Amikumu perdis la vizaĝojn
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | Amikumu perdis la vizaĝojn |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 29-a de septembro 2020 |
Permesilo: | ![]() |
Pro servila eraro la profilbildoj de la plej multaj uzantoj en Amikumu neripareble malaperis. La servo nun alvokas la uzantojn denove alŝuti siajn bildojn.
Marde posttagmeze laŭ eŭropa horo la poŝtelefona servo Amikumu anoncis, ke la profilbildoj de la uzantoj estis akcidente forigitaj pro “gravega servila eraro”. Amikumu nun petas ĉiujn trafitojn denove alŝuti siajn bildojn.
“Ni pardonpetegas pro la eraro kaj antaŭĝojas denove revidi viajn vizaĝojn en la apo”, Amikumu skribas en Facebook.
Laŭ la sama informo, ne eblis restarigi la bildojn el la sekurkopio de Amikumu, sed la eraro nun estas riparita, kaj la alŝutado de novaj bildoj funkcias.
Libera Folio kontaktis kun Chuck Smith, la ĉefa teknika oficisto de Amikumu, kiu rakontas ke temis pri eraro pri la agordoj en la retservilo ĉe Amazon, kiun uzas Amikumu.
– Bedaŭrinde mi ne povas diri detalojn pro sekurecaj kialoj. Nur profilbildoj estis tuŝitaj. Ne ĉiuj, sed plej multaj malaperis. Ĉio krom bildoj estas tute en ordo.
Amikumu en julio informis, ke la servo jam havas pli ol 20 000 membrojn, el kiuj du trionoj estas esperantistoj.
Dum la IJK Amikumu lanĉis novan kampanjon por varbi orajn membrojn. La celo estas reprogrami la tutan sistemon por plibonigi la servon, rakontas Chuck Smith.
La celo estas atingi 500 novajn “orajn membrojn”. Laŭ la kampanja paĝo, ĝis nun aliĝis 191 novaj pagantaj membroj.