Anglaj rakontoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Anglaj rakontoj
Kolektitaj de Thorvald Hansen.

La fama angla politikisto Charles Fox iam vetis kun la tronheredanto, ke li povus nombri multe pli da katoj en la strato Pall-Mall ol la reĝido. Ili devus iri sur kontraŭaj flankoj de la strato kaj la reĝido havis permeson elekti sian flankon. Ĉe la fino de la strato la reĝido nur vidis du katojn, dume Fox nombris dektri. Kiam la mono estis pagita, Fox rimarkis, ke li ĉiam estis certa, ke li devus venki. "Kial", diris la reĝido. "Ja", diris Fox, "mi donis al via Princa Moŝto libera elekto inter la flankoj; - mi sciis, ke vi volus elekti la ombron, sed la katoj ja preferis la sunon!"

————————

Juna viro, kiu evidente estis de la kamparo, staris en la proksimeco de Mansion House en Londono, kiam li estis alparolata de kvin aŭ ses kontoristoj, kiuj estas sur la vojo al iliaj matenmanĝo. "Ĵus alvenanta al la urbo?" demandis unu el ili. "Jes", respondis la kamparulo. - "Kiel fartas vian patrinon?". diris alia, kiu ankaŭ intencis fariĝi kun li ŝercon. "Mi dankas, ŝi fartas bone", li respondis, "ŝi forsendis min negoce." - "Ne, vere! Kiaj negocoj", diris la tria. - "Jes", diris la viro, "ŝi deziris, ke mi devus provi trovi kvin-ses de la plej grandaj malsaĝuloj en Londono, kaj nun mi opinias, ke mi trovis ilin."

... Venonta momento la oficistoj estis disaperitaj.

————————

Marslev, la 4-an februaro 1921, Thorvald Hansen.