Ave, maris stella

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Himno
> Sistema listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj
> Alfabeta listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj

Brevier-Himno[redakti]

esperante (1):

Mara stel', saluton,
Dipatrino ĉarma,
ĉiam virgulino,
sava pord' ĉiela!

Prenis vi AVE-on
el anĝela buŝo.
Ŝirmu nin en paco.
Ŝanĝu EVA-nomon.

Ŝiru ŝuld-katenojn.
Lumu al blinduloj.
Niajn misojn pelu.
Ĉion bonan petu.

Montru vin patrino.
Per vi preĝojn prenos
Li, por ni naskita,
propra-vole via.

Virgulin' elstara,
inter ĉiuj milda,
nin, el ŝuld' savitajn,
faru ĉastaj, bonaj.

Vivon donu puran.
Gvidu nin sekure,
ke Jesuon ĝoje
vidu ni por ĉiam.

Laŭd' al Di', la Patro,
Krist', la Fil' altega,
la Spirito Sankta:
Triunuo glora.

latine:

Ave, maris stella,
Dei Mater alma,
atque semper virgo,
felix cæli porta.

Sumens illud «Ave»
Gabrielis ore,
funda nos in pace,
mutans Evæ nomen.

Solve vincla reis,
profer lumen cæcis,
mala nostra pelle,
bona cuncta posce.

Monstra te esse matrem,
sumat per te precem
qui pro nobis natus
tulit esse tuus.

Virgo singularis,
inter omnes mitis,
nos culpis solutos
mites fac et castos.

Vitam præsta puram,
iter para tutum,
ut videntes Iesum
semper collætemur.

Sit laus Deo Patri,
summo Christo decus,
Spiritui Sancto
honor, tribus unus.

esperante (2):

Ave, stelo mara,
Di-Patrin’ elstara,
de virgec’ juvelo,
pordo de l’ ĉielo.

«Ave» sonis beno
ĉe l’ anĝela veno.
Pace ŝirmu homon,
turnu «Eva»-nomon.

La pekantojn gracu,
blindajn do kuracu,
la malbonon premu,
ĉion bonan semu.

Montru vin patrino,
ke Li pro inklino,
esti via filo,
helpu en humilo.

Virgulino glora,
vi, la plej bonkora,
nin de kulp’ malligu,
nin per ĉast’ plenigu.

Donu vivon puran,
vojon plej sekuran.
Montru via filo
sin en ĝoja brilo.

Al Di-Patro gloro,
al la Fil’ honoro
kaj al la Spirito
laŭdo kaj konfido.


Latina teksto:

8-a ĝis 9-a jarcento de nekonata monaĥo

Esperanta traduko:

(1) Helmut Rössler 1997, 2001 en ADORU 688
(2) Guido Holz 1986, 2001 en ADORU 689

Breviero:

Komunaj tekstoj > beata Virgulino Maria > vespera laŭdo (2)
Propraj tekstoj laŭ la kalendaro > la 25-an de marto > Anonco de la Sinjoro > vespera laŭdo (2)

Eksteraj ligiloj[redakti]