Ama sento

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Al Luzicujo Indekso : Ama sento (rusa popolkanto)
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Amikeco (Ovidio)
Ama sento
elrusigis Antoni GRABOWSKI

 Bytj moĵet, ĉto my razajdjomsja,
 I ĉto nas razluĉit sudjbà.

La sorto nin eble disigos,
Se estas la volo de Di';
Vin eble eĉ tio ridigos,
Ke kara mi estis al vi.

Sed kiam min ami vi ĉesos,
Alia fortiros vin sent',
Neniam mi vin ekforgesos,
Por tiu feliĉa moment'.

Foriĝos de mi mia forto,
Kaj iĝos sopiro al vi
Suferi la batojn de l' sorto,
Estingos spiriton en mi.

Sed kiam eĉ vivi mi ĉesos,
Ĉirkaŭos min tomba silent',
Neniam mi vin ekforgesos
Por tiu feliĉa moment'.

Kaj tiam vi min rememoros,
Vizitos la tombon de mi,
Kaj jam tro malfrue vi ploros
Kaj velkos kaj iros post mi.

Se Dio ĉielon permesos,
Aŭ punos infera turment',
Neniam mi vin ekforgesos
Por tiu feliĉa moment'!