Ambrozio: Luko-Komentario

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la komentario de la sankta episkopo Ambrozio el Milano pri la evangelio laŭ Luko

Vizito de la beata virgulino Maria

Anoncinte al la Virgulino Maria la misteran eventon, la anĝelo pruvis sian kredindecon per la atentigo, ke maljuna kaj senfrukta virino koncipis infanon. Tiamaniere la anĝelo intencis certigi Marian, ke Dio povas fari ĉion, kion Li volas.

Tuj kiam Maria tion aŭdis, ŝi ekrapidis al la montara regiono. Ne pro tio, ke ŝi ne kredus tiujn vortojn, aŭ ne konfidus al la mesaĝisto, aŭ dubus pri lia vorto, sed tial, ke tiu promeso ŝin plenigis per feliĉo, kaj ŝi eksentis la bezonon servi. Movis ŝin granda ĝojo. Kien devis rapidi ŝi, plenigita per Dio, se ne supren al la montaroj? La graco de la Sankta Spirito ne konas malrapidecon aŭ lacecon. Kaj jen, la alveno de Maria kaj la ĉeesto de Dia boneco tuj aktiviĝas: «Kaj kiam Elizabeto aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro; kaj Elizabeto pleniĝis de la Sankta Spirito.» [1]

Nun rimarku aparte ĉiun vorton kaj ĝian signifon. Elizabeto la unua aŭdis la voĉon, sed Johano la unua eksentis la gracon; ŝi aŭdis laŭ la natura ordo, li ĝoje ektremis pro la granda mistero; ŝi perceptas la alvenon de Maria, li la alvenon de la Sinjoro; la virino alvenon de virino, la infano alvenon de Infano; la virinoj parolas pri la graco, kaj ĝi efektiviĝas en la infanoj. Pere de la patrinoj komenciĝas grandaj misteroj de la amo, kaj ambaŭ patrinoj duoble mirakle profetas sub la influo de spirito de la infanoj.

La infano eksaltis, la patrinon plenigis la Sankta Spirito. Sed la patrinon Li ne plenigis pli frue ol la filon; sed kiam Li plenigis la filon, Li plenigis ankaŭ la patrinon. Johano tremis pro ĝojego, jubilis ankaŭ la spirito de Maria. Dum Johano ektremis, Elizabeton plenigis la Sankta Spirito. Pri Maria ni scias, ke ŝia spirito jubilegis, sed ne pro tio, ke ŝi nun pleniĝus per la Sankta Spirito. La Nekomprenebla ja agadis jam en la patrino nekompreneble. Elizabeton plenigis la Sankta Spirito nur post la koncipo, Marian antaŭ la koncipo. «Beata vi estas, ĉar vi ekkredis», ŝi diras.[2]

Sed ankaŭ vi estas beataj, vi, kiuj aŭdis kaj ekkredis, ĉar ĉiu, kiu ekkredas, tiu koncipas kaj naskas la Dian Vorton kaj komprenas lian efikon. Ho, se la animo de Maria estus en ĉiu homo, por ke li povu glori la Sinjoron! Ho, se estus la spirito de Maria en ĉiu, por ke li jubilu en Dio! Se Kristo havas laŭkorpe unu Patrinon, laŭkrede Kristo estas la frukto de ĉiuj. Ja ĉiu animo ricevas la Dian Vorton, se ĝi estas senmakula, sen peko, kaj se ĝi kun sendifekta sento gardas sian moralan purecon. Do ĉiu tia animo povas glori la Sinjoron, kiel gloris Lin la animo de Maria, kaj kiel ŝia spirito jubilegis en Dio, la Savanto.

Estu do glorita la Sinjoro, kiel vi legis ankaŭ aliloke: «Gloru la Sinjoron kun mi.» [3] Sed ne tial, ke la homa voĉo povus ion aldoni al la Sinjoro, sed pro tio, ke Li volas gloriĝi en ni. Kristo estas ja la bildo de Dio.[4] Kaj la homo, se li vivas juste kaj pie, gloras tiun bildon de Dio, je kies simileco li estas kreita. Kaj kiam li ĝin gloras, li partoprenas certagrade en Lia majesta grandeco.

  1. Luk 1,41
  2. Luk 1,45
  3. Psa 34,4
  4. kp. 2 Kor 4,4; Kol 1,15

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Ambrozio el Milano († 397): Expositio Evangelii secundum Lucam, Lib. 2, Vers. 19.22-23.26-27
en: Patrologia Latina 15, 1560-1562
  • Esperanta traduko:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 74-75

Envicigo[redakti]

  • Advento > la 21-a de decembro

Vidu ankaŭ[redakti]

Bernardo el Clairvaux: Virga Patrino 4 (advento > la 20-a de decembro)
Beda la Honorinda: Luko-Komentario (advento > la 22-a de decembro)