Alvoko de la 18-a de junio de 1940

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Indekso : Alvoko de la 18-a de junio de 1940
de Charles de Gaulle


La ĉefoj, kiuj, de multaj jaroj, estas ĉe la kapo de la francaj armeoj, formis registaron. Tiu registaro, pretekstante la malvenkon de niaj armeoj, kontaktis la malamikon por ĉesigi la batalon.

Certe ja, ni estis, ni estas, submergitaj de la mekanika forto, tera kaj aera, de la malamiko.

Ege pli ol la nombro de la germanoj, retroirigas nin iliaj tankoj, iliaj aviadiloj, ilia taktiko. Ja la tankoj, la aviadiloj, la taktiko de la germanoj surprizis niajn ĉefojn, tiel ke ĉi-lastaj estis alkondukitaj en la situacion, kie ili estas hodiaŭ.

Sed, ĉu la lasta vorto estas dirita ? Ĉu la espero devas malaperi. Ĉu la malvenko estas definitiva ? Ne !

Kredu al mi, kiu parolas en plena informiteco kaj asertas al vi, ke nenio estas perdita por Francio. La samaj rimedoj, kiuj venkis nin, povas okazigi iam la venkon.

Efektive Francio ne estas sola ! Ĝi ne estas sola ! Ĝi ne estas sola ! Ĝi havas vastan Imperion kun si. Ĝi povas unuiĝi kun la Brita Imperio, kiu regas sur la maro kaj daŭrigas la lukton. Ĝi povas, kiel Anglio, uzadi senlime la grandegan industrion de Usono.

Tiu milito ne estas limigita al la malfeliĉa teritorio de nia lando. Tiu milito ne finighas subite kun la batalo de Francio. Tiu milito estas tutmonda milito. Ĉiuj kulpoj, ĉiuj prokrastoj, ĉiuj suferoj, ne malebligas ke en la mondo estas ĉiuj necesaj rimedoj por iam finvenki niajn malamikojn. Kvankam ni estas frakasitaj hodiaŭ de la mekanika forto, ni povos venki en la estonteco kun supera mekanika forto. Tie kuŝas la destino de la mondo.

Mi, Generalo de Gaulle, aktuale en Londono, mi petas la francajn oficirojn kaj soldatojn, troviĝantajn sur la brita teritorio, aŭ povantajn atingi ĝin kun siaj armiloj aŭ sen siaj armiloj, mi petas la inĝenierojn kaj la fakajn laboristojn de la armilara industrio, troviĝantajn sur la brita teritorio, aŭ povantajn atingi ĝin, por ke ili interrilatiĝu kun mi.

Kio ajn okazos, la flamo de la franca rezistado devas ne malaperi, kaj ĝi ne malaperos.

Morgaŭ, same kiel hodiaŭ, mi parolos ĉe la Radio de Londono.