Avineto/VI.

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
V. Indekso : Avineto
de Božena Němcová
Tradukita de K. Procházka, Vl. Tobek
VII.

Viktorka estas filino de kampisto el Žernov. Ŝiaj gepatroj estas jam longe entombigitaj, sed ŝiaj frato kaj fratino vivas ĝis hodiaŭ. Antaŭ dekkvin jaroj estis Viktorka knabino kiel frambo; malproksime kaj vaste neniu ŝin egalis. Vigla kiel kapreolino, laborema kiel abeleto - neniu povus pli bonan edzinon deziri. Tia knabino, kaj precipe, se ŝi havas parton de bieneto por atendi, ne restas, memkompreneble, sub kloŝo. Ankaŭ pri Viktorka vastiĝis famo tra la tuta ĉirkaŭaĵo, kaj la svatiĝontoj renkontiĝadis en pordo. Al la patro kaj al la patrino multa estus plaĉinta - kelkaj estis mastroj riĉaj kaj la filino venus, kiel oni diras, en plenon; sed ŝi ne volis tion kompreni. Nur tiun ŝi juĝis aminda, kiu plej bele dancis, kaj nur ĉe muziko.

Multfoje tamen ĝi boris al la patro tra la cerbo, ke la filino tiel senceremonie forrifuzas fianĉojn; li urĝis je ŝi briske, ke ŝi por unu decidiĝu, aŭ ke li mem elektos por ŝi fianĉon kaj devigos ŝin, ke ŝi lin prenu. Sed la knabino komencis plori kaj petis, ke oni ŝin ne elpeladu el la domo, ke ŝi havas sufiĉe da tempo por edziniĝo, ĉar ŝi estas nur dudek jarojn, ke ŝi ne ĝuis la mondon kaj fine, ŝi diris, Dio scias, kun kiu ŝi edziniĝos kaj kiel ŝi fartos. La patro tre amis la knabinon, kaj kiam li aŭdis tian lamentadon li ekkompatis ŝin. Kaj vidante ŝian belan vizaĝeton, li pensis: «Ci havas sufiĉe da tempo, ci trovos ankoraŭ sufiĉe da fianĉoj.» Sed la homoj ĉion tion tute alie klarigadis al si. Ili diradis al si, ke Viktorka estas fiera, ke ŝi atendas, ĝis oni alveturos por ŝi en kaleŝo; ili profetis, ke fiero antaŭiras la falon, kiu longe elektas, ke sin trompos, kaj similajn prognozojn.

Tiutempe estis en la vilaĝo kompanio de ĉasistoj; kaj unu el ili komencis postiradi Viktorka'n. Se ŝi iris en preĝejon, li iris post ŝi, en la preĝejo li certe staris ne malproksime de ŝi, kaj anstataŭ rigardi altaron, li rigardis ŝin, se ŝi iris falĉi herbon, certe li aperis en proksimeco; mallonge: ŝi iru kien ajn, ĉie li sekvis ŝin kiel ombro. La homoj rakontis pri li, ke li ne havas bonan prudenton, kaj Viktorka, veninte inter la kamaradinojn, kaj se oni aludis lin, diradis: «Kial tiu soldato postiras min? Li eĉ ne parolas, kiel tiu mizantropo. Mi lin timas. Kiam mi sentas lin en proksimaĵo, kvazaŭ io rampus sur mi kaj pro liaj okuloj la kapo al mi turniĝas.»

Tiuj okuloj, tiuj okuloj! Ĉiu diradis, ke ili nenion bonan anoncas. En nokto ili laŭdire eĉ lumis! Kaj tiuj nigraj brovoj, kiuj super ili kiel flugiloj de frugilego estis etenditaj kaj meze kuntuŝiĝis, tio estas evidenta signo, ke ĝi estas okuloj ensorĉpovaj. Iuj lin bedaŭris dirante: «Mia Dio! kiu estas kulpa pro tia manko, se li naskiĝis kun ĝi. Kaj tiaj okuloj influas nur sur kelkajn homojn - ĉiu ne bezonas timi ilin. - Spite tion, -la najbarinoj, kiam ajn li ekrigardis iliajn infanojn, ektimis kaj tuj kuris por ekfroti ilin per blanka tuko; se iu infano en la vilaĝo ekmalsanis, tuj ili diradis, ke ilin la nigra ĉasisto rigardinfektis. Fine kutimis la homoj tiun nubosimilan vizaĝon, eĉ inter la knabinoj aŭdiĝadis la opinioj, ke ĝi ne estus malbela; se ĝi estus pli afabla. Sed ilia ĝenerala opinio estis jena: "Kion fari kun tia strangulo? Dio scias, kiu kaj de kie li estas! Verŝajne li eĉ homo ne estas! Preskaŭ estas bezone fari antaŭ li signon de kruco kaj diri: Dio kun ni kaj malbono for! Li ne dancas ja, ne parolas, ne kantas - ni lasu lin.» Kaj ili lasis lin. Sed kion ĉio ĉi helpis! Ili facile povis diri: ni lasu lin, ĉar li ne iradis post ili; sed por Viktorka li estis personigita infero.

Jam ĝenis ŝin eliradi kien ŝi ĵus ne devis, nur por seniĝi por momento de tiuj okuloj, kiuj ŝin ĉie persekutis. Jam la muziko ĉesis ŝin ĝojigi, ĉar ĉiam el iu angulo en la ĉambro rigardis ŝin la nubosimila vizaĝo; ŝi jam ne vizitadis kun tia plezuro la ŝpinvesperojn, ĉar ŝi sciis certe, ke se li ne sidas interne, ekstere ĉe fenestro staras la nigra ĉasisto, kaj al la knabino haltadis la voĉo en la gorĝo kaj la fadeno al ŝi ŝiriĝadis. Tio turmentis ŝin. Ĉiu rimarkis ŝanĝon sur ŝi, sed neniu ekpensis, ke la ĉasisto povus esti per tio kulpa. Oni konsideris lin frenezulo, kaj oni pensis, ke lin Viktorka lasas nur pro tio post si iradi ĉar ŝi ĵus ne scias pri alia helpo.

Sed foje diris Viktorka al la kamaradinoj: «Kredu tion al mi, knabinoj, se ĵus nun venus fianĉo por mi, li estu jam malriĉa aŭ riĉa, bela aŭ malbela, tuj mi prenus lin, nur se li estus el alia vilaĝo.»

«Kio enrampis al ci en la kapon? Ĉu ci malpaciĝis hejme kun iu, ke ci tiel stultiĝis kaj ke al ci ne plaĉus plu ĉe ni?» aŭdiĝis la knabinoj.

«Ne pensu tion pri mi. Sed mi ne povas ĉi tie elteni ĝis kiam estos ĉi tie tiu nigra soldato. Vi eĉ ne povas tion imagi, kiel min tiu trudema homo turmentas kaj koleras. Mi povas nek trankvile dormi, nek preĝi plu, ĉie min tiuj okuloj persekutas!» plendis kun ploro Viktorka al la knabinoj.

«Sed mia Dio, kial ci ne malpermesas tion al li, ke li post ci iradu? Kial ci ne diras al li, ke ci ne povas lin toleri, ke li estas al ci salo en la okuloj?» konsilis al ŝi la junulinoj.

«Ĉu mi ne faris tion? Kun li mi ja - ne parolis, kiel lin alparoli, se li sekvas min kiel ombro -, sed mi komunikis tion al li pere de lia kamarado.»

«Nu, kaj ĉu li obeis?» demandis la knabinoj.

«Ah, certe ne. Li diris al tiu kamarado, ke neniu povas lin komandi, ke li povas iri kien ajn li volas kaj al kiu li volas. Cetere, li diris, ke li ne diris al mi ankoraŭ, ĉu li amas min, do ke mi ne komunikigu al li, ke mi ne volas lin!»

«Vidu, malĝentilulon!» koleris la knabinoj. «Kion li eble pensas pri si? Estus bezone nin venĝi pro tio.»

«Nur ne komencu ion kun tia homo - li povus vin rigardensorĉi,» opiniis la pli prudentaj.

«Eh, kion li povas al ni fari? Por tio li devus havi ion, kion ni portis sur la korpo, kaj tion neniu el ni donos kaj ni ankaŭ nenion akceptos de li; kiaj do timoj? Nur ci Viktorka nenion timu, ni cin ja akompanados kaj ni foje tamen repagos al tiu diablo,» kriis la pli kuraĝaj el la knabinoj.

Sed Viktorka timeme rigardis ĉirkaŭ si kaj ne konsolita per ilia admono ŝi eksopiris: «Dio liberigu min de tiu kruco!»

Tio, kion konfidis Viktorka al la knabinoj, ne restis sekreto kaj disportiĝis sufiĉe baldaŭ ĝis trans kampojn en la alian vilaĝon. Post kelke da tagoj aperis iu servema homo el la najbara vilaĝo en la domo de patro de Viktorka. Oni parolis pri tio kaj pri alia, pri negravaĵoj, ĝis li konfesis la koloron, sekve, ke lia najbaro plezure edzigus sian filon kaj ke la filo volas Viktorka'n, kaj ke ili petis lin, ke li faru svatiston kaj ke li informiĝu, ĉu ili povus veni por svatiĝi aŭ ne.

«Atendu momenton, mi demandos Viktorka'n; ŝi diru al vi tion. Kio min koncernas, mi konas Sima'n kun lia filo Tonda kaj mi havas nenion kontraŭ tio; ili posedas solidan mastrumejon,» diris la patro al la svatisto kaj iris al la filino, por konsiliĝi kun ŝi.

Tuj kiam ĝin Viktorka aŭdis, sen ĉia pripensado diris:

«Ili venu!»

Al la patro tio ŝajnis stranga, ke ŝi tiel subite decidiĝis; kaj li demandis ŝin, ĉu ŝi konas Tonik'on, por ke ŝi senutile ne ĝenu ilin. Sed Viktorka restis ĉe sia vorto kaj diris ankoraŭ al la patro, ke ŝi bone konas Tonik'on de Ŝima kaj ke li estas bona knabo.

«Mi havas ĝojon el tio,» diris la patro; cetere kiel ci faris al ci, tiel ci havas. Do, en nomo de Dio ili venu.»

Kiam la patro foriiris, por doni respondon al la svatisto, venis la patrino al Viktorka en la kameron, faris al ŝi signon de kruco kaj deziris al ŝi feliĉon. «Kio min ĉe tio pleje ĝojigas, estas ke ci ne venos al bopatrino nek al bofilino, ke ci mem estos mastrino,» aldonis la patrino.

«Oh, panjo, mi lin prenus, se li havus du bopatrinojn,» respondis Viktorka.

«Nu, tiom pli bone, se vi tiom amas unu la alian.»

«Ho, ne tiel, panjo, mi estus ankaŭ al alia bona knabo la vorton doninta.»

«Mi petas cin, kion ci parolas? sufiĉe da ili prezentiĝis ja kaj ci volis neniun.»

«Tiame ne iradis post mi ankoraŭ tiu soldato kun tiuj malbonaj okuloj,» flustris Viktorka.

«Ci ne havas ĉiujn kvin sentojn en ordo. Kion ci parolas pri soldato? Kial ci atentas pri li, li iradu kie li volas; lasu lin. Li cin tamen ne elpelos el la domo.»

«Oh jes, panjo, li, nur li; mi turmentiĝas, ĉagreniĝas, nenie mi trovas trankvilon, ripozon!» ekploris la knabino.

«Kaj kial ci jam longe ne diris tion al mi, mi estus irinta kun ci al baptanino forĝistedzino, tiu scias helpi de tiaj aferoj. Nur lasu tion, morgaŭ ni vizitos ŝin,» konsolis la patrino la filinon.

La duan tagon iris la patrino kun la filino al la maljuna forĝistedzino. Ŝi laŭdire scias multe da aferoj, kiujn la aliaj homoj ne scias. Se io perdiĝis al iu, kiam bovinoj ne donas lakton, kiam iu rigardensorĉis iun - de ĉio helpas la forĝistedzino, ŝi scias ĉion diveni. Viktorka konfidencie ĉion rakontis al la forĝistedzino, kiel kaj kio al ŝi estas.

«Kaj ci neniam parolis kun li, eĉ ne unu vorteton?» ekzamenis ŝin la forĝistedzino.

«Eĉ ne vorteton.»

«Ĉu li ne donis al ci aŭ ne sendis pere de soldatoj ion por manĝi, pomon aŭ marcipanon?»

«Nenion, baptanino, nenion; la ceteraj soldatoj ne simpatias kun li, li estas laŭdire tre fiera kaj sian tutan vivon li estas tia solulo. Ili rakontis tion ĉe ni.»

«Li estas ja vera morosulo,» asertis kun certeco la forĝistedzino; «sed ci, Viktorka, nenion timu, mi helpos ja cin - ĝis nun ne estas ankoraŭ malbone. Mi alportos morgaŭ al ci ion kaj tion ci konstante portados ĉe ci. Kiam ci matene eliros el la kamero, neniam forgesu aspergi cin per benita akvo kaj diru: Dio kun mi, malbono for. Kiam ci iros sur kampoj, neniam rerigardu nek malantaŭ cin nek ĉirkaŭe; kaj eĉ se la soldato alparolus cin, neniel atentu, eĉ se li parolus kiel anĝelo. Li scias eĉ per la voĉo sorĉi - prefere tuj ŝtopu al ci la orelojn. Se ci ne fartos post kelke da tagoj pli bone, ni devos ekprovi ion alian: nur venu al mi denove.»

Viktorka foriris pli kontenta kaj esperis, ke ŝi denove sentos sin sana kiel antaŭe. La duan tagon alportis al ŝi la forĝistedzino ion enkudritan en ruĝa saketo kaj ŝi mem pendigis tion al la knabino sur la kolon, ordonante, ne demeti tion, nek al iu montri. Vespere, kiam Viktorka falĉis herbon, ŝi rimarkis ja, ke ne malproksime staras iu apud arbo, ŝi sentis, ke la sango alfluas al ŝi en la vizaĝon - sed ŝi kuraĝigis sin kaj eĉ ne unufoje ŝi rigardis ĉirkaŭ si; estante kun la laboro preta, ŝi rapidis hejmen, kvazaŭ brulus post ŝi.

La tria tago estis dimanĉo. La patrino bakis kukojn, la patro iris inviti sinjoron instruiston kaj kelke da maljunaj najbaroj, por ke ili posttagmeze venu kaj en la vilaĝo kunigadis la homoj la kapojn kaj diradis al si: «Ĉe la familio de Mikeš estos posttagmeze fianĉigo.»

Posttagmeze venis en la korton tri viroj en festaj surtutoj, el kiuj du havis rosmarenon sur manikoj. La mastro bonakceptis ilin sur sojlo, kaj la servistaro, staranta post li, deziris: «Donu al vi Dio multe da feliĉo!» - «Donu ĝin Dio!» respondis la svatisto por la patro kaj la filo.

La fianĉo la lasta transpaŝis la sojlon. Ekstere aŭdiĝis de loko al loko virinaj voĉoj: «Pura ĝi estas knabo, tiu Tonik; la kapon li portas kiel cervo. Kaj kian belan rosmarenvergon li havas sur maniko! Kie li ĝin eble aĉetis?» - Kaj viraj voĉoj al tio respondadis: «Al li estas facile altigi la kapon, ĉar li forkondukos el la vilaĝo la plej bonan knabinon, la plej bonan dancantinon, bonan mastrinon kaj al tio ankaŭ riĉan. Li bezonas nenion plu!» - Tiel kaj simile opiniis en la vilaĝo multaj gepatroj kaj koleris, kial ĝuste la transkampan elektis Viktorka, kial tiu aŭ alia ne estis al ŝi konvena, por kio tiu rapideco kaj tiuj kapricoj, kaj tio kaj alia, kiel ĝi estadas ĉe similaj cirkonstancoj.

Ĉirkaŭ vespero estis la ceremonio finita. La sinjoro kantoro skribis edziĝkontrakton, la atestantoj kaj la gepatroj subskribis ĝin per tri krucetoj anstataŭ nomoj, kiujn devis la sinjoro kantoro alskribi, kaj Viktorka promesis per preno de mano al Tonik, ke post tri semajnoj ŝi estos lia edzino. La duan tagon venis kamaradinoj, por deziri al ŝi feliĉon, kaj kiam eliris Viktorka sur vilaĝplacon, ĉie oni salutis ŝin: «Dio donu al ci feliĉon, fianĉino!» Sed kiam la gejunularo komencis: «Domaĝe, ke ci estos for, kial ci foriras Viktorka?» - tiam larmoj aperis en ŝiaj okuloj.

Dum kelke da tagoj estis Viktorka pli gaja, kaj kiam ŝi devis iri ekster la vilaĝon, ŝi iris sen angoro, kiu ŝin pezigadis, antaŭ ol ŝi ne havis ankoraŭ skapuliron de la forĝistedzino kaj ne estis fianĉino. Ŝajnis al ŝi, ke ĉia timo defalis de ŝi kaj ŝi dankis por tio al Dio kaj al la forĝistedzino, kiu ŝin estis tiel bone konsilinta. Sed ŝia ĝojo ne havis longan daŭradon.

Unu tagon antaŭ vespero ŝi sidis kun la fianĉo en ĝardeno. Ili rakontis al si pri la estonta mastrumado kaj pri la edziĝfesto. Jen subite Viktorka eksilentis; la okulojn ŝi havis fiksitaj sur arbetaĵon antaŭ si kaj la mano tremis al ŝi. «Kio estas al ci?» demandis ŝin la fianĉo mirigita.

«Rigardu inter tiujn branĉetojn kontraŭe, ĉu ci nenion vidas tie?» flustris Viktorka.

La fianĉo ekrigardis, dirante: «Mi vidas nenion, kaj kion ci vidis tie?»

«Al mi ŝajnis, ke la nigra soldato rigardis min,» flustris la fianĉino ankoraŭ pli mallaŭte.

«Nu, atendu, ni faros finon al tio ekkriis Tonik. Kaj eksaltinte li traserĉis ĉiun anguleton en la ĝardeno: sed vane - li vidis neniun. «Sed tamen mi ne pardonos tion al li! Kaj se li ankoraŭ nun konstante rigardados cin, mi kvitiĝos kun li!» koleris Tonik.

«Komencu kun li neniujn disputojn, Antonín, mi petas cin pri tio; ci scias: soldato estas soldato. Mem mia patro estis en Cervená Hura, kaj eĉ donus ion por tio, se tiea oficiro translokus la soldaton el nia vilaĝo. Sed li diris, ke li ĝin ne povas fari, eĉ se li volus; cetere ĝi estas, li diris, neniu kulpiĝo, se viro rigardas knabinon. La patro aŭdis tie inter soldatoj, ke laŭdire tiu soldato estas el tre riĉa familio, ke li propravole aliĝis al la soldataro kaj ke li povas ree eksiĝi, kiam ajn li volos. Ci kaŭzus al ci malagrablaĵon, se ci komencus ion kun tia.» - Tiel diris Viktorka al Tonik, kaj li promesis al ŝi, ke li plu ne okupiĝos pri la soldato.

Sed je Viktorka venadis ree de la vespero tre malfacilegaj momentoj kaj kvankam ŝi kun fido premis la skapuliron al la koro, kiam ajn la fatalaj okuloj estis proksime, ĝi tamen ne ĉesis maltrankvile batadi. Viktorka iris refoje al la forĝistedzino por konsiliĝi. «Mi ne scias, eble ĝi estas jam puno de Dio sur min metita, ke tio neniom helpas, kion vi donis al mi. Mi vin tamen en ĉio obeis,» plendis Viktorka.

«Ĉesu nur knabino, ĉesu, mi ja atutos lin - eĉ se li estus la antikristo mem. Sed pli frue mi devas havi de li du objektojn. Antaŭ ol mi ilin havigos al mi, evitu lin kiel nur eble. Preĝu al anĝelo gardanto kaj por tiuj animoj en purgatorio, por kiuj neniu preĝas. Se ci iun savos, ĝi porpetos por ci.»

«Sed tio estas la plej malbona, baptanino, ke mi eĉ ne povas plu preĝi kun trankvila menso!» ploris la knabino.

«Vidu, knabino, vidu, kial ci tiel longe ĝin lasis, ĝis cin tiu malbona potenco velkis? Nu, kun helpo de Dio, ni venkos tiun diablon.»

Viktorka kolektis ĉiujn siajn fortojn kaj preĝis fervorege; kaj kiam volis la pensoj alien forkuri, tuj ŝi pensis pri torturoj de Sinjoro, pri Mario Virgulino, nur ke tiu malbona potenco foriĝu. Ŝi defendis sin unu tagon, du tagojn; sed la trian tagon ŝi ekiris sur la plej malproksiman parton de la patra kampo, sur trifoliejon. Al la ĉevalservisto ŝi ordonis, ke li baldaŭ alveturu post ŝi, ke ŝi rapidigos la falĉadon. Ŝi iris tien, kiel kapreolino elpaŝante, facilpaŝe, ĝis la homoj haltadis rigardante post ŝi, kiel bele ĝi konvenas al ŝi. Tiel ŝi iris tien - kaj hejmen alveturigis ŝin la ĉevalservisto sur verda trifoliaĵo palan kaj vunditan. Ŝi havis piedon bandaĝita per maldika blanka tuko kaj oni devis ŝin deporti de la veturilo kaj en la domon.

«Dipatrino de Sankta Monto!» plendis la patrino -- «knabino, kio okazis al ci?»

«Mi surpaŝis dornon, kaj ĝi eniĝis profunden, kaj de tio mi sentas min malbone. Enportu min en la kameron, mi kuŝiĝos,» petis Viktorka.

Oni alportis ŝin sur liton kaj la patro tuj kuris al la forĝistedzino. La forĝistedzino alkuris kvazaŭ sur ĉevalo kaj kun ŝi aro da neinvititaj baptaninoj, kiel ĝi jam estadas. Unu konsilis tusilagon, la dua merkurialon la tria parolkuraci, la kvara fomenti; sed la forĝistedzino ne lasis sin erarigi kaj almetadis sur la ŝvelintan piedon terpoman amelon. Poste ŝi sendis ĉiujn for, deklarante, ke ŝi mem gardos Viktorka'n kaj ke ĉio baldaŭ estos denove en ordo.

«Rakontu al mi do, knabino, kiel ĝi okazis? ci estas iel timigita. Kaj kiu bandaĝis al ci la piedon per tiu blanketa, delikata poŝtuko? Mi ĝin prefere kaŝis, por ke tiuj ĉikanulinoj ne rimarku ĝin,» diris la singardema forĝistedzino, pozante ŝian kruron sur la liton.

«Kien vi ĝin metis, baptanino?» demandis rapide Viktorka.

«Ci havas ĝin sub la kapkuseno.»

Viktorka elprenis la poŝtukon, observis la sangajn makulojn sur ĝi, observis monogramon, kiun ŝi ne konis kaj ŝia vizaĝo ŝanĝadis koloron de paleco ĝis ruĝeco.

«Knabino, knabino, ci ne plaĉas al mi; kion mi estas pri ci pensonta?»

«Pensu pri mi, ke min Dio forlasis, ke mi estas perdita por eterne, ke neniu povas min helpi.»

«Eble ŝi havas febron kaj deliras!» pensis la baptanino, metante la manojn sur la vangojn de Viktorka; sed tiuj estis malvarmaj kaj la manoj estis ankaŭ malvarmaj, nur la okuloj de la knabino brulis kiel fajro, estante turnitaj al la postulo, kiun ŝi per ambaŭ manoj tenis antaŭ si.

«Aŭdu, baptanino,» ŝi komencis mallaŭte, «sed al neniu vi diru tion, ĉion mi rakontos al vi. Tiujn du tagojn mi ne vidis lin - vi scias ja, kiun mi pensas - sed hodiaŭ, hodiaŭ de mateno sonis al mi en la oreloj: Iru sur la trifoliejon - kvazaŭ ĝin iu al mi subflustradus. Mi sciis, ke ĝi estas ia tento, ĉar li plej ofte estadas tie proksime ĉe la kampo kaj sidadas sub arbo sur deklivo; sed tamen ĝi ne lasis min trankvila, ĝis mi prenis ŝultrotukon kaj falĉilon. Vojire mi ekpensis, ke mi estas mia propra malutilanto; sed en la oreloj ĉiam io flustris: Nur iru, iru sur la trifoliejon, kiu scias, ĉu li estos tie; kial ci timus, venos post ci Tomes. Tiel ĝi pelis min ĝis la kampo. Mi rigardas al la arbo, neniu tie. Nu, se li ne estas tie, estas gajnite, mi pensis, prenis falĉilon kaj volis falĉi. Jen mi ekpensis, ke mi provu mian fortunon: mi volis trovi kvarfolian trifolieton kaj ĉe tio mi pensis: Se ci trovos ĝin, ci estos kun Antonín feliĉa! Mi serĉas, serĉas, preskaŭ mi lasis la okulojn sur la trifoliaĵo - sed nenion mi trovis. Jen io tentas min, rigardi la deklivon, kaj kiun mi vidas tie sub la arbo - la soldaton. Rapide mi turniĝas por foriri, sed en tiu momento mi surpaŝis la dornaĵon kiu kuŝis ĉe la vojo, kaj mi vundis al mi la piedon. Mi ne ekkriis, sed de doloro mi perdis konscion kaj mi falis teren. Kvazaŭ en sonĝo mi vidis, ke min prenis iu en ĉirkaŭprenon kaj forportis, ĝis min poste vekis forta doloro. Ĉe rivereto genuis la soldato, trempis en ĝi sian blankan poŝtukon kaj volvis ĝin al mi ĉirkaŭ la piedo. Sinjoro Dio! Mi pensis, kio fariĝos kun ci? nun ci ne povas forkuri antaŭ tiuj okuloj. Plej bone, se ci ne rigardos ilin! Sufiĉe turmentis min la doloro, la kapo turniĝadis al mi - sed mi nek ekparolis, nek malfermis la okulojn. Li metis al mi sian manon sur la frunton kaj prenis min je la mano; frosto min trakuradis - sed mi silentis. Poste li lasis miajn manojn kaj komencis ŝprucigadi al mi akvon en la vizaĝon kaj levadis al mi la kapon. Kion mi estis faronta, tamen mi devis malfermi la okulojn. Ah, kara baptanino, tiuj liaj okuloj ekbrilis sur min kiel la dia suneto, mi devis kovri la miajn. Sed kion tio ĉio helpis, kiam li komencis al mi paroli! - Oh, vi estis prava, kara baptanino, ke li sorĉas eĉ per la voĉo. Senĉese resonas al mi en la oreloj lia voĉo, liaj vortoj, kiam li estis al mi diranta, ke li amas min, ke mi estas lia feliĉego, lia ĉielo!»

«Kiaj pekaj vortoj! Jen estas videblaj diablaj insidoj. Kiu homo ekpensus pri tiaj paroloj? Malfeliĉa knabino, kion ci pensis, ke ci kredis lin?» plendis la baptanino.

«Dio, kiel ne kredi, kiam li diras al vi, ke li amas vin!»

«Eh, sensencaĵo: kio alia - nur mistifikado. Li volas cin senigi de prudento.»

«Mi ĝin ankaŭ diris al li; sed li per Dio kaj animo asertis antaŭ mi, ke li amis min jam la unuan fojon min ekvidinte, kaj ke li nur pro tio evitis ĉiun parolon kun mi kaj amkonfeson, ĉar li ne volis min alligi al sia malfeliĉa sorto, kiu lin ĉie persekutas kaj kiu ne permesas al li, ke li ĝuu sian feliĉon. Oh, mi eĉ ne scias plu, kion ĉion li al mi diris - ĝi estis preskaŭ plorinda. Mi ĉion kredis al li. Mi diris al li, ke mi timis lin kaj ke mi pro nura timo iĝis fianĉino, mi diris al li, ke mi portas sur la kolo skapuliron, kaj kiam li petis, mi donis ĝin al li,» diris Viktorka.

«Ho, ci mia Savinto,» plendis la forĝistedzino; «ŝi donis al li la benitan skapuliron, ŝi donis al li objekton varmigitan sur sia korpo! Ci jam estas en lia povo - eĉ Dio ne helpos cin el liaj ungegoj - li jam tutege ensorĉis cin.»

«Li diris, ke tiu sorĉo estas amo - kaj ke mi ne kredu al alia,» aŭdiĝis siavice Viktorka.

«Jes, jes, sensencaĵo - amo . . . Mi dirus al li, kio estas amo. Sed jam estas ĉio vana. Kion ci estis nur farinta? li estas ja vampiro! Li nun suĉos la sangon el cia korpo: kiam li elŝuĉos ĉion, li mordsufokos cin kaj cia animo eĉ post la morto ne trovos trankvilon. Kaj kiom ci povis esti feliĉa!»

Viktorka konsterniĝis pro la vortoj de la baptanino; sed post momento ŝi diris: «Jam estas ĉio vana - mi lin sekvos, kaj eĉ se li min en inferon gvidus. . . Jam ĉio vana. Kovru min, mi frosttremas!» ŝi diris post mallonga silentado. - La forĝistedzino surĵetis sur ŝin kusenojn, kie nur iaj estis, kaj al Viktorka estis ĉiam malvarme kaj ŝi ekparolis plu eĉ ne vorteton.

La forĝistedzino vere amis Viktorka'n, kaj kvankam ŝi ekkoleriĝis je ŝi, ke ŝi fordonis la skapuliron, - tamen ŝin tre ĉagrenis sorto de la knabino, kiun ŝi konsideris perdita. Ĉion, kion estis Viktorka dirinta al ŝi, ŝi konfidis al neniu.

De tiu tago kuŝis Viktorka kvazaŭ morta. Ŝi ne parolis, nur kvazaŭ en sonĝo nekompreneblajn vortojn, ŝi deziris nenion, ŝi atentis pri neniu. La forĝistedzino ne foriris de ŝi kaj per sia tuta arto ŝi penis helpi al la knabino. Sed nenio helpis! La gepatroj estis ĉiun tagon pli malĝojaj, kaj la fianĉo foriradis ĉiun tagon pli trista. La forĝistedzino skuadis la kapon kaj pensis: «Ĉi tio ne devenas de nenio. Kiel ĝi povus esti, ke neniu el tiuj rimedoj, kiuj jam al multaj aliaj helpis, ŝin helpu? Sed tiu soldato ŝin ensorĉis - kaj tiel ĝi estas!» - Tiaj estis ŝiaj pensoj tage kaj nokte. Kiam ŝi poste foje en nokto hazarde elrigardis el kamerfenestro kaj vidis en ĝardeno stari apud arbo vualitan viron, kies okuloj al ŝi turnitaj lumis kiel ardaj karberoj - ŝi almenaŭ je savo de sia animo asertis tion - tiam ŝi tiom pli estis certa, ke ŝia konjekto estas reala.

Do ŝi havis grandan ĝojon, kiam alportis Mikeš sciigon en la domon, ke la ĉasistoj ricevis ordonon al formarŝo. «Kio min tuŝas, ĉiuj povus resti ĉi tie; sed ĉar tiu unu foriros, mi estas pli kontenta, ol se iu elpagus al mi cent florenojn. Tiun al ni diablo ŝuldis. Ĉiel ŝajnas al mi, ke de tiu tempo, kiam li ĉe ni estas, ne estas plu Viktorka tia, kia ŝi estis, kaj ke li tamen ion faris al ŝi!» diris la patro kaj la patrino kaj la forĝistedzino jesis. Sed la forĝistedzino esperis, ke post forigo de tiu diabla potenco, ĉio finiĝos bone.

La soldatoj foriris. La saman nokton estis tiom malbone al Viktorka, ke la forĝistedzino volis sendi iun por venigi pastron; ĉirkaŭ mateno estis al ŝi pli bone kaj poste ĉiam pli kaj pli bone, ke ŝi mem post kelke da tagoj forlasis la liton. La forĝistedzino atribuis, kompreneble ĉe si mem, la plibonigon al tio, ke Viktorka seniĝis de la diabla potenco: sed tamen ŝi preferis aŭdi, kiam la homoj rakontis: «Tiu forĝistedzino, ŝi estas mirakla doktorino; se ŝi ne estus, Viktorka ne marŝus plu.» Kaj kiam ŝi tion tiel ĉie aŭdis, ŝi mem fine ekkredis, ke ŝi per sia arto savis la knabinon.

Sed ne estis ankoraŭ gajnite. Viktorka iradis ja, ŝi iris eĉ sur la korton, sed al ĉiu ŝi ŝajnis esti fremda. Ĝis nun ŝi ne parolis, neniun ŝi atentis kaj ŝia rigardo estis nebula. Sed la forĝistedzino konsolis ĉiujn, ke ĝi pasos kaj ŝi ne trovis plu necesa, maldormi ĉe ŝi; fratino Marenka, dormis kun ŝi en la kamero denove kiel antaŭe.

La unuan nokton, kiam estis la knabinoj solaj, sidiĝis Marenka al Viktorka sur la liton kaj per flatema voĉo - ŝi estas tre bona knabino - ŝi demandis ŝin, kial ŝi estas tiel strangkonduta kaj ĉu io mankas al ŝi? Viktorka ekrigardis ŝin kaj diris nenion.

«Vidu, Viktorka, mi tre volus ion diri al ci, sed mi ne kuraĝas, por ke ci ne estu malbona.»

Viktorka nee skuis la kapon kaj diris: «Rakontu nur Marenka.»

«Vespere, antaŭ ol la soldatoj foriris -» komencis Marenka; sed apenaŭ ŝi findiris, ekprenis ŝin Viktorka je la mano, rapide demandante: «La soldatoj foriris? kaj kien?»

«For - kien, tion mi ne scias.»

«Danke Dion!» ekĝemis Viktorka kaj remetis sin en kusenojn.

«Do aŭskultu, Viktorka, sed nur ne koleru je mi; mi scias, ke ci ne povis toleri ĉeeston de tiu nigra soldato kaj ke ci rigardos min malafable, ke mi parolis kun li.»

«Ci parolis kun li?» refoje rapide releviĝis Viktorka.

«Nu, kiel mi povis tion rifuzi, kiam li tiel min petis. Sed mi eĉ ne unufoje ekrigardis lin - mi timis lin. Li ofte ĉirkaŭiradis la domon, sed mi ĉiam forkuris, ĝis kiam li surprizis min en la ĝardeno. Li donadis al mi ian spicaĵon kaj li petis, ke mi kuiru ĝin al ci, ke ci fartos pli bone; sed mi diris al li, ke mi nenion akceptos de li - mi timis, ke li ne sendu al ci amaranton. Kiam mi ne volis kaj ne volis preni la spicaĵon, li diris: «Do almenaŭ tion ci faru al mi kaj diru al Viktorka, ke mi foriras, sed ke mi neniam forgesos pri mia promeso. Ŝi ankaŭ ne forgesadu pri la sia - ke ni revidos nin!» Tion mi promesis al li kaj nun mi komunikas tion al ci. Sed ci nenion timu, li ja ne revenos plu kaj ci povos esti trankvila,» opiniis Marenka.

«Bone, Marenka, bone, ci estas bona knabino; dankon por la komuniko. Nun iru dormi, iru!» diris Viktorka aŭdinte tion kaj mankaresis ŝian rondformam brakon. Marenka ordigis al ŝi la kusenon sub la kapo, deziris bonan nokton kaj kuŝiĝis.

Kiam matene vekiĝis Marenka, estis la lito de Viktorka jam malplena. Ŝi pensis, ke eble ŝi iris en la ĉambron al sia kutima laboro; sed Viktorka estis nek en la ĉambro kaj en la korto ŝi ankaŭ ne estis. Al la gepatroj tio ŝajnis stranga, ili tuj sendis al la forĝistedzino, ĉu eble ŝi iris kun ŝi; sed eĉ tie ŝi ne estis. «Kien ŝi do perdiĝis?» demandis unu la alian, traserĉante ĉiun angulon. Ankaŭ kuris la ĉevalservisto al la fianĉo. Kiam ŝi nenie estis, kiam ankaŭ la fianĉo el najbara vilaĝo venis kaj ankaŭ ne sciis pri ŝi: tiam konfesis nur la forĝistedzino la koloron, dirante: «Mi pensas, ke ŝi forkuris post la soldato!»

«Tio ne estas vero!» kriis la fianĉo.

«Vi eraras!» opiniis la gepatroj; «ŝi ja ne povis lin toleri, kiel ĝi povus esti?»

«Nu, ĝi jam estas tiel kaj ne alie!» asertis la forĝistedzino kaj rakontis parte, kion estis Viktorka konfidinta al ŝi. Ankaŭ Marenka komencis rakonti, kion ŝi estis vespere komunikanta al la fratino kaj kiam oni fine aldonis unu al alia, rezultis al ĉiuj, ke Viktorka sekvis la soldaton, ne povante rezisti al sekreta diabla forto, kiu super ŝi regis. «Ŝin ni ne kulpigu, ŝi ne povis kontraŭstari, nur en tio ŝi estas kulpa, ke ŝi ne konfidis ĉion pli frue al mi, ĝis kiam mi povis ankoraŭ helpi. Sed nun estas malfrue, li ensorĉis ŝin - kaj ĝis kiam li volos, ŝi devas lin sekvi. Kaj eĉ se vi mem ŝin sekvus kaj alkondukus ŝin hejmen, ŝi denove devas iri linsekve.» Tiel decidis la forĝistedzino.

«Mi tamen iros post ŝi, staru jam la afero kiel ajn. Eble mi igos ŝin reveni; ŝi estadis ĉiam tiel bona knabino,» opiniis la patro.

«Mi iras kun vi, patro!» ekvokis Tonik, kiu aŭskultis ĉion kvazaŭ en ekstazo.

«Ci restos hejme!» sendisputeble malpermesis la kampisto. «Kiam oni estas en kolero, oni ne konsiliĝas kun prudento; eĉ povus facile ektroviĝi en malvarmeto *) aŭ en blanka surtuto **). Al kio ĝi kondukus; ci suferis sufiĉe ankaŭ kun ni la lastan tempon, ne faru al ci pli grandan doloron. Cia edzino ŝi ne povas plu esti, tion ellasu el la kapo. Se ci volas atendi unu jaron je Marenka, mi donos ŝin al ci; ŝi estas bona knabino. Volonte mi havus cin kiel filon, sed mi cin ne devigos; faru kion al ci la prudento ordonas.» Ĉio ploris; sed la patro konsolis ilin: «Ne ploru, ĝi neniel helpos; se mi ne alkondukos ŝin reen, ni devas ŝin rekomendi al Dio.»

  • ) en malliberejo.
    • ) fariĝi kontraŭvole soldato, ĉar tiutempaj aŭstriaj soldatoj portis blankajn surtutojn. R. de tr.

La patro kunprenis por la vojiro kelke da rejnaj florenoj por elspezo, ordonis al la domloĝantoj, kio estas farota, kaj ekiris. Vojire li ĉie demandis, ĉu oni vidis tian kaj tian personon, kaj priskribis la filinon de la kapo ĝis la kalkano; sed neniu vidis similan. En Josefov oni diris al li, ke la ĉasistoj formarŝis en Hradec'on; sed en Hradec oni diris al li, ke tiu nigra soldato aliĝis al alia taĉmento kaj ke li eĉ volis eksiĝi. Kien li venis, tion ne povis diri la ĉasisto - ĝi estis la sama, kiu estis garnizone en la mastrumejo de Mikeš, - sed tion li afirmis, ke Viktorka'n neniu vidis. Multaj konsilis al li, ke li iru al ofico, ke tio estos la plej bona; sed la kampisto ne volis ekrilati kun oficoj. «Kun ofico mi volas nenion trakti,» li diris, «mi ne volas, ke oni ŝin al mi alkonduku eskorte kiel vagistinon kaj ke la homoj montradu ŝin per la fingroj. Tiun honton mi ne faros al ŝi. Ŝi estu kie ajn, ĉie ŝi estas en la manoj de Dio; sen lia volo defalos de ŝia kapo eĉ ne haro. Se ŝi estas revenonta, ŝi revenos, se ne, fariĝu volo de Dio. Trumpetanoncadi mi ne lasos ŝin tra la mondo.»

Tiel li decidiĝis. La ĉasiston li petis, ke li al Viktorka, se li vidus ŝin aŭ ion sciiĝus pri ŝi, komuniku, ke li, patro, ŝin serĉis, kaj se ŝi volus hejmen, ke li havigu al ŝi por bona vorto kaj por mono homon, kiu ŝin alkondukus hejmen. La ĉasisto ĉion promesis al li - li ja pasigis ĉe li bonajn tempojn - kaj la kampisto revenis hejmen, trankviligita en sia konscienco, ke li faris, por kio sufiĉis liaj fortoj.

Ĉiuj ploris pro Viktorka, oferis por mesoj kaj por preĝado; sed kiam pasis duonjaro, tri kvaronoj da jaro, kaj ankoraŭ eĉ sciigeto pri ŝi ne estis aŭdita, oni rememoradis ŝin kvazaŭ ŝi mortus. Tiel pasis jaro. . .

Unu tagon alportis ŝafgardistoj en la vilaĝon novaĵon, ke ili vidis en la sinjora arbaro virinon, kiu estas ĝuste tiel granda kaj tiajn nigrajn harojn havas, kiel Viktorka. La servistaro de Mikeš tuj kuris en la arbaron kaj trakuris ĝin trae kaj trae, sed pri simila persono estis eĉ ne postsigneto. Mi estis tiame ĉi tie unuan jaron asistento ĉe mia antaŭulo, mia mortinta bopatro. Kompreneble ni ankaŭ aŭdis pri tio, kaj la ĉefo diris al mi, kiam mi iris la duan tagon en la arbaron, ke mi observu ĉirkaŭon kaj atentu pri tia persono. Kaj efektive mi ankaŭ vidis la saman tagon sur deklivo, ĝuste super la kampo de Mikeš sub du abioj, kies branĉoj interplektiĝas, sidi liberharan virinon. Mi konis antaŭe Viktorka'n, sed en tiu ruinigita, sovaĝigita formo nur malfacile mi povis ŝin rekoni. Sed ĝi estis ŝi! Ŝia vesto havis elegantan fasonon kaj devis estadi bela; sed nun ĝi estis tute disŝirita. Laŭ ŝia figuro mi rekonis, ke ŝi estas - patrino. Mallaŭte mi forŝteliris de mia posteno kaj rapidis al mia ĉefo. Tiu iris ĝin anonci en Žernov'on. La gepatroj treege ploris kaj prefere ili vidus ŝin sub tero. Sed kion fari. Ni decidiĝis, ke ni serĉos, kien ŝi iras kaj kie ŝi dormas, por ke ni ŝin malsovaĝigu.

Unu tagon vespere ŝi venis en Žernov'on ĝis al la mastrumejo de la patro en la ĝardenon. Ŝi sidiĝis sub arbon, la genuojn ŝi ĉirkaŭprenis per ambaŭ brakoj, la mentonon ŝi apogis sur ili, kaj tiel ŝi sidis, fikse rigardante sur unu lokon. La patrino volis al ŝi alpaŝi, sed ŝi rapide leviĝis, transsaltis la palisaron kaj malaperis en la arbaro. Mia ĉefo diris, ke oni metu al ŝi manĝaĵon kaj ian vestaĵon en la arbaron sub la abiojn, ke ŝi eble rimarkos tion kaj la gepatroj Mikeš tuj alportis, kion ili juĝis necesa. Mi mem ĝin metis tien. La duan tagon mi iras ekrigardi; el la manĝaĵoj mankis nur pano, kaj el la vestaĵoj jupo, toljako kaj la ĉemizo. Ĉio cetera estis tie ankoraŭ eĉ la trian tagon. Mi forprenis ĝin, por ke ĝin iu ne kompetenta ne forportu.

Longan tempon ni ne povis trovi la lokon, kie ŝi noktas, ĝis fine mi elspionis, ke ĝi estas sub tri abioj en groteto. Verŝajne ĝi estis iame ŝtonminejo. La enirejo estis per arbetaĵo tiel kaŝita, ke ĝin la nekoninto eĉ ne trovus kaj ŝi ĝin baris ankoraŭ per picebranĉoj. Unu fojon mi enrampis tien. Unu aŭ du homoj havas tie spacon por si. Viktorka havas tie nenion krom iom da seka branĉaĵo kaj musko. La konatoj kaj la parencoj kaj precipe ŝia patro kaj Marenka, kiu jam estis fianĉino de Tonik, embuskatendis ŝin diversloke kaj deziris kun ŝi paroli kaj volonte ili alkondukus ŝin en la domon; sed ŝi tre evitadis la homojn kaj dum tago oni povis ŝin malofte vidi.

Kiam refoje ŝi venis unu vesperon sidiĝi al la domo, alpaŝis al ŝi mallaŭte Marenka kaj petis ŝin per sia flatema voĉo: «Venu, Viktorka, venu kun mi dormi en la kameron, jam longe ci ne dormis kun mi; mi kaj ĉiuj sopiris je ci. Venu kun mi!» Viktorka ekrigardis ŝin, lasis sin preni je la mano kaj lasis sin konduki ĝis en vestiblon. Sed subite ŝi resaltis kaj estis for. Post tio oni ne vidis ŝin dum kelke da tagoj ĉe la domo.

Foje en nokto mi embuskatendis ĉasaĵon sur la deklivo super Staré bělidlo. La luno lumis kiel en tago. Jen mi vidas eliradi Viktorka'n el la arbaro. Kiam ŝi iras, ŝi portas la manojn sub la brusto kunmetitaj unu trans la alian, la kapon al tero klinitan kaj kuras tiel facilmove, ke ŝajnas, kvazaŭ ŝi la teron ne tuŝadus. Ĝuste tiel ŝi forkuradis el la arbaro kaj rekte al la kluzo. Mi ŝin vidadis jam tiame de tempo al tempo sidi ĉe akvo aŭ sur la deklivo sub la granda kverko, kaj sekve mi tuj ne atentis pri tio. Sed kiam mi bone ekrigardis, mi vidas, ke ŝi ion forĵetas en akvon, kaj mi aŭdas ŝin tiel sovaĝe ekridi, ke la haroj al mi stariĝis. Mia hundo komencis terure ĝemboji. Mi tremis tiame de teruro. Sed Viktorka sidiĝis poste sur ŝtipon kaj kantis. Mi komprenis eĉ ne vorton, sed la melodio estis la sama kiel tiu ĉe lulkanto, kiun la patrinoj kantas al la infanoj:

Mola estas la lulilo,
dormu, mia karulin',
dormu dolĉe kaj trankvile,
vin ja gardos la patrin'.

Tiu melodio resonadis en la nokto tiel plende, ke mi pro angoro apenaŭ eltenis stari sur la loko. Du horojn ŝi sidis kaj kantis. De tiu tempo ŝi estas ĉiuvespere ĝis nokto ĉe la kluzo kaj kantas tiun lulkanton. La duan tagon matene mi rakontis tion al mia ĉefo, sed li tuj divenis, kion ŝi verŝajne ĵetis en la akvon. Kaj fakte estis tiel. Kiam ni refoje vidis ŝin, ŝia figuro estis ŝanĝita. La patrino kaj la ceteraj teruriĝis; sed kion fari. Nescio ne faras pekojn!

Iom post iom ŝi kutimis iradi eĉ al nia pordo, ordinare, kiam ŝin malsato devigis. Sed kiel hodiaŭ ŝi faras tion, same eĉ tiame: ŝi venis, stariĝis silente ĉe la pordo kaj daŭrigis stari. Mia edzino - tiame ŝi estis ankoraŭ knabino - tuj donis al ŝi ion por manĝi, ŝi senvorte prenis tion kaj kuris en la arbaron. Kiam mi iras tra la arbaro kaj renkontante ŝin, la panon al ŝi donas, ŝi prenas ĝin; sed se mi volus kun ŝi paroli, ŝi forkuras kaj akceptas nenion. La florojn ŝi precipe amas. Se ŝi ne portas bukedon en la mano, ŝi havas ĝin post la toljako; sed se ŝi vidas infanon aŭ kiam ŝi venas ien, ŝi disdonas ilin. Ĉu ŝi konscias, kion ŝi faras, kiu povas tion scii! Mi mem volonte volus scii, kio okazas en tiu ŝia erariĝinta kapo; sed kiu ĝin povus klarigi? - ŝi kredeble neniam! - Kiam solenis Marenka kaj Tonik edziĝfeston kaj forveturis al preĝejakto en Cervená Hura'n, alkuris Viktorka - Dio scias, ĉu hazarde aŭ ŝi sciis pri tio - en la domon. Ŝi havis florojn en antaŭtuko. Apenaŭ ŝi venis al sojlo, ŝi disĵetis la florojn je la korto. La patrino komencis plori, alportis al ŝi eksteren kukojn kaj kion oni havis bona en la domo; sed ŝi turniĝis kaj forkuris.

La patro tre suferis pro tio, ĉar li amis ŝin. La trian jaron li mortis. Mi estis ĵus en la vilaĝo. La edzino de Tonik kaj li mem plorante demandis min, ĉu mi vidis Viktorka'n. Ili volonte alkondukus ŝin en la domon, sed ili ne sciis kiamaniere. La patro ne povis, kiel oni diris, la lastan fojon elspiri, kaj ĉiuj opiniis, ke ŝi retenas lian animon. Mi revenis en la arbaron, esperante ŝin revidi, kaj mi pensis, ke mi tion diros al ŝi, ŝi komprenu min aŭ ne. Ŝi sidis sub la abioj. Mi iras preter, kvazaŭ nenio estus okazinta kaj nur negrave, por ŝin ne timigi, mi diras: «Viktorka, cia patro mortas, ci povus iri hejmen.»

Ŝi ne reagas, kvazaŭ ŝi ne aŭdus. Do mi pensas, ke ĉio estas vana, kaj mi iras en la vilaĝon, por komuniki tion al ili. Mi parolas ankoraŭ kun Marenka sur la sojlo, kiam la ĉevalservisto vokas: «Jen venas Viktorka efektive en la ĝardenon!»

«Tonik! elkonduku la baptanojn kaj kaŝu vin, ke ni ne timigu ŝin!» diris Marenka kaj iris en la ĝardenon.

Post momento ŝi kondukis silente Viktorka'n en la ĉambron. Tiu ĉi ludis per primolo kaj ŝiaj belaj, sed senbrilaj nigraj okuloj eĉ ne suprenleviĝis de ĝi. Marenka kondukis ŝin kiel blindulinon. En la ĉambro estis silento. Ĉe unu flanko de la lito genuis la patrino; ĉe la piedoj unu sola filo; la maljuna havis la manojn krucmetitaj sur la brusto, liaj okuloj estis turnitaj al la ĉielo. Ili agoniis. Marenka alkondukis Viktorka'n ĝis al la lito mem: La mortanto turnis la okulojn al ili kaj feliĉa ekrideto ekflirtis sur lia vizaĝo. Li volis levi la manon, sed ne povis: Viktorka eble pensis, ke li ion volas kaj ŝi metis al li la primolon en la manon. Ankoraŭ unufoje ekrigardis ŝin la malsanulo, eksopiris kaj estis morta. Ŝi faciligis al li la lastan horon. La patrino komencis ploregi kaj kiam Viktorka aŭdis tiom da voĉoj, sovaĝe ekrigardis ĉirkaŭ si kaj elkurinte el pordo malaperis.

Mi ne scias, ĉu ŝi estis iam ankoraŭ interne de sia naskiĝa domo. Daŭre de tiuj dekkvin jaroj, de kiam ŝi loĝas ĉi tie en la arbaro, mi aŭdis ŝin unufoje paroli. Ĝis morto mi ne forgesos tion. - Foje mi iris malsupren al la ponto. Sur la ŝoseo veturis kastelaj serĉistoj kun ligno, sur herbejo mi vidas paŝi Orkapulon skribiston el la kastelo. Knabinoj moknomis lin tiel, ĉar ili ne volis memori lian germanan alnomon, parte pro tio, ke li havis tre belajn, sufiĉe longajn orkolorajn harojn. Laŭ deveno li estis Germano. Li iris trans la herbejon kaj ĉar estis varme, li demetis ĉapon kaj iris liberhare.

Jen subite, kvazaŭ ŝi estus de ĉielo falinta, elkuras de ie subite Viktorka, kaptas lin je la haroj, komencas lin ŝiri kaj ŝancelas lin, same kvazaŭ li estus marcipana figuro. La Germano kriis el tuta gorĝo. Mi flugas malsupren de la deklivo; sed Viktorka furiozis, mordis lin je la manoj, kriis per voĉo plena de furiozo: «Nun mi cin havas en povo, ci serpento, ci diablo! Mi cin disŝiros! Kien ci metis mian filinon, ci diablo? Diablo, redonu ŝin al mi!» kaj ŝi tiel furioziĝis, ke ŝi nur raŭkis, ke oni eĉ kompreni ne povis ŝin. La Germano ne komprenis ŝin, li estis preskaŭ senkonscia. Sed eĉ ni ambaŭ, ni neniel trankviligus ŝin, se ne estus la servistoj. Vidante la interbatiĝon, ili alkuris sur la herbejon kaj nur tiam ni elŝiris la kompatindan skribiston el ŝiaj manoj. Sed kiam ni volis ŝin kunpreni, ŝi elŝiriĝis al ni ĉiuforte kaj kuris al la arbaro; de la arbaro ŝi ĵetadis sur nin ŝtonojn kaj malbenadis ĝis la firmamento tremis. Poste mi ŝin kelke da tagoj eĉ ne vidis.

La Germano malsaniĝis de tio kaj li tiom timis Viktorka'n, ke li prefere foriris de ĉi tie. La knabinoj elridis lin, sed kio plu: kiu forkuras, gajnas kaj eĉ sen li prosperos greno sur la kampoj. Ni ankoraŭ ne eksopiris je li.

Kaj nun, avineto, jen vi havas la tutan historion pri Viktorka, kiel mi ĝin aŭdis, parte de la mortinta forĝistedzino, parte de Marenka. Kio alia okazis, kiu scias tion; sed laŭ ĉio, devis malbone okazi, kaj kiu havas tiun animon sur la konscienco, malfacile tion portas."

La avineto viŝis al si la postplorajn vangojn kaj diris kun afabla ekrideto: "Do, mi dankas vin; kortuŝanta historio. Tion oni devas diri, ke la baptopatro scias rakonti kiel skribemulo; oni aŭskultus lin kaj aŭskultadus kaj oni tute forgesus, ke la suno estas trans la montoj." Ĉe tio montris la avineto la ombrojn, kiuj etendiĝadis en la ĉambro kaj kunmetadis la spindelon.

"Atendu momenton, mi ŝutos grenon al kortbirdaro, por ke mi povu vin akompani de la monteto," petis la edzino de la arbaristo, kaj la avineto volonte atendis.

"Kaj mi iros kun vi ĝis la ponto, mi devas iri ankoraŭ en la arbaron," diris la arbaristo, leviĝante de la tablo.

La sinjorino arbaristedzino kuris por greno kaj post malgranda paŭzo aŭdiĝis en la korto laŭta vokado: "Put, put, put!" Je tiu ĉi vokado kunflugadis la kortbirdaro de ĉiuj flankoj. La plej unua estis aro da paseroj kvazaŭ tiu ĉi vokado koncernus ilin. La arbaristedzino ankaŭ diris: "Nu, vi estas la plej unuaj." Sed ili eĉ ne atentis pri tio.

La avineto staris sur la sojlo kaj tenis la infanojn ĉe si, por ke ili ne timigu la kortbirdojn, kiujn ŝi kun videbla plezuro rigardis. Kiom multe da kortbirdaro! Blankaj kaj grizaj anseroj kun anseridoj, anasoj kun anasidoj, nigraj anasoj turkinoj, belaj kokinoj hejme kulturitaj kaj tirolaj kokoj altkruraj, plumtufaj kun malordigita plumaro sur la kolo, pavoj, numidoj, meleagrinoj kun meleagro, kiu blekis kaj sin ŝveligadis, kvazaŭ li estus tre grava, kolomboj ordinaraj kaj plumtrenantaj - ĉio interpuŝiĝadis je unu amaso, avidis la grenon, piedpremis siajn kalkanojn; unu saltadis trans la alian, subrampis kaj trapuŝiĝis, kie ĝi nur estis ebla; kaj la paseroj, friponoj, havante plenajn stomakojn, saltadis sur la dorsoj de la malsaĝaj anseroj kaj anasoj. Ne malproksime sidis kunikloj; malsovaĝita sciuro rigardis la infanojn de hipokaŝtanarbo, tenante la voston super si kiel la kaskon; kaj sur la palisbarilo sidis kato rigardante, per avida okulo la paserojn; la kapreolino lasis sin grati de Barunka sur la kapo, sed la hundoj sidis silente ĉirkaŭ la infanoj, ĉar la sinjorino arbaristedzino tenis en la mano vergeton. Sed kiam nigra virkoko persekutis la anseridon kiu prenis al li la grajnon sub la beko kaj tiu ĉi forkurante pasis preter la buŝo de Hektor, tiu ĉi tamen ne povis sin reteni, ke li ne volu buŝkapti ĝin.

"Vidu maljunan azenon, kiel li volas ludeti. Jen ci havas memoraĵon!" ekkriis la mastrino kaj skurĝis lin per la vergeto.

Ekhontis Hektor antaŭ siaj junaj kolegoj pro tiu puno kaj kun mallevita kapo li fortrenis sin en la koridoron. Sed la avineto diris: "Ĉu povus esti la filo pli bona ol la patro." Hektor estis nome filo de Sultán, kiu mordbuĉis al la avineto tiom da belaj anseridoj.

La nutrado estis finita kaj la kortbirdaro foriris en siajn restejojn. La infanoj ricevis de Frantik kaj Bedrich belajn pavplumojn, la sinjorino arbaristedzino donis al la avineto ovojn por kovmeto de la tirolaj kokinoj kaj metis Anuska'n sur la brakon, la sinjoro arbaristo ĵetis la pafilon trans la ŝultron, alvokis Hektor'on kaj ĉiuj eliris el la gastama domo. La kapreolino iris ankaŭ kun ili kiel hundeto.

Sub la monteto deziris la sinjorino arbaristedzino bonan nokton al ĉiuj kaj iris returnen kun la infanoj kaj ĉe la ponto prezentis la sinjoro arbaristo al la avineto sian sunbrunigitan dekstran manon kaj iris en la arbaron. Jan longe rigardis post li, poste li diris al Barunka: "Kiam mi estos ankoraŭ iom pli granda, mi irados kun sinjoro Beyer kaj mi ankaŭ irados atendi en embusko ĉasaĵon."

"Sed tiam oni devas kun ci ankoraŭ iun sendi; ci timas ja arbarfeinojn kaj fajrovirojn!" ridis lin Barunka.

"Eh, kion ci scias," koleris Jan; "kiam mi estos pli granda, mi ne timos!"

Sed la avineto irante preter la kluzo, rigardis la muskokovritan trunkŝtipon kaj rememorinte pri Viktorka, ŝi eksopiris: "Kompatinda knabino!"