Avineto/III.

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
II. Indekso : Avineto
de Božena Němcová
Tradukita de K. Procházka, Vl. Tobek
III.
IV.

Se homo, kutiminta bruan vivon de grandaj urboj, migrus tra valo, kie staras izola domo, en kiu vivis la familio de Prosek, li ekpensus: "Kiel nur tiuj homoj povas ĉi tie dum tuta jaro vivi. Mi ne volus ĉi tie estadi, escepte tempon, kiam ĉi tie la rozoj floras. Dio, ĉu iaj ĝojoj ĉi tie?" Kaj tamen estis tie tre multe da ĝojoj, en vintro en somero! Sub la malalta tegmento loĝis kontenteco kaj amo, kiun nur la cirkonstancoj iafoje nubigis, ekzemple forveturo de sinjoro Prosek en ĉefurbon, aŭ ies malsano en la domo.

Ĝi estis konstruaĵo negranda, sed beleta. Ĉirkaŭ la fenestroj, turnitaj orienten, volverampis vinarbeto kaj antaŭ la fenestroj estis malgranda ĝardeneto, plena de rozoj, levkojoj, rezedo eĉ salato, petroselo kaj alia eta legomo. Je nordorienta flanko estis fruktarba ĝardeno, kaj post ĝi etendiĝis herbejo ĝis la muelejo. Granda maljuna pirarbo staris tutproksime ĉe la domo, metante sin kun ĉiuj siaj branĉoj sur la ŝindokovritan tegmenton, sub kiu nestis multe da hirundoj. Meze de korteto staris tilio, sub ĝi benketo. Je sudokcidenta flanko estis negranda mastruma domo kaj post tiu etendiĝis arbustaro kaj arbetaĵo supren ĝis la kluzo. Preter la domo kondukis du vojoj. Unu por veturiloj, kiun oni povis iri supren laŭlonge de rivero al Riesenburk'a farmdomo kaj al Ĉervena Hůra, aŭ malsupren al la muelejo kaj ĉiam laŭlonge de la rivero ĝis en la plej proksiman urbeton kuŝantan je distanco de ne tuta unu horo. Tiu rivero estas sovaĝa Úpa, kiu forkuras de montaro Krkonose, jetiĝante trans krutaĵojn kaj rokojn, serpentumante tra mallarĝaj valetoj ĝis la ebenaĵo, tra kie ĝi sen malhelpo en Elbon (Labe) rapidas, konstante inter verdaj bordoj, havante de unu flanko altajn deklivojn, kovritajn de diversa arbaĵo.

Antaŭ la domo, senpere apud la ĝardeneto estis trotuaro laŭlonge de kanalo, kiun la muelisto kondukigis de la kluzo al la muelejo. Trans la kanalon kondukis de la domo ponteto sur la deklivon, kie estis forno kaj sekigejo. Aŭtune, kiam en la sekigejo estis lignokradaroj plenaj je prunoj, pomtranĉaĵoj kaj piroj, tiam tre ofte kuradis Jan kaj Vilem trans la ponteton: sed ili atentis, ke ilin la avineto ne vidu. Sed kion helpis ĉio tio ĉi, apenaŭ la avineto en la sekigejon eniris, ŝi jam vidis, kiom da prunoj mankas kaj kiu vizitis la sekigejon. "Jenik, Vilem, venu ĉi tien!" tuj ŝi vokis, kiam ŝi estis malsuprenirinta. "Ŝajnas al mi, ke vi aldonis al mi prunojn sur la kradaron?"

"Oh ne, avineto," malkonfesadis la knaboj ekruĝiĝinte.

"Ne mensogu!" minacis la avineto, "ĉu vi ne scias, ke vin Dio aŭdas!" La knaboj silentis kaj la avineto jam sciis ĉion. La infanoj tion miris, kiel tiu avineto tuj ĝin scias, kiam ili ion faris, kaj kiel ĝi povas esti, ke ŝi rekonas tion laŭ ilia nazo. Tial ili ankaŭ kuraĝis menion antaŭ ŝi sekretigi. En somero, kiam estadis tre varmege, senvestigis la avineto la infanojn ĝis ĉemizeto kaj kondukis ilin bani en la kanalon; sed tiam devis esti da akvo nur ĝis la genuetoj, alie ŝi timis, ke ili al ŝi ne dronu. Aŭ ŝi sidiĝis kun ili sur benketon, kiu estis starigita en akvo, por ke oni povu lavi tolaĵon, kaj permesis al ili bani la kruretojn kaj ludeti kun fiŝetoj, kiuj kiel sagetoj la akvon trapasadis. Super la akvo volbiĝis malhelfoliaj alnoj kaj salikoj; la infanoj volonte deŝiradis vergetojn, ĵetadis ilin en la akvon, postrigardante ilin, kiel ilin la akvo pluen kaj pluen forportas.

"Vi devas ĵeti la vergeton pli malproksimen en la fluon, se ĝi restos ĉe la bordo, retenos ĝin ĉiu herbeto, ĉiu radiketo," instruetis ilin la avineto ĉe tio.

Kaj Barunka forŝiris vergeton, ĵetis ĝin mezen de la fluo kaj postrigardis ĝin, kaj kiam ŝi vidis, ke ĝi flosas meze de la fluo, ŝi demandis la avineton:

"Sed kiel poste, avineto, kiam ĝi alflosos al la kluzpordo, ĉu ĝi povos pluen?"

"Ĝi povos," asertis Jan, "ĉu ci ne scias, kiel mi tiame ĵetis vergeton en la akvon antaŭ la kluzpordon mem, ĝi turniĝis, turniĝis kaj subite estis ŝub ĝi, deglitis sub trogon sur radojn kaj antaŭ ol mi trakuris la muelĉambron, ĝi estis en rivereto kaj flosis en la riveron."

"Kaj kien ĝi poste flosas?" demandis Barunka la avineton.

"De la muelejo ĝi flosas al ponto de Zlic, de la ponto sub deklivoj al ŝlimujo, de la ŝlimujo trans kluzon malsupren, preter monteto Barvir al bierfarejo: sub roko ĝi transglitos trans grandajn ŝtonojn sub lernejon, kiun vi vizitados venontan jaron. De la lernejo ĝi flosas trans baraĵon, al granda ponto, en herbejojn kaj al Zvol, de Zvol al Jaromer kaj en Elbon."

"Kaj kien poste ĝi flosas ankoraŭ, avineto?" demandis la knabineto.

"Malproksimen ĝi flosas sur Elbo, ĝis ĝi venos en maron.

"Ah, en maron! Kaj kie estas kaj kia estas tiu maro?"

"Ho, la maro estas larĝa kaj longa, centfoje pli malproksime de ni ol la urbo," respondis la avineto.

"Kaj kio okazos tie kun mia vergeto?" malgaje demandis la knabineto.

"Ĝi balanciĝos sur ondoj kaj tiuj elĵetos ĝin sur bordon; sur

la bordo promenados multe da homoj kaj da infanetoj, kaj iu knabeto levos tiun vergeton kaj ekpensos: "De kie ci vergeto eble flosas? kiu cin igis flosanta sur la akvo? Certe tie ie malproksime sidis knabineto ĉe la akvo kaj tiu cin deŝiris kaj ĵetis en la akvon. Kaj la knabeto alportos la vergeton hejmen, plantos ĝin en teron; el la vergeto elkreskos bela arbeto, birdetoj kantos sur ĝi, kaj la arbeto ĝojos."

Barunka de profunde ekĝemis, meditante ŝi lasis fali la levitajn jupetojn en akvon kaj la avineto devis premtordi. Sinjoro arbaristo ĵus estis preteriranta kaj moknomis Barunka'n: "ke Barunka estas niksovirino." Barunka ekskuis nee la kapon kaj diris: "Oh ne, ekzistas neniu niksovirino."

Kiam la sinjoro arbaristo iris preter, tiam la avineto ĉiam diradis: "Eniru, sinjoro baptano, ili estas hejme!" kaj la knaboj prenis lin je la manoj kaj kondukis lin al la domo. Iafoje la sinjoro arbaristo kontraŭstaradis, pretekstante, ke li devas kontroli junajn fazanojn, ke ili ĵus koviĝas, aŭ inspekti arbaron kaj kiu scias kion, sed jen rimarkis lin sinjoro Proŝek aŭ la sinjorino, kaj vole nevole li devis halti.

Sinjoro Proŝek havis ĉiam en domo glaseton da bona vino por karaj gastoj, kaj al tiuj la sinjoro arbaristo apartenis. La avineto tuj alportis panon kaj salon, kaj kio ĵus estis en la domo, kaj la sinjoro arbaristo volonte forgesadis, ke la fazanoj koviĝas. Rimarkinte, poste, ke li vere forgesis, li draste ekmalbenis pri sia forgesemo, rapide ĵetis la pafilon sur la ŝultron kaj iris. Sur la korto li rimarkis, ke la hundo forestas. "Hektor!" li ekkriis, sed la hundo ĉi tie ne estis. "En kiuj inferoj li flugas refoje!" li koleris, kaj la servopretaj knaboj alkurinte, proponis, ke ili ĝin alkondukos, ke ĝi kuradas ie kun Sultan kaj Tyrl. La knaboj iris, la sinjoro arbaristo dume sidiĝis sur la benketon sub la tilio. Fine, kiam li jam ekiris, li haltis ankoraŭ, vokante al avineto:

"Vidigu vin tamen ĉe ni, mia edzino konservadas por vi ovojn de tirolaj kokinoj por kovmeto." La sinjoro arbaristo konis malfortajn emojn de la mastrinoj. La avineto ankaŭ tuj jesis: "Salutu hejme, mi venos!" Tiel ĉiufoje la amikoj disiradis.

La sinjoro arbaristo iradis, se ne ĉiutage, certe ĉiun duan tagon preter Staré bělidlo, dum tuta jaro kaj post la jaro denove.

La dua persono kiun ĉiu povis ĉiutage renkonti ĉirkaŭ la deka sur la trotuaro ĉe Staré bělidlo, estis sinjoro muelisto: Ĝi estis lia horo, kiam li iradis inspektadi la kluzpordon super la domo ĉe la kluzo. La avineto diradis pri la sinjoro muelisto, aŭ pli bone pri sinjoro patro, kiel lin senescepte ĉiu nomis, ke li estas homo prudenta, sed ŝerculo.

Tio devenis de tio, ke la sinjoro patro volonte incitetis kaj ŝercadis; sed li mem malofte ridis, li nur iel "rikanis". Sed la okuloj el sub la transpendantaj densaj brovoj gaje en la mondon rigardis. Li estis mezkreska, korpulenta kaj dum la tuta jaro li portadis blankkoloran pantalonon, kion la knaboj ĉiam miradis, ĝis foje la sinjoro muelisto diris al ili, ke ĝis estas la muelista koloro. En vintro li portadis longan pelton kaj pezajn botojn, en somero bluetan kamizolon, blankan pantalonon kaj pantoflojn. Sur la kapo li portis en labortagoj malaltan ĉapon kun baranko; la pantalonon li havis ĉiam suprenfaldita, estu seka aŭ kota vetero, kaj sen flartabakujo vidis lin ankoraŭ neniu. Apenaŭ lin la infanoj ekvidis, ili kuris al li renkonte, deziris bonan matenon kaj iris kun li al la kluzpordo. Voje incitetis ordinare la sinjoro patro Vilimek'on kaj Jan'on demandante la unuan: "ĉu li scias, kien la fringo per nazo sidiĝas," la alian: "ĉu li scias, kie estas farita el bovo preĝejo?" aŭ li demandis Jenik'on, ĉu li scias jam elkalkuli, kiom kostos unukrejcera bulko, se unu buŝelo da tritiko kostos dek rejnajn guldenojn. Kiam la knabo, ridante, bone respondis, li diradis: "Nu, mi jam vidas, ke ci estas spritulo. Oni povus cin jam elekti en Kramolna) vilaĝestro." Ĉiufoje li proponadis al la knaboj pinĉprenon da flartabako kaj kiam ili multe ternadis, li rikanis. Adelka ĉiam kaŝiĝadis post la jupojn de la avineto, kiam ŝi vidis la sinjoron patron, ŝi ne sciis ankoraŭ bone paroli, kaj la sinjoro patro ŝin ĉiam koleretis, volante, ke ŝi diradu kiel li "Ne ploru plu plorulo por propra plezuro aŭ pro plorularo!" kaj tre rapide, trifoje sinsekve. Vere la kompatinda etulino preskaŭ ploris, ke ŝin tiu sinjoro patro tiel ĉagrenigas. Kompense ŝi ricevis de li de tempo al tempo korbeton da fragoj, aŭ migdalgustajn avelojn aŭ alian frandaĵon, kaj se la sinjoro patro volis ŝin multe flati, li nomis ŝin malgranda kanabeneto!

  • ) Kramolna estas malgranda loko konsistanta el kelke da domoj, kaj sekve estas tie neniu vilaĝestro.

Ankaŭ iradis ĉiutage dum krepuskiĝo preter Staré bělidlo longa Mojzis, sinjora gardisto. Li estis tre alta, kiel stango, nubovizaĝa kaj portadis sur la ŝultro sakon. Servistino Betka rakontis al la infanoj, ke li en tiun sakon kolektas la neobeemajn infanojn, kaj de tiu momento la infanoj, ekvidinte longan Mojzis'on, restis kvazaŭ per sango surverŝitaj. La avineto malpermesis ja al Betka tiajn babilaĵojn, sed kiam Vorsa, la dua servistino, diris, ke Mojzis estas Ŝtelulo, ke ĉio restos al li sub la fingroj, diris la avineto neniom pri tio. Tamen devis tiu Mojzis esti nehonesta homo, kaj por la infanoj li restis terura, kvankam ili eĉ ne kredis plu, ke li havas infanojn en la sako.

En somero, kiam estadis la posedantoj en la bienego, vidadis la infanoj multfoje la belan princinon rajdi sur ĉevalo kaj en ŝia sekvantaro la nobelaron; la sinjoro muelisto vidante ŝin foje, diris al la avineto: "Tio ŝajnas al mi, kvazaŭ kiam eliras vergo de Dio (stelo, kometo) kaj posttrenas voston."

"Sed tio estas diferenco, sinjoro patro, ke la vergo de Dio anoncas al mondo malbonon, sed tiu nobelaro, aperante ĉi tie, por homoj utila estadas," respondis la avineto.

La sinjoro patro turnis la flartabakujon inter la fingroj kiel la muelejradeton, kio estis lia kutimo kaj rikanis, dirante jam nek jes nek ne.

Je vespero alvenadis viziti la avineton kaj la infanojn Kristla, filino de gastejestro ĉe la muelejo, knabino kiel dianto, freŝa, vigla kiel sciuro, ĝoja kiel alaŭdeto; la avineto ŝin ĉiam plezure vidis kaj nomadis ŝin ridemulino, ĉar Kristla tre volonte ridis.

Kristla alkuris ĉiam por unu minuto, por diri unu vorteton la sinjoro arbaristo haltis, la sinjoro muelisto venadis nur je momento, edzino de la muelisto, se ŝi intertempe foje decidiĝis viziti Staré bělidlo, venis kun spindelo por tie ŝpini, edzino de la arbaristo venadis por babili, ĉar ŝi braklulis malgrandan infaneton, sed kiam edzino de administranto el kastelo honoris per sia ĉeesto la domon de Prosek, diradis sinjorino Proskova: "Hodiaŭ mi ricevos «viziton»!"

Tiam la avineto kun la infanoj foriris; ŝia koro ne estis kapabla iun malami, sed tiun ĉi vizitantinon ŝi ne ŝatis vidadi, kaj sekve pro tio, ke ŝi portis sin pli supren ol ŝi elkreskis. En unua tempo, kiam la avineto venis al la filino kaj nek en mastrumo nek kun najbaroj estis konatiĝinta, venis unu tagon vizite la edzino de la administranto ankoraŭ kun du sinjorinoj. Sinjorino Proskova estis ĵus ie sur la deklivo. La avineto laŭ sia kutimo invitis la gastojn, ke ili sidiĝu, kaj alportinte al ili panon kaj salon prezentis ĝin plensincere, por ke la noblaj sinjorinoj ektranĉu. Sed la noblaj sinjorinoj malŝate nazgrimacinte dankis, ke ili ne manĝos, poste ili sarkasme ekrigardis unu la alian, kvazaŭ ili volus diri: "Ci malnoblulino, ĉu ci pensas, ke ni estas iaj tiaj simplulinoj!" Sinjorino Proskova alveninte tuj vidis, ke la avineto pekis kontraŭ la noblaj kutimoj, kaj diris al la patrino, kiam la sinjorinoj estis foririntaj, ke ŝi al tiaj sinjorinoj ne prezentadu la panon, ke ili estas aliajn manĝajojn kutimintaj.

"Sciu do, ci Terynka," respondis al ŝi la avineto incitite, "kiu ĉe mi ne akceptas panon kaj salon, tiu ne indas, ke mi prezentu al li seĝon. Sed faru tion, kion ci volas, mi ne komprenas viajn novaĵojn."

Inter la ĉiujaroj gastoj, kiuj alvenadis en Staré bělidlo'n, ĝi estis unuavice komercisto Vlach; li alveturis ĉiam kun veturileto trenita de unu ĉevalo, sur la veturileto li havis multon da dolĉa komercaĵo, migdalojn, sekvinberojn, figojn, parfumojn, oranĝojn, citronojn, multekostan sapon kaj similajn. Sinjorino Proskova komence de printempo kaj aŭtuno multe aĉetadis, kompense li: subŝovis al la infanoj korneton da dolĉaĵoj. La avineto ĝojis, vidante tion kaj diradis: "Ĝentila hometo estas tiu Vlach; nur tio ne plaĉas al mi, ke li eldevigus bovidon el neproduktema bovino."

La avineto preferis negoceti kun oleisto, kiu ankaŭ dufoje dum jaro alvenis, la avineto ĉiam aĉetis de li boteleton da jeruzalema balzamo saniganta vundojn kaj superpagis ĉiam per peco da pano.

Ankaŭ drotaron*) kaj hebreon ŝi bonvenigis ĉiam kun afabla sincereco; ili estis ĉiam la samaj kaj sekve jam konataj, kvazaŭ ili estus parenciĝintaj kun la familio de Prosek. Nur kiam unufoje en jaro okazis, ke vagemaj ciganoj vidiĝis en la fruktarba ĝardeno, tiam la avineto ektimis. Rapide ŝi alportis al ili manĝaĵon eksteren kaj diradis: "Utilas, se oni akompanas ilin ĝis disvojo."

La plej simpatia inter la ĉiuj gastoj ĉiujaraj estis por la infanoj kaj por la tuta familio sinjoro Beyer, arbaristo el montaro Krkonose, el Marsendorf, kiu venadis ĉiuprintempe malsupren, estante kontroloro ĉe flosigado de ligno, kiun oni deflosigis sur Úpa malsupren.

Sinjoro Beyer estis homo alta, malgrasa, nur muskoloj kaj ostoj. Li havis sunbrunigitan longan vizaĝon, grandajn helajn okulojn, volbitan longetan nazon, kaŝtankolorajn harojn kaj grandegajn lipharojn, kiujn li fingroglatigadis malsupren. La Riesenburk'a sinjoro arbaristo estis korpulenta, ruĝvizaĝa, havis malgrandajn lipharetojn kaj estis ĉiam bele kombita; sinjoro Beyer havis la harojn partigitaj super la frunto kaj malantaŭe ili pendis ĝis trans kolumon. La infanoj tion tuj rimarkis. La Riesenburk'a ĉiam paŝadis oportunajn paŝojn, sinjoro Beyer, kvazaŭ li trans abismojn marŝus. Ankaŭ ne portadis la Riesenburk'a tiel altajn pezajn botojn ĝis super la genuojn, li havis pli belan pafilon kaj rimenon kaj tornistron, portadis ĉapon kaj sur ĝi garolplumetojn; sed sinjoro Beyer havis sundifektitan veston, fortikan rimenon ĉe la pafilo, kaj sur verda felta ĉapelo, akcipitrajn, milvajn kaj aglajn plumojn.

Tiel vidiĝis sinjoro Beyer. Sed la infanoj apenaŭ la unuan fojon lin ekvidinte, tuj amis lin, kaj la avineto asertadis, ke infanoj kaj hundoj tuj ekkonas, kiu ilin amas. Tiufoje ĝin la avineto trafis. Sinjoro Beyer tre amis la infanojn; lia favorito estis Jan, la petolema Jan, kun ĉiuj insultadis, nomante lin lucifero; sed sinjoro Beyer asertadis, ke li fariĝos bona knabo, kaj se ekplaĉus al li la arbaristeco, ke li mem prenus lin je zorgado. La Riesenburk'a sinjoro arbaristo, kiu ĉiam ankaŭ en Staré bělidlo'n venis, kiam estis tie sinjoro "frato" el montaro, diradis: "Nu, kio ĝin koncernas, se li ekvolus esti arbaristo; mi lin prenos al mi, mia Frantik devas sen tio esti ankaŭ arbaristo."

"Ne tiel, sinjoro «frato», ĉi tie li havus hejmon ĉe la buŝo kaj due, estadas pli bone, se juna homo ellernas koni eĉ malfacilaĵojn de sia profesio, kaj vi arbaristoj ĉi tie malsupre, fartas bone, vi ne scias, kio estas malbono." Kaj jen komencis la arbaristo rakonti pri la danĝeroj de sia profesio, li parolis pri uraganoj, neĝblovadoj de vintra tempo, pri krutaj vojoj, pri abismoj, grandegaj neĝamasoj kaj nebuloj. Li rakontis, kiom da fojoj li riskis jam sian vivon, kiam lia kruro deglitis sur kruta marŝejo, kiom da fojoj li devojiĝis kaj malsata du, tri tagojn vagadis en la montaro, ne sciante, tra kie el tiu labirinto eksteren. "Sed kompense," li aldonadis, "vi, valloĝantoj, ne scias, kiel plaĉa estas restado en la montaro en somero. Tuj kiam la neĝo degelas, ekverdiĝas la valoj, la floroj rapide ekfloras, la arbaroj estas plenaj je odoro kaj kantado, ĉio ĉi fariĝas subite kvazaŭ per sorĉoj; poste plezure oni trairadas la arbaron, kaj en embusko atendas ĉasaĵon. Tiam mi dufoje en semajno iras sur Snezka'n; kiam mi vidas la sunon eliradi kaj la dia mondo kuŝas etendita sub miaj piedoj, tiam mi pensas, ke mi tamen ne irus el la montaro, tiam mi forgesadas ĉiujn malfacilaĵojn!"

Sinjoro Beyer alportadis al la infanoj belajn kristalojn, rakontadis al ili pri montoj kaj grotoj, kie li ilin trovadas, li alportis al ili muskon odorantan kiel violoj kaj volonte li rakontadis al ili pri ĝardeneto de Ribrcoul, kiu estas belega, kaj en kiun li venis, erarvagante dum terura uragano kaj neĝblovado.

La tutan tagon, kiam la arbaristo estadis ĉe ili, ne foriris la knaboj de li, promenis kun li ĉe la kluzo, observadis, kiel oni trunkojn flosigas veturadis sur flosoj. Kiam poste la duan tagon matene sinjoro Beyer adiaŭis ilin, ili ploris kaj akompanis lin pecon da vojo kun la avineto. Sinjorino Proskova provizis lin ĉiam por la vojiro per tiom da manĝajoj, kiom li povis nur porti. "Nu, venontan jaron, se plaĉos al Dio, ni nin refoje revidos; estu sanaj!" Tiel li adiaŭdiradis, foirirante longpaŝe. La infanoj poste dum kelke da tagoj rakontadis al si pri la miraĵoj kaj teruroj en Krkonose, pri sinjoro Beyer, kaj ĝojatendis jam denove la venontan printempon.