Avineto/II.

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
I. Indekso : Avineto
de Božena Němcová
Tradukita de K. Procházka, Vl. Tobek
II.
III.

En somero leviĝadis la avineto je la kvara, en vintro je kvina horo. Ŝia unua laboro estis krucbeni sin kaj kisi krucifikseton fiksitan al pistaka rozario, kiun ŝi ĉiam kunportadis kaj nokte sub kapo havis. Poste, benante Dion, ŝi leviĝis kaj estante vestita aspergis sin per benita akvo, prenis spindelon kaj ŝpinis, kantante matenajn kantojn. Ŝi mem, maljuna kompatindulino, ne povis plu dormi, sed sciante, kiel la dormado estas dolĉa, ŝi deziris ĝin al la aliaj. Proksimume unu horon post ŝia leviĝo, oni aŭdis monotonan klakadon de pantofletoj; ekknaris unua, dua pordo, la avineto aperis sur sojlo. En la sama momento ekblekis anseroj en staleto, porkinoj ekgruntis, bovino blekis, kokoj eksvingis la flugilojn, katinoj de ie alkurinte sin frotis je ŝiaj piedoj. La hundoj elsaltis el budetoj, streĉis la membrojn kaj unusalte estis ĉe la avineto; se ŝi ne estus sin defendinta, ili certe estus ŝin faligintaj kaj elpuŝintaj el manoj la pajlkorbon kun greno por kortbirdoj. La avineton tiom amis ĉi tiuj bestetoj, kaj ŝi ilin ankaŭ. Dio gardu, ke ŝi vidu, ke iu senutile turmentas eĉ se vermeton: "Kio malutilas aŭ utilas la homon kaj oni devas ĝin buĉi, nu, Dio permesu, buĉu ĝin, sed ne turmentu ĝin," ŝi diradis. Sed al infanoj ne estis permesite rigardi, eĉ se oni kokideton tranĉbuĉis, sole pro tio, ke ili ĝin bedaŭrus, kaj ĝi sekve ne povus morti.

Sed foje ŝi je ambaŭ hundoj, Sultan kaj Tyrl, treege koleriĝis. Sed estis ankaŭ kaŭzo por koleri! Ili ja subfosis la muron de staleto kaj disŝiris dum unu nokto dek anasidojn, belajn, flavajn, kiuj tiel gaje ĝojis la vivon. Brakoj de la avineto malleviĝis, kiam ŝi malfermis matene la staleton kaj la ansero kun tri restintaj anasidoj elkuris eksteren, terurite blekante, kvazaŭ ĝi plendus pro siaj mortigitaj idoj, kiujn ŝi elkovis anstataŭ ilia flirtema, vagema patrino. La avineto suspektis mustelon-rabistinon, sed ŝi konvinkiĝis laŭ piedsignoj, ke tion faris la hundoj. Hundoj, la fidelaj gardantoj! La avineto eĉ ne kredis siajn okulojn. Kaj ankoraŭ ili venis kaj flatis, kvazaŭ nenio estus okazinta, kaj tio pleje kolerigis

la avineton! "For de mi, vi fibestoj! Kion al vi faris la anasidetoj? Ĉu vi eble malsatas? Ne; pro nura petoleco vi ĝin faris. For de mi, eĉ vidi mi ne volas vin!" La hundoj mallevis la vostojn kaj sin fortrenis en la budetojn; sed la avineto, forgesinte, ke estas frue, iris en ĉambron por rakonti al filino sian malĝojon.

Sinjoro Proŝek pensis ne alie, ol ke la ŝtelistoj elŝtelis kameron, aŭ ke Barunka estas morta, kiam li vidis larmantan kaj palan avineton en ĉambron eniri. Sed kiam li estis aŭskultinta la tutan okazintaĵon, li devis la avineton ekrideti. Lin ne tuŝis morto de kelkaj anasidetoj. Li ne kovmetis ilin, li ne vidis, kiel ili ovŝelon rompas, kiel amindaj ili estas, kiam ili naĝas sur akvo kapetojn subakvigas kaj per kruretoj super la akvo svingas. Por sinjoro Jan ĝi estis nur perdo de kelke da rostaĵoj. Tial li satisfaktis la rajton kaj justecon, prenis skurĝon kaj iris eksteren puni la hundojn, por ke ili ĝin memoru. La avineto ŝtopis la orelojn, kiam ŝi aŭdis la bruegon ekstere, sed ŝi pensis: "Kia helpo, tio devas esti, ili memoru ĝin." Sed kiam nek post unu horo nek post du la hundoj el la budetoj estis elirantaj, ŝi devis iri por observi, ĉu oni ne vundis ilin. "Kio farita, estu forgesota, ĝi estas ja nur muta estaĵo," ŝi diris al si, enrigardante en budetojn. La hundoj komencis ĝemi, malĝoje ŝin rigardis, preskaŭ ventroglitante al ŝiaj piedoj. "Nun vi tion bedaŭras, vere? Vidu, tiel okazas al malbonuloj. Memoru tion!" - La hundoj ĝin memoris. Kiam ajn estis la anseridoj aŭ anasidoj anasirantaj en la korto, prefere ili rigardis flanken aŭ foriris, kaj tiel ili reakiris plene inklinon de la avineto.

Kiam la avineto prizorgis la kortbirdaron, ŝi vekis la servistinojn, se ili jam ne leviĝis mem. Nur post la sesa horo ŝi alpaŝis liton de Barunka, ekfrapetis delikate ŝian frunton - tiel laŭdire la animo plej baldaŭ vekiĝas -- kaj diris mallaŭte: "Leviĝu, knabineto, leviĝu, estas tempo," helpis ŝin vesti, poste ŝi iris rigardi apudan ĉambron, ĉu la malgranda etularo leviĝis; se unu aŭ alia sin sur la lito streĉadis, ŝi frapetis lin je dorseto admonante: "Leviĝu, leviĝu, la koko jam naŭfoje ĉirkaŭiris sterkujon kaj ci ankoraŭ dormas; ĉu ci ne hontas?" Dum lavado ŝi helpis la infanojn sed dum vestado ŝi ne sukcesis. En tiuj butonetoj, agrafetoj kaj bagatelaĵoj sur jaketoj kaj vestetoj ŝi ne povis spertiĝi: ordinare kio apartenis antaŭen ŝi metis malantaŭen. Kiam la infanoj estis vestitaj, ŝi genufleksis kun ili antaŭ bildon de Kristo benanta infanetojn, preĝis "Patro Nia", kaj poste oni iris matenmanĝi.

Se ne estis io grava por labori hejme, sidis la avineto en sia ĉambreto apud radŝpinilo, sed somere kun sia spindelo en korto sub tilio aŭ en parko aŭ ŝi iris kun infanoj promenadi. Ĉe tio ŝi kolektis plantaĵojn, kiujn poste hejme ŝi sekigis kaj konservadis por bezono. Precipe ĝis la festo de sankta Johano Baptisto ŝi iradis kolekti plantaĵojn dum rosfalo - tiam ili laŭdire estas plej bonaj. Se iu estis malsana, jen havis jam la avineto tuj pretan medikamenton: amaran trifolion por digesto, kariofilon kontraŭ doloro de gorĝo k. s.; kuraciston ŝi dum sia tuta vivo ne bezonis.

Krom tio alportadis en la domon sanigan spicaĵon iu maljuna virino el montaro Krkonose, kaj pri tiu la avineto speciale zorgis kaj grandan kvanton foraĉetis. La maljuna spicistino alvenadis ĉiun aŭtunon en fiksita tempo kaj tiam ŝi gastis en Stare Belidlo, kie oni ŝin per ĉio bona regalis dum unu tago kaj nokto. Ĉiujare ricevis la infanoj de ŝi korneton da terniga pulvoro, la mastrino diversan bonodoran incenson kaj muskon; krom tio tutan vesperon rakontadis la maljuna virino al infanoj pri Rýbrcoul, kia li estas sagaculo kaj kiel petole li traktas la montaranojn; ŝi imagigis al la infanoj la terurojn, kiuj okazas, kiam Rýbrcoul migras al sia princino Kaĉenka, tien ien en montaron de Kacenka, kie ŝi loĝas. Sed la princino lin ĉe si longe ne toleras kaj denove post tempo lin forpelas, kaj tiam li laŭdire tiel forte ploregas, ke ĉiuj riveretoj en montaro superakviĝas. Sed kiam ŝi lin alvokas, tiam li migras kun tia rapideco kaj kun tia ĝojo, ke ĉion, kio al li en vojo kuŝas, li renversas, elterigas kaj forportas. Arbarojn li elradikigas, ŝtonojn ĵetas de deklivoj, tegmentojn deportas, unuvorte sur vojo, tra kie li migras, estadas ĉio kiel per la dia puno ruinigita.

La spicistino alportadis ĉiujare la saman spicon kaj la samajn mirrakontojn, sed al infanoj ili ĉiam ŝajnis esti novaj kaj ĉiam ili ĝojatendadis la maljunan virinon. Kiam aperis kolkoj sur herbejo, tiam ili diradis: "Nu, jam baldaŭ alvenos la maljunulino el montaro," kaj se ŝi je kelke da tagoj malfruiĝis, diradis la avineto: "Kio do okazis al la maljunulino? eble ŝin Dio ne igis malsana, aŭ ĉu eble ŝi jam mortis?" Kaj oni rakontadis pri ŝi tiel longe, ĝis kiam ŝi reaperis en korto portante korbon sur la dorso.

De tempo al tempo iradis la avineto kun infanoj je pli longaj promenadoj, jen en domon de arbaristo, jen en muelejon, aŭ ili eniris en arbaron, kie la birdetoj agrable kantadis, kie estis sub arboj sternitaj delikatmolaj muskaj tapiŝoj kaj kreskis tiom da bonodoraj konvaloj, primoloj, anemonoj, diantoj, tutaj tufoj da dafno kaj tiu bela sovaĝa lilio. Tiun al ili alportadis pala Viktorka, kiam ŝi vidis, ke ili kolektas la florojn kaj ligas je bukedoj. Viktorka estadis ĉiam pala, ŝiaj okuloj birilis kiel du karberoj, nigrajn harojn ŝi havis ĉiam senordaj, neniam ŝi havis belan veston kaj neniun ŝi alparolis. Je rando de arbaro, estis granda kverko; tie staradis Viktorka tutajn horojn, fikse rigardante la kluzon. Dum krepuskiĝo ŝi deiris ĝis al la kluzo mem, sidiĝis sur muskokovritan radikŝtipon kaj kantadis ĝis malfrua nokta horo. "Sed avineto," demandis la infanoj la avineton, "kial havas Viktorka neniam belan veston, eĉ ne en dimanĉo? Kaj kial ŝi neniam ploras?"

"Ĉar ŝi estas freneza."

"Kaj kiel ĝi estas avineto, se oni estas freneza," demandis la infanoj.

"Nu, se oni ne havas bonan prudenton."

"Kaj kion oni faras, se oni ne havas bonan prudenton?"

"Ekzemple: Viktorka neniun alparolas, ŝi iradas per ĉifonoj vestita, loĝas en arbaro en groteto dum somero eĉ dum vintro."

"Kaj dum nokto ankaŭ?" demandis Vilem.

"Nu certe ke ankaŭ. Vi ŝin ja aŭdadas, ke ŝi malfrue en nokto ĉe kluzo kantadas, poste ŝi iras en groton dormi."

"Kaj ĉu ŝi ne timas vaglumojn aŭ niksoviron?" kun granda miro demandis la infanoj.

"Ekzistas ja neniu niksoviro," diris Barunka, "paĉjo ĝin rakontis."

En somero venadis Viktorka malofte al domoj por peti, sed en vintro ŝi alvenadis kiel tiu korniko, ekfrapetis la pordon aŭ fenestron kaj sole la manon ŝi etendis: ricevinte poste pecon da pano aŭ ion alian, silente ŝi foriradis. La infanoj vidante sur frostiĝinta neĝo sangan postsignon de ŝia piedo, postkuris ŝin kaj vokadis: "Viktorka, iru al ni, panjo donos al ci lanŝuojn, ci povas ĉe ni estadi." Sed Viktorka eĉ ne turnis laŭ kapon kaj kuris al arbaro.

Dum belaj someraj vesperoj, kiam ĉielo hela, bela estis kaj falantaj steloj brilegis, plezure la avineto sidiĝis kun infanoj eksteren sub tilion. Ĝis kiam estis Adelka malgranda, ŝi sidigis ŝin sur siajn genuojn, Barunka kun la knaboj staris apud la genuoj. Tio eĉ ne povis alie esti; kiam la avineto komencis ion rakonti, ĉiuj devis rekte rigardi ŝian vizaĝon, ke ili eĉ ne vorteton preterlasu.

La avineto rakontis al ili pri brilaj anĝeloj, kiuj tie supre loĝas kaj la lumojn por homoj ekbruligadas; pri la gardanĝeloj kiuj protektas la infanojn sur ĉiuj vojoj, kiuj ĝojas, kiam ili estas bonaj, kaj ploras, kiam ili ne obeas. La infanoj turnadis la okulojn al hela ĉielo, kie briletis milmiloj da lumoj malgrandaj, nebulaj kaj grandaj, brilantaj plej belajn kolorojn.

"Kiu eble el tiuj steletoj estas la mia?" demandis unu vesperon Jan.

"Tion nur Dio scias. Sed ekpensu, ĉu estus eble inter tiuj milionoj da steletoj ĝin trovi?" respondis la avineto.

"Al kiu eble apartenas tiuj belaj steloj, kiuj tiom brilas?" demandis Barunka.

"Ili apartenas al tiuj homoj, kiujn Dio speciale ekamis, diaj elektitoj, kiuj estis multe bonfarintaj kaj Dion neniam kolerigis," respondis la avineto.

"Sed avineto," demandis ree Barunka, "kiam eksonis de kluzo plendaj sonoj de intermitata kanto - "ĉu Viktorka havas ankaŭ sian stelon?"

"Ŝi havas, sed ĝi estus nebulita. Sed nun venu, ke mi vin kuŝigu, estas tempo por dormado," ŝi aldonadis, kiam noktiĝis jam multe. Ŝi preĝis kun ili: "Anĝelo dia, gardanto mia!" aspergis ilin per benita akvo kaj kuŝigis en nesteton. La malgrandaj dormis tuj, sed Barunka multfoje ankoraŭ alvokis la avineton al lito kaj petis: "Sidiĝu apud mi, avineto, mi ne povas ekdormi." Kaj la avineto prenis la manon de nepino en sian manon kaj komencis kun ŝi preĝi, kaj preĝadis, ĝis kiam tiu ĉi fermis la okulojn.

La avineto iradis kuŝiĝi je la deka - ĝi estis ŝia horo, tion ŝi sentis je okuloj: ĝis tiu tempo ŝi havis la taskon, je mateno fiksitan, preta. Antaŭ ol ŝi iris dormi, ŝi rigardis, ĉu estas ĉio fermita, ŝi kunvokis la katojn kaj enfermis ilin en subtegmento, ke ili ne surrampu la infanojn kaj ilin ne sufoku; per akvo ŝi estingis en forno ĉiun fajreron kaj preparis sur tablon tindrujon kaj kenon. Se oni timis la fulmotondradon, ŝi pretigis kandelon en blankan tukon envolvis panbulon kaj metante ĝin sur tablon diradis al servistaro: "Tion memoru: ĉe okazo de fajro devas esti la pano la plej unua, kion oni devas kunpreni: poste oni ne konfuziĝos."

"Sed avineto, la fulmo ja ne ekfrapos!" diradis la servistinoj; sed iliaj meditaĵoj maltrafis.

"Nur Dio estas ĉiopova, kion vi povas scii. Neniam oni estas sufiĉe singardema - tion memoru."

Kiam estis ĉio en ordo, ŝi genufleksis antaŭ krucifikson, preĝis, aspergis sin kaj Barunka'n ankoraŭ unufoje per benita akvo, pistakan rozarion ŝi metis sub la kapon kaj pensante Dion ekdormis.