Kaj li aldonis:
— Sed vi ankaŭ devas doni al mi ion.
— Ho! diris ŝi, mi volonte konsentus, sed mi havas nenion.
— Ke jes, ke vi havas ion.
Ŝi malfermegis la okulojn.
— Kion? ŝi diris.
— Ho! li diris, nur kiseton.
Aline ruĝiĝis kaj sin repelis. Julien ripetis:
— Nur kiseton, kiseteton, sur la nazpinto, por ridi.
— Ho! certe ne.
— Ĉu vi eĉ sentos ĝin? Oni ne havas tempon diri « unu », kaj jam estas finite.
— Ho! ne, diris ŝi, mi ne povas.
Ŝi bone sciis, ke malpermesataj estas la kisoj. Tiujn, kiuj permesas ĉirkaŭprenon, la knabinoj montras unu al la alia, kubutpuŝante. Kaj ankaŭ la kateĥismo en la lernejo, kien oni iras dum du jaroj. La pastro legas en libro; ĉiufoje, oni devas memorripeti la lecionon. Oni lernas, kio estas permesata, kaj kio estas malpermesata. Oni ankaŭ lernas, ke la malbonuloj estas punotaj kaj la justuloj rekompencotaj. Kaj Aline estis bonintenca por la bono.
Tamen Julien, maltime, metis brakon ĉirkaŭ ŝia talio, kaj ŝin altiris al si. Kaj ŝi defendis sin; sed krepusko incitis, kaj ankaŭ la herbaĵo kun sia roso, kaj la branĉoj, kaj la mallumo, kiu murmuris: « Iru al li ». Ŝveliĝanta estis ŝia koro, kaj peza pro ĉiuj tiuj okazaĵoj ĝi kliniĝis al Julien.
Poste ŝi sentis la buŝon de Julien sur la sia, kaj ŝia korpo fluidiĝis, kiel neĝo sub suno.
Ŝi refirmigis siajn malorditajn harojn. Ĉe la horizonto disiĝis la lasta lumeco de l’ĉielo. Ŝi komprenis, ke estas malfrue, kaj kurante ŝi foriris.
Kiel dezerta estas la kamparo! La frotetado de ŝiaj piedoj en la herbaĵo similis grandan bruon. La unua stelo ekaperis. Ŝi en la koro havis kvazaŭ tintileton, kiu sonis seninterrompe kaj diris: « Julienon mi tre amas… Julienon mi tre amas ». En sia fermita mano ŝi tenis la skatoleton, kaj ŝi pensis momente: « Min ankaŭ Julien amas ».
Mallongaj estas la someraj noktoj. Je frua tagiĝo la laboristoj foriras por falĉi, dum la herbo estas ankoraŭ moleta. En la domoj oni klopodas, kaj de kokinejo al kokinejo kantas la kokoj. Maljuna Henrikino sin levis; ŝi ellitiĝis ĉiam frumatene, ĉar ŝiaj kutimoj estis reguligitaj kiel horloĝa meĥanikaĵo. Tuj kiam ŝi estis vestita, ŝi iris alvoki Alinen.
Per unu salto la suno supreniĝis super la arbaro. Jen venas nova tago de l’vivo. Sur la forno akvo komencis boli. Kiam la kafo estis preta, la virinoj sidiĝis ĉe la tablo. Kaj Aline iom hontis, ĉar ŝi ne plu estis kiel kutime, nun; tamen ŝi manĝis kaj trinkis; kaj eĉ fine diris:
— Patrineto, kiel oni boras al si truojn tra la oreloj?
Henrikino miregis:
— Kial tia demando?
– Ial.
— Ĉu mi scias, mi? Tio taŭgas nur al sinjorinoj.
Aline silentis. Sed kiam ŝi estis sola, ŝi iris al sia spegulo kaj per kudrilo enpikis sian orelon. Ŝi mordis al si la lipojn por ne krii pro troa doloro, kaj sur la haŭto formiĝis sangperleto; tamen la truo ne estis traborita, kaj ŝi vidis, ke la tasko estas tro malfacila. Tiam ŝi kaŝis la skatoleton en fundon de tirkesto, kaj ellitiĝis nokte por ĝin rerigardi.
Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/19 akvumado je suno brulumas la kreskaĵojn. Fine
la herbaĉoj kreskas propramove, sed ne la semaĵoj, nek la legomoj, kontraŭe.
Henrikino fieriĝis pro sia ĝardeno. Ĝi estis la plej bela en la tuta vilaĝo; ĝia teraĵo estis nigra, la kvadratoj estis rektaj, kvazaŭ desegnitaj sur papero, kaj la brasikoj tiel dikaj kiel homkapo. Post la longdaŭra sarkado, ŝi streĉis la dorson kaj ekdiris unue: « Haj », ĉar al ŝi bruldoloris la lumboj, sed ŝi tamen estis kontenta vidante, ke ĉio estas en ordo. Troviĝis tie ankaŭ arboj fruktoportantaj kaj maljuna prunarbo sub la fenestroj. Super la preĝejo la suno montriĝis rigardante en la ĝardenon per sia ronda okulego, kiu faras la tagon; kaj oni flaris odoron de la tero.
Aline, laborema knabino, helpis tiom, kiom ŝi povis. Ŝi streĉis la lesivŝnuregon; ŝi kalkulis grajnojn en la manplato, ĉar ŝi havis bonajn okulojn; aŭ ŝi ĉerpis akvon kaj, dum ŝi pumpis nudbrake, la puto grincadis kiel blekanta azeno.
Ŝi ankaŭ ofte iris en la vilaĝon. De sur la sojlo de sia pordo ŝiaj amikinoj alvokis ŝin, kaj ili havis kiel ŝi harojn disigitajn kaj manikojn suprentiritajn, ĉar estas la sorto de la filinoj iĝi frue utilaj en la hejmo; ili devas esti kapablaj mastrumi, se ili volas edziniĝi. Aline ridetis al ĉiuj; feliĉo levetis ŝiajn lipojn kaj malkovris la dentojn. Ĉio ŝajnas facila en tempo de amo. La suno estas pli hela, la floroj estas pli belaj, kaj pli bonaj la homoj. Tiam la mondo ekaperas ornamita kiel festokampo per siaj arboj, kampoj kaj montoj.
Ŝi rigardis sin ree en spegulo. Ŝi diris al si: « Ĉu mi estas beleta? Mi ne estas certa; tamen eble iom ». Kaj ŝi estis vere beliĝinta, ĉar la vangoj estis pli rozkoloraj, pli ruĝaj la lipoj, kaj pli bluaj la okuloj. Okazas tempo tia; juno elŝprucas el koro feliĉa, kaj ĝi aperas kiel mateno sur la kamparo.
Ŝi kelkafoje ankaŭ diris al si: « Mi ja bone amas patrineton. Mi ne estas aminda, ke mi kaŝas min de ŝi, sed alie agi oni ne povas ». Kaj ankaŭ tiu penso preterpasis. Pro ŝia amo ŝi kompatis la suferantajn bestojn, la vermojn tratranĉitajn de la plugilo kaj la florojn piedpremitajn. En la vilaĝo vivis knabino, kiun oni veturigis en trirada ĉareto; ŝiaj kruroj sekiĝis kiam ŝi estis infano, kaj ŝi povis nek marŝi, nek stari; pro tio ŝi ne kreskis, ŝi restis infansimila, sed ŝia kapo estis plenkreska. Kaj Aline pensis: « Dio mia! kompatinda knabino! » « Kaj, ŝi pensis, se mi estus kiel ŝi! » Kaj ŝi ĝojis, ke ŝi estas vigla kaj vivplena, kun sanaj kruroj por iri al siaj rendevuoj.
Julien kutimis veni manojn en la poŝoj. Kiam li alvenis unua, li kaŝis sin. Aline serĉis lin, kaj subite, kiam ŝi estis tute proksime al li, li kriis: « Hu! » en la ombro, kaj vidante, ke ŝi ektimas, li ĝojis, dirante:
— Vi estas timema!
Poste ili sidiĝis. Helikoj eltiris siajn nigrajn kornojn kaj trenis sian konkon, kiu ŝanceliĝis sur la glua dorso; kiam la teraĵo estis malseka, fungoj elkreskis en unu nokto tra la putriĝaj folioj. La aveloj estis apenaŭ formitaj kaj ankoraŭ molaj en sia verda adstringa haŭto, sed kelkafoje oni trovis forgesitan fragon, falantan en la fingrojn. Jam estis malhele en la arbareto; kvazaŭdometon ili havis por si, kaj oni ne povis vidi ilin, sed ili povis vidi, ĉar troviĝis ronda pordo kaj truoj kiel fenestroj, kaj la ĉielo ŝajnis vitraĵo. La folioj degutetis sur ilin, rivereto tintis simile al sonoriletoj, kaj rapide preterfluis la tempo.
Ŝi diris:
— Mi devas foriri.
Li respondis:
— Vi havas ankoraŭ multe da tempo.
Kaj ŝi restis, sed fine devis foriri.
Dum ili estis kune dimanĉon matene ektintis la sonorilegoj. Ili sonoris por averti, unu horon antaŭ ol la prediko. Ĉar ili estis malagordaj, unu basa, la alia tre alta, unu batanta rapide, la alia per longaj resonantaj frapoj, ili ŝajnis kiel drinkulo disputanta kun sia edzino. Kelkafoje ili sonoris pli laŭte, kvazaŭ en koleratako, poste ili redolĉiĝis; kaj la preĝeja turo brilis, kiel amaso da malplenaj boteloj.
Julien diris:
— Burbaki trinkis unu troan glason, hodiaŭ matene.
Burbaki oni alnomis la sonorigiston pro tio, ke dum la milito de Sepdek[1] li militservis ĉe la landlimo, kaj li ĉiam diris, kiam li estas ebria:
— Burbaki! mi konas lin.
Aline ridis.
— Vi scias, ŝi diris, iam kiam la pastro jam estis en la preĝejo, li ne ĉesis sonorigi.
— Jes, vino ne estas kosta tiun ĉi jaron.
— Kaj alifoje li ruliĝis malsupren la ŝtuparon, kaj faris al si truon en la kapon.
Tiam ili ekpensis pri la ligna ŝtuparo en la sonorilejo, kien oni supreniras por rigardi foren en la landon; ĝi estas ŝanceliĝa, la ĉarpentaĵo krakas, kaj sur la planko treniĝas la ŝnuregoj de l’sonoriloj. Kaj tra la fenestreto oni vidas la straton, similan al ŝtofrubando pinta ĉe la finaĵo, la tegmentojn, kiuj estas ruĝaj, la ĝardenojn, kiuj estas verdaj, kaj antaŭ la preĝejo la tiliojn rondformajn kiel brakikoj.
Kaj Aline diris:
— Mi, mi tre ŝatas la sonorilojn.
— Tamen ili ne estas tiel belaj.
— Jes, sed estus malĝoje, se ili ne plu sonorus.
— Ho! certe.
— Ĉu ne?
Julien diris:
— Kial vi ne surmetis viajn orelringojn?
— Mi timas, ke patrineto ilin vidus.
— Estas bedaŭrinde.
Aline respondis:
— Ho! jes.
Ĉesis tinti la sonoriloj. Oni aŭdis ankoraŭ kvazaŭzumadon, kiu baldaŭ haltis kaj tuj poste venis la dimanĉa silento. Kaj Aline diris:
— Mi devas rapidi hejmen, mi havas apenaŭ la tempon.
Julien sekvis ŝin per la rigardo. La vento svingis ŝian blankan ĉapelon, kaj kiam ŝi pasis post arbetaĵoj, oni ĝin ekvidis solan kaj similan al birdego sur la branĉaj pintoj.
Sed duan fojon tintis la sonoriloj. Estas la momento, kiam la pastro eniras. Li eniras kaj la kantestro sidas ĉe sia kutima loko sub la katedro. Kiam la kantestro kantas, li sin streĉas sur pinto de siaj elastaĵaj ŝuoj por eligi sian voĉon, kaj li puŝas ĝin antaŭ si aeren kiel sapoglobeton. Iajn psalmojn oni scias, aliajn oni ne scias; ĉiuj estas malnovaj, kun multaj longnotoj kaj silento inter ili por rekapti spiron. La vitraĵoj ne estas tre puraj, taglumo estas iom malgaja, kvankam suno brilas, kaj okaze oni aŭdas homojn, kiuj babilas sur la vilaĝplaco.
Restinte sola, Julien kuŝiĝis surventre kaj maĉis herbtrunketon, dum li pensadis. Li estis kontenta, ĉar li sentis sin kiel viro, kiu havas virinon por si. Kaj en sia kapo li imagis al si Alinen, kiel ŝi estas, kun delikataj brakoj, kolo bruna supre kaj blanka malsupre, kaj brusto movetiĝanta sub la korsaĵo. Li diris al si: « Kial ŝi iras al la prediko? Mi enuas ». Kaj ankaŭ li pripensis, ke la kisoj ne estas ĉio. Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/26 ne estis reveninta. Oni aŭdis pordojn fermataj unu post alia, la pordegojn de la garbejo, kiuj estas altaj kaj larĝaj, kaj grincas kiam oni puŝas ilin per la ŝultro, la rustintajn pordojn de la bestejo kaj la pordojn de la loĝejo, kiuj faras preskaŭ nenian bruon. La ĉielo estis verda kiel herbejo, kaj la arboj jam nigraj interne.
Henrikino eklumigis la lampon. Poste ŝi diris al si: « Ŝi ne revenas, kion ŝi faras? » Poste la unua kvarono eksonis, kaj ŝi diris laŭte:
— Dio mia! ĉu okazis malfeliĉo?
Ŝi malfermis la fenestron kaj vokis:
— Aline! Aline!
Aline diris:
— Mi estis ĉe Eliza.
— Jen estas stranga horo por reveni.
Momenteto preterpasis. Aline sidiĝis. Tiam ŝi sentis, ke la patrino ŝin rigardas. Deturninte la kapon, ŝi ne povis vidi ŝin, sed sentis ŝiajn okulojn kiel du brulvundojn. Ŝia sango ekmoviĝis, unue en la fundo, poste pli supre kaj fine ĝi supreniris en ŝian gorĝon kiel bolanta akvo, kolorigis la vangojn per ruĝa ondo, kaj zumis en la oreloj; kaj fajriĝis ŝia kapo. Ŝi estus dezirinta ĝin kaŝi en la manoj, sed la patrino estis tie ĉi; kaj la patrino diris al ŝi:
— Mensogulino!
Aline ne respondis, la harradikoj pkis ŝin en la haŭto.
— Vi aŭdas, diris Henrikino, de kie vi venas?
Kaj Aline diris, mallaŭte, kiel infano riproĉata:
— Mi iris iomete en la arbareton.
— Tute sola?
— Mi renkontis ankaŭ Julien.
— Kiun?
— Julien.
Henrikino diris:
— Jen, bela aferaĉo!
Kaj ŝi aldonis:
— Ŝi eĉ ne estas dek-okjara! Vera bubino!
Poste ŝi skuis antaŭ ŝi sian maljunan manon kaj reparolis:
— Nun, estas finote.
Aline similis birdon, kiu konstruis al si neston. Vento blovas, nesto falas, restas nur disrompaĵoj. Ŝi komprenis, ke ŝi ne bone konas la mondon kaj ĉiujn barojn al amo. Oni iras, kien onin puŝas la koro, oni akceptas kison, kaj duan kison, kaj oni ekvidas, ke la afero estas finita.
Sed Henrikino pensis: « Dio mia! kia zorgo! kia penado! Tiujn infanojn, oni multe suferas por naski ilin; komence ili estas tiel etaj, ke ŝajnas nekredeble, ke ili kreskos; ili havas ĉiuspecajn malsanojn; nu! poste ili alportas iom da plezuro, sed jen la knaboj ekhavas barbon, la knabinoj ekmetas longajn jupojn; oni havas pli da zorgoj ol antaŭe: feliĉe ni estas ankoraŭ tie. »
Tiel Aline preskaŭ neniam plu povis eliri sola, ĉiuokaze ne nokte, kiam ombro inklinas al malbono. Kaj Aline estis obeema. Sed oni estis forpreninta de ŝi tion, kio faras la vivon denove dolĉa, post la infaneca tempo, ĉe kiu ĝi havas gustumon sukeran. Dum la unuaj tagoj, ŝi forskuis sian ĉagrenon kaj alprenis bonintencajn decidojn, dirante al si: « Estis malpermesite, mi ne pensis pri tio; estas malgaje sed devige. Se mi renkontas Julienon, mi ŝajnigos kvazaŭ mi ne vidas lin; se li min vere amas, li venos. Li diros: « Mi volas edziĝi kun ŝi. Tio estos multe pli agrabla, mi ne ŝatas agi kaŝe ». Tiel ŝi parolis. Kaj ŝi iris en la ĝardenon sekvita de sia blua ombreto kaj de la somero, kiu kantas meze de la karotoj kaj super la muroj.
Sed okazis ke ŝia amo, grandiĝinta kiel kreskaĵo sub ŝtonplato, senordigis ŝiajn rezonojn kaj suferigis ŝin. Ĉiam pli forta ĝi kreskis, kaj ĉiam pli ŝi suferis. Ĉiu preterpasinta tago ĵetis kvazaŭ ŝtonon en ŝian koron; kaj ĝi fariĝis tiel peza, ke ŝi ŝanceliĝadis pro lacado. Ŝi perdis la rozkolorajn vangojn kaj apetiton. Ŝi rigardadis direkte al la strato, serĉante Julienon per la okuloj. « Kie li estas? ŝi diris al si; kiom mi dezirus lin revidi! » Kaj ĉiuvespere, je subiĝanta suno, kiam venis la horo, ŝi suferis pli akre, revidante la arbareton, herbejon kaj rivereton, kien emis ŝia spirito; ĉar la spirito posedas liberecon kaj ĝi estas rapida, sed la korpo estas alligata, kaj ĝin mokas la spirito. Kaj ŝi enviis la hirundojn, kiuj rondeflugis super la tegmento.
Tamen la tempo pasis malgraŭe per treniĝantaj paŝoj, kiel almozulo sur la strato. Ŝi daŭrigis labori, ŝi surmetis la saman robon kaj saman ĉapelon; ŝi estis nur pli malgaja; sed por konstati la signojn de l’ĉagreno, oni devas rigardi en la okulojn.
Tiaj estis la aferoj, kiam vesperon dum ŝi sidis sub la prunarbo kun la kapo kontraŭ la trunko, venas al ŝi la patrino.
Henrikino tenis trikotaĵon, sed ĉar estis tro mallume, ŝi remetis ĝin en la korbon; kaj kunigante la manojn sur siaj genuoj, ŝi diris:
— Vi estas ja malprava, tiel malbonigi al vi la sangon; tiaj aferoj baldaŭ forgesiĝas.
Ŝi diris nenion alian, sed vorteto estas ĉiopova; retrovinte kuraĝon kaj volon, la koro de Aline subite leviĝis. Ĝi diris:
— « Ne, tiaj aferoj ne forgesiĝas. » Tiam ŝi ekkonis la veran amon; ĝi konsistas el suferado; ĝi eksplodas subite kiel fajro en la nokto.
Ŝia unua amo estis la amo de l’knabinetoj, kiuj estas solaj kaj rigardas la stelojn, kaj jen junulo trapasas. Oni ŝatas fortikulon, ĉar oni estas virino malforta, kaj granda estas la mondo. Sed nun ŝia nova amo marŝis antaŭ ŝi. Ŝi deziris iri tuj al Julien, ĵeti sin kontraŭ li kaj petegi pardonon.
Henrikino estis sidanta, kaj sciis nenion pri ĉio ĉi. Ŝi ne moviĝis kaj ne parolis, trovante nenion plu por diri. Oni povis vidi ŝian kurban nazon kaj amason da jaroj sur ŝia arkigita dorso. Kaj rigardinte sian patrinon Aline deziris, ke ŝi mortu. Ĉar rekte antaŭen iras la amo, simile al ŝtono kiu defalas de la montoj.
Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/33 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/34 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/35 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/36 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/37 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/38 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/39 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/40 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/41 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/42 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/43 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/44 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/45 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/46 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/47 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/48 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/49 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/50 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/51 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/52 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/53 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/54 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/55 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/56 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/57 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/58 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/59 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/60 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/61 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/62 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/63 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/64 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/65 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/66 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/67 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/68 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/69 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/70 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/71 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/72 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/73 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/74 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/75 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/76 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/77 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/78 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/79 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/80 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/81 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/82 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/83 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/84 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/85 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/86 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/87 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/88 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/89 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/91
Ŝi prenis la laboraĵon, kaj ĉion redisigis. Tamen Aline penadis tiom, kiom ŝi povis. Sed rekta devas esti la borderaĵo, kaj egale interdistaj la kudropunktoj, kaj ankaŭ oni devas atenti, ke la fadeno ne rompiĝu: oni devas zorgi pri tiom da aferoj, ke la kapo perdiĝas. Kaj ili estis ambaŭ tie, tute solaj, vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kun vintro ekstere.
Tute solaj ili estis. La kuirejo havis kvar murojn kaj unu fenestreton. Regis malgajo. Ili ne parolis.
Kaj Aline pensis pri la havota etulo. Ŝi sin demandis: « Kiamaniere li ekvenos? Ĉu oni suferas? Ho! Certe tio multe dolorigas! » Ŝi memoris pri amikinoj, kiuj ekhavis fratetojn. Ili diris:
— Oni metis nin en la supra ĉambro, sed tamen ni bone aŭdis la dolorkriojn de patrineto.
La akuŝistino venas, kaj kelkafoje ankaŭ la kuracisto. Kaj Aline multe timis. Poste ŝi diris al si: « Kiel mi ŝajnas? Mi miras. Kiel strange estas havi knabeton? Aŭ eble ĝi estos knabino. Oni ne scias antaŭe. Nur kiam ili estas tie ĉi venas la surprizo, tamen mi preferus knabon. » Ŝi reprezentis lin al si pense; li havos egan kapon kaj femurojn kiel ŝnuritaj kolbasoj.
Ŝi ankaŭ imagis al si la robon, kiun li surmetos. Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/93 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/94 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/95 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/96 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/97 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/98 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/99 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/100 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/101 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/102 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/103 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/104 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/105 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/106 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/107 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/108 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/109 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/110 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/111 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/112 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/113 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/114 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/115 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/116 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/117 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/118 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/119 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/120 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/121 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/122 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/123 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/124 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/125 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/126 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/127 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/128 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/129 Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/130Je vespero tamen Henrikino kvietiĝis. Alvenas momento, kiam la fortoj estas elĉerpitaj; doloro restas, sed kaŝita kiel fajro, kiu reenŝoviĝas sub la cindrojn. Tiam foriris la virinoj.
Oni plu ne vidis ŝin dum du aŭ tri tagoj. Iun posttagmezon ŝi reaperis. Ŝi estis vestita kiel kutime, sed ŝia jupo estis ĉifita, kvazaŭ ŝi sin ne estus senvestigita depost la tago de l’enterigo. La punto de ŝia nigra ĉapo pendis sur orelon, la jupo estis blanka ĉe genuo, kaj la korsaĵo je violkoloraj floretoj eniĝis en la zonon. Ŝi trinkis je la fontantubo, kaj relevis butonon perditan sur la strato. Ŝi salutis neniun; kelkafoje ŝi skuis la kapon kaj svingis antaŭ si la manojn. Oni pensis: « Ŝi freneziĝas. »
Ŝi ne estis freneza, sed nur forlasita. Kiam oni estas utila al nenio, oni ne scias kion fari, nek kien iri. Ŝi estis tute sola. Se ŝi mortus, oni eĉ ne atentus. Kaj oni diris:
— Ŝi almenaŭ rekuniĝus kun sia filino. Je kio utilas al ŝi resti tie ĉi?
Oni respondis:
— Vidu, kiuj plu nenion havas por fari, tiuj plej forte alkroĉiĝas por ne foriri.
Ŝi estis kvazaŭ maljuna vinberujo, kiu ne plu portas fruktojn, kaj kies folioj falis, sed kiu ankoraŭ firme teniĝas je la muro kaj kontraŭstaras al vento.
Kaj la tagoj naskis semajnojn, kaj la semajnoj monatojn. ŝi iradis en la vilaĝo, enirante en la panbakejon por aĉeti panon kaj en la butikon kafon; la virinoj sekvis ŝin per la rigardo, scivoleme, kaj la infanoj timis ŝin pro ŝiaj enprofundiĝintaj okuloj. Vidiĝis nur du nigraj kavoj sub la dikaj brovoj. Kaj refaldiĝis ŝia haŭto sur la ostoj.
Matene ŝi vizitis la tombejon. Ĝi estas loko, kiu ŝajnas ridi, plena je birdoj, floroj kaj ombro. Ĝin ĉirkaŭas muro, kiu disfalas ŝtonon post ŝtono meze de la urtikoj sovaĝaj kaj papavoj. Taksusoj kaj plorsalikoj ombras la tombojn kun nomoj elviŝitaj; la vitrokronoj, pendigitaj je lignokrucoj, tintas, kiam vento blovas. Troviĝas ankaŭ forgesitaj tomboj plenaj je muskoj kaj vinkoj. En la branĉoj nestas silvioj, sovaĝaj paruoj kaj kardeloj verdaj aŭ grizaj kun iom da ruĝo. Kaj en la altaj herboj malfermiĝas lekantoj, onobriko, salvio, trifolio, kampfloroj tie semitaj de la brizo.
Henrikino venis, portante laŭ la tagoj branĉplantaĵojn aŭ grajnojn, fosilon aŭ plantilon. Aline ĉiam havis florojn. Ŝia tombeto estis kiel ĝardeno. Tiel multaj estis la floroj, ke la tero ne travidiĝis. Kaj tuj kiam unu velkis, ĝin anstataŭigis Henrikino. Troviĝis skarlataj geranioj, violoj dolĉaj kiel vizaĝetoj, miozotoj kaj violetoj; unue ekaperis la violetoj, poste la miozotoj, kiuj ŝatas akvon kaj fontanojn, kaj poste la aliaj, ĉiu je sia vico.
Kiam ŝi estas fininta, Henrikino sidiĝis en la herbo apud la tombo, kun brakoj ĉirkaŭ la genuoj. De la loko kie ŝi sidis, vidiĝas la lago kaj la Savoja montaro. La ĉirkaŭlando kun herbejoj, kampoj kaj arbaretoj, malsupreniĝas ondsimile al la glataj kaj nuancitaj akvoj, en kiuj la ĉielaj nuboj posttrenas siajn grizajn ombrojn, kiel grandajn retojn. La monto estis blua pro malproksimeco. Okaze ĝi elblovis fumeton, kiel sekiĝanta lesivaĵo; kaj la fumeto fariĝis ronda nubo, kiu forflugis. Vaporŝipoj alproksimiĝantaj al la lagbordo ŝajnis nigraj punktoj. Sur la strato neniu trapasis; ankaŭ neniu en la tombejo; tie estis nur la birdoj, herbo, kaj arboj kaj floroj; kaj mortintoj.
Henrikino ne moviĝis. Tiam alvenis birdoj, saltetantaj ĉirkaŭe, ĉar ŝi estis simila al la trunko de l’arboj aŭ al la tombŝtonoj. Ankaŭ la suno montriĝis kaj supreniĝis laŭlonge de ŝia korpo. Tagmezo sonoris. Ŝi ekstaris.
La ŝlosilo grincis en la rustinta seruro. Ŝanceliĝa kaj malgaja estiĝis la domo, ĉar domoj similas al personoj. Sentiĝis, ke malfeliĉo eniris kaj metiĝis tie kvazaŭ kubutapogita kun sia malbona aspekto, kiu pezigas. Egaj araneoj trakuris en la koridoro. Kaj ankaŭ la ĝardeno estis forlasita. La legomoj supermaturiĝis, la pomarbo manĝita de vermaro perdis siajn pomojn antaŭ maturiĝo; la talpoj traboris truojn, la ranoj saltis sub la folioj.
Kaj la viroj, revenante de la kampoj, diris:
— Kia malpuraĵo, tiu ĝardeno!
— Rapide kreskas la herbaĉo.
Kaj tria:
— Kiel domaĝe, ke ĉio tio estas perdita teraĵo. Se almenaŭ oni donacus ĝin!
Henrikino trinkis sian kafon. Ŝi manĝis sian panon. Kaj ŝi vivadis. Ĉu la sango ne supreniras malgraŭe al koro kaj denove malsupren, kiam la cetero estas preskaŭ mortinta? Oni vivas sur si mem kaj sin rigardas kaj sin vidas, kiel brulinta arbetaĵo en nigran akvon; kaj oni returniĝas posten, ĉar antaŭen ĉio estas fermita. Henrikino eniris en ĉambron de Aline. La lito kaj apogseĝo staris en sama loko. Sur la muro ankoraŭ pendis fotografaĵo. Ŝi prenis ĝin per ambaŭ manoj.
Sur ĝi vidiĝis Aline tute eta, kun blanka vesto kaj skulptita seĝo pli alta ol ŝi; kaj en la fundo, pentrita kastelo, foliaroj; kaj antaŭe, tapiŝo; sur tiu fotografaĵo estis kiel ĉe la riĉuloj. Aline havis frizitajn harojn kaj grandajn okulojn; la infantempo estas la bela epoko, kiam oni scias nenion pri la vivo.
Ili estis irintaj tute supren en domo, en vitran ĉambron. Estis varmege tiun tagon. Kaj ĉar Aline ploretis, la fotografisto montris al ŝi fadenpupon kun pintforma ĉapo kaj orumitaj tintiloj. Ili revenis hejmen per la vagonaro. Estis Henrikino perdinta sian edzon, la antaŭan jaron. Li mortis pro troa drinkado.
Ŝi remetis la fotografaĵon en sian lokon. Ombron sur la straton faris la domo. La leteristo pasis, malfermante sian ledsakon, por serĉi leterojn. Bovinoj ĵus melkitaj iris trinki ĉe la fontano. Kaj homo kun fera dorskesto revenis de la laktejo.
Je aŭtuno Julien edziĝis. Oni estis atendinta ĝis fino de la rikoltoj, ĉar en tiu sezono oni havas tro da laboro por ekorganizi geedzan hejmon. Ankaŭ pro la morto de Aline estis la tempo nekonvena. La gepatroj Damon diris kiel la aliaj:
— Estas bedaŭrinde!
Sekrete ili pensis: « Nun, oni estas liberigita, nepre. » Tamen oni babiladis pri ili, kaj ne favore en tiu ĉi momento. Tiam Julien foriris dum du aŭ tri tagoj ĉe sia fianĉino. Poste li revenis. Kaj forgesiĝis la afero.
Belega estis la geedziĝo. La fianĉino alvenis je la antaŭa tago kun sia robo, vualo kaj delikataj ŝuoj en granda kartonskatolo. Ŝi estis larĝa kaj altkreska. La haroj estis trinuancaj, tial ĉar ŝi eliris nudkape ĉe suno. Julien atendis ŝin antaŭ la pordo. Kaj kiam ŝi saltis el la ĉaro, la jupo releviĝante malkovris fortajn tibikarnojn kaj grandajn piedojn.
La morgaŭan tagon matene aperis la invititoj. La virinoj estis surmetintaj robojn el nigra lano, la viroj vestojn el drapo, kaj la urbanoj redingotojn. Unue oni alportis por manĝi kaj trinki: teon kaj siropon por la virinoj; trispecajn vinojn; malvarman viandon, ŝinkon kaj salaton; vaflojn kaj pastkukojn. La du teretaĝaj ĉambroj estis plenegaj. Kaj la virinoj ridis, ĉar vino ridemigis, kaj ĉe edziĝoj oni devas amuziĝi.
La gepatroj Damon estis tre feliĉaj. Damon la patrino ŝvitis en sia silkkorsaĵo tro mallarĝa; oleita ŝajnis ŝia vizaĝo; kaj ŝi parolis senhalte. Je ĉiu momento Damon la patro malsupreniris en la kelon kaj revenis ŝarĝita per boteloj, kiujn li malŝtopis inter la genuoj. Kaj, meze de la edzamikoj kaj iliaj honorfraŭlinoj, Julien estis iom ĝenata de sia nova vesto kaj kolumo.
Post la manĝo oni ekiris al preĝejo. Observis la sonorigisto tra la tegmentfenestro; la sonoriloj svingiĝis; ekaŭdiĝis la harmoniumo; kaj ĉe eniro de la geedzoj la junaj vilaĝaninoj kantis himnon.
La veturiloj sin envicigis antaŭ la pordego. Ili estis tri. Ili havis longajn benkojn kaj kurtenojn el forta tolo. La radoj freŝe relakitaj brilis kiel flamoj. La veturigistoj havis ŝnurvipojn kun bluaj. malv- kaj rozkoloraj rubandoj, kaj blankajn fadengantojn; la ĉevaloj silkpaperajn florojn ĉe la okulŝirmiloj.
Kaj kiam eliris la sekvantaro, ekpafiĝis la bombkanonoj, ŝargitaj ĝis buŝo per herbbuloj malgraŭ danĝero. La pafistoj estis knabegoj el la Junulara Societo, kaj al ili oni pagis trinkaĵojn. Densa je popolo estis la placo. La ĉevaloj baŭmis, la virinoj ŝtopis al si la orelojn; kelkaj portis infanojn surbrake. Kaj pafiĝadis la bombkanonoj.
Tamen la invititoj eniĝis en la veturilojn, kiuj fortrotis. Julien kaj lia edzino troviĝis en la unua. Kiam Henrikino vidis ĝin venanta, kaj ekvidis poste Julien kaj la blankan vualon de la novedzino, ŝi stariĝis el antaŭ la pordo, kie ŝi sidis, kaj antaŭenstreĉis la pugnon minace. Sed jam estis la veturilo preterpasinta. La aliaj sekvis kaj refalis ŝia brako. Ŝi restis tie kun pendantaj manoj. La bruo de l’tintiloj, de l’radoj kaj de l’voĉoj malfortiĝis, kaj subite ĉesis post la stratturniĝo; kaj vidiĝis plu nenio alia ol griza polvetaĵo, kiu malrapide sterniĝis sur la malaltan herbon de la deklivoj.
- ↑ (1870).