Amikumu iĝos pli malferma al siaj amikoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Amikumu iĝos pli malferma
al siaj amikoj
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 27-a de julio 2020
Permesilo: CC BY 4.0

La poŝtelefona servo Amikumu jam havas pli ol 20 000 membrojn, el kiuj du trionoj estas esperantistoj. Sep uzantoj asertas, ke ili parolas tokiponon denaske. Dum la IJK Amikumu lanĉis novan kampanjon por varbi orajn membrojn. La celo estas reprogrami la tutan sistemon por plibonigi la servon, rakontas Chuck Smith.

Amikumu estas poŝtelefona apo, kiu helpas uzantojn trovi proksimajn samlingvanojn kaj interrilati kun ili. La servo estis lanĉita en 2017 kaj nun havas pli ol 20 000 membrojn, el kiuj du trionoj estas esperantistoj.

Dum la ĵusa IJK Amikumu lanĉis kampanjon por varbi novajn orajn membrojn kaj tiel financi reprogramadon de la tuta sistemo. La nova versio havos plene malferman kodon, rakontas Chuck Smith, la ĉefa teknika oficisto de Amikumu.

Libera Folio: Kion signifas ke la kodo estos malfermita, kaj por kio tio utilos?

Chuck Smith: – Tio signifas, ke ĉiuj povos vidi nian kodon. Tio utilas ekzemple, ke ĉiuj ankaŭ povus vidi kiujn informojn ni kolektas, por esti travidebla kiel firmao. Krome aliaj povas aldoni novajn funkciojn, ekzemple tio multe faciligus integriĝon kun Pasporta Servo, kaj oni povas mem korekti erarojn.

Vi volas havi pli da oraj membroj por financi la aferon kaj por garantii la stabilecon de la servo. Sed kian utilon oni havas de ora membreco? Ĉu la nova sistemo donos pli da avantaĝoj al la oraj membroj?

– La oraj membroj neniam spertos reklamon. Ili povos private uzi la apon dum ili restas nevideblaj al aliaj. Ili povas anticipe plani vojaĝojn kaj amikiĝi kun alilandanoj per nia virtuala teleporta funkcio ien ajn en la mondo. Ili estas elstare videblaj en la listo pro ora fono, kaj estonte ili povos alŝuti multajn profilbildojn. Sed ĉefe ili scios, ke ilia kontribuo fortigas la komunumon kaj plufunkciigas niajn servilojn.

Kiom da oraj membroj Amikumu havas nun kaj kiom vi bezonas? Kiom kostas iĝi ora membro?

– Mi ne povas malkaŝi kiom da oraj membroj ni havas nun, sed ni celas havi 500 pliajn orajn membrojn dum la kampanjo en aŭgusto. Normale kostas 30 eŭrojn jare por esti ora membro, sed dum la kampanjo oni povas aliĝi kun dekprocenta rabato, do 27€ jare, se oni faras tion en la retpaĝo de la kampanjo. Krome, ni malfermas maloftan eblon: aĉeti dumvivan oran membrecon kontraŭ 149 eŭroj. Tio eblos nur ĝis la fino de aŭgusto.

Kiel evoluas la membraro?

– La komunumo daŭre kreskas. Dum la pasinta semajno ni akiris pli malpli dek novajn membrojn ĉiutage. Entute ni havas pli ol 20 000 membrojn nun. El ili du trionoj estas esperantistoj.

– Cetere eblas vidi kiom da membroj parolas kiujn ligvojn, kaj je kiu nivelo, en nia statistiko. Tamen kompreneble estas neniu ekzameno, kaj mi forte dubas, ke sep Amikumanoj efektive parolas Tokiponon denaske! Sed estas ja interese, ke Tokipono estas la sola alia lingvokomunumo en kiu Amikumu vere furoris. Kaj mi ja permesas, ke Sonja Lang estu denaska parolanto de Tokipono, ĉar ŝi ja naskis la lingvon!

Kiom el la membroj aktive uzas la apon?

– Pli ol 2 000 membroj uzis la apon iam dum la pasinta monato. Do proksimume dek procentoj nun estas aktivaj, sed ni nuntempe ankaŭ tute refaros kaj stabiligos la mesaĝilon kaj mi kredas, ke tio helpos aktivigi pli da nia membraro.

Kiel vi volas plibonigi la mesaĝilon? Kiam mi provas ĝin, mi rimarkas ekzemple, ke ĝi montras la horon en stranga maniero.

– Jes, ĝuste tiaĵoj ĝenegas nin, kaj ni decidis nun programi tute novan mesaĝilon anstataŭ dependi je eksterulo por tio. Krome ni ŝatus havi ekzemple grupojn por eventoj, kaj per propra sistemo tio estus pli facila.

Ĉu oni pripensas ian ligon kun Eventa servo?

– Ankoraŭ ne, sed indas pripensi! Kaj oni proponis iel konekti Amikumu al Telegramo. Nun tiaj aferoj povus ebli, kiam la sistemo estos malferma. Ni en la teamo devas aprobi kodoŝanĝojn, sed ni bonvenigas kunlaborantojn!