Amikumu ekhavis pli ol mil novajn uzantojn
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | Amikumu ekhavis pli ol mil novajn uzantojn |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 23-a de aprilo 2017 |
Permesilo: | ![]() |
La poŝtelefona aplikaĵo Amikumu, kiu helpas trovi proksimajn esperantistojn, estis lanĉita sabate la 22-an de aprilo. Dum la unua tago ĝi ekhavis pli ol mil novajn uzantojn.
Esperantistoj estas la unuaj uzantoj de la nova aplikaĵo, per kiu eblas trovi proksimajn parolantojn de dezirata lingvo por interrilati kun ili rete aŭ eksterrete.
Monkolekto por evoluigi la aplikaĵon estis lanĉita en oktobro 2016. Dum kelka tempo 350 esperantistoj dise en la mondo uzis provversion de la programo, kaj la 22-an de aprilo la unua publika versio estis lanĉita por Android kaj por iPhone.
La aplikaĵo nun estas dulingva – en la angla kaj en Esperanto. Per la unua versio tamen eblas serĉi nur parolantojn de Esperanto. Spite tiun limigon, la aplikaĵo furore ekdisvastiĝas.
– Ĝis nun estas 1.500 uzantoj en Amikumu, kaj la nombro kreskas rapide dum mi tajpas. Ni kredas ke estos pli ol 2.000 uzantoj ene de 24 horoj, rakontas Xu Jie, la merkatikisto de Amikumu.
Ne eblas precize scii, kiom da homoj jam elŝutis la aplikaĵon, li aldonas.
– Bedaŭrinde ni nun ne havas tian statistikon pri elŝuto. Sed niaj Amikumu-anoj jam komencis komenti pri nia apo en la ap-vendejoj. Ekzemple, en Google Play, jam 64 uzantoj komentis pri Amikumu. Ni esperas ke se vi ŝatos Amikumu, vi nepre komentos pri nia apo en via apo-vendejo.
Kiu estos la sekva paŝo?
– Venont-monate Amikumu laŭplane malfermiĝos ekster Esperantujo. Ni speciale enfokusiĝos pri la plej popularaj lingvoj (krom la angla) en Esperantujo. Kaj ni ankaŭ poste tradukos nian apon al kiel eble plej multaj lingvoj poste. Se vi volus helpi, kontaktu min retpoŝte!
En la nuna versio uzantoj povas indiki diversajn lingvojn kiujn ili parolas, sed eblas vidi nur la cent plej proksimajn parolantojn de Esperanto. En postaj versioj oni povos elekti serĉi ankaŭ parolantojn de aliaj lingvoj, kaj supozeble aldoniĝos pliaj manieroj plifajnigi la serĉon.
Kiam oni trovis homon kiun oni volas kontakti, eblas fari tion per la enkonstruita tekstmesaĝilo de Amikumu.