Anĝelet' aŭ diableto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Amikeco (Ovidio) Indekso : Anĝelet' aŭ diableto
de Antoni Odyniec
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
La arbo de l' espero
Anĝelet' aŭ diableto
elpoligis Antoni GRABOWSKI

 Kto to powie, kto odgadnie?
 W głębi ocznych zwierciadełek.

  Kiu diros, kiu vidas?
En okula speguleto
De knabino, kio sidas:
Anĝelet' aŭ diableto?
  Sidas tie, sur la rando,
Senflugila belknabeto;
Ĉiu vidas — sed demando:
Anĝelet' aŭ diableto?
  Foje li, el sub palpebro,
Brilas per ĉiellumeto,
Ke vi ĵurus tuj en febro:
Jen seraf', ne diableto!
  Sed tuj pikas vin petole
Ekrigardo per pingleto,
Ke vi krius kontraŭvole:
He, satan', ne diableto!
  Mondo penos je eterne
Pri la solvo de l' nodeto:
En fraŭlin-okul' interne —
Anĝelet' aŭ diableto?