Auxstralio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
« Enciklopedio de Esperanto - A Enciklopedio de Esperanto  »
{{{{{STATUS}}}/Text}}
Por laŭpaĝa rigardo kaj komparo kun la uzitaj skanoj, bonvolu klaki la koncernan paĝonumeron (en angulecaj krampoj).

Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento la progreso de E estis en A. malrapida. Krome la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado.

        Certe antaŭ 1900 lernolibroj en angla lingvo ekatingis A-on, eĉ kelkaj personoj provis lerni E-n. Ĉ. 1909 d-ro John Pollen vizitis antipodojn kaj en Adelaide li ricevis bonan akcepton de univ. prof. Naylor (amiko de prof. Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al E, tamen en 1904 lia eldiro helpis al la propagando.
        Prof. Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj ofte priparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto de Komerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke E "havas komercajn eblecojn" kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekcion. La komercaj studentoj ricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis, - mi inter ili. Urtaub lekciis angle kun tre germana parolmaniero. La studentoj malatentis, oscedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venis Muirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirden tondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekvis kaj diris ian stultaĵon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub. Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis - pro la fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaĵ almenaŭ mi aĉetis libreton de Bullen, por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvin jaroj en la ŝranko. Kunloĝado kun pastro S. Lenton, kiu ŝatis serĉadi en la libroŝrankoj: kaj paro de kunlernantoj fariĝis E-istoj. Plua kvino da jaroj kaj unu el ili (mi) translokiĝinte al Metbourne, staris antaŭ aŭdantaro, konsistanta el kvar profesoroj kaj tricent homoj en la universitata domo, por fari sian unuan seriozan prop. paroladon.
        Dumtempe la vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis E-istojn en Melbourne (G. Gordon, J. G. Pyke k. a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en Novzelando. Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A. en Adelaide. La organizantoj plenigis la liston de "subtenantoj" kun nomoj de 4 ministroj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iu el ili krom ministro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. La ministro celis diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉe ridigis la aŭdantaron kaj eble bone impresis la publikon pri la facileco de E. La kongreso sukcesis, sed la organizantoj lasis ŝuldojn nepagitajn, kiuj fuŝis la reklamon por la E‑istoj en Adelaide kaj lasis al ili ĝin pagi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub gvido de Waterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj. Plivigliĝo. Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malutilo, sed ĉiam estis unu-du personoj, kiuj uzis la "preson" por malfunkciigi la radojn.
        Melbourne eble prenas la laŭrojn kiel la plej forta E centro en A. M. E Society estis forte starigita, sed ĝi ne daŭris sen interna disputo. W. L. Edmanstone eksiĝis kaj en alia strato starigis M. Komercan Klubon E-an, kiu laboris por E tra la militegaj jaroj. Edmanstone mem foriris al Wellington (Novzelando) kaj tie starigis alian klubon kaj daŭris fari multon ĝis la nuntempo. La komercan grupon gvidis Smart, poste L. E Thomson, kun helpo de multe el la malnovaj anoj de la pliaĝa M. Societo. Sed en 1920 okazis alia interna disputo inter la M-anoj kaj W. J. Drummond starigis la M. E Klubon: prez. estis Pyke kaj sekr. R. R. Rawson. La komerca klubo eksiĝis kaj ĝiaj anoj iris al la nova grupo. Ambaŭ kluboj funkcias ĝis hodiaŭ kaj krome grupoj en kelkaj antaŭurboj: Coburg, Surrey Hitls ktp. En Sydney L. E. Pfahl estis kaj estas la konstanta kolono de la movado. La floranta periodo de la S. Societo okazis, kiam d-ro F. Williams translokiĝis el Melbourne kaj vigle organizis publikajn paroladojn antaŭ la homamasoj, kiuj kolektiĝas ĉiudimanĉe en la Sydney-Domain‑Parko; ankaŭ Awayl kaj V. Rutland faris sian parton. Tiamaniere miloj da homoj aŭdis pri E kaj ricevis presaĵon pri ĝi. En Brisbane negranda, sed bone starigita grupo delonge funkcias, nun sub la gvido de M. Hyde. En Adelaide W. L. Waterman daŭras labori por la loka grupo kaj en Perth prezidas Byatt, kiu estas ankaŭ prez. de la landa organizo AEA.
        Oficiala subteno? Kelkaj ministroj parolis favore, sed ne faris pluon.
Ministro de edukado Davies en 1932 en Nov-Sud-Kimrujo promesis starigi Eksperimenton laŭ la Ecclesplano en iu lernejo de Sydney, sed ĝis nun la direktoro de la edukado, Thomas, sukcesis flankenirigi la deziron. Inter la universitataj homoj post nedaŭra subteno de Naylor alportis fortan kaj longedaŭran helpon Meredith Atkinson, prof. de ekonomio ĉe M. Univ., kiu poste eksiĝis el la Universitato kaj dum kelkaj jaroj (ĝis sia morto) donis senavare lokon por E en sia gazeto Stead's Review. Gravan sukceson signifas la E-aj kaj por E-aj paroladoj de R. R. Rawsor el la Radio Stacio en Melbourne, unufoje dum ĉiu monato dum kelkaj jaroj.
        Izola laboro okazis inter policistoj kaj inter skoltoj, sed mankas la frukto. Peacock, oficisto de la Sava Armeo, faras propagandon en sia fako. Eble la plej interesa laboro estis tiu de Edmanstone en Wellington inter malliberigitoj, konsentite de la direktoro de la malliberejoj.