Atolo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Atollo
de Andrea Zanzotto
Tradukita de Carlo Minnaja
El "Enlumas min senlimo", Kooperativo de Literatura Foiro, 1990.


ATOLO

Iu suno, kiu pigragire
delogis kaj voregis mondo-ombron
kaj kreskis super tagoj kaj monatoj
jam stringas muron kaj la korton
gvatas la diferencojn etajn
de la sablo de la mincaj kasteloj
kaj brilas el mil flagoj
el ŝildoj kaj el pordoj
el anguloj de l’ mortintoj.
Inter tiuj cedemaj monumentoj,
mi tien vin lokigis, Italioj fragilaj,
kies mincajn segmentojn
avida sal’ senkolorigis,
la braĝo tie diveneblas
pri l’ insekto kaj pri l’ libro,
tie inter vakuaj ludoj kaj danĝeroj
ĉe l’ silento sin apogas la klaŭzoj
de mia memoro malfeliĉa
kaj montoj kadukaj transdonas
al la sablo sensentajn disdetruojn,
la sablo sen iu ŝparemo
plenigas vizaĝojn kaj ridetojn,
estingas l’ oron de la sonoj.
 
Jam suno penetras en la
blindajn galeriojn de l’ fenestroj
suĉas kaj dissolvas la lastajn
ligilojn de mia substanco.