Avineto/V.

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
IV. Indekso : Avineto
de Božena Němcová
Tradukita de K. Procházka, Vl. Tobek
VI.

Unufoje en dekkvar tagoj aŭ tri semajnoj, kiam ĵus estis bela tago, diradis la avineto: "Hodiaŭ ni iros al la gearbaristoj, por ŝpini tie." La infanoj ĝojis de mateno ĝis tiu momento, kiam la avineto, preninte la spindelon, ekmarŝis. Post la kluzo kondukis la vojo sub kruta deklivo al ponto, kaj post la ponto oni povis iri tra popla aleo seninterrompe ĝis en Riesenburk'on. Sed la avineto elektis vojon sub deklivoj laŭlonge de la rivero ĝis la segejo. Super la segejo estis kalva monteto, sur kiu kreskis alta verbasko, por kiu Barunka volonte grimpis kaj alportadis ĝin al la avineto: Post la segejo la valo pli kaj pli malvastiĝadis kaj la rivero en pli mallarĝa kuŝujo pli vigle kuris trans grandajn ŝtonojn, kiuj al ĝi en la vojo kuŝis. La montetoj estis kovritaj de abioj kaj piceoj, kiuj per sia ombro malheligadis preskaŭ la tutan larĝon de la valo. Tra tiu valo iris la infanoj kun la avineto, ĝis ili alvenis sub ruinojn de kastelo de Riesenburk, kiuj, muskokovritaj, eliĝadis el malluma arbaĵo.

Iom apude de la kastelo, super malnova kelaro, tra kiu laŭdire oni povis marŝi tri mejlojn da vojo sub la tero, sed en kiun neniu povis eniri pro malsekeco kaj difektita aero, estis elkonstruita altano kun tri altaj ogivaj fenestroj. Kiam la kastelsinjoroj estis ĉasantaj, ili havis tie la duan matenmanĝon. Al tiu altaneto direktiĝis la infanoj, suprengrimpante sur la kruta deklivo kiel ĉamoj. La kompatinda avineto apenaŭ algrimpis tien, dekstre, maldekstre alkroĉiĝante je arbetoj. "Ah, vi elektis por mi vojon, apenaŭ mi estas kapabla respiri," ŝi diris, estante fine supre.

Sed la infanoj prenis la avineton je la manoj, kondukis ŝin en la altanon, kie estis agrabla malvarmeto kaj bela elvido, kaj ili sidigis ŝin sur seĝon. Je dekstra flanko de la altano vidis la infanoj ruinojn de la kastelo; sub la kastelo etendiĝis duonronde la valeto, kiun fermadis ĉe malsupra kaj supra partoj montetoj, kovritaj de abioj. Sur unu el tiuj ĉi montetoj staris malgranda preĝejeto. Nur murmuro de akvo kaj kantado de birdaro vivigadis la silenton ĉirkaŭe regantan.

Jan rememoris pri la forta Ctibor, ŝafgardisto de Riesenburk'a sinjoro. Tie malsupre sur herbejo ĝi estis, kie lin la sinjoro surprizis, kiam li portis sur la ŝultroj tutan, eĉ kun radikoj elŝiritan abion, kiun li estis forŝtelinta en sinjora arbaro: Kiam lin la sinjoro demandis, kie li ĝin prenis, sincere li konfesis sian kulpon. La sinjoro pardonis tion al li, kaj ankoraŭ li mem invitis lin en la kastelon, aldonante, ke li kunprenu sakon, ke li donos al li tiom da nutraĵo, kiom li povos porti. Ctibor estis malmodesta, prenis al sia edzino naŭulnan kusensakon kaj iris en la kastelon, kie oni plenigis ĝin al li per pizo kaj ŝinkoj. Pro lia forto kaj sincereco ekamis lin la kavaliro, kaj kiam estis en Praha anoncita de reĝo granda turniro, li kunprenis lin. Ctibor per sia forto venkis unu germanan kavaliron, kiun neniu sukcesis venki, kaj la reĝo faris lin ankaŭ kavaliro.

Al la infanoj tre plaĉis tiu rakonto, kaj de tiu tempo, kiam maljuna ŝafgardisto rakontis ĝin al ili, havis la kastelo kaj la herbejoj pli grandan intereson por ili.

"Kaj kiel estas nomata tio, kie estas tiu preĝejeto, avineto?" demandis Vilem.

"Tio estas Bousin. Se Dio donos al ni sanon, foje ni ankaŭ iros tien, kiam estos tie preĝejfesto," diris la avineto.

"Kaj kio okazis tie, avineto?" demandis Adelka kiu aŭskultadus la avineton de mateno ĝis vespero.

"Miraklo tie okazis. Ĉu vi ne scias plu, kiel Vorsa foje rakontis tion?"

"Ni scias plu nenion. Vi rakontu tion al ni, ni petas vin humile," petegis la infanoj, kaj la avineto ne lasis sin longe peti.

"Do, sidiĝu sur la benkon kaj ne kliniĝadu el la fenestro, por ke vi ne transfalu malsupren kaj ne rompu la nukon," admonis la avineto kaj komencis sian rakontadon.

"Trans tiu ĉi monteto kaj tiuj arbaroj estas vilaĝoj Tury , Litobor, Slatina, Mecov kaj Bousin. Tiuj ĉiuj antaŭ longaj tempoj apartenis al unu kavaliro, kiu nomiĝis Turynsky kaj li loĝis en Tury en sia kastelo. Tiu sinjoro havis edzinon kaj unu solan filineton, belan knabineton, sed bedaŭrinde ŝi estis surda kaj muta; kaj tio kaŭzis al la gepatroj grandan malĝojon.

Foje promenis la knabineto tra la kastelo, kaj jen ŝi ekpensis, ke ŝi iros en farmdomon de Bousin, por rigardi, kion faras la malgrandaj ŝafidoj kaj kiel ili elkreskis de tiu tempo, kiam ŝi ilin la lastan fojon estis vidinta. Mi devas diri al vi, ke tiame ankoraŭ tiu preĝejeto ne ekzistis, nek la vilaĝo, nur la farmdomo, en kiu loĝis servistaro de la sinjoro de Tury kaj kie oni tenis liajn brutarojn, estis ĉi tie. Ĉirkaŭe estis nenio alia, krom arbaro kaj en la arbaro multe da sovaĝaj bestoj.

La filineto de Tury estis jam kelkfoje en la farmdomo, sed tiam ŝi veturis kun la patro, ŝi, stulta, pensis, ke kiam ŝi ekkuros tien, ke ŝi ankaŭ tuj tie estos. Do, ŝi iris, iris, kien ŝin la okuloj gvidis, ŝi pensis: vojo kiel vojo - ŝi estis ankoraŭ juna kaj senrezona, same kiel vi. Sed kiam ŝi jam longe marŝis kaj ankoraŭ ŝi ne vidis la blankan farmdomon, ŝi iĝis timanta; nur nun ŝi ekpensis, kion diros la patro kaj la patrino pri tio, ke ŝi forkuris el la kastelo; ŝi komencis timi kaj iris returnen. Sed se oni timas, oni facile konfuziĝas, precipe tia infano. La knabino devojiĝis kaj venadis nek hejmen, nek en la farmdomon - ŝi ektroviĝis en densa arbaro, kie estis nek postsigno nek lumo. Nur nun ŝi ekkonis, ke ŝi erarvagas.

Vi povas imagi, en kia situacio ŝi estis. Por vi ĝi ne estus tiom malbona: vi havas vid- kaj aŭdsentojn, tion la knabineto ne havis. Konfuzite ŝi kuradis trae kaj trae, kaj tiom pli ŝi konfuzadis sin. Je fino eĉ soifo kaj malsato turmentis ŝin, la kruroj ankaŭ ŝin doloris; sed tio ĉio ne estis tiom terura kiel timo, kiun havis la knabino antaŭ nokto kaj sovaĝaj bestoj, kaj angoro, kiu ŝin premis, ke la patro kaj la patrino koleros je ŝi. Timigita kaj larmanta ŝi subite venis al fonto. Avide ŝi ekgenuis al ĝi kaj ektrinkis. Kiam ŝi poste rigardis ĉirkaŭ si, ŝi vidis du elmarŝitajn vojetojn; sed ŝi ne sciis kiun sekvi, ĉar la erarvagado igis ŝin timema kaj instruis al ŝi, ke ne ĉiu vojeto kondukas al hejmo. Jen ŝi ekrememoris, ke ŝia patrino, estante timigita kaj konsternita, ĉiam iras en sian kamereton kaj preĝas tie, kaj la knabineto ekgenuis sur la teron kaj preĝis, ke ŝin Dio elkonduku el la arbaro.

Jen subite ŝi aŭdas strangan sonon. Ĝi murmuris kaj sonis al ŝi en la oreloj pli kaj pli forte, pli klare kaj pli distingeble. La knabino ne sciis, kio okazas kun ŝi, kiaj sonoj tio estas. Ŝi komencis tremi kaj plori de timo, ŝi volis kuri - kaj jen, vidu! kuras al ŝi el la arbaro sur la vojeto blanka ŝafo, post ĝi la dua, la tria, la kvara, la kvina kaj la sesa kaj pli multe da ili, ĉiam pli multe, ĝis estas ĉe la fonto la tuta ŝafaro. Ĉiu ŝafo havis sur la kolo sonorileton, la sonoriletoj sonoras kaj la knabineto aŭdas ilin. Ĝi estas la ŝafoj de la patro - jen kuras blanka hundo de la ŝafgardisto - kaj jen alvenas Barta, ŝafgardisto... La knabineto ekkrias: «Barta!» kaj kuras al li. Ekĝojis Barta, aŭdante, ke la fraŭlino parolas kaj aŭdas; kaj li prenis ŝin sur la brakojn kaj rapidis al la farmdomo, de kiu ili ne estis malproksime. Estis tie la sinjorino de Tury tuta malĝojega; oni ne sciis, kien la filineto al ili subite perdiĝis el la kastelo kaj kio okazis al ŝi.

Oni sendis en la arbaron, kien oni nur povis, la patro ankaŭ serĉis, kaj la sinjorino atendis en la blanka farmdomo. Vi povas imagi, kiom la panjo ĝojis, kiam Barta alportis al ŝi la filinon, kaj krom ĉio, resanigitan. Kiam ankaŭ la patro revenis kaj la filino ĉion diris al ili, decidis la gepatroj, ke ili konstruos ĉe tiu fonto je danko al Dio preĝejeton. Kaj tion ili ankaŭ faris. Tiu preĝejeto, kiun vi vidas tie, estas la sama kaj tiu fonto ĉe ĝi, estas la sama fonto, ĉe kiu la knabino trinkis kaj preĝis kaj ĉi tie en tiuj arbaroj ŝi erarvagis. Sed la knabineto jam longe, longe estas mortinta, la gesinjoroj de Tury mortis, Barta mortis, kaj la kastelo de Tury estas ruinigita.

"Kaj kio okazis kun la ŝafoj kaj la hundo?" demandis Vilem.

"Nu, la hundo mortis, la maljunaj ŝafoj ankoraŭ, la junaj elkreskis kaj havis denove ŝafidojn. Kaj ĉies sorto en la mondo estas la sama, karaj infanoj: unu malaperas, la alia venas."

La infanoj turnis la okulojn en la valon. Ili imagis vidi la rajdantan kavaliron, la erarvagantan knabineton -- kaj jen vidu! subite ekrajdas el la arbaro sinjorino sur bela ĉevalo, rajdante tra la valo malsupren, post ŝi stalestro. La sinjorino havas malhelan kamizoleton, longa bruna jupo pendas al ŝi trans piedingojn malsupren, sur la kapo ŝi havas nigran ĉapeleton, de kiu flirtas verda vualo ĉirkaŭ la bukloj, nigraj kiel plumoj de frugilego.

"Avineto, avineto, kavalirino, rigardu!" ekkriis la infanoj.

"Ho, kion vi pensas, ĉu ekzistas iaj kavalirinoj? Ĝi estas sinjorino princino," diris la avineto, ekrigardinte tra la fenestro malsupren.

La infanoj preskaŭ ĉagreniĝis, ke ĝi ne estis kavalirino, kiel ili pensis.

"La sinjorino princino rajdas al ni supren?" vokis ĉiuj.

"Kiu scias, kion vi vidas; kiamaniere la ĉevalo algrimpus ĉi tien," diris la avineto.

"Efektive, Orland grimpas kiel kato; nur rigardu?" vokis Jan.

"Lasu min trankvila, eĉ vidi mi ne volas tion. La superuloj havas strangajn distraĵojn," diris al si la avineto, retenante la infanojn, por ke ili ne kliniĝadu el la fenestro.

Longe ĝi ne daŭris, la princino estis supre. Facilmove ŝi deglitis de la ĉevalo, ĵetis la longan jupon trans la brakon kaj eniris en la altanon.

La avineto leviĝis, kun respekto ŝin bonvenigante. "Ĉu ĝi estas familio de Prosek?" demandis la princino, observinte vizaĝojn de la infanoj.

"Jes, moŝta sinjorino, ĝi estas," respondis la avineto.

"Ci estas certe ilia avineto."

"Mi estas, moŝta sinjorino, patrino de ilia patrino."

"Ci povas ĝoji, ci havas sanajn genepetojn. Sed, ĉu vi, infanoj, ankaŭ obeas la avineton?" demandis la princino la infanojn, kiuj la okulojn de ŝi ne deturnadis.

Je ŝia demando mallevis la infanoj la okulojn, flustrante: "Ni obeas."

"Nu, ankoraŭ ĝi iras kun ili. Iufoje certe - sed kion fari, ni ja ankaŭ ne estadis pli bonaj," diris la avineto.

La princino ekridetis. Vidante sur la benko stari korbeton kun fragoj, ŝi demandis, kie ilin la infanoj kolektis.

La avineto tuj admonis Barunka'n, dirante: "Iru, knabineto, prezentu al ŝia princina moŝto. Ili estas freŝaj, la infanoj ilin hodiaŭ vojire kolektis, eble ili konvenos al gusto de la moŝta sinjorino. Kiam mi estis juna, mi ankaŭ ŝatis manĝi tiujn fruktojn; sed de la tempo, kiam mortis al mi infaneto, mi eĉ ne metis ilin en la buŝon.

"Kaj kial?" demandis la princino, prenante de Barunka la korbeton kun fragoj.

"Tio estas kutimo ĉe ni, moŝta sinjorino: se mortis al la patrino la infano, ŝi manĝas ĝis festo de Johano Baptisto nek ĉerizojn nek fragojn. Tiam, kiel oni diras, iradas Mario Virgulino en ĉielo kaj disdonadas tiujn fruktojn al la malgrandaj infanetoj. Sed, kies patrino ne estis abstemia kaj ekmanĝis tiujn fruktojn, al tiu diros Mario Virgulino: «Vidu, etulo, por ci malmulte restis, cia patrino formanĝis tion al ci.» Pro tio abstemias la patrinoj manĝon de tiuj fruktoj. Nu, kaj se ili abstemias ĝis Johano, ili abstemias post Johano ankaŭ," aldonis la avineto.

La princino tenis en la fingroj fragon, dolĉan kaj ruĝan kiel ŝiaj belaj lipoj; sed ĉe la parolo de la avineto, ŝi pretervole remetis ĝin en la korbeton, dirante: "Mi ne povas nun manĝi kaj vi, infanetoj, havus nenion por vojiro."

"Ho, ĝi faras nenion, sinjorino princino; nur manĝu aŭ prenu ilin hejmen, eĉ kun la korbeto, ni kolektos aliajn por ni," rapide rifuzis Barunka, forpuŝante la transdonatan korbeton.

"Mi akceptas do vian donaceton," diris la princino, ridetante la naivan knabinon; "sed morgaŭ venu por la korbeto en la kastelon kaj la avineton kunvenigu, ĉu vi komprenis?"

"Ni venos, ni venos," jesis la infanoj sammaniere, kiel ili tion faradis, kiam ilin la sinjorino patrino estis invitanta en la muelejon.

La avineto volis ion kontraŭdiri, sed tio plu ne sukcesis. La princino facile riverencetis antaŭ la avineto, ekridetis al la infanoj kaj eliris el la altano. Transdoninte la korbeton al la stalestro, ŝi sursaltis Orlandon kaj malaperis inter la arbaĵo kiel bela fantomo.

"Avineto, mi ĝojas iri en la kastelon! La paĉjo diras, ke la princino havas tie belajn bildojn," diris Barunka.

"Kaj oni rakontas, ke estas tie papago, kiu parolas. Atendu, avineto, kiom vi miros?" ekvokis Jan, gapante al si en la manojn.

Sed malgranda Adelka ekrigardis sur sin kaj diris al la avineto: "Sed tiam mi ne iros en tiu ĉi vesto, vere, avineto?"

"Ho, pro sinjoro reĝo, mi eĉ ne atentis pri tiu knabino. Ci estas bela, kion ci faris?" lamentis la avineto, vidante, kiel malpurigita estas la infano.

"Mi ne estas kulpa, Jan ekpuŝis min kaj mi falis en fragojn," senkulpigadis sin la malgranda.

"Vi du, ĉiam nur katumadas. La sinjorino princino certe ne tro bele juĝis pri vi, ŝi diros, ke vi estas diabletoj. Sed nun iru, ke ni venu al la gearbaristoj. Sed mi diras al vi, vi knaboj, se vi refoje petolados, kiel vi ĝin kutimas fari, neniam plu mi kunprenos vin," avertis la avineto.

"Ni bone kondutos, avineto," asertadis la knaboj.

"Ni vidos!" diris al si la avineto, paŝante post la infanoj arbaran vojeton al la arbaristejo.

Ili ne iris malproksimen kaj ektroviĝis en foliarbaĵo, tra kiu ili vidis jam la blankan farmdomon kaj la arbaristejon antaŭ si. Antaŭ la domo estis verda vastloko, barita kaj surplantita de tilioj kaj hipokaŝtanarboj, sub kiuj estis kelke da benketoj kaj tabletoj, fiksitaj en la tero. Sur herbo promenis pavoj, pri kiuj la avineto diradis, ke ili havas anĝelan plumaron, diablan krion kaj ŝtelistan paŝon, aro da ŝprucmakulaj mukokulaj numidoj; blankaj kunikloj sidis en la herbo kaj streĉadis la orelojn, ĉe ĉiu brueto timeme diskurinte. Bela kapreolino kun ruĝa kolrubando kuŝis sur sojlo kaj kelke da hundoj vagis sur korto. Apenaŭ la infanoj ekkriis al ili, la hundoj ĝoje ekbojis, alsaltis al la infanoj, komencis rondkuradi kaj pro ĝojo preskaŭ faligis ilin teren. Ankaŭ la kapreolino je voko de Adelka alvenis kaj per sia saĝa okulo tiel aminde rigardis la knabineton, kvazaŭ ĝi volus diri: "Ah, ĝi estas ci, kiu alportadas al mi la bonajn glutpecojn, mi bonvenigas cin!" Adelka devis tion al ŝi sur la okuloj vidi, ĉar rapide ŝi metis la manon en poŝeton kaj donis al la kapreolino pecon da bulko, kiun tiu prenis, postkurante poste la knabineton.

"Kion signifas tia tumulto, vi bando!" vokis de ie voĉo, kaj post momento eliris el kamero la arbaristo en malpeza verda surtuto kaj kun hejma ĉapeto sur la kapo. "Ho, kiaj karaj gastoj!" li ekvokis, vidante la avineton. "Ni bonakceptas - eniru nur... Hektor, Diana, Amina, fortreniĝu! Oni ne povas ja aŭdi propran vorton!" li briske ekkriis al la hundoj.

La avineto eniris en la domon, super kies enirejo estis granda cerva kornaro. En antaŭĉambro pendis kelke da pafiloj, sed sufiĉe alte, por ke ilin la infano ne povu atingi. La avineto tre timis pafilon, eĉ kiam ĝi ne estis ŝargita, kaj kiam ŝin la sinjoro arbaristo ridis, ŝi diradis: "Kiu povas scii, kio al li okazos, diablo ne dormas!"

"Vere!" diradis la arbaristo. "Se Dio permesas, eĉ pioĉo ekpafas."

La avineto pardonis la sinjoron arbariston, ke li ofte incitetas ŝin, nur se li ne trouzadis en ŝia ĉeesto la nomon de Dio kaj se li ne malbenis. Tion la avineto ne povis aŭdi. Tuj ŝi ŝtopis al si la orelojn, dirante: "Nu, por kio ĝi estas bezona, tiu ne gargarita fibuŝo - estus preskaŭ bezone, aspergi ĉion post via parolo."

La sinjoro arbaristo amis la avineton, pro tio li atentis dum ŝia ĉeesto, ne uzi nomon de diablo, kiu, kiel li diradis, kontaŭvole enmiksiĝas al li en la parolon.

"Kaj kie vi havas la sinjorinon baptopatrinon?" demandis la avineto, kiam ili eniris en ĉambron kaj neniu estis tie.

"Nur sidiĝu, tuj mi alvokos ŝin. Vi scias ja, ŝi ĉiam nur kiel kovkokino inter kokidoj restadas," diris la arbaristo, irante alvoki la edzinon.

La knaboj stariĝis ĉe ŝranko, en kiu brilis pafiloj kaj ĉasponardoj, la knabinoj ludis kun la kapreolino, kiu enkuris kun ili en la ĉambron, sed la avineto, esplorinte unurigarde la tutan plaĉan, pure aranĝitan ĉambron, parolis al si: "Tio estas vero, oni venu ĉi tien en festo aŭ en vendredo, ĉiam estas ĉio kiel vitro." Kaj kiam falis al ŝi en la okulon ŝpinaĵo, kiu kunligita kaj per marko provizita kuŝis ĉe forno sur benko, ŝi alpaŝis pli proksimen kaj esploris ĝin.

En tiu momento malfermiĝis la pordo kaj en ĝin enpaŝis sinjorino, ankoraŭ sufiĉe juna, en pura hejmrobo kaj kun blanka kufeto sur la kapo; sur la brako ŝi portis malgrandan blondharan knabineton. Kore ŝi bonakceptis la avineton kaj la infanojn, kaj sur ŝia hela, afabla vizaĝo estis videble, ke ŝi vere havas ĝojon. "Mi surŝprucigadis tolon. Mi havas ĝojon, nunjare ĝi estos blanketa kiel batisto," diris la edzino de la arbaristo, motivante sian foreston.

"Jen oni vidas diligentecon," diris la avineto; "unu peco sur blankigejo kaj ĉi tie oni denove preparas la alian por teksisto. Tiu ĉi toleto estos kiel pergamento. Nur ke li ĝin al vi bone faru kaj ne trompu vin. Ĉu vi estas kontenta je via teksisto?"

"Vi scias ja, kara avineto, ke ĉiu trompas," diris la edzino de la arbaristo.

"Ho, vi virinoj, mi volonte scius kiel povus vin la teksisto trompi? vi havas ja ĉion elkalkulita," ridis la arbaristo. "Sed sidiĝu tamen kaj ne staru!" li admonadis la avineton, kiu ne volis de la ŝpinaĵo foriri.

"Eh, estas ja sufiĉe da tempo," diris la avineto prenante je la mano malgrandan Aninka, kiun estis la sinjorino arbaristedzino stariginta al benko, por ke ŝi ne falu, ĉar ŝi komencadis nur paŝeti.

Kiam la dommastrino forpaŝis de la pordo, aperis post ŝia dorso du brunvizaĝaj knaboj, unu blondhara laŭ la patrino, la alia nigrohara laŭ la patro. Ili alkuris energie en la pordon, sed kiam la patrino komencis paroli kun la avineto, ili subite ne sciis, kiel kaj kion diri al la infanoj, ili ekhontis kaj kaŝiĝis post la jupojn de la patrino.

"Nu, vi sovaĝuletoj," komencis la patro, "kia kondutmaniero ĝi estas kaŝiĝi malantaŭ la patrinon, kiam vi estas salutontaj la gastojn? Tuj prezentu la manon al la avineto."

La knaboj volonte aliris al la avineto, prezentante al ŝi la manojn. La avineto metis en ilin pomojn: "Jen vi havas kaj ludu kaj la venontan fojon ne hontu; tio ne decas por knaboj, teni faldojn de la patrino," admonadis la avineto. La knaboj mallevis la okulojn kaj rigardis la pomojn.

"Kaj nun tuj eksteren!" ordonis la patro. "Montru al la infanoj la gufon kaj ĵetu al ĝi la garolon, kiun mi hodiaŭ estis pafmortiginta; montru al ili la junajn hundidojn kaj la junajn fazanojn. Sed ne kuradu inter tiu birdaro kiel akcipitroj, aŭ mi vin -"

Tiun ĉi pluaĵon la infanoj plu ne aŭdis, ĉar apenaŭ la patro diris: "Tuj eksteren!" jam ĉio amase rapidegis el la pordo.

"Ĝi estas kurego," ridis la arbaristo; sed estis videble, ke tiu kurego plaĉas al li.

"Infanoj estas infanoj, juna sango!" diris la avineto.

"Nur se tiuj knaboj ne estus tiom sovaĝaj. Sed kredu, avineto, ke tutan tagon mi estas ekscitata de timo. Kaj ili nur serĉas danĝeron, grimpas sur arbojn, transkapiĝadas, ŝiras pantalonojn - terure rakonti. Mi dankas Dion por tiu bona knabino - kun ŝi mi pasigas agrablan horon," diris la sinjorino arbaristedzino.

"Kial vi miras, sinjorino baptopatrino: laŭ patrino filinon, laŭ patro filon oni rekonas," proverbis la avineto.

La dommastrino kun rideto transdonis la filineton al la edzo, ke li ŝin iom braklulu. "Nur por ke mi povu alporti ion por manĝi, tuj mi revenos," ŝi aldonis.

"Bona virino," diris la arbaristo, kiam ŝi eliris el pordo, "estus kulpo fari al ŝi doloron. Nur se ŝi senĉese ne timus, ke tiuj buboj mortigos sin. Kion valoras knabo, se ne estas en li fajro?"

"Ĉio troa malutilas, sinjoro-baptopatro. Se oni permesus al ili ĉion, ili estus kapablaj marŝi sur la kapoj," diris la avineto, kvankam ŝi ne direktiĝadis ĉiam laŭ tiuj vortoj.

Ne daŭris longe, kaj en la pordon eniris la mastrino kun plenaj manoj. Sur kverkligna tablo ektroviĝis blanka buŝtuko, majolikaj teleroj, tranĉiloj kun teniloj el kapreola kornaro; aperis tie fragoj, ovaĵoj, kremo, pano, mielo kaj biero.

La mastrino prenis al la avineto la spindelon el la mano, dirante: "Nun ĉesu ŝpini, avineto, kaj prenu. Tranĉu la paneton kaj ŝmiru. La butero estas hodiaŭ farita, la biero ne baptita. La ovaĵoj ne estas tro eminentaj, mi rostis ilin hodiaŭ nur je okaza sukceso; sed se io venas neatendite, ĝi havas bonan guston. Fragojn ni ne manĝas, sed la infanoj estos kontentaj, se mi surverŝos ilin per kremo." Tiel invitis la sinjorino arbaristedzino kaj tranĉis ĉe tio panpecon post panpeco, ŝmiris per butero kaj surgutigadis la mielon.

Subite la avineto, kvazaŭ pri io rememorinte, frapis sin sur la frunton, dirante: "Ĝi estas maljuna forgesema kapo! Vidu, mi eĉ ne ekpensis, ke mi diru al vi, ke ni parolis en altano kun sinjorino princino."

"Ne mire, ĉar oni estas per krio de tiuj infanoj tute konfuzita," diris la sinjorino arbaristedzino. Sed ŝia edzo tuj demandis, kion diris al ili la sinjorino princino.

"Ne rakontu, avineto, antaŭ kiam mi revenos," petis la arbaristedzino; "mi devas unue kontentigi la infanojn, ke ili iom ripozu."

Dume la infanoj trakuris ĉion, kie nur io estis; la knaboj de la arbaristo, Franek kaj Bertík, estis ĉie la unuaj kaj ĉion klarigadis al ili. Ĵus ili staris antaŭ la domo sur herbo kaj malgranda Amina montradis antaŭ ili sian arton, saltante trans bastonon kaj alportante en la buŝo la objektojn antaŭĵetitajn, kiam subite aperis sur sojlo la patrino, vokante ilin al posttagmeza manĝeto. Ili ne lasis sin dufoje voki. "Sidiĝu sub arbojn, manĝu kaj ne malpurigu vin tro!" ŝi admonadis ilin, dismetante al ili la manĝaĵojn sur tabletojn. La infanoj sidiĝis kaj ĉirkaŭ ili stariĝis la hundoj fiksante la okulojn sur iliajn vizaĝojn.

Kiam la sinjorino arbaristedzino revenis en la ĉambron, ŝi petis la avineton, ke ŝi rakontu pri la sinjorino princino. La avineto rakontis ĉion laŭvorte, kiel kaj kiamaniere ĝi okazis en la altano.

"Mi ĉiam tion diradas, ke ŝi havas bonan koron," aŭdiĝis la arbaristedzino. "Kiam ajn ŝi alveturas ĉi tien, ĉiufoje ŝi demandas, kion faras la infanoj kaj la malgrandan Anuska ŝi ekkisas sur la frunton. Kiu amas la infanojn, estas bona homo. Sed tiu servistaro vastigas pri ŝi kalumniojn, kvazaŭ ŝi, mi ne scias kia, estus."

"Faru bonon al diablo, per infero li reservos al ci," aŭdiĝis la avineto.

"Jes, jes, avineto," diris la arbaristo, "ĝi estas vera proverbo. Ĝi estas mia opinio, ke ni eĉ ne bezonus pli bonan estrinon deziri, se ŝi ne havus tiujn oficistojn ĉirkaŭ si; tiuj instigas kaj trompas ŝin. Kaj tiu kanajlaro taŭgas por nenio alia en la mondo, ol por ŝteli al Dio la tempon. Kiam mi tion ĉion, kara avineto, en la mondo observas, mi pensas multfoje: mil tondroj frakasu vin! Ĉu tio ne kolerigas, kiam oni ekpensas, ke tia kreteno, kiu nenion scias, por nenio taŭgas, ol por stari post veturilo kiel ligna marioneto kaj en salono fisidadi - ke tiu havas la samon kiel mi, ke li pli multe valoras ol mi, kiu devas dum pluvo travadadi la koton kaj la neĝon en la arbaroj, tage kaj nokte kun ŝtelĉasistoj interbatiĝadi kaj por ĉio esti responda kaj ĉion prizorgadi. Mi ne havas kaŭzon por plendi, mi estas kontenta; sed kiam venas al mi tia arogantulo ĉi tien kaj nazgrimacas je mi: tiam mi, je mia honoro... sed senutile koleri." Kaj la sinjoro arbaristo prenis la glason kaj ektrinkis por forgesi la koleron.

"Sed ĉu la sinjorino pri ĉio scias, kio okazas? Kaj kial ne kuraĝas iu kaj kial li ne diras tion al ŝi, se oni traktas lin maljuste?" demandis la avineto.

"Eh, diablon, kiu ŝatas bruligi siajn fingrojn? Mi multfoje parolas kun ŝi kaj mi povus diri tion eĉ alian, sed mi ĉiam pensas: Franek, silentu, ke ĝi ne transglitu sur cin. Kaj fine ŝi ne bezonus tion kredi al mi; ŝi demandas tiujn pli superajn, kaj jen vi havas - ĉio vana. Ili tenas unu kun la alia, ĝi estas nedividebla mano. Mi parolis kun ŝi antaŭ kelke da tagoj; ŝi promenis en la arbaro kun tiu fremda princo, kiu estas ĉe ŝi. Ili renkontis ie Viktorka'n kaj ili demandis min pri ŝi; la princino ektimis ŝin.

"Kaj kion vi diris al ŝi?" demandis la avineto.

"Nu, kion mi estis dironta. Mi diris ke ŝi estas freneza sed ke ŝi al neniu faras malbonon."

"Kaj kion ŝi rediris?"

"Ŝi sidiĝis en herbon kaj la princo sidiĝis al ŝiaj piedoj; poste ili ordonis al mi, ke mi sidiĝu apud ili kaj ke mi rakontu al ili pri la freneza Viktorka kaj kiamaniere ĝi okazis, ke ŝi freneziĝis."

"Kaj ci volonte rakontis, vere?" ekridetis lia edzino. "Ci scias, edzino, kiu ne ŝatus servi al bela sinjorino. Kaj kvankam nia princino ne estas plu tiel juna, tamen ŝi estas diable ĉarma sinjorino. Cetere kion fari, mi devis rakonti."

"Vi estas ŝerculo, sinjoro baptopatro; du jaroj jam pasis, de kiam mi vivas tie ĉi kaj kiam vi promesas al mi, ke vi al mi detale rakontos, kiel ĝi okazis kun Viktorka - sed ĝis nun mi ne scias tion, nur supraĵe, intermiksite. Mi ne estas bela sinjorino, mi ne povas al vi ordini - do verŝajne mi ĝin neniam ekscios, ĉu ne vere?"

"Oh, avineto, vi estas al mi pli kara ol la plej bela sinjorino en mondo! Se plaĉas al vi aŭskulti, mi rakontos al vi tiun historion, se vi volas, tuj."

"Se la sinjoro baptopatro volas, li scias silkan kusenon submeti, tio estas vero," ekridetis la avineto. "Se ĝi konvenos al la sinjorino baptopatrino, mi prenos vin je vorto. Maljuna homo similas infanon kaj la infanoj, kiel vi mem scias, volonte aŭskultas rakontaĵojn."

"Mi ne estas ankoraŭ maljuna kaj mi ankaŭ plene aŭskultadas," respondis la sinjorino arbaristedzino. "Rakontu nur, paĉjo, rakontu agrable ni pasigos la tempon."

"Panjo, mi petas cin, donu al ni ankoraŭ panon, ni havas plu eĉ ne peceton," eksonis en la pordo la voĉo de Bertík.

"Tio ne estas ebla, kien ĝin tiuj infanoj estus metintaj!" miris la avineto.

"Unu duonon ili formanĝis, la alian ili donis al la hundoj, al la kapreolino kaj al la sciuroj. Ĝi estas ĉiam tia. Ho, mi havas kun ili inferon," ekĝemis la arbaristedzino, ree tranĉante la panon.

Dum la sinjorino arbaristedzino distribuadis ekstere la panon inter la infanojn kaj la malgrandan filineton, ŝi estis transdonanta je zorgo de vartistino, plenigadis al si la sinjoro arbaristo pipon.

"Mia mortinta edzo, Dio savu lian animon, havis ankaŭ la saman kutimon: antaŭ ol li komencis ion rakonti, devis esti la pipo preparita," parolis la avineto kaj reflekto de dolĉa rememoro ekbrilis al ŝi en la okulo.

"Mi ne scias, sed ŝajnas al mi, kvazaŭ la viroj estus interkonsentintaj: ĉiuj havas tiun malbelan kutimon," diris la arbaristedzino, ekaŭdinte en la pordo la vortojn de la avineto.

"Nu, ne afektu, kvazaŭ ci estus malkontenta; ci mem alportadas ja al mi la tabakon el la urbo," diris la arbaristo ekbruligante al si la pipon.

"Eh, kia helpo; se ni volas ke vi afable rigardu min, ni devas ĉion eblan al vi fari. Do komencu rakonti!" diris la mastrino, sidiĝante kun spindelo apud la avineto.

"Mi estas preta, do aŭskultadu!" Tion dirinte, elblovis la arbaristo la unuan fumnubeton supren al la plafono, krucmetis la krurojn, apogis sin oportune je la seĝo kaj komencis rakonti pri Viktorka.