Arkivo de UEA Anton Vogt 1928-02-21/Folio04

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
« Folio03 Arkivo de UEA Anton Vogt 1928-02-21 Folio05 »
{{{{{STATUS}}}/Text}}
Por laŭpaĝa rigardo kaj komparo kun la uzitaj skanoj, bonvolu klaki la koncernan paĝonumeron (en angulecaj krampoj).

-4-
li havas kaj proprajn ideojn kaj pretecon akcepti alies konsilojn – tute kontraste al S-ro Jakob.

Estas ankoraux kelkaj aferoj menciindaj pri la ceteraj personaj cirkonstancoj: Ekzistas oficistoj tie, kiuj, mezurate per germanaj salajroj – estas tre kare pagataj. Oni certigis al mi – kaj gxi meritas kredon –, ke en Gxenevo la Ligo de Nacioj[1] kulpas pri la nekredebla altigxo de la salajroj. Ekzemple kunlaborantino de S-ro Jakob ricevadas 350 fr. monate. S-ro Jakob plendegas, ke la financaj cirkonstancoj ne permesas al li dungi suficxan ofcistaron. Povas esti ke la oficistaro estas iom tro malmulta rilate al la laborkvanto. Mi tamen ne mistaksos, asertante ke la aktuala oficistaro povus plenumi 50% pli da laboro, se la organizado kaj la direktivoj por gxi estus sur tauxga nivelo.

Tiom pri la gxenerala stato en Gxenevo. Detale mi traktos ankoraux la sekvantajn punktojn:

1.) Respondkuponoj[2]. La respondkuponoj ne trovis la atenditan interesigxon. Entute cirkulas eble por 1000 frankoj deponitaj sur la banko, laux certigo de S-ro Jakob.

2.) La Hodler-a heredajxo[3]. Tiu cxi heredajxo estas sub administrado de S-ro Stettler. Laux ties deziro mi kontrolis cxiujn dokumentojn pri la ekzisto de la Hodler-a heredajxo pecon post peco kaj devas konfirmi ke tiu administrado estas verdire pedante preciza kaj senmanka. Trovigxas kvitanco pri cxiu monereto kiu envenis aux elspezigxis. La esperantistaro povas esti konvinkita, ke gxi ne povus havi pli bonan zorganton pri tio ol S-ron Stettler. Sendube la posedajxo estus jam forspezita, se S-ro Stettler ne energie estus metinta halton. Hodiaux estas ne tute 80.000 frankoj el origina posedajxo de 180.000 frankoj. Cxirkaux 40.000 fr. kostis la heredimpostoj kaj la procesoj por heredi. La resto estis elspezita de UEA en la jaroj 1922, 23, 24 kaj 25 por kovri la deficitojn. Krome oni konsideru, ke ankaux la rento de la tuta heredajxo foruzigxis. Tiun cxi deficitekonomion oni nun energie cxesigis. UEA ricevadas nun nur la renton. Estus dezirinde sxpari ankaux tiujn elspezojn metante la renton al la kapitalo aux uzi por specialaj celoj. UEA devos propraforte stari sur la piedoj.

3.) De S-ino Morris[4] estis donita prunto de 10.000 fr. por bibliografiservo (kompendio pri la evoluo de la mondlingvo). Tiu sumo estas en la manoj kaj sub administrado de UEA. La laborojn mem plenumas speciala oficisto, S-ro Stojan[5], kiu estas pagata el tiu fonduso.

Apud tiu cxi prunto, S-ino Morris disponigis por tutmonda servo pliajn 100 dolarojn kiuj en du pagoj estis pludonitaj al Prof. Dietterle[6].

4.) UEA administras ankaux la t.n. garantikapitalon, t.e. kapitalo akumuligxinta per Dumvivaj Membroj. Laux S-ro Jakob gxi ampleksis cx. 20.000 fr. deponitajn cxe Banque Fédérale. Iujn dokumentojn pri tio oni ne vidigis al mi, nek pri pa [legu:la] ceteraj banko-bonhavoj kiuj laux S-ro Jakob nune sumigxas je 40.000 fr.

/ -5-

Klarigoj[redakti]

  1. Internacia organizajxo, ia antauxulo de Unuigxinta Naciaro. Gxi ekzistis ekde 1920 kaj havis sian sidejon en Gxenevo, kiel ankaux UEA.
  2. Komence de 1927, Jakob lancxis tiel nomatajn Esperantiajn Respondkuponojn (de UEA), kiel respondon al la internaciaj respondkuponoj de la posxto.
  3. Kiam Hector Hodler (1887-1920) mortis, li postlasis parton de sia kapitalo al UEA.
  4. Alice Vanderbilt Morris (1874-1950), usonanino, mecenatino de Esperanto kaj aliaj planlingvoj.
  5. Petro Stojan (1884-1961), rusa esperantisto. En 1929 aperis lia Bibliografio de Internacia Lingvo, bazita cxefe sur la materialoj de Biblioteko Hector Hodler de UEA.
  6. Johannes Dietterle (1866-1942), germana esperantisto, direktoro de Germana Esperanto-Instituto.