Arkivo de UEA Anton Vogt 1928-02-21/Folio02

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
« Folio01 Arkivo de UEA Anton Vogt 1928-02-21 Folio03 »
{{{{{STATUS}}}/Text}}
Por laŭpaĝa rigardo kaj komparo kun la uzitaj skanoj, bonvolu klaki la koncernan paĝonumeron (en angulecaj krampoj).

-2-
Tion mi akcentas precipe pro auxditaj plendoj pri multekostaj kaj nenecesaj vojagxoj de D-ro Privat. La neceson de tiaj vojagxoj oni simple ne povas antauxdifini. Ankaux en komerco ne cxiu vojagxo havas tuj palpeblan sukceson. Kelkfoje tiu aperas nur multe poste, kelkfoje tute ne. La esperantistaro devas kutimigxi tie al pensado iom pli malpedanta. La cxefajxo estu ke la personoj al kiuj oni finance konfidas, tion ankaux plene meritas. Mi konvinkigxis per mia vojagxo al Gxenevo, ke D-ro Privat vere meritas konfidon kaj ke li plenumas sian postenon kun ganda respondeco-sento, ankaux kompare germanajn cirkonstancojn. Cetere mi havis okazon vidi ke D-ro Privat kondutas sian privatan vivon kun la sama simpleco kian li kutimas cxe siaj vojagxoj.

S-ron Jakob, kiun mi antauxe ne konis precize, mi povis dum 3 tagoj bone observi en lia funkciado. Ankaux pri li mi longe kaj detale parolis kun S-ro Stettler, kiu trafe karakterizis lin „bonega kaporalo“[1]. Laux mia konvinko mankas al S-ro Jakob cxia kvalito suverene direkti kaj progresigi aferon tiel vastecelan kiel estas U.E.A. Li estas diligenta, sidas de matene gxis nokte en la oficejo kaj estas al la afero pli sindona ol li sxajnas pruvi per siaj diroj. Mankas al li cxia kapablo disponi kaj organizi, cxu pri la propra laboro cxu pri la laboro farenda de liaj oficistoj. Plej fatale estas, ke li havas pri si mem gxuste la kontrauxan konvinkon.

S-ro Jakob posedas ankoraux unu plian bonan kvaliton nemalhaveblan por lia ofico: li imunigis sin per tre dika hauxto da egalanimeco kontraux la netolereblaj traktadmanieroj de la pli multaj esperantistoj kaj delegitoj. Kion pri tio cxi mi havis okazon vidi, tio superas cxion kion komercisto povas imagi. Mi opinias, ke cxiu homo kapabla, transpreninte tiun laboron por gxin elane progresigi, baldaux elcxerpite lasus cxian plian provon pro tiu nekredebla sinteno de la esperantistaro. La kulpo pri tiu cxi stato kusxas en la cirkonstancoj kiuj de longe regas kaj el kiuj kreskis la tuta afero. Mia starpunkto ne estas, ke tiujn cirkonstancojn oni ne estus povinta en certa grado venki, se oni antauxe gxuste rimedus. Sxangxi ilin hodiaux estas senkompare pli malfacile – kaj tamen necesas ilin sxangxi, se por la estonteco ni celas krei ion fruktedonan.

Speciale mallauxdinda cxe S-ro Jakob estas tio, ke li persone faradas laborojn de karaktero tute subalternajn, kiujn cxiu simpla oficisto – eble ecx pli bone povus plenumi. Tiel ekzemple S-ro Jakob okupas sin pri la tenado de la komerca taglibro. Mi kalkule montris al li, ke per tio li malsxparas jare 120 tagojn. Mi klarigis al li, ke li kiel direktoro kun salajro de 700 sv. fr.[2] por tia subula laboro estas tro kare pagata. Li defendis sin dirante ke – unue – li tre volonte faras la librotenadon, kaj – due – tiu cxi laboro ne povas esti farata de alia, cxar gxi premisas intiman komprenon por la kompleta mehxanismo de la aferoj. S-ro Stettler, kun kiu mi parolis pri tiuj aferoj, jesis lin pri tiu punkto, nome ke la neimagebla malzorgemo de la esperanto-korespondantoj kaj U.E.A.-delegitoj kulpas tiun staton. Sur unusola letero ili kune metas plej diverstemajn kalkul-raportojn kaj ankoraux tekstojn fintrakteblajn nur semajnojn poste. Akceptante tiajn faktojn oni devas pravigi S-ron Jakob, sed mi opinias ke per adekvata eduko, kaj per eldono de presitaj formularoj al la delegitoj multo estus plibonigebla. Cxiukaze, laux mia koncepto pri komerco, ne tauxgas ke la / -3-

Klarigoj[redakti]

  1. Kaporalo estas tre malalta armea rango, de armeano kiu okupigxas pri la plej simplaj soldatoj.
  2. Svisaj frankoj.