Anselmo el Canterbury: Proslogion, ĉap. 1

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la libro «Proslogion» de la sankta episkopo Anselmo el Canterbury

Sopiro rigardi Dion

Nun, ho hometo, lasu iomete viajn interesojn kaj kaŝiĝu por momento antaŭ viaj ekscititaj pensoj! Forĵetu viajn pezigajn zorgojn kaj liberigu viajn lacigajn streĉojn. Dediĉu vin iom al Dio kaj ripozu kelke da tempo en Li.

Eniru en la ĉambron de via koro, eksigu el ĝi ĉion krom Dio kaj krom tio, kio helpas trovi Lin. Fermu la pordon kaj serĉu Lin. Poste, ho mia tuta koro, diru al Dio: Mi serĉas Vian vizaĝon: «Sinjoro, mi serĉas Vian vizaĝon.» [1]

Nun, Sinjoro, mia Dio, instruu mian koron, kie kaj kiamaniere mi devas serĉi Vin, kie kaj kiamaniere mi trovos Vin.

Sinjoro, se Vi ne ĉeestas, kie mi devas Vin, ne ĉeestantan, serĉi? Se Vi estas ĉie, kial mi ne vidas Vin ĉe mi? Vi certe loĝas en nealirebla lumo. Sed kie estas tiu nealirebla lumo,[2] kaj kiamaniere mi sukcesos veni al ĝi? Kiu gvidos kaj kondukos min al ĝi, por ke mi povu vidi Vin en ĝi? Poste, laŭ kiaj signoj kaj formoj Vi estas serĉenda? Mi vidis Vin neniam, Sinjoro, mia Dio. Mi ne konas Vian vizaĝon.

Plej alta Sinjoro, kion faru tiu ekzilito, kiu estas for de Vi? Kion faru Via servanto, turmentita per Via amo, troviĝanta tiel malproksime de Via vizaĝo? Li sopiregas vidi Vin, kaj Via vizaĝo estas for de li. Li sopiras veni al Vi, kaj Via loĝloko estas ne al-irebla. Li volas trovi Vin, kaj li ne scias, kie Vi loĝas. Li emas serĉi Vin, sed li ne konas Vian vizaĝon.

Sinjoro, Vi estas mia Dio, mia Sinjoro,[3] kaj neniam mi vidis Vin. Vi kreis min kaj renovigis min kaj donacis al mi ĉion, kion mi havas, sed mi ĝis nun ne konas Vin. Kaj fine: mi estas kreita, por ke mi vidu Vin, sed mi ne faris ĝis nun tion, pro kio mi estas kreita.

Sinjoro mia, kiom longe ankoraŭ? «Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi forgesos pri mi? Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi?» [4] Kiam Vi ekrigardos nin kaj elaŭdos nin? Kiam Vi donos lumon al niaj okuloj kaj montros Vian vizaĝon? Kiam Vi donos al ni Vin mem?

Ekrigardu nin, ho Sinjoro, elaŭdu kaj iluminu nin, montru al ni Vin mem. Revenu al ni, por ke ni fartu bone, ĉar sen Vi ni fartas malbone. Kompatu nin en niaj klopodoj kaj penadoj veni al Vi. Ĉar sen Vi ni faros nenion.

Instruu min serĉadi Vin kaj montru Vin al mi, kiu serĉas Vin; ĉar mi eĉ serĉi Vin ne scias, se Vi ne instruos min fari tion. Mi eĉ ne trovos Vin, se Vi ne montriĝos al mi. Faru, ke mi serĉu Vin kun sopiro kaj ke mi sopiru Vin serĉante Vin. Faru, ke mi trovu Vin per amo kaj ke mi amu Vin trovinte Vin.

  1. Psa 27,8
  2. kp. 1 Tim 6,16
  3. kp. Joh 20,18
  4. Psa 13,2

Fontoj[redakti]

  • Originala teksto:
Anselmo el Canterbury († 1109): Proslogion, ĉap. 1
en: Opera omnia, edit. Schmitt, vol. 1, Seccovii 1938, 97-100
  • Esperanta traduko el la latina:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 19-20

Envicigo[redakti]

  • Advento > 1-a semajno > vendredo

Vidu ankaŭ[redakti]

Efraimo: Diatessaron-Komentario, ĉap. 18 (1-a adventa semajno > ĵaŭdo)
Cipriano: Valoro de la pacienco (1-a adventa semajno > sabato)