Averto

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Aŭtuna kanto Indekso : Averto
de Józef KOTARBIŃSKI
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
La blondulino
Averto
elpoligis Antoni GRABOWSKI

 Mniemasz, że stoisz wysoko,
 Gdy inni ludzie zbyt nizko?

Vi pensas, ke pli alta staro
Vin levas super aliulojn?
Sur svarmon de la formikaro
Ekturni volu la okulojn!

Jen iras da formikoj strio ...
Egala nia vojo tera
Do ne ŝajniĝu duondio,
Dum vermo estas vi mizera.