Avineto/IV.

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
III. Indekso : Avineto
de Božena Němcová
Tradukita de K. Procházka, Vl. Tobek
IV.
V.


Krom la jarrevenaj festoj, ĝi estis ĉiu dimanĉo, je kiu la infanoj precipe ĝojadis. En dimanĉo ilin la avineto ne vekis, kiam ili estis leviĝontaj, tiam ŝi estadis jam longe en urbeto por partopreni frumeson, ĉar tiun ĉi meson, ŝi, kiel maljuna mastrino estis kutiminta ĉeesti. La patrino, kaj kiam estis la patro hejme, eĉ li, iradis al solena meso, kaj tiam iris, se estis bela vetero, la infanoj kun ili, renkonte al la avineto. De malproksime, apenaŭ ekvidinte la avineton, ili vokis al ŝi, galope kurante al ŝi, kvazaŭ ili ŝin la tutan jaron ne estus vidintaj. En dimanĉo ŝajnis al ili la avineto ĉiam iom alia, vizaĝo pli hela, pli afabla; ankaŭ ŝi estadis pli bele vestita: sur piedoj novajn nigrajn pantofletojn, sur kapo blankan kufon kun "kolombineto" el amelumitaj blankaj galonoj; ĝi sidis al ŝi super la nuko kvazaŭ viva birdeto. La infanoj rakontadis al si, ke la avineto estas en dimanĉo "terure bela". Ordinare, kiam ili venis al la avineto, volis ĉiu ion porti: Do, unu ricevis rozarion, la dua tukon, sed Barunka, kiel la plej maljuna, portadis ĉiufoje platkorbeton. Sed pro tio ĉiam naskiĝis nelaŭdindaj kriadoj, ĉar la knaboj estis scivolaj kaj volis en la platkorbeton enrigardi, kion siavice Barunka ne volis permesi: Rezultato estis ĉiufoje akuzo; Barunka devis sin turni al la avineto ke ŝi insultu la knabojn. Sed la avineto anstataŭ riproĉadi, ŝovis la manon en la platkorbeton, disdonis al la infanoj aŭ pomojn aŭ ion alian kaj tuj estis sankta paco. Sinjorino Proskova diradis kvankam ĉiudimanĉe: "Mi petas vin, avineto, alportadu al ili nenion plu." Sed la avineto ĉiudimanĉe al ŝi respondadis: "Kia do ĝi estus, se mi al ili nenion el la preĝejo alportus. Ni ja ankaŭ ne estadis pli bonaj!" Do, restis kiel antaŭe.

Kune kun la avineto alvenadis sinjorino patrino, tio estas edzino de la muelisto, kaj iafoje ankoraŭ iu baptanino el Žernov, vilaĝo, kiu kuŝas plej proksime super la muelejo. La sinjorino patrino portadis longan robon kun kamizolo kaj kufon per arĝento broditan. Ĝi estis virineto malalta, rondvanga, kun nigraj gajaj okuloj, ŝi havis mallongan platan nazeton, rideman buŝon, malgrandan mentoneton kaj submentonon, ĉirkaŭ la kolo ŝi portadis en dimanĉo perlan kolieron, en labortagoj granatan; sur la brako ŝi havis longan rondan korbon el kano plektitan, kun ronda kovrilo, en kiu estis iom da tiu butika spicaĵo, kiun la sinjorino patrino bezonis por la mastrumo.

Post la virinoj iradis la sinjoro patro, ordinare kun iu baptano. Se estis varmege, li portis sian helgrizan surtuton, pendigitan sur bastono, sur la ŝultro. En dimanĉo li havis ciritajn botojn, ĝis mezo de la tibikarno kaj supre sur ili kvastojn, kio tre plaĉis al la knaboj. Pantalontubojn li havis malvastaj kaj enŝovitaj en la botojn. Sur la kapo li havis altan nigran barankĉapon, sur kiu sur unu flanko de supro ĝis malsupren estis bluaj kokardoj. La dua baptano estis ankaŭ tiel vestita kiel la sinjoro patro, nur longa surtuto, malantaŭe kun faldaĵoj kaj per grandaj plumbaj butonoj ornamita, estis verda kaj ne griza; la grizan sinjoro patro kiel muelisto ŝatis.

Homoj irantaj al la solena meso kaj la revenantaj, salutis sin reciproke en nomo de Dio. Iafoje oni haltis, demandis unuj la aliajn, kiel oni fartas tie, kiel tie; kio okazis en Žernov, kio en la muelejo. En vintro oni povis renkonti nur malmultajn Žernov'anojn, irantajn en la urbeton en preĝejon, ĉar la vojiro sur kruta deklivo estis danĝera. Tiam ili iradis aŭ en Studnice'n aŭ en Cervena Hůra'n, en ambaŭ vilaĝojn estis la vojo pli irebla. En somero tio neniel ĝenis ilin, precipe ne la gejunularon. En dimanĉo antaŭ tagmeze la vico de homoj irantaj tra herbejoj al la urbeto eĉ ne ŝiriĝis. Jen iras malrapidpaŝe maljunulino en pelto kaj ŝultrotuko, kaj apud ŝi apogante sin je bastono marŝas maljuna viro, ho certe maljuna, ĉar li portas en la haroj kombilon - tiun modon ŝatas nur maljunuletoj. Virinoj en blankaj kufoj kun "kolombineto", viroj en barankaj aŭ paradaj lutrofelaj ĉapoj ilin preterkuras, rapide marŝante trans longan ponteton al deklivo. De supro malsupren alvenas dancpaŝe knabinoj kiel cervinoj kaj post ili rapidas junuloj viglegaj kiel cervoj. Jen ekaperas tra arbaĵo surblovita blanka maniko, jen alkroĉiĝas sur arbetaĵo ruĝa rubando flirtanta de la ŝultro, ie vidiĝas multkolora brodita kamizolo de junulo, ĝis fine la tuta gaja grupo elkuras sur verdan bedon.

Alveninte hejmen, demetis la avineto la dimanĉan veston, surmetis kanvasan jupon kaj mastrumetis. Post tagmanĝo plej agrabla al ŝi estis, sidiĝi, meti la kapon sur la genuojn de Barunka kaj lasi al si serĉadi "vivajn" harojn, kiuj, ŝi diris, ŝin tre jukas. Kutime ŝi ĉe tiu karesado ekdormis, sed neniam por longe. Vekiĝinte, ŝi miris ĉiam, ke ŝi ekdormis, dirante: "Nu vere, mi eĉ ne scias, ke la okuloj al mi tiel kungluiĝis."

Posttagmeze ŝi iradis kun la infanoj en la muelejon; tio estis jam kvazaŭ kontraktita kaj la infanoj je tiu posttagmezo tre ĝojis. En la muelejo oni havis ankaŭ filinon, aĝan kiel Barunka, oni nomis ŝin Mančinka, kaj ĝi estis knabino bona kaj ludema.

Apud la muelejo antaŭ pordego staris inter du tilioj statuo de sankta Johano de Nepomuk; tie sidadis en dimanĉo post tagmanĝo la sinjorino patrino, iafoje ankaŭ baptanino de Žernov, tiu loĝanta sur la deklivo, kaj Mančinka. La sinjoro patro staris antaŭ ili, ludetante per la flartabakujo kaj ion rakontante al la virinoj. Tuj kiam ili ekvidis la avineton kun la infanoj laŭlonge de la kanalo alvenadi, kuris al ili Mančinka renkonte kaj la sinjoro patro havante jam ree pantoflojn kaj suprenfalditan pantalonon kaj grizan kamizolon sur si, marŝetis malrapide post ŝi kun la baptanino el Žernov. Sed la sinjorino patrino rapidis en la muelejon "prepari ion por la infanetoj, ke ili ne maltrankviliĝadu," ĉe tio aldonante. Kaj antaŭ ol la infanetoj alvenis, estis jam preparita tableto, aŭ sub fenestroj, en ĝardeno aŭ sur insuleto, aŭ vintre en la ĉambro; sur la tableto estis bonaj buĥtoj, pano, mielo, butero kaj kremo, je fino alportis ankoraŭ la sinjoro patro en korbeto freŝe rikoltitajn fruktojn, aŭ la sinjorino patrino alportis pajlkorbeton da sekaj pomtranĉaĵoj kaj prunoj. Kafo kaj simila sinjora trinkaĵo ne estis tiame ankoraŭ en modo inter popolo, sole ĉe sinjorino Prosek estis la kafo trinkata.

"Kiom bona vi estas avineto, ke vi venis," diradis la sinjorino patrino, prezentante al ŝi seĝeton; "mi ne scias, mi ne scias, se vi ne venus al ni unu dimanĉon, ŝajnus al mi, kvazaŭ dimanĉo ne estus. Sed nun manĝu, kion la bona Dio donacis!" La avineto malmulte manĝadis kaj ankaŭ ŝi petadis, ke la sinjorino patrino ne donadu tiajn porciojn al la infanoj, sed tion la korpulenta sinjorino patrino nur ridis. "Vi estas maljuna, do mi ne miras, ke vi ne manĝas multe; sed infanoj, ho Dio, tiuj havas anasajn stomakojn. Rigardu nian Manča'n kiam ajn vi volas, ŝi ĉiufoje diros al vi, ke ŝi estas malsata." La infanoj faris ĝojan vizaĝon kaj tute pravigis la parolon de la sinjorino patrino.

Kiam la sinjorino patrino donis al ili po buĥto, ili foriĝis post la garbejon, tie ne bezonis la avineto timi pri ili. Tie ili ĵetadis per pilko, ludis ĉevalojn, kolorojn kaj similajn ludojn. Atendis jam ilin tie ĉiufoje la samaj kunuloj, scie ses infanoj, unu malpli granda ol la alia, kiel fajfiloj de orgeno. Ĝi estis infanoj el linpistejo super la gastejo. Propre, tio estadis linpistejo, sed kiam ekloĝis tie gurdisto kun edzino kaj infanoj, elkonstruis al ili la gastejmastro dometon kaj ili havis tie ĉambron kaj kuirejon. Ilia patro trairadis kun gurdo la ĉirkaŭaĵon, la patrino lavis kaj flikis kaj taglaboris por peco da nutraĵo. Ilia posedaĵo ne restis pli granda ol la ses "Panduroj", kiel ilin la sinjoro patro nomis, kaj iom da muziko. Malgraŭ tio estis nek sur la infanoj nek sur la gurdisto kaj lia edzino videbla ia mizero; la infanoj havis rondajn vangojn kaj en multaj tagoj eliradis el la linpistejo bonodoro, ke eĉ la preterpasantoj eksentis apetiton. Kiam poste la infanoj kun grasumitaj, brilaj buŝoj eliris eksteren, pensis la najbaroj: "Kion eble rostas la familio de Kudrna?"

Foje Mančinka, vizitinte la familion de Kudrna, venis hejmen kaj rakontis al la sinjorino patrino, ke la edzino de Kudrna donis al ŝi pecon da leporeto, sed ke ĝi estis tia bonaĵo, ke ŝi eĉ priskribi tion ne povas, ĝuste kiel migdaloj.

"Da leporo?" pensis la sinjorino patrino; "kie ili ĝin prenus? ĉu ŝtelĉasas Kudrna? Li povus malbone al si servi!"

Venis vizite Cilka, la plej maljuna filino de Kudrna. Tiu knabino havis ĉiam ion por brakluli, ĉar ĉiujare ili havis novnaskiton. La sinjorino patrino tuj ŝin demandis: "Kion bonan vi havis al tagmanĝo?"

"Oh nenion - nur terpomojn," respondis Cilka.

"Kiel, nenion, kiel, terpomojn? Nia Manča ja rakontis, ke via patrino donis al ŝi pecon da leporeto kaj, ke ĝi estis tiom bona?"

"Oh sinjorino patrino, tio ne estis leporeto, ĝi estis peco da kato; la paĉjo ĝin ricevis sur Cervena Hůra, ĝi estis grasa kiel porko, la patrino elkuiris la grasaĵon, kaj la paĉjo ŝmiros sin per ĝi. Kiam li komencis tusi, la forĝistedzino konsilis tion al li kontraŭ ftizo."

"Ho, mia Dio, ili manĝas katojn!" ekkriis la sinjorino patrino kaj senĉese forkraĉadis.

"Oh, se vi scius, sinjorino patrino, kiel bona ĝi estas! Kaj sciuroj, tiuj estas ankoraŭ pli bonaj. La paĉjo renkontis arbaristan asistenton kaj tiu portis tri sciurojn, kiujn li estis pafinta por sia gufo; la paĉjo lin petis, ke li donu ilin al li, ĉar li multfoje aŭdis, ke sciuroj estaj bonaj, kaj ke ili havas pli bongustan viandon ol juna leporeto, ĉar ili nutras sin per aveloj. La asistento donis ilin al li kaj diris al li, ke ĝi estas vero, ke ili estas bonaj. Kaj la paĉjo alportis ilin hejmen, senhaŭtigis ilin kaj tiamaniere ni havis bonan tagmanĝon. Kaj kiam Mančinka venis al mi, donis al ŝi panjo ankaŭ peceton. Antaŭ nelonge alportis al ni la patrino ion el la kastelo; servistino de la sinjorino administrant-edzino sufokis dum nutrado per ŝtopbuletoj anseron, kaj oni devis ĝin tranĉbuĉi; la sinjorino ĝin ne volis kaj donis ĝin al la panjo kaj ni havis por kelke da tagmanĝoj viandon, grason por longa tempo. . ." Sed la sinjorino patrino interrompis al la knabino la parolon, dirante: "Iru, nur, iru; fi, malvarmo min trakuras! Manča, ci malpia, se ci ankoraŭ unufoje manĝos sciurojn ĉe la familio de Kudrna! Tuj iru cin lavi; kaj ne kuraĝu ion preni en la manon." Tiel lamentis la sinjorino patrino, elpuŝante Cilka'n el pordo.

Mančinka ploris, certigante la patrinon, ke la leporeto estis bona; sed la sinjorino patrino konstante forkraĉadis. Venis la sinjoro patro kaj aŭdinte, kio okazis, ekturnis la flartabakujon inter la fingroj, dirante: "Kial vi koleras. sinjorino patrino, kiu scias, je kio la knabino grasiĝos. Kontraŭ gusto, neniu disputo. Kiu scias, ĉu mi mem ne invitos min je bona sciuro?" ekrikanis la sinjoro patro.

"Kun tia parolo restu post pordo, sinjoro patro, kaj ĉesu babili!" koleris la sinjorino patrino. La sinjoro patro fermetadis la okuleton kaj ridis.

Ne nur la sinjorinon patrinon, sed pli multajn homojn naŭzis, de la familio de Kudrna ion ajn akcepti, eĉ preni ilin je la mano, kaj sekve nur pro tio, ke ili manĝas sciurojn, kion manĝus neniu homo. Sed al la infanoj de la familio de Prosek ĝi estis egala, ĉu la infanaro de Kudrna havis kiel tagmanĝon pasteĉojn el fazanoj aŭ el kornikoj, nur se ili venis post la garbejon kun ili ludi. Fidele ili dividis kun ili la buĥtojn kaj kion ili havis, nur por fari al ili plezuron. Cilka, knabino jam dekjara, ŝovis al la malgranda infaneto, kiun ŝi estis braklulonta, pecon da buĥto en la manetojn, kuŝigis ĝin en la herbon kaj ludis kune kun la aliaj, aŭ ŝi plektis el trunketoj de plantago ĉapojn por la knaboj kaj korbetojn por la knabinoj. Petolinte ĝis laciĝo, revenis la tuta trupo en la korton, kaj Mančinka anoncis al la patrino, ke ili ĉiuj havas grandegan malsaton. La sinjorino patrino neniom miris pri tio kaj satigis ĉiujn, eĉ tiujn, kies buŝoj ŝin naŭzis. Sed la sinjoro patro ŝin ĉiam incitetis kaj kiam alkuris la infanoj, li komencis: "Mi ne scias, ian pezon mi havas sur la brusto. Aŭdu, Cilka, ĉu vi ne havas hejme peceton da leporeto? Ci povus -"

Sed la sinjorino patrino ĉiam forkraĉis kaj iris for. La avineto ekminacinte la sinjoron patron, diradis ĉiam: "Jen, ni vidu, kia ŝerculo vi estas, sinjoro patro; se mi estus la sinjorino patrino, mi rostus al vi, je mia honoro, sufiĉe grandan kornikon al pizo." La sinjoro patro ekturninte la flartabakujon fermetis la okulon kaj ekrikanis ŝercmoke.

Kiam sidadis la maljunaj en la ĝardeneto, sidiĝis kutime al ili ankaŭ muelestro, kaj tiam oni rakontadis pri la matena ekzegezo kaj la prediko, oni rakontadis, kio estis anoncata, por kiu oni preĝis, kun kiu iu el ili ĉe la meso renkontiĝis; de tio oni venis al rikolto precipe kaj ĝenerale, al superakvego, fulmotondroj kaj hajlado, al teksado kaj blankigado de tolo, kiel la linoj prosperas, kaj fine oni komencis paroli pri la ŝtelistoj el Kramolna kaj pri krimulejo. La muelestro estis tre rakontema, sed ĉirkaŭ vespero, kiam kunveturadis la muelklientoj, memorantaj la proverbon: "Pli frue veninta, pli frue muelas," devis la muelestro en la muelejon, la sinjoro patro iris iom rigardi, kiel oni fartas en la gastejo, kaj la sinjorinoj baptaninoj, estante solaj, rakontis al si ankoraŭ ion pri tiu kaj pri la alia.

En vintro, tiam estadis la infanoj preskaŭ la tutan duontagon sur bakforno post la forno; la bakforno estis granda, estis tie kuŝejo de la servistino, kaj Mančinka havis tie ĉiujn siajn ludilojn kaj pupojn. Kiam la infanoj kungrimpis tie, estis da ili plena plataĵo kaj sur la supra ŝtupeto sidis ankoraŭ granda domhundo.

Sur tiu plataĵo oni solenis ĉiun dimanĉon edziĝfeston de iu pupo. Fianĉo estis kamentubisto kaj Nikolao estis kiel sinjoro pastro. Kaj poste oni manĝis, trinkis kaj dancadis, ĉe kio ordinare iu piedpremis la piedon de la hundo; ke ĝi ĝemekblekis kaj interrompis al la societo en la ĉambro la interparolon. La sinjorino patrino ekkriis al la infanoj: "Mi petas vin, vi bando, ne ruinigu al mi la bakfornon, mi volas ja morgaŭ baki!" Sed sur la bakforno estis jam denove silento - la infanoj ludis jam refoje la gepatrojn; al tiu juna panjo alportis la cikonio infaneton kaj Adelka, kiu ne sciis aranĝi festenon, devis esti kiel sinjorino akuŝistino. Vilem kaj Jan estis kiel baptopatroj kaj oni nomigis ĝin Honzicek. Kaj denove estis festenoj, la manĝaĵoj estis tre strangaj kaj la hundo estis ankaŭ gasto, por repaciĝi kun ili. Honzicek tuj elkreskis kaj la paĉjo lin kondukis en lernejon, Jan estis sinjoro instruisto kaj instruis lin silabi. Sed unu lernanto - tio ne iris, ĉiuj do devis lerni, sekve ili decidis: "Ni ludos lernejon." Ili do iradis en la lernejon, kie Jan instruis, sed neniu alportis la lecionon; la sinjoro instruisto koleriĝis kaj ĉiu estis ricevonta du batojn sur la manojn. Se ne povis esti alie, ili submetiĝis; sed la hundo, kiu estis ankaŭ lernanto kaj absolute nenion sciis, krom nazospiregi sur la bakforno, tiun kondamnis la sinjoro instruisto, krom la du batoj porti ankoraŭ nigran tabuleton sur la kolo, kio estis ankaŭ je ĝi farita. Sed apenaŭ oni pendigis al li sur la kolon la tabuleton, tuj desaltis la kolerigita vilulo de la bakforno malsupren kun terura bruego, deŝirante de si la hontigan signon. La muelestro saltis pro ektimo de la benko, la avineto forkraĉis, kaj la sinjoro patro ekminacinte per la flartabakujo al la bakforno vokis: "Malbenita kanajlaro, ne deziru, ke mi intervenu!" kaj ekturninte ĝin refoje inter la fingroj, li ekridetis, sed ke ĝin la infanoj ne vidu.

"Tion faris certe tiu nia lucifero," opiniis la avineto. "Plej bone, se ni hejmen ekiros: la infanoj ankoraŭ renversus la muelejon!"

Sed la gemuelistoj oponis. Ankoraŭ ne estis finita la rakontado pri tiu franca milito kaj pri tiuj tri potentatoj. La avineto konis ilin ĉiujn tri; ŝi estis tre sperta, ŝi konis la soldatstaton - ŝin kredis ĉiu.

"Kaj kiuj estis la tri glaciviroj, kiujn sendis Ruso kontraŭ Bonaparto?" demandis la avineton muelhelpanto, bela, gaja junulo.

"Ĉu ci ne povas diveni, ke ĝi estis tri monatoj: decembro, januaro kaj februaro," klarigis al li la muelestro. "En Rusujo estas ja tia frosto, ke la homoj devas porti ujojn sur la vizaĝoj, alie frostiĝus al ili la nazoj. Francoj ne estas kutimintaj malvarmon. Apenaŭ ili venis tien, tuj ĉio frostmortis. Kaj Ruso, tiu bone sciis, ke ĝi estos tia, pro tio li ilin retenadis. Ho, li, kia ruzulo!"

"Kaj ĉu vi Jozefon, imperiestron, persone konis?" demandis unu el la klientoj la avineton.

"Kiel mi lin ne estus koninta. Mi interparolis ja kun li, kaj li donis al mi propramane ĉi tiun taleron," diris la avineto, prenante en la manon la taleron, pendigitan sur granatoj.

"Ho mi petas vin, kiel ĝi okazis kaj kie li ĝin donis al vi?" demandis multaj.

La infanoj sur la bakforno estis iom silentiĝintaj kaj aŭdante tiun demandon, dekuris de la bakforno kaj petis la avineton, ke ŝi rakontu, ke ankaŭ ili tion ne aŭdis ankoraŭ.

"Sed la sinjorino patrino kaj la sinjoro patro ĝin jam aŭdis," replikis la avineto.

"Belan rakonton oni povas dufojojn eĉ pli da fojoj aŭskulti senenue: rakontu nur," diris la sinjorino patrino.

"Nu, mi do ĝin diros al vi. Sed vi, infanoj, sidiĝu kaj sidu senbrue." .

La infanoj tuj sidiĝis kaj silentis kiel fiŝoj.

"Kiam estis konstruata Nový Ples (urbo nomata nun Josefov), mi estis knabino," komencis la avineto sian rakontadon. "Mi estas el Olešnice. Ĉu vi scias, kie estas Olešnice?"

"Ho jes, ni scias, ĝi estas trans Dobruska en montaro apud silezia landlimo, ne vere?" aŭdiĝis la muelestro.

"Jes de tie, vere. Apud nia mastrumejo loĝis vidvino Novotná en malgranda dometo. Ŝi nutris sin per farado de lanaj kovrotukoj. Kiam ŝi havis kelke da pecoj faritaj, ŝi portis ilin en Jaromer'on aŭ en Ples'on por vendo. Ŝi vizitadis tre ofte mian mortintan patrinon kaj ni infanoj kuradis al ŝi kelkfoje dum tago. Nia patro estis baptopatro de ŝia filo. Kiam mi estis jam kapabla labori, diradis al mi Novotná, kiam mi venis al ŝi: «Venu sidiĝi al teksilo kaj lernu, iam ĝi utilos cin. Kion oni en juneco ellernas, en maljuneco kvazaŭ trovita ĝi estas.» Mi estis en mia tuta vivo ĉiam fajrolaborema kaj oni ne bezonis min admonadi; mi obeis kaj baldaŭ mi tiel ellernis tiun metion, ke mi povis tute bone memstare labori. Tiutempe estadis la imperiestro Jozefo tre ofte en Nový Ples. Ĉie oni rakontadis pri li kaj kiu lin vidis, ŝatis tion, kiel unikaĵon.

Kiam foje estis Novotná ironta kun laboraĵo, mi petis la gepatrojn, ke ili permesu al mi, akompani ŝin, ke mi dezirus viziti Ples'on. La patrino vidis, ke la baptopatrino havas pezan ŝarĝon, tial ŝi diris: "Nu, iru, almenaŭ ci povos helpi la baptopatrinon ĉe portado." - La duan tagon frumatene ni ekmarŝis kaj antaŭ tagmezo ni venis sur herbejojn antaŭ Ples'on. Tie kuŝis amasigitaj lignotraboj; ni sidiĝis sur ilin por surmeti botojn. La baptopatrino ĵus diras: «Kien eble mi malĝoja virino estas alportonta unuavice tiujn kovrotukojn?» Jen alvenas de Ples ia sinjoro kaj rekte al ni. En la mano li portis ion similan al fluto, de tempo al tempo li metadis tion al vizaĝo kaj komencis malrapide turniĝadi. «Jen, rigardu, baptopatrino,» mi diras, «ĝi estas ia muzikisto, li ludas fluton kaj li mem turniĝas laŭ la melodio.»

«Malsaĝa knabino, ĝi ne estas fluto nek muzikisto, ĝi estos ia sinjoro, kiu inspektas la konstruadon; mi vidadas ja ilin ĉi tie marŝadi. Li havas ian tubeton, en ĝi estas vitreto kaj tra ĝi li observas; kaj laŭdire oni povas malproksimen vidi. Kaj li vidas ĉien, kie kaj kiu ion faras!»

«Sed baptopatrino, se li nin vidis, kiam ni estis surmetantaj la botojn?» mi diras.

«Nu kaj kion ĝi kaŭzus. Ĝi ja estas nenio malbona,» ridis min la baptopatrino.

Dum tiu interparolo venis la sinjoro ĝis al ni. Li havis sur si grizan surtuton, malgrandan trikornan ĉapelon kaj malantaŭe pendis al li harligo kun rubando. Li estis ankoraŭ juna kaj bela sinjoro, kvazaŭ pentrita. «Kien vi iras, kion vi portas,» li demandis kaj restis ĉe ni stari. La baptopatrino diris, ke ŝi portas en Ples'on laboraĵon vendotan.

«Kia estas tiu laboraĵo?» li demandis plue.

«Lanaj kovrotukoj, sinjoreto, al soldatoj por kovriĝado; eble iu ekplaĉus al vi,» diris Novotná, malligis rapide nodon kaj dismetis unu sur la traboj. Ŝi estis vere bona virino, tiu baptopatrino, sed kiam ŝi komencis vendadi, ŝi estis terure elokventa.

«Tion faras cia edzo, ne vere?" siavice demandis ŝin la sinjoro.

«Faradis, faradis, ora sinjoreto, sed je rikoltsezono jam pasis du jaroj, kiam li ĉesis faradi. Li mortis de ftizo. Mi iafoje helpis ĉe la teksado, ellernis teksi kaj nun ĝi utilas min. Mi ankaŭ diras al Madla: "Nur lernu, Madla; kion ci ellernos, tion al ci neniu homo forrabos."»

«Ŝi estas cia filino?» demandis refoje la sinjoro.

"Ŝi ne estas la mia, ŝi estas tiu de baptopatrino; sed ŝi helpas min de tempo al tempo. Ne rigardu ŝin, ke ŝi estas malgranda; kompense ŝi estas fortika kaj tre laborema. Tiun ĉi kovrotukon ŝi mem kaj mem faris.» La sinjoro ekfrapetis miajn ŝultrojn kaj afable rigardis min. En mia tuta vivo mi ne vidis tiom belajn, bluajn okulojn; ĝuste kiel cejano.

«Kaj ci havas neniujn infanojn?» turnis sin la sinjoro al la baptopatrino.

«Mi havas unu knabon,» diris la baptopatrino, «li vizitas lernejon en Rychnov. Dio donas al li donacon de Sankta Spirito kaj li lernas facile kvazaŭ lude; li kantas bele sur ĥorejo, do mi plezure oferus je li kelke da groŝoj, por ke estu el li sinjoro pastro.»

«Nu, kaj se li ne volos esti pastro?» demandis refoje la sinjoro.

«Ho li volos, sinjoreto; Jirik estas bona knabo!» respondis la baptopatrino.

Dum tiu tempo mi senĉese observadis tiun tubeton kaj mi pensis kiamaniere eble tiu sinjoro rigardas tra ĝi. Sed li ĝin devis eble vere laŭ mia nazo rekoni; subite li turnis sin al mi kaj diras: «Ci eble ŝatus scii, kiel oni rigardas tra tiu lorno, vere?» - Mi ruĝiĝis kaj eĉ ne povis la okulojn suprenlevi. Sed la baptopatrino rapide diris: «Madla pensis, ke ĝi estas fluto kaj ke vi estas muzikisto. Sed mi klarigis al ŝi, kiu vi estas.»

«Kaj ci tion scias,» ridis la sinjoro.

«Nu, mi ne scias kiel vi estas nomata, sed vi tamen estas unu el tiuj, kiuj ĉi tie kontrolas la laborantojn kaj tra tiu tubeto vi ilin observas, ĉu ne vere?»

La sinjoro ridis, ĝis li fleksiĝadis. «Nu,» li diris, «tion lastan ci trafis, patrino. Se ci volas tra tiu tubeto rigardi, do rigardu,» li turnis sin al mi, kiam li sufiĉe estis ridinta kaj delikate metis al mi la tubeton al la okulo. Sed tiam mi, miaj karaj, ekvidis miraĵojn. En Jaromer mi rekte rigardis en fenestrojn de la homoj kaj ĉiun mi observis, kion li faras, kvazaŭ mi starus ĉe li; kaj homojn kiuj malproksime sur kampoj laboris, mi vidis preskaŭ antaŭ mi. Mi ĝin volis doni ankaŭ al la baptopatrino, ke ŝi rigardu, sed ŝi diris al mi: «Kion ci pensas, tio tamen ne decas por mi, maljuna virino, ke mi ludu.»

«Sed ĝi ne estas ludilo, ĝi estas utila instrumento, patrino,» diris al ŝi la sinjoro.

«Nu estu do tiel, sed por mi ĝi ne konvenas,» diris la baptopatrino kaj neniel volis rigardi. Mi iel ekpensis, ĉu mi povus tra tiu vitreto ekvidi imperiestron Jozefon, kaj mi observadis ĉiujn flankojn; kaj ĉar tiu sinjoro estis tiom bona, mi diris al li, kiun mi dezirus vidi.

«Ĉu cin tiom interesas la imperiestro? ĉu ci amas lin?» demandis min la sinjoro.

«Kial mi ne amus lin,» mi diras, «kiam lin ĉiu homo laŭdas pro lia boneco kaj afableco. Ni ja ankaŭ por li preĝas ĉiutage, ke Dio permesu, ke li longe regadu, eĉ tiu lia sinjorino edzino.»

La sinjoro iel ekridetis kaj diras: «Ĉu ci volus ankaŭ paroli kun li?»

«Ho, gardu Dio, kien mi turnus la okulojn,» mi diras.

«Ci min ja ankaŭ ne hontas kaj la imperiestro estas tamen homo kiel mi.»

«Sed ĝi tamen ne estas tia, sinjoreto,» aŭdiĝis la baptopatrino. «La sinjoro imperiestro estas sinjoro imperiestro kaj ĝi estas tamen io dirinda. Mi aŭdadis, ke se oni rigardas al la imperiestro en la okulojn, ke frosttremo trakuras kaj varmo ardigas. Nia vilaĝkonsilanto jam du fojojn parolis kun li kaj li diradas tion.»

«Via konsilanto ne havas verŝajne bonan konsciencon, kaj pro tio li povas sentime rigardi al neniu en la okulojn,» diris la sinjoro kaj skribis ĉe tio ion sur malgrandan folieton. Tiun folieton li donis poste al la baptopatrino kaj diris al ŝi, ke ŝi iru en Ples en provizejon, kaj kiam ŝi montros tiun folieton, estos ŝiaj lankovriloj pagitaj. Al mi li donis tiun arĝentan taleron, dirante: «Konservu tiun ĉi moneron kiel memoraĵon, por ke ci ne forgesu imperiestron Jozefon kaj lian sinjorinon edzinon. Preĝadu por ili, la preĝo de sincera koro plaĉas al Dio. Kiam vi venos hejmen, vi povas diri, ke vi parolis kun imperiestro Jozefo!» Li findiris kaj rapide foriris.

Ni surgenuis kaj neniu el ni sciis kion ni faras de ektimo kaj ĝojo. La baptopatrino komencis insulti min, ke mi tiom senĝene parolis kun li, sed ŝi ankaŭ kuraĝis sufiĉe. Sed kiu estus ja tion ekpensinta, ke ĝi estas la sinjoro imperiestro. Ni ĝojis de tio, ke li verŝajne tamen ne ĉagreniĝis, ĉar li faris al ni donacon. En la provizejo oni elpagis al Novotná trioble tiom por la lankovriloj, ol kiom ŝi postulis. Ni preskaŭ flugis hejmen kaj kiam ni venis tien, la rakontado estis senfina kaj ĉiuj enviis tion al ni. La patrino truigis al mi la taleron kaj de tiu tempo mi portas ĝin sur la kolo. Jam kelkfoje mi fartis sufiĉe mizere kaj tamen mi ne seniĝis de ĝi. Domaĝo, eterna domaĝo, ke tiun sinjoron jam tero kovras!" finis la avineto sian rakontadon kun ekĝemo.

"Certe domaĝo!" asertis la ceteraj. La infanoj ekkoninte la historion de la talero, tiom pli turnadis ĝin je ĉiuj flankoj, kaj ĝi fariĝis por ili tiom pli unika. Kaj la avineto estis ankoraŭ tiom pli ŝatata de tiu tempo, kiam ili eksciis, ke ŝi parolis kun la imperiestro Jozefo.

Per dimanĉa vespero komenciĝis jam en la muelejo nova semajno. La muelklientoj kunveturadis, mueliloj komencis malrapide laŭ sia kutima takto intermite klakbruadi; la muelestro trairadis la muelĉambron, inspektante per ekspertizista okulo, kie eble estus io mankanta; la muelhelpanto kantante kuradis de supro malsupren, de la malsupro supren, de korbo al korbo, kaj la sinjoro patro staris antaŭ la muelĉambro, bonvenadis gajmiene siajn konatojn, kiuj alportadis al li profiton, proponante al ili pinĉprenon da flartabako.

La sinjorino patrino kun Mančinka akompanis somertempe la avineton ĝis la gastejo. Se ĵus estis tie muziko, ili haltis por momento ĉe barilo, kien aliris kutime al ili kelke da baptaninoj, rigardonte la dancantan junularon. Ne estis eble eniri internen por rigardadi, tie estis plenege. Kristla mem, portante bieron eksteren en ĝardenon, kie sidis sinjoroj, devis porti la glasojn super la kapo, por ke oni ne elpuŝu ilin al ŝi el la manoj.

"Vidu ilin, sinjorojn," diradis la sinjorino patrino montrante kapmove al la ĝardeno, kie sidis la kastelaj sinjoroj kiuj volis ĉiufoje, kiam Kristla venis al ili, reteni ŝin - "vidu ilin! Ho mi kredas, ĝi estus knabino por ili, tian vi tuj ne trovos. Sed ne pensu, ke ŝin lasis Dio intence por vi elkreski kaj ke vi al ŝi la vivon detruu!"

"Ne estas kaŭzo por timi, sinjorino patrino, ke Kristla lasos sin de ili mistifiki," opiniis la avineto. "Ŝi montros al ili, tra kie oni eliras."

Ŝajnis tiel. Unu el la sinjoretoj, je mejlo odorantaj de mosko, flustris ion al la knabino en la orelon; sed ŝi kun rido draste rediris al li: "Kunmetu nur, sinjoreto, kunmetu, ni ne aĉetos!" Poste ŝi enkuris en antaŭĉambron kaj kun gaja vizaĝo ŝi metis la manon en la kaloplenan manon de altkreska junulo, lasinte sin ĉirkaŭpreni kaj konduki al danco, ne reagante pri vokado: "Kristinka, venu enverŝadi!"

"Tiu estas al ŝi pli kara, ol la kastelo kun ĉiuj sinjoroj kaj trezoroj," ekridetis la avineto, deziris al la sinjorino patrino bonan nokton kaj paŝis kun la infanetoj hejmen.