Arkivo de UEA Anton Vogt 1928-02-21/Folio01

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
«  Arkivo de UEA Anton Vogt 1928-02-21 Folio02 »
{{{{{STATUS}}}/Text}}
Por laŭpaĝa rigardo kaj komparo kun la uzitaj skanoj, bonvolu klaki la koncernan paĝonumeron (en angulecaj krampoj).

Nepre konfidenca raporto pri mia[1] kontrolo cxe la Universala Esperanto-Asocio en Gxenevo.


Mi estis invitita de la administra estraro por kontroli la bilancon. Jam de komence mi konsciis, ke – pro la gxenerale reganta malkonfido kontraux la administracio de U.E.A. - mi ne povas kontentigi min per bilanckontrolo nur formala, sed ke mi devas havigi al mi superrigardon pri la tuta administrado, tiel ke mi sukcese kaj kun pozitivaj informoj povu refuti la sxvebantajn onidirojn kaj asertojn.

Mi menciu, ke S-ron Jakob[2], la direktoron de UEA, mi ja konis persone, sed gxis tiam ne kontaktis lin tiel ke mi estus povinta prijugxi lin pli ol laux suprajxa impreso.

D-ron Privat[3] mi konas pli bone, almenaux tiel kiel li estas taksebla laux sia publika agado kaj siaj kapabloj.

S-ron Kreuz[4] mi konas jam plurajn jarojn.

Komencante do pri D-ro Privat: mi trovis konfirmita mian opinion ke li estas kapabla diplomato kaj samtempe brila oratoro. Neniu el la du sinjoroj (Jakob kaj Kreuz), kiuj estas kelkrilate oponemaj kontraux D-ro Privat, povis diri ion ajn malfavoran pri ties laboro. Povas esti, ke D-ro Privat ne estas tauxga por droni en detaloj kaj okupi sin pri la bagatelaj cxiutagaj obstakloj kiuj aperadas en la administracio de ambaux[5] organizajxoj. Ankaux la detallaboro en la administrado de S-ro Kreuz ne estas lia elemento kaj oni devas kredi al S-ro Kreuz kiu plendas ke li ecx gravajn aferojn ne suficxe ekkonas cxe ilia estigxo, nek dum la disvolvigxo. Estas do kompreneble, ke S-ro Kreuz sentas cxagrenon kiam D-ro Privat subite pri io ekkritikas ne konante la detalojn. Sxajnas ke el tiu situacio fontis inter ambaux sinjoroj multe da malharmonio, evitebla laux mia opinio, se cxiu de ambaux plenrespondece limigus sin al la kampo de la propra kompetento. D-ro Privat estas la viro kiu scipovas personajn rilatojn ekligi kaj konservadi. Jen liaj grandaj kapabloj kiujn oni utiligu por Esperanto.

Ankaux pri la salajrado al D-ro Privat rondiras tute malgxustaj onidiroj kaj troigoj.[6] D-ro Privat ricevadas, laux informo de S-ro Jakob, de S-ro Kreuz kaj ankaux de li mem, el la tuta E-movado kaj el cxiuj laboroj por Esperanto sole 500 frankojn. Mi devas klarigi, ke tiu cxi enspezo estas konsiderenda tre modesta. Kusxas en la naturo de lia laboro ke multo kion li devas fari, tute ne aperas al la ekstero. Jen tie, jen aliloke, li devas transpreni oficon kiu nenion enspezigas al li, nur por simpatiigi la koncernajn rondojn por la Esperanto-movado. En sia agado D-ro Privat estas tre malhelpata per tio, ke li ne disponas pri la necesaj monrimedoj por vojagxi. Li plendis al mi, ke multajn gravajn vojagxojn li devis preterlasi, cxar mankis la necesa mono. Mi trovas tiun cxi plendon tute prava. Se direktoro de entrepreno, kies laborkampo estas la tuta Euxropo, ne havas la bezonatajn rimedojn por vojagxadi kaj ekligi rilatojn, tiam la entrepreno ne farigxos profitdona. Mi ankaux konvinkigxis, ke D-ro Privat – malsame kiel S-ro Jakob – vojagxadas ege malmultekoste. En siaj postuloj – precipe pri mangxado kaj trinkado – li estas tre modesta. Ofte estas apenaux kredeble, per kiel minimumaj tagaj elspezoj li trabatas sin[7]. Ankaux tiuteme mi demandis en Bern[8] S-ron Stettler[9], kiu konfirmis ke D-ro Privat vojagxante estas tre sxparema kaj ke cxe liaj elspezo-sumigoj oni neniam povas ricevi la impreson ke ecx nur unu monereto estas elspezita sen neceso. / -2-

Klarigoj[redakti]

  1. w:Anton Vogt (1882-1954), germana esperantisto el Stuttgart. Bankisto. En 1928 estrarano de Germana Esperanto-Asocio. Estrarano de UEA en 1934-1936.
  2. w:Hans Jakob (1891-1967), germandevena svisa esperantisto. Lernis komercan oficistecon. Ekde 1920 estro de la Centra Oficejo de UEA en Gxenevo.
  3. w:Edmond Privat (1889-1962), francsvisa esperantisto. Historiisto kaj jxurnalisto. En 1928 kaj prezidanto de UEA, kaj de ICK, kaj redaktoro de gazeto Esperanto.
  4. w:Robert Kreuz (1894-1936), germana esperantisto. Industria oficisto. Ekde 1925 sekretario de w:Internacia Centra Komitato, laboranta gxis 1931 en la Centra Oficejo de UEA. Ekde 1933 kundirektoro de UEA, ekde 1934 sola direktoro de UEA.
  5. UEA kaj ICK.
  6. Ekzemplo estis la kritiko de Georges Delanoue, tamen nur en aprilo 1928. Vd. w:Die neutrale Sprache, p. 105/106.
  7. Sin trabati: germanismo por "sukcesi travivi".
  8. Berno, cxefurbo de Svislando, logxloko de Eduard Stettler.
  9. w:Eduard Stettler, (1880-1940), germansvisa esperantisto. Juristo. En 1920-1924 prezidanto de UEA, poste honora prezidanto. Fine de 1928 denove UEA-prezidanto.