Aresto kaŭzis batalon inter rusiaj esperantistoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Aresto kaŭzis batalon
inter rusiaj esperantistoj
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 29-a de aprilo 2017
Permesilo: CC BY 4.0

La aresto de la 25-jara esperantisto Dmitrij Bogatov en Moskvo kondukis al reciproka insultado kaj preskaŭa interbatado de du veteranoj de la rusia movado. Post la konflikto unu el ili anoncis sian demision el la estraro de Rusia Esperantista Unio.

Dmitrij Bogatov estis arestita komence de aprilo. La aŭtoritatoj akuzas lin pri disvastigo de "alvokoj al terorismo", ĉar anonimulo uzis lian retadreson por publikigi instigojn porti "ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston" al nepermesita manifestacio en la centro de Moskvo.

La aresto tuj kaŭzis iom da disputo en retaj diskutejoj de la rusiaj esperantistoj. Liaj propraj klubanoj ĉeestis en la kortumo antaŭ lia enkarcerigo por subteni lin, dum kelkaj aliaj tuj supozis lin kulpa pri la asertata krimo. Multaj timas, ke la afero povas malutili al la famo de Esperanto en Rusio, sed preferas atendi la kortuman pritrakton kaj nenion aserti pri la kulpo aŭ senkulpeco de la akuzato.

La akra konflikto ĉirkaŭ la temo okazis dum kunveno de Moskva Esperanto-klubo lunde la 24-an de aprilo, kiun ĉeestis naŭ personoj. La kunveno komenciĝis trankvile per literatura parto, en kiu partoprenis interalie Valentin Melnikov, kiu legis sian satiran versaĵon "Pisemismo".

Dum teknika paŭzo, kiam estis preparata projekciilo por la sekva programero, Valentin Melnikov ekdisputis pri la aresto de Dmitrij Bogatov. En Facebook Valentin Melnikov poste priskribis la okazaĵojn jene:

”N. Gudskov, konata pro siaj anarkiista-ekstremista mondkoncepto kaj ne toleranta iun opinion ne koincidan kun la lia, subite furioze atakis min pro mia eldiro pri evidenta kulpo de la akuzito, volis eĉ bati.”

Pli frue en reta diskuto Valentin Melnikov demandis: "Ĉu hazarde la aferon disblovis ĝuste "Eĥo Moskvy", la plej fifama radio, kies mastroj apenaŭ kaŝas sian celon fine detrui Rusion kaj fari ĝin usona kolonio? Ĉu en iu alia lando partopreno en kontraŭŝtata agado, alvokoj al ŝtatrenverso ktp. estas nepuneblaj? Kaj, fine sed ne laste: ĉu posedo de Esperanto liberigas homon de la neceso obei leĝojn?"

Kiam la afero leviĝis dum la klubkunveno en Moskvo, Nikolaj Gudskov– alia estrarano de Rusia Esperantista Unio, reagis al la vortoj de Valentin Melnikov pri la "evidenta kulpo" de la arestito.

– Mi decidis, ke ne plu endas silente akcepti tiaĵojn – feliĉe, oni min subtenis, Nikolaj Gudskov klarigas responde al demando de Libera Folio.

En raporto pri la klubkunveno sendita al retpoŝta listo de Moskvaj esperantistoj Viktor Aroloviĉ skribas, ke la disputo inter la du estraranoj fine kondukis al interbatiĝo:

”La kriegado de Valentin evidentiĝis pli laŭta, kaj Nikolao decidis apliki "pli konvinkan argumenton" – la fizikan forton. Li anoncis; "Se vi ne ĉesos, mi tuj batos vian muzelon!". Sed Valentin kredeble ne aŭdis la averton: kiam li kriegas, li aŭdas nur sin mem. Nikolao leviĝis, iris al la kontraŭa flanko de la tablo kaj frapis la oponanton. Tiu kompreneble reciprokis.”

Evidente la situacio aspektis perforta, sed ŝajne tamen okazis nur reciproka svingado de pugnoj.

– Mi vere intencis lin bati, sed efektiva bato de nenies flanko okazis, rakontas Nikolaj Gudskov.

Anstataŭe Nikolaj Gudskov provizore forlasis la kunvenejon. Post diskuto inter la restintoj la kunvenejon forlasis ankaŭ Valentin Melnikov, kaj Nikolaj Gudskov revenis. La sekvan tagon Valentin Melnikov en Facebook publike anoncis sian demision de la estraro de Rusia Esperantista Unio.

Responde al demando de Libera Folio Valentin Melnikov klarigas, ke la kialo de lia demisio estas "nedeziro iel ajn kontakti la personojn, kiuj uzas malhonestan manipuladon".

– Gudskov jam pli frue insiste (por ne diri histerie) postulis defendi la krimulojn el totalisma sekto "Teorio de feliĉo", kiam ili estis arestitaj kaj laŭleĝe punitaj pro tre gravaj krimoj. Nun la historio tute similas. Li evidente opinias, ke scipovo diri "Saluton – ĝis revido" ebligas al homo ignori ĉiujn leĝojn kaj fari ajnan krimon.

En sia respondo al Libera Folio Valentin Melnikov aldone akuzas plurajn rusiajn esperantistojn pri diversaj misagoj. Nikolaj Gudskov siaflanke diras, ke ekzistas homoj, kiuj ĉesis vizitadi la Moskvan klubon por ne renkonti Valentin Melnikov.

– Samtempe konsideru, ke mi opinias, ke li estas vere talenta persono, kiu faris multon valoran por Esperanto-kulturo. Lia traduko de Onegin estas vere bonega. Sed la talento ne faras la homon eltenebla en certaj cirkonstancoj, diras Nikolaj Guskov.

La advokato de Dmitrij Bogatov apelaciis lian areston, sed la 25-an de aprilo kortumo en Moskvo malakceptis la apelacion kaj konfirmis, ke Bogatov restu malliberigita dum la afero estas esplorata.