Avineto/VIII.

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
VII. Indekso : Avineto
de Božena Němcová
Tradukita de K. Procházka, Vl. Tobek
IX.

Sur sinjora herbejo da floroj abundkolore, en mezo de la herbejo limo, sur la limo da timianeto kvazaŭ sternite. En la timianeto, kvazaŭ sur kuseneto, sidas Adélka. Ŝi observas la malgrandan kokcinelon, kiu tien kaj reen kuras sur ŝia antaŭtuketo; de sur la antaŭtuketo sur la kruretojn, de sur la krureto sur verdan boteton. "Ne forkuru, malgranda, restu ĉe mi, mi ja nenion faros al ci," diras la knabineto al la kokcinelo, prenante ĝin inter la fingrojn kaj remetante ĝin sur siajn genuetojn.

Ne malproksime de Adélka sidas kaŭre ĉe formikejo Jan kaj Vilém. Ili observas la svarmadon de formikoj ĉirkaŭ si.

"Rigardu, Vilém, kiel ili kuras, kaj vidu, tiu ĉi formiko perdis la oveton, kaj jen, la alia ĝin prenis kaj kuras kun ĝi en la formikejon."

"Atendu, mi havas pecon da pano en la poŝo, mi donos al ili paneron por vidi, kion ili faros poste." Li prenis el la poŝo la panon kaj peceton da ĝi li metis sur la vojon. "Rigardu, rigardu, kiel ili amasiĝas ĉirkaŭ ĝi kaj pensas, kiel ĝi kredeble tiel subite aperis ĉi tie. Kaj jen, rigardu, kio plu! ili ŝovas tiun peceton pluen kaj pluen. Ĉu vi vidas, kiel ili kunkuras de ĉiuj flankoj? Sed kiel nur la aliaj scias, ke io estas ĉi tie?"

En tiu momento ili estis interrompitaj el sia observado per klara voĉo, kiu demandis: "Kion vi faras ĉi tie?"

Ĝi estis la komteso Hortensie, kiu alrajdis sur blanka ĉevaleto preskaŭ ĝis ili, ne estinte de ili aŭdita.

"Mi havas kokcinelon!" diris Adélka, montrante la fermitan pugnon al la komteso, kiu estis desaltinta de la ĉevalo kaj alpaŝinta al ŝi.

"Montru ĝin al mi!"

Adélka malfermis la maneton, sed tiu estis malplena. "Oh! ĝi forkuris!" nubiĝis la knabineto.

"Atendu, ĝi ne forkuris ankoraŭ, sed ĝi volas," diris la fraŭlino kaj zorge prenis la kokcinelon de sur la nuda braketo de la knabino. "Kaj kion ci faros kun ĝi?" ŝi demandis plue Adélka'n.

"Mi lasos ĝin forflugi. Atendu, kiel ĝi flugos, rigardu!" Adélka metis la kokcinelon sur la manplaton, suprenlevis la manon, dirante: "Flugis al Dio kokcineleto, flugis al Dio, jen kia fakto -"

"Disverŝis tie poton da lakto!" pludiris Vilém, frapinte delikate la manon de Adélka.

"Atendu, kial ci puŝhelpis ĝin?" koleris Adélka.

"Ke ĝi pli frue forflugu," ridis la knabo kaj turninte sin al Hortensie, li prenis ŝin je la mano, parolante: "Venu, fraŭlino Hortensie, venu rigardi, mi donis al formikoj peceton da pano kaj kiom multe da ili estas sur ĝi!" li aldonis kun gesto de granda mirado.

La komteso metis la manon en poŝeton de sia nigra velura jaketo, eltiris pecon da sukero kaj donis ĝin al Vilém, dirante. "Jen, metu ĝin al ili en herbon kaj vi post momento vidos, kiom da ili interpuŝiĝos sur ĝi. Ili amas dolĉaĵojn."

Vilém obeis, kaj kiam li vidis, ke en mallonga tempo alkuras la formikoj de ĉiuj flankoj, mordetas la sukeron kaj ke ili forportas erojn kiel punktoj malgrandajn en la formikejon, sian domon, ĝi ŝajnis al li absurda kaj li demandis la komteson: "Sed diru al mi, fraŭlino, kiel tion la formiketoj scias, ke estas io bona ĉi tie kaj kion ili faras kun la ovetoj, ke ili senĉese elportas kaj reportas ilin?"

"Tio estas iliaj infanetoj kaj tiuj, ilin portantaj, estas iliaj infanistinoj kaj vartistinoj. Kiam la suno lumas kaj estas varma tago, ili elportas ilin el la mallumaj kameretoj sunloken, por ke ili travarmiĝu kaj pli prospere kresku," instruetis la komteso.

"Kaj kie estas iliaj panjoj?" demandis Adélka.

"Ili estas en la dometo, sidas kaj metas ovetojn, por ke formiketoj ne elmortu. Kaj la paĉjoj paŝas ĉirkaŭ ili, rakontas al ili diversaĵojn kaj ĝojigas ilin, ke ili ne enuu; la ceteraj formikoj, kiujn vi vidas ĉi tie, estas laborformikoj."

"Kaj kion ili laboras?" demandis Jan.

"Ili alportas la nutraĵon, konstruas kaj riparas la dometon, zorgas pri larvoj, la kreskantaj infanetoj kaj purigas la domon; kiam mortis iu formiko, ili forportas ĝin; ili atentas, ke la malamikoj ilin ne surfalu kaj kiam ĝi okazas, ili defendas kontraŭ ili sian komunan civiton. Ĉion ĉi devas fari la laborformikoj."

"Kaj kiel ili komprenas sin reciproke, ne sciante paroli?" miris la infanoj.

"Kvankam ili ne scipovas tian lingvon, kiel la pli inteligentaj kreaĵoj aŭ la homoj mem, tamen ili komprenas unu la alian. Vi vidis, kiel la unua, kiu trovis la sukeron tuj kuris komuniki tion al la ceteraj kaj kiel ili kunkuradis; vi vidas, kiel unu kun alia haltas, tuŝas sin per la antenoj, kvazaŭ ili dumokupe volus interparoli, kaj tie kaj aliloke staras grupeto da ili, ĉu oni scias, pri kio konsiliĝante."

"Kaj ĉu ili havas en tiuj amasetoj ankaŭ ĉambrojn kaj kuirejon?" demandis Adélka.

"Kuirejon ili ne bezonas, ĉar ili ne kuiras, sed ili havas en la amasetoj kameretojn por la infanetoj kaj panjoj, ĉambregojn por la laborformikoj; la domon ili havas dividita je kelke da etaĝoj kaj interne koridorojn el unu etaĝo en la alian."

"Sed kiamaniere ili ĝin konstruas, ke ĝi ne disŝutiĝas?" demandis denove la infanoj.

"Ili konstruas ja firme kaj se pli forta potenco ne malbonigas tion al ili, tiam la konstruaĵo facile ne ruiniĝas. Murojn ili faras kaj ĉevronojn kaj ĉion el etaj ligneroj, trunketoj, abiaj pingloj, sekaj folietoj, herbo kaj argilo, kiun ili rondformas je malgrandaj globetoj kaj se ĝi estas seka, ili malseketigas ĝin en la buŝo per salivo, traknedas kaj aplikas ĝin sammaniere kiel masonistoj la brikojn. Ili plejvolas konstrui ĉe pluveto kiam la tero estas malseketa."

"Sed kiu do instruis tion al la bestetoj?" demandis Vilém.

"Jam Dio donis al bestetoj tian naturan instinkton, ke ili scias jam de junaĝo kiel sin nutri, ke ili scias, kio estas por ilia saviĝo bezona, ankaŭ iuj bestetoj havigas por si la bezonaĵojn kaj aranĝas la loĝejojn per tiaj artifikoj kaj sprito, ke ĝi preskaŭ similas homan intelekton. Kiam vi vizitados la lernejon kaj komprenos la librojn, vi sciiĝos multon pri bestetoj kaj ties vivmaniero, same kiel mi tion sciiĝis," finis la komteso.

Dum tia parolo venis la avineto kun Barunka, portante plenajn antaŭtukojn da floroj kaj plenbrakojn da spicoj, kiujn ili ŝirkolektis sur la herbejo. La infanoj tuj rakontis al la avineto, kion estis rakontinta al ili la komteso pri formikoj; sed tiu demandis la avineton, por kio ŝi portas ĉiujn ĉi spicojn.

"Oh, moŝta fraŭlino, ĝi estas kumino kaj iom da kariofilo. La kuminon oni sekigas kaj la semojn oni aldonas hejme en la manĝaĵojn kaj panon, la trunketojn en la banakvon por infanoj; la kariofilo plenefike servas, se iun doloras en la gorĝo; oni gargaras per ĝi. La najbaraj homoj scias, ke mi ĉiam havas iom da tiu spico kaj sekve ili sendas por ĝi. Estas bone havi tian medikamenton en la domo; eĉ se oni ne bezonas ĝin por si mem, ĝi taŭgas por aliaj."

"Kaj ĉu ne estas apoteko ĉi tie en la urbeto?" demandis la komteso.

"En la urbeto ne, sed unu horon da vojo de tie. Sed kiom ĉio ĉi helpas, eĉ se ĝi vere estas en la urbeto; la latina kuirejo estas kara - kaj kial ni kare aĉetus tion, kion ni mem scipovas kuiri?"

"Do la kuracisto skribas al vi recepton kaj diras, kiel vi tion kuiru?"

"Oh, neniel, moŝta fraŭlino, kien oni venus, se oni ĉe ĉiu malgranda malsaneto havus kuraciston. Li loĝas distance de unu horo, duontagon ĝi daŭras, antaŭ kiam oni ĝisatendas lin; dume oni povus iafoje morti se ne estus hejma helpo. Kaj kiam li venis, kiom da ĉio devas esti : tuj diversaj medikamentoj, plastroj kaj hirudoj kaj tio kaj alia, ke oni fine perdas la kapon kaj la malsanulo nur kapitale malsaniĝas : Mi, moŝta fraŭlino, neniom kredas ilin kaj se io mankas al mi, aŭ al la infanoj, sufiĉas por tio mia spicaĵo. Sed tamen mi diras al la homoj, se ili malsaniĝas: "Venigu la kuraciston!" Sed, se Dio sendas gravan malsanon, ne utilas al la kuracistoj ilia scienco kaj ili lasas tion al la naturo, ke ĝi mem al si helpu. . . Tamen Dio restas la plej bona kuracisto; se oni vivu, oni resaniĝas ankaŭ sen kuracisto, se oni mortu ne helpas eĉ la tuta apoteko."

"Kaj vi portas en la antaŭtuko nur spicaĵon?" demandis la komteso.

"Oh ne, fraŭlino Hortensie," rapide respondis Barunka; "en la antaŭtukoj ni portas florojn por kronoj. Morgaŭ estas festo de Dia Korpo kaj mi kun Mančinka estos mirtokronaj knabinetoj."

"Kaj mi ankaŭ, mi iros kun Héla," aldonis Adelka. "Kaj ni estos kandelportantoj!" ekkriis la knaboj.

"Kiu estas tiu Héla?" demandis la komteso.

"Héla estas filino de sinjorino baptanino el la urbo, el tiu granda domo, sur kiu estas leono," respondis Adelka.

"El la gastejo, ci devas diri," instruetis la avineto la infaneton.

"Ĉu ci ankaŭ partoprenos la procesion?" demandis Barunka la komteson.

"Certe, mi iros!" afirmis tiu ĉi kaj sidiĝinte en la herbon, helpis al Barunka kaj al la avineto ordigi la florojn.

"Ci, fraŭlino, ĉu ci neniam estis mirtokrona knabineto ĉe festo de Dia Korpo?" demandis Barunka.

"Neniam; sed kiam mi ankoraŭ estis en Florenco, mi estis unufoje mirtokrona knabino ĉe festo de Madono; mi portis la rozan kronon de la Madono."

"Kiu estas tiu Madono?" demandis refoje Barunka.

"En Italujo oni nomas Marion Virgulinon Madono," respondis la komteso.

"La moŝta fraŭlino devenas el Italujo? Tio estas tie, kie estas niaj soldatoj?" demandis la avineto.

"Jes, sed en tiu urbo, el kiu mi devenas - en Florenco - ili ne estas. Sed tie oni plektas el rizpajlo la belajn ĉapelojn kiujn vi havas. Tie kreskas sur kampoj rizo kaj majzo, sur deklivoj dolĉfruktaj kaŝtanarboj kaj olivujoj, tie estas cipresaj kaj laŭraj arbaretoj, belaj floroj, sennuba, lazura firmamento."

"Aĥ, mi scias jam!" interrompis ŝian parolon Barunka; "ĝi estas tiu urbo, kiun ci havas pentrita en cia kabineto, ĉu ne fraŭlino? En mezo estas larĝa rivero kaj super la rivero terase leviĝas la urbo. Aĥ, avineto, tie estas belaj domoj kaj preĝejoj! Sur la dua bordo estas nur ĝardenoj kaj dometoj. Ĉe unu dometo ludas knabineto kaj apud ŝi sidas maljuna sinjorino -- tio estas fraŭlino Hortensie kun sia edukantino. Ĉu ne vere, fraŭlino, ci rakontis tion al ni, kiam ni estis en la kastelo?"

La fraŭlino ne tuj respondis. Ŝi estis enpensiĝinta; ŝiaj manoj kuŝis senmove sur la genuoj. Nur post kelka tempo ŝi ĝemeksopiris el profunde: "Oh bella patria! 0h cara amica!" kaj ŝiaj belaj okuloj malseketiĝis.

"Kion ci diris, fraŭlino Hortensie?" demandis ŝin scivole Adelka, karesavide al ŝi alpremiĝante.

Hortensie apogis sian kapon je la kapeto de la knabineto kaj ne retenadis la larmojn, kiuj defluis de sur ŝia vizaĝo sur ŝian robon.

"La moŝtfraŭlino rememoris sian patrujon kaj siajn amikojn," diris la avineto. "Vi, infanoj, ankoraŭ ne scias, kio ĝi estas, se oni devas forlasi la lokon, kie oni elkreskis. Eĉ se oni poste bone statas, tamen oni ne povas ĝin forgesi. Vi tion ja ankaŭ foje spertos. La moŝtfraŭlino certe havas tie parencojn?"

"Mi havas en la mondo neniujn parencojn, pri kiuj mi scius," respondis la komteso malĝoje. "Mia bona edukintino, la amikino Giovanna vivas en Florenco ; ŝin kaj mian patrujon mi ofte eksopiras. Sed la princino, mia bona patrino, promesis al mi, ke mi baldaŭ vizitos tiun lokon."

"Kaj kiel vin trovis, moŝtfraŭlino, la princino tiom malproksime?" demandis la avineto.

"La sinjorino princino konis bone mian patrinon, ili estis amikinoj. Mia patro estis en la batalo ĉe Leipzig grave vundita kaj reveninte en sian vilaon en Florenco, li mortis pro tiu vundo post kelke da jaroj. Giovanna ofte rakontadis tion al mi. La patrino tre afliktiĝis pro tio kaj mortis ankaŭ. Min, etan orfinon ili restigis tie. Kiam la sinjorino princino sciiĝis pri tio, ŝi elveturis tien kaj ŝi estus min kunpreninta, se Giovanna ne estus aminta min kiel patrino. Ŝi lasis min ĉe ŝi. La kastelon kun ĉio kio en ĝi, ŝi konfidis al ŝi; ŝi min edukis kaj pri ĉio instruis. Kiam mi elkreskis, prenis min la sinjorino princino al si. Oĥ, mi ŝin tre amas, samgrade kiel mi amus mian panjon!"

"Ankaŭ vin amas ja la sinjorino princino ne alie, ol kiel sian propran filineton," diris la avineto. "Mi tion bone vidis, kiam mi estis en la kastelo kaj tio tre plaĉis al mi ĉe tiu sinjorino. Jes, por ke mi ne forgesu diri ion al la moŝtfraŭlino pri la familio de Kudrna. Kiam Barunka transdonis al ili la monon de vi, ili preskaŭ pro ĝojo saltadis al plafono; sed kiam la patro ricevis la oficon de gardisto de sinjoraj kampoj kaj estis por li destinitaj duoblaj nutraĵkvantoj, estis tia mirado kaj ĝojo, ke oni ne povas tion eldiri. Ĝis morto ili ne ĉesos preĝi por la sinjorino princino kaj la moŝtfraŭlino."

"Nur al ci ili estu dankaj, avineto, al cia bona vorto," respondis la fraŭlino.

"Oĥ, moŝtfraŭlino, kion ĉio helpus, se la bona vorto ne estus falinta sur bonan teron, ne rezultus el ĝi beno!" diris la avineto.

La florbukedoj estis ordigitaj, la avineto kun la infanoj ekiris al la hejmo:

"Kaj mi iros kun vi ĝis la disvojo," diris la fraŭlino, preninte je brido la ĉevaleton, kiu ĝis nun sin paŝtetadis. "Se vi volas, knaboj, mi sidigos ĉiun el vi por peco da vojo sur la ĉevalon?"

La knaboj eksaltis de ĝojo kaj Jan estis en momento sur la dorso de la ĉevalo.

"Oĥ, li estas moŝteto opiniis la avineto, vidante, kiom kuraĝe Jan kondutas. Vilém ŝajnigis ankaŭ sentimecon, sed li ruĝiĝis ĝis la oreloj, kiam lin la fraŭlino surseligis kaj nur kiam Jan ridis lin, li kuraĝigis sin. Ankaŭ la malgrandan Adelka'n sidigis la komteso sur la ĉevaleton, sed ŝi iris apud ŝi kaj subtenis ŝin; la knabineto havis ĝojon, sed la knaboj ridis ŝin, ke ŝi sidas supre kiel kokineto, kiel simieto kaj kiu scias, kiel ili krivokis al ŝi; ke fine la avineto devis tion al ili malpermesi.

Sur la disvojo sursaltis nun la komteso mem sian blankan ĉevaleton, lasis subenfali la bluan jupon trans la piedingojn, fiksis al si la nigran ĉapeleton, faris ankoraŭ unufoje per vipeto signon al la infanoj kaj kiam ekaŭdis la ĉevaleto laŭtan ordonon: "Avanti!" ĝi suprenflugis kun ŝi tra la aleo kiel hirundo. Kaj la avineto kun la infanoj malgrandpaŝe iris al Staré Bělidlo.

La sekvantan tagon estis belega vetero, la firmamento kvazaŭ elbalaita. Antaŭ la domo staras kaleŝo, en la kaleŝo staras Jan kaj Vilém en blankaj pantalonetoj, ruĝaj kamizoletoj, florkronojn sur la manoj. Sinjoro Proŝek ĉirkaŭiradas la belajn ĉevalojn, manfrapetas iliajn brilajn femurojn, fingrokombas la abundan kolhararon kaj observas per ekspertizista okulo iliajn korpojn kaj jungilojn. De tempo al tempo li aliras al la domo, vokante en la fenestrojn: "Ĉu vi ankoraŭ ne estas pretaj? Rapidigu vin tamen!"

"Tuj, paĉjo, tuj!" resonas voĉoj el interne. Tiu "tuj" daŭras ankoraŭ sufiĉe longan tempon, sed fine elkuras el la domo la knabinoj, inter kiuj ankaŭ Mančinka, post ili sinjorino Proŝková, la avineto, Bětka kaj Vorŝa.

"Zorgu pri ĉio, dediĉu atenton al la kortbirdaro!" ordonas la avineto.

Sultán volas karesalpremiĝi al Adélka, flaras al la florkronoj, kiujn ŝi portas en la mano, sed ŝi suprenlevas ambaŭ manojn kaj la avineto ĝin forpelas, dirante: "Ĉu ci ne vidas, malsaĝa, ke Adélka estas mirtokrona knabino!"

"Kiel anĝeletoj ili estas," diras Bětka al Vorŝa, kiam la knabinoj sidiĝas en la veturilon.

Sinjoro Proŝek sidiĝas sur la kondukbenkon apud la kuĉero Václav, prenas la kondukŝnurojn en la manojn, ekŝmacas per la lango, la ĉevaloj fiere suprenĵetas la kapojn kaj la veturilo, kvazaŭ de vento forportata, forveturis al la muelejo. La hundoj ekkuris post ĝi, sed kiam la sinjoro ekminacis al ili, ili revenis, ĉagrene kuŝiĝis sur la peronon sunloken kaj fine ronkbrue ekdormis.

"Kia belo en la urbeto!" Sur la dometoj arbobranĉoj, la tuta parterarkaĵo ĉirkaŭ la placo similas arbareton. Sur la ŝoseo kaj sur ĉiuj vojoj estas sternita verda kano. Je kvar flankoj de la placo altaroj, unu pli bela ol la alia. Meze, kie estas statuo de sankta Johano Nepomucena estas sub verdaj tilioj preparita haŭbizo ĉirkaŭ kiu staras aro da junuloj.

,,El tio oni pafados!" montras sinjoro Prošek al la infanoj.

"Sed mi timos!" diris zorgvoĉe Adélka.

"Oh, kial ci timus, ĝi ekbruos nur tiom, kiom la poto falinta de breto," konsolis ŝin Mančinka.

Tiajn falbruojn aŭdadis Adélka ofte hejme, kaj tio ŝin sekve retrankviligis.

Antaŭ granda domo, sur kiu pendis ŝildo kun leono kaj granda vinberaro, la kaleŝo haltis. Sur la perono montriĝis baptano Stranický, demetante kun milda saluto veluran ĉapeton kun longa kvasto. La sinjorino baptanino en brokata talivesto ne malpli milde ridetis al la venintoj kaj kiam malgranda Héla volis sin kaŝi malantaŭ ŝi, ŝi prenis ŝin je la mano, Adélka'n je la alia, starigis ilin apud si dirante: "Nu, montru kiel ĝi konvenas al vi!"

"Kiel dunaskitoj," esprimis sian opinion la avineto. La knabinetoj ekokulumis unu je la alia, kaj poste refoje honteme mallevis la kapojn.

Sinjoro Stranický prenis sinjoron Prošek sub la brako kaj returninte sin al la domo, invitis la ceterajn lin sekvi: "Antaŭ kiam komenciĝos la procesio, ni rakontos al ni ion ĉe glaso da vino," li aldiris gaje.

Sinjorino Prošková iris, sed la avineto restis kun la infanoj ekstere, dirante al la sinjorinoj: "Vi havas ĉiam sufiĉe da tempo, irante kun la moŝtsinjoroj, sed mi poste ne plu penetrus tra la homoj en la preĝejon. Mi restos ĉi tie ĉe la infanoj." Ŝi daŭrigis kun ili stari sur la perono.

Post nelonge aperis ĉe stratangulo du knaboj en ruĝaj kamizoloj, post ili refoje du kaj du, kaj Jan ekkriis: "Ili venas jam!"

"Adélka kaj ci Helenka," admonis la avineto, "kiam vi iros procesie, atentu ankaŭ la vojon, ke vi ne falu. Ci, Barunka, observu ilin. Vi, knaboj, iru dece, por ke vi ne faru akcidenton per la lumiloj. Kaj ankaŭ preĝu ĉe altaroj en la preĝejo, ke la bona Dio ĝoju pri vi!"

Dum tiu admono venis instruisto kun la lernejaj infanoj.

"En nomo de Dio mi salutas vin, sinjoro instruisto; mi venigis al vi ankoraŭ iom da junularo, havu ankoraŭ pri tiuj malgrandaj paciencon!" alparolis la avineto la maljunan instruiston.

"Estas ja bone, sinjorino avineto, mi havas ĉi tie ĉiujn specojn, grandajn, malgrandajn," ridis la instruisto, vicigante la knabojn al knaboj, la knabinojn al knabinoj.

La avineto restis en la preĝejo ĉe la pordo inter maljunaj najbarinoj, la infanoj stariĝis vice ĉirkaŭ la altaro. Oni komencis sonorigi la trian fojon, la popolo amasiris en la preĝejon, la sakristiulo alportis al la kandelportantaj knaboj ekbruligitajn tripiedajn kandelojn, la malgranda sonorileto eksonis, la pastroj alpaŝis al la altaro - la meso komenciĝis. La knabinetoj interfingrigis la manojn kaj longe fikse rigardis la altaron; tamen sufiĉe satrigardinte, ili turnis la kapojn maldekstren, dekstren, kaj jen iliaj rigardoj renkontiĝis kun aminda vizaĝo de la komteso, kiu sidis supre en la oratorio. Ili devis je ŝi ekridi, ne estis alie eble. Sed malantaŭ la komteso sidis la patrino kaj la patro staris tie kaj tiu severe signis al la knabinoj, ke ili returniĝu al la altaro. Adélka ne komprenis tion, ŝi ridis ankaŭ je la paĉjo, ĝis ŝin Barunka ektiretis je la vesto kaj flustris: "Rigardu la altaron!"

La suprenlevado estis finita. La pastro prenis per la manoj la sanktan hostion, la popolo komencis ĥore: "Ŝafido dia Kristo estu indulga!" kaj la sonoriloj glorsone sonoris al tio.

Antaŭe iris la infanoj, la kandelportantoj kun brulantaj tripiedaj kandeloj, florkronitaj knabinetoj, sternante vete la florojn sur la vojo. Post ili la pastraro, la urbestraro, la honorinduloj de la tuta ĉirkaŭaĵo kaj poste la urbanoj kaj la simpla popolo; inter tiuj iris la avineto. Standardoj de diversaj gildoj brususuris super la kapoj de la homoj, parfumo de incenso miksiĝis kun freŝa odoro de verdbranĉaĵo kaj de disĵetitaj floroj, la sono de la sonoriloj eĥis en la aero. Tiuj, kiuj ne povis partopreni la procesion, stariĝis sur la peronoj kaj al la fenestroj, por almenaŭ ĝin vidi.

Kia plezuro por la okuloj, tiu abundkolora procesio. Kiom da kostumoj! kia pompo! Jen paradvestitaj infanoj, jen multekosta ornato, jen sinjoro en moderna frako, jen honesta najbaro en kvindekjara surtuto, jen junulo en brodita kamizolo patro en surtuto longa ĝis kalkanoj. Sinjorinoj simple, sed elegante vestitaj apud aliaj ŝarĝitaj senguste per juveloj. Urbaninoj en puntaj kaj eĉ or- kaj arĝentbroditaj kufoj, kampistinoj en amelrigidaj kufoj kaj blankaj ŝultrotukoj, knabinoj kun florkronoj kaj ruĝaj kaptukoj.

Kiel ĉiu rekonis laŭ la ŝildo, ke la domo de sinjoro Stanický estas gastejo, tiel estis la vesto de tiuj homoj elmontra insigno de ilia opinio kaj parte ankaŭ de ilia profesio. Facile estis distingebla kapitalisto kaj metiisto de oficisto, agronomo de malgranda kampisto, kaj laŭ la kostumo estis videbla, kiu restas fidela al la malnovaj moroj kaj kiu vidas la mondon modernan kiel la avineto diradis.

Antaŭ la altaroj penis la avineto veni ĉiam proksimen al la infanoj, ke ŝi estu helpopreta se io okazus. Sed ĉio bone finiĝis, kvankam Adélka ĉe ĉiu ekpafo skuiĝis kaj post ĉiu unua pafo ŝtopis al si la orelojn kaj fermis la okulojn.

Post la ceremonioj prenis la avineto la infanojn kaj kondukis ilin en la gastejon, kie jam la kaleŝo atendis. Kristino ankaŭ iris el la preĝejo kaj la avineto tuj proponis al ŝi kunveturi. "La niaj restos ĉi tie ĝis posttagmeze ni havas sufiĉe da loko," ŝi aldonis.

"Volonte mi veturus kun vi, kaj volonte mi irus ankaŭ kun la ceteraj knabinoj," respondis Kristla kaj ŝia rigardo enflugis en grupon da junuloj, kiuj staris en la tombejo, atendante la knabinojn por ilin hejmen akompani.

Unu inter ili estis kiel abio kreskinta, havis tre belan vizaĝon kaj plaĉan eksteraĵon. Ŝajnis, ke li rigardserĉas iun kaj kiam - hazarde - renkontiĝis liaj okuloj kun tiuj de Kristla, ili ambaŭ ruĝiĝis.

La avineto rekondukis Helenka'n al la sinjorino baptanino, kaj la sinjorino baptanino retenis tuj la infanojn kaj ankaŭ la avineton, regalante ilin per bakaĵo kaj la avineton per vino. Ĉar Kristinka ne volis eniri en la ĉambron kie sidis nur sinjoroj, alportis al ŝi la avineto glaseton da vino por gustumi en la vestiblon, sed multe pli rapida ol la avineto estis la altkreska junulo. Li englitis en la verŝĉambron, ordonis plenigi pokaleton per dolĉa likvoro kaj la unuan ektrinkon li proponis al Kristinka. La knabino hezitis, sed kiam la junulo diris preskaŭ malĝoje: "Do ci ne volas akcepti de mi honorigon?", ŝi prenis rapide la pokaleton kaj ektrinkis je lia sano.

Nun venis la avineto kaj ili ambaŭ devis el ŝia pokaleto ektrinki. "Ci venis kvazaŭ alvokita, Míla," diris la avineto kaj ĉirkaŭ ŝia buŝo ludetis boneca ekrideto; "ĵus mi zorgis, kiun el tiuj junuloj mi petu, ke li veturu kun ni; mi timas veturi kun tiuj sovaĝaj ĉevaloj, se ne ĉeestas Jan aŭ iu prudenta. La kuĉero Václav veturas senatente. Veturu kun ni."

"Oh, kun plezuro," diris Míla kaj turninte sin sur la kalkanumo, li kuris por pagi la likvoron.

La infanoj adiaŭinte Héla'n, la sinjorinon baptopatrinon kaj la gepatrojn, sidiĝas en la kaleŝon, Kristla alsidiĝis al ili. Míla saltsidiĝis sur kondukbenketo apud Václav kaj ili forveturas.

"Rigardu Míla'n, kian sinjoron li faras!" vokis la knaboj irantaj sur trotuaro, kiam la kaleŝo veturis preter ili.

"Mi kredas, mi havas ja kaŭzon por esti fiera!" ekvokis gajvoĉe Míla kaj ĵetis la rigardon malantaŭen en la veturilon. Sed la knabo, kiu estis al Míla vokinta kaj estis lia plej bona kamarado, ĵetis la ĉapeton en la aeron, kantante: "Amo, dia amo, de kie vi venas? Sur mont' vi ne kreskas, de kamp' ne devenas."

La cetero ne estis aŭdita en la kaleŝo, ĉar la ĉevaloj rapide trotis hejmen.

"Sed ĉu vi tamen preĝis?" demandis la avineto la gejunularon.

"Mi preĝis, sed Vilém, mi opinias, ne preĝis," aŭdiĝis Jan.

"Ne kredu lin, avineto, mi senĉese preĝis »Patro Nia«, sed Jan puŝetis min, ne lasis min trankvila dumvoje!" senkulpigadis sin Vilém.

"Jeník, Jeník*) ci estas malpia knabo, nunjare mi tamen devos plendi je ci al sankta Nikolao!" severe diris la avineto, balancante kapon.

"Kaj ci ricevos neniun donacon al festo de cia nomtago, atendu," minacis Adélka.

"Estas vere, post kelke da tagoj ni havas feston de Johano Baptisto, vian nomtagon," rimarkigis Kristinka.

"Kaj kian nomtagodonacon ci donos al mi?" demandis Jan kvazaŭ nenio estus okazinta.

"Mi donos al vi pajlan garbligilon, ĉar vi estas tia petolulo," diris Kristla.

  • ) Jeník estas karesa nomo por Jan (Johano). R. de trad.

"Tion mi ne volas," nubiĝis la knabo kaj la infanoj ridis lin.

"Kaj kiajn donacojn ci ricevas?" demandis Barunka Kristla'n.

"Nenion; tio estas kutimo sole de sinjoroj. Sed foje mi ricevis bondeziron de unu preceptoro, kiu estis en la kastelo ĉe la administranto. Mi ĝin ja havas ĉie tie en preĝolibro," - kaj ŝi elprenis el la preĝolibro falditan paperfolion, sur kiu estis en versoj skribita la bondeziro, ĉirkaŭpentrita de krono el rozoj kaj miozotoj pinglopike reliefigita. "Mi kaŝis tion pro tiu kroneto; tiun bondeziron mi sen tio ne komprenas."

"Ĉu ĝi ne estas bohema?" demandas la avineto.

"Ĝi estas bohema, sed terure saĝuma; aŭskultu, kiel ĝi komenciĝas: «Aŭskultu min, kara ĉarmulino, de Ladá) adoptitino!» - Mi petas vin, tion mi eĉ plej malmulte ne komprenas, kaj tiaspecajn diraĵojn vi havas ĝis fino. Mi ne estas adoptitino, mi havas ja danke Dion la patrinon; tiu homo havis de tiuj libroj la prudenton tute konfuzita."

  • ) Diino de beleco en slava mitologio. R. de trad.

"Tion ni ne devas pensi, kara knabino, li estis inteligenta homo, trairinta la lernejojn, ties scioj jam certe ne identiĝas kun la niaj. Kiam mi estis ankoraŭ en Kladsko, loĝis apud mi ankaŭ tiaspeca skribmajstro; lia mastrumantino - laŭdire tiaj skribemuloj rezignas la edziĝstaton - ofte venadis al ni kaj rakontadis pri li, kia murmurema strangulo li estas. La tutan tagon li estis enfosita en la libroj kiel talpo; se Zuzanka ne dirus al li: "Sinjoro, venu manĝi," li ne estus manĝinta la tutan tagon. Zuzanka devis ĉion rememorigi al li; se ŝi ne estus, tineoj formanĝus lin. Ĉiun tagon li dum unu horo promenis, sed li iris sola kaj sola, li ne amis la societon. Kiam li foriris, mi iafoje foriris por momento al Zuzanka, ŝi ŝatis dolĉan likvoron, kaj mi, kvankam mi ne amas alkoholaĵojn, devis fari al ŝi la plezuron kaj eltrinki pokaleton. Tiam ŝi ĉiam diradis al mi: "Nia maljuna ne devas tion scii, li trinkas nur akvon, maksimume, ke li gutas en ĝin iom da vino; al mi li ĉiam diras: "Zuzanka, akvo estas la plej sana trinkaĵo; restu ĉiam ĉe akvo, vi estos sana kaj feliĉa" - kaj mi pensas: Estas ja bone, la likvoro ankaŭ ne malutilas. Li volus, ke mi vivu kiel birdeto; manĝi kaj trinki signifis por li nenion, nur ke oni iel vivtenu sin. Li havas la stomakon plensatigita per tiuj libroj, mi dankas por tia nutraĵo!"

Tiasence ĉiam Zuzanka parolis. Foje ŝi kondukis min ankaŭ en lian ĉambron; dumvive mi ne vidis tiom da libroj, kiom tie, ili estis amasigitaj kiel lignaro. "Nu, vidu, Madlenka," ŝi diradis ĉiam al mi, ĉion ĉi havas nia »maljuna« en la kapo; mi miras, ke li ne freneziĝis de ĉio ĉi. - Tio estas tiel: se mi ne gardus lin, kiel malgrandan infanon, Dio scias, kio estus el li; mi devas ĉion scipovi, li komprenas nenion, krom siajn paperfoliojn. Kaj sanktan paciencon oni devas kun li havi. Nu, iafoje mi ankaŭ ekkrias je li, kaj tiam li iras, kvazaŭ de hundo mordita, ne ekparolas, ke mi poste bedaŭras lin. Sed iam estas bezone lin riproĉi, kiam ĝi ne estas plu tolerebla; imagu Madlenka, li havis en tiu sia ĉambreto da polvo kiom sur vilaĝplaco, kaj ĉie da araneaĵoj kiom en malnova sonorilturo, kaj ĉu vi opinias, ke li permesis al mi veni tien kun brosbalailo? Ne. Tiam mi pensis: ni ja superruzos cin; lin tio ne koncernis, sed mian reputacion; ni devus honti, se iu venus al li kaj vidus tiun malordon. Mi petis unu konatan sinjoron, kun kiu li plej ofte kunvenas, ke li retenu lin, kaj dume mi ĉion ĉie lavpurigis, senpolvigis, ke ĉio estis kvazaŭ nova. Kaj vi ne kredus, Madlenka, kia homo li estas! Li eĉ ne rekonis, ke oni lavis tie, nur la trian tagon. Tiam ŝajnis al li, ke estas en la ĉambreto pli lume - kiel do ne. Tiel oni devas scii trakti tiajn strangulojn."

Ĉiufoje, kiam mi al ŝi, aŭ ŝi al ni venis, ŝi havis kaŭzon plendi pri la »maljuna«, sed por la tuta mondo ŝi ne disiĝus de li. Foje li ankaŭ timigis ŝin. Li eliris por promeni, kaj jen li renkontas tiun sian konaton, kiu intencis vojaĝi al montaro Krkonoše. La konata sinjoro proponis al la nia, ke li akompanu lin, ke ili baldaŭ revenos, kaj la nia veturis kun li tiel, kiel li estis. - Zuzanka atendas, atendas, la sinjoro ne revenas; venis la nokto, li ankoraŭ ne estas ĉi tie. Ŝi alkuris al ni tute timigita, ploris kaj la tutan nokton ni ne povis ŝin trankviligi. Nur matene ŝi sciiĝis, ke li forveturis; tiam ŝi lamentis kaj insultis lin terure. La sesan tagon li revenis, kaj ŝi ĉiun tagon kuiris por li tag- kaj vespermanĝon. - Kiam li estis hejme, ŝi alkuris al ni kaj diris: "Nu, aŭskultu, la afero estas jena, kiam mi ekriproĉis lin, li diris al mi: "Nu, nu, ne kriu, mi iris promeni kaj faris halton sur Sněžká), pro tio mi ne povis tuj reveni."

  • ) "Neĝmonto" la plej alta monto en Krkonoše.

Foje ŝi alportis al ni kelke da libretoj kaj diris, ke tion diris ŝia »maljuna«, ke ni tralegu tion. Mia mortinta edzo Jiří scipovis bone legi, do li legis, sed ni neniom komprenis el tio; ankaŭ li sciis fari versojn, sed ankaŭ tiujn ni ne komprenis, ĉio estis tro scienca. Zuzanka diris: "Nu, tio ne valoras, ke li rompu al si per tio la kapon." Sed la homoj en la urbo tre respektis lin, kaj ĉiu diradis, ke lian intelekton oni eĉ ne povas kompreni."

"Mi estas kiel tiu Zuzanka," diris Kristla, "neniom interesas min ia scienco, kiam mi ne povas ĝin kompreni. Kiam mi aŭdas bele kanti kaj vin, avineto, rakonti, tion mi trovas pli agrabla ol iun ajn sciencaĵon. - Sed ĉu vi jam aŭdis tiun kanton, kiun faris Barla el Červená Hůra?

"Kara knabino, mondajn kantojn mi ne plu memorfiksas, mi eĉ ne tro zorgas pri ili; tiuj tempoj, kiam mi pro kanteto kuris pecon da vojo, jam pasis, kaj nun mi kantas nur miajn piajn kantojn," diris la avineto.

"Kia kanto ĝi estas, Kristla?" demandis Mančinka kaj Barunka.

"Nu, atendu, mi ja instruos ĝin al vi, ĝi komenciĝas: »Kion diras la birdet' pri la knabinkoro?«"

"Kristinka, ci kantos ĝin al mi, kiam ni venos al vi," returnis sin Míla en la veturilon.

"Se ci volas, du fojojn. Ni rastis servute sur kastelaj kampoj, Barla ankaŭ venis kaj kiam ni estis ripozantaj sub deklivo, diras Anča Tichánková: »Barla, faru al ni kanteton!« - Barla momenton pripensadis, poste ŝi ekridetis kaj komencis kanti: »Kion diras la birdet' pri la knabinkoro? Kie regas ama sent', mankas la koloro«.

Sed Anča preskaŭ pro tio koleris, ŝi opiniis, ke tio estas je ŝi adresita; vi scias, ke ŝi amas Tomeš'on, ke ŝi estas fianĉino. Tamen Barla, rimarkinte tion sur ŝi, momentrapide faris duan strofon por ŝin senembarasigi: »Vi mensogas ja birdet', vero ĝi ne estas, knabon ankaŭ amas mi, tamen ruĝa restas.«

Tiu kanto tre plaĉis al ni kaj tian belan melodion ŝi prenis. La knabinoj en Žernov aŭskultados, ili ne konas ĝin ankoraŭ," diris al tio Kristla.

Mančinka kaj Barunka kantetis la novan kanton kaj tiumomente ili veturis preter la kastelo. Antaŭ la pordego staris plej juna ĉambristo en nigra vesto, ne granda, maldiktalia juna homo, per unu mano li glatigadis sian nigran barbon, la alia mano estis per polekso alkroĉita je ora ĉeneto, kiu pendis al li sur la kolo; por ke oni vidu brilantajn ringojn sur la fingroj.

Kiam estis la kaleŝo preter li veturanta, ekbrilis al li la okuloj kiel al virkato vidanta paseron, li ekridis amdezire je Kristla kaj mansignis. Tamen la virinoj apenaŭ sin turnis al li, kaj Míla kun malplaĉo tuŝis sian lutroĉapon.

"Kredu, ke mi prefere volus diablon vidi, ol tiun Italon," diris Kristla. "Certe li atendas, kiam iros kelke da knabinoj solaj, ke li enflugu inter ilin kiel akcipitro."

"Nu, foje en Zliĉ li ricevis sur dorson," komencis Václav; li venis tien al balo kaj tuj al la plej belaj knabinoj, kvazaŭ por li oni estus ilin alkondukintaj; kaj tiu knabego ne scias paroli boheme, sed 'esky 'olka mám rád*), tion li tuj memorfiksis."

  • ) belajn knabinojn mi amas (korekte boheme "hezké holky mám rád"). R. de trad.

"Tion li ankaŭ al mi senĉese ripetas, kiam li venas al ni en la gastejon," interrompis lian parolon Kristla, "kaj se mi dekfoje sinsekve dirus al li: »Mi vin ne amas,« tamen li ne ĉesas kaj alkroĉiĝas kiel febro."

"Nu, la knaboj laŭmodele senpolvigis lian frakon kaj se mi ne estus ĉe tio estinta, li scius ankoraŭ pli bone, kiom kara estas marcipano en Pardubice."

"Li atentu, ke oni aliloke ne diru tion al li," diris Míla skuinte la kapon.

La kaleŝo haltis antaŭ la gastejo. "Do, dankon por la alveturigo," dankis Kristla, donante la manon al Míla, kiu helpis ŝin deiri de la kaleŝo.

"Ankoraŭ vorteton," retenis ŝin la avineto. "Ĉu ci ne scias, kiam iros la homoj el Žernov kaj Červená Hůra en Svatonovice?"

"Verŝajne kiel kutime: tiuj el Červená Hůra inter festoj Ĉieliero kaj Naskiĝo de Mario kaj tiuj el Žernov je festo de Mario post Sankta Johano. Mi iros ankaŭ."

"Mi ankaŭ volas iri," opiniis la avineto.

"Nunjare mi ankaŭ iros kune," diris Barunka.

"Mi ankaŭ," aldonis Mančinka.

La ceteraj infanoj diris, ke ili ankaŭ, sed Barunka ilin rifuzis, ili ne eltenus iri tri mejlojn. Dume vipofrapis Václav refoje ĉevalojn, kaj ili veturis al la muelejo, kie ili demetis Mančinka'n kaj la avineto donis al la sinjorino patrino kelke da tuŝbenitaj por ŝi preparitaj florkronetoj.

Kiam ili estis alveturantaj hejmen, alkuris Sultán kaj Tyrl grandsalte al ili renkonte, ne povante pro ĝojo, ke ili refoje havas la avineton hejme, eĉ retrankviliĝi. La avineto dankis al Dio, ke oni feliĉe alveturis hejmen, ŝi centfoje preferis piediri ol veturi, ĉar en tiu veturilo ŝi pensis konstante, kiam la viglegaj ĉevaloj senhalte galopis, pri kaprompiĝo.

Bětka kun Vorša atendis sur la sojlo. "Kaj vi, Václav, kie vi havas kroneton?" demandis parolema Bětka la kuĉeron, kiam estis la avineto kun la infanoj enirinta en la ĉambron.

"Oh, knabino, mi jam de longe forgesis kie mi ĝin lasis," ekrikanis ruze Václav, returninte la veturilon sur la ŝoseo.

"Ne parolu kun li," diris Vorŝa tirante ŝin, "ci scias, ke li ne scias teni sian langon, eĉ ne en Festo de Dio!"

Václav, ridante, vipis la ĉevalojn kaj tuj li malaperis. La freŝajn florkronetojn pendigis la avineto inter la fenestroj kaj sur la sanktajn bildetojn kaj la pasintjarajn ŝi ĵetis en "dian fajreton".