Avineto/X.

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
IX. Indekso : Avineto
de Božena Němcová
Tradukita de K. Procházka, Vl. Tobek
XI.

La deklivon de Žernov supreniras kvin pilgrimantinoj; ili estas: la avineto kaj la sinjorino patrino, Kristla, Mančinka kaj Barunka. La du unuaj havas siajn blankajn kaptukojn super la kapo tegmente falditaj por protekti la vizaĝon; la knabinoj posedas rondĉapelojn. Ili ankaŭ suprenfaldis la subjupojn kiel la pli aĝaj virinoj kaj sur la dorso ili portis malgrandajn ligvalizetojn, en kiuj ili havis nutraĵon.

"Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas kantadon," diris Kristla, kiam ili venis sur la supron de la deklivo.

"Mi ankaŭ," aŭdigis sin la knabinoj; "rapidu, avineto, por ke oni ne foriru sen ni," ili admonadis la avineton kaj volis ekkuri.

"Oh, vi stultulinetoj, kiam la kondukanto scias, ke ni ankaŭ iras, li ne foriros sen ni," retenis ilin la avineto, kaj la konsolitaj knabinoj marŝis egalpaŝe kun la ceteraj.

Sur la deklivo paŝtis paŝtisto ŝafojn kaj jam de malproksime estis salutanta la venantojn.

"Ĉu ni ne malsekiĝos de pluvo, Józa?" demandis lin la sinjorino patrino.

"Estu sen zorgoj, ĝi eltenos ĝis postmorgaŭ. Rememoru ankaŭ pri mi per unu ,Patro nia!' Feliĉan vojon!"

"Donu tion Dio, ni rememoros."

"Avineto, kiel scias Józa, kiam pluvos kaj kiam estos bela vetero?" demandis Barunka.

"Kiam estas pluvonte, rampas vermetoj el tero al supraĵo kaj de tio formiĝas argilkupoletoj; nigraj salamandroj elrigardas el truoj, sed lacerto kaŝas sin kaj ankaŭ araneo, kaj hirundoj flugas ĉe tero. Paŝtistoj estas dum la tuta dia tago en la naturo kaj ne havante ion por fari, ili observas la bestetojn, kiel ili vivas kaj kion ili faras. Mia plej bona kalendaro estas la montoj kaj la firmamento. Laŭ heleco de la montoj kaj laŭ koloro de la firmamento mi distingas, kiam komenciĝas bela, kiam malbela vetero, kiam venos ventoj, hajlado kaj neĝoj," aldonis la avineto.

Antaŭ la kapeleto de Žernov staras grupo da pilgrimantoj, viroj, virinoj kaj infanoj, pli ol unu patrino kunportas sian infanon en kuseneto por oferi ĝin al la dipatrino kaj elpeti por ĝi aŭ perditan sanon aŭ feliĉon.

La kondukanto Martinec staras sur la sojlo de la kapeleto; lia alta staturo superas ĉiujn ceterajn tiom, ke li per unu rigardo povas transrigardi la tutan al li konfiditan areton. Vidante la avineton kun la ceteraj venantan, li diris: "Nun ni estas ĉiuj, ni povas do ekiri. Tamen pli frue ni preĝu ,Patro nia‘ por feliĉa vojo!" La pilgrimantoj genufleksis antaŭ la kapeleto, preĝante, kaj vilaĝanoj, starante sur vilaĝplaco preĝis kun ili. Post la preĝo ili aspergis sin per benita akvo, unu el la junuloj prenis altan krucon sur kiun la fianĉino de Tomeš pendigis florkronon kaj Kristla oferis ruĝan rubandon, la viroj grupiĝis kun sia gvidanto ĉirkaŭ ĝi, post ili la virinoj parviciĝante laŭ sia aĝo. Tamen ili ne ekiris, la mastrinoj ankoraŭ havis ion por komuniki, la mastroj admonadis la domservistaron ke ĝi atentu la fajron kaj la bienojn, la infanoj petegis: "Alportu al ni pilgrimdonacojn!" la avinetoj petis: "Preĝu por ni ,Ave Maria!‘" - jen ekkantis Martinec per sonora voĉo: Salutita estu filino de Dio," la pilgrimantoj enfalis ĥore laŭ lia noto, la junulo suprenlevis la kronornamitan krucon, kaj la tuta grupo sekvis lin al Svato ovice. Ĉe ĉiu kruco aŭ kapeleto oni haltis kaj oferis "Patro nia" kaj "Kredo" je honoro kaj laŭdo de Dio! - Ĉe ĉiu arbo sur kiun ies pia mano pendigis bildon de Mario Virgulino, ĉe ĉiu kruco, kie okazis ia akcidento, oni preĝis.

Barunka kaj Mančinka bone atentis pri Martinec kaj kantis kun la ceteraj. Sed kiam ili venis malantaŭ Červená Hora, komencas subite Barunka demandi la avineton: "Mi petas vin, avineto, kie estis Tury , de kie devenis la muta knabineto?" Sed tiun ĉi fojon ŝi ne sukcesis bone: la avineto respondis al ŝi: "Kiam ci pilgrimas, ci devas turni ciajn pensojn al Dio kaj ne atenti aferojn aliajn. Kantu aŭ mallaŭte preĝu!"

La knabinoj kantis refoje dum kelka tempo, sed jen ili venis en arbaron: diversloke ruĝiĝis ankoraŭ fragoj en herbo, estus domaĝo lasi ilin tie: la knabinoj prefere deŝiris ilin, ĉe tio ili malaranĝis siajn ĉapelojn kaj jupojn, refoje estis io por ordigi kaj fine rememoris unu kaj la alia pri buĥtoj en pendsaketoj kaj ili komencis eltiradi pecon post peco. La avineto kaj la sinjorino patrino ne tro atentis pri ili, ili ambaŭ estis enprofundiĝintaj en preĝojn, kontraŭe Kristla, irante kun Anča, pli ol unu foje rerigardis je ili kaj admonis ilin. "Vin tre utilos tiu pilgrimo kaj grandajn profitojn vi havos el ĝi vere," ŝi ekridis.

Antaŭ la vespero venis la pilgrimantoj al Svato ovice; antaŭ la urbeto ili haltis, la virinoj vestis la ŝuojn, aranĝis iom la vestojn kaj nur poste ili eniris en la urbeton. Plej unue oni iris al puteto sub la preĝejo, kies akvo elŝprucas per sep fontoj el sub la arbo, sur kiu troviĝas bildo de Mario Virgulino.

Ĉe tiu puteto la pilgrimantoj haltis, preĝante; poste ĉiu trinkis el la fonto kaj trifoje frotis per malsekigita mano la okulojn kaj la vangojn. Tiu pura, malvarma akvo estas mirakla akvo, al kies saniga efiko miloj da homoj dankas sian sanon.

De la puteto iris la pilgrimantoj supren en la hele iluminitan preĝejon, el kiu resonis diversaj melodioj, ĉar alvenadis procesioj de diversaj flankoj kaj ĉiu el ili havis alian kanton.

"Aĥ, avineto, kiom bele estas ĉi tie," flustras Adélka.

"Vere, vere; genufleksu kaj preĝu," respondas la avineto.

La knabino genuiĝas apud la avineto, kiu klinas la kapon ĝis preskaŭ al la planko, elsendante ardan preĝon al la plej sankta dipatrino, kies bildo brilas sur la altaro, estante iluminita de multe da lumiloj, ornamita per kronoj kaj florbukedoj, kiujn plejparte oferdonis fianĉinoj kaj virgulinoj, por ke la plej sankta Virgulino favoru ilian amon - vestita per multekosta robo, ŝarĝita per mirbela juvelo, scie donacoj de tiuj, kiuj premataj de malsano, serĉis ĉe ŝiaj piedoj helpon kaj ankaŭ ĝin trovis.

Post finita preĝado aranĝis la gvidanto ĉe la sakristiano la aferojn prizorgotajn kaj poste li kondukis siajn ŝafetojn sur la litojn. Li ne bezonis prizorgi ilin antaŭe; kiel hirundoj alfluginte printempe okupas siajn estintajn nestojn, tiel iris ankaŭ la pilgrimantoj tien, kie ili ĉiujare trovis, se ne malavaran gastigon, do tamen afablan vizaĝon, panon, salon kaj puran liton. La sinjorino patrino kaj la avineto estadis ĉe administranto de karbminejoj; li kaj lia edzino estis jam maljunaj homoj, la avineto diradis »el malnova mondo« kaj pro tio ŝi sentis sin ĉe ili kvazaŭ hejme. La edzino de la administranto ekaŭdinte, ke venis la pilgrimantoj el Žernov, atendadis ilin jam kutime vespere sur benketo antaŭ la domo por konduki ilin internen. Antaŭ ol oni iris dormi, montris la mastrino al la sinjorino patrino siajn trezorojn, grandajn amasojn da tolo, kanvaso kaj ŝpinaĵo, kion plejparte ŝi mem estis ŝpininta kaj kion ŝi multigadis ĉiun jaron.

"Por kiu, estimata sinjorino, vi preparas ĉion ĉi tion, vi ja edzinigis jam vian filinon?" miris la sinjorino patrino.

"Sed mi havas tri nepinojn kaj vi scias ja, ke tolo kaj ŝpinaĵo estas fundamento de ĉiu doto."

Pri tio ambaŭ niaj patrinoj kompreneble plene konsentis; sed se aŭdis tiun parolon la sinjoro administranto, li diradis: "Nu panjo, vi sternas refoje; ĉu mi tamburanoncu foiron?"

"Oh, sinjoro patro, tio estas kvazaŭ lado, tio eltenos kvindek jarojn."

Nur tio ĉagrenis la edzinon de la administranto, ke ŝi ne povis regali la avineton per io pli bona krom per pano, ĉar la avineto, pilgrimante, vivis nur de pano kaj akvo. Kaj tia promeso estis por ŝi sankta kaj oni povis nenion kontraŭdiri. Ankaŭ al la sinjorino patrino tre plaĉis la noktpasigo ĉe la maljunaj geedzoj kaj kuŝiĝanta en lanugokusenojn, ŝi ĉiam diradis kun granda plezuro: "Kiom mola estas tiu lito; oni estas kvazaŭ en neĝon falinta."

Kristla kun Anča estis ĉe unu vidvino post malgranda kampisto; ili dormadis en la subtegmento sur fojno, kie al ili la mastrino preparis kuŝejon. Ili dormus ankaŭ bone eĉ sur ŝtono. Tiun nokton ili eĉ ne restis en la subtegmento, sed ili degrimpis per ŝtupareto malsupren en fruktoĝardenon.

"Ĉu ne estas ĉi tie milfoje pli bone ol supre; la ĝardeno estas nia kamero, la steletoj niaj kandeloj kaj la verda herbo nia kuseno," parolis al si Kristinka, volvante sin per jupo kaj kuŝiĝante sub arbon.

"Tie ni dormados, kara knabino," respondis al ŝi Anča kuŝiĝante apud ŝi. "Sed aŭskultu nur, la maljuna Fousková ronkas kvazaŭ se oni ŝutus ŝtonojn," ŝi ridis.

"Jes, estas amuziga dormi apud ŝi. Diru, ci, Frantina ĉu ci pensas ke ili venos morgaŭ?" demandis la knabino turnante sin al sia kunulino.

"Ili nepre venos," afirmis certece Anča. "Tomáš venos kvazaŭ per ĉevalo kaj ke Míla ne venus, estas absurda, li ja amas cin."

"Kiu scias, ni ankoraŭ ne parolis pri tio."

"Por kio estas bezone paroli, tion oni ekkonas; mi eĉ ne scias ĉu Tomeš iam diris al mi, ke li amas min, kaj ni tamen multe nin amas kaj baldaŭ ni havos edziĝfeston."

"Kaj kiam estos do nepre la edziĝfesto?"

"La paĉjo volas al ni cedi la mastrumejon kaj iri en malgrandan dometon kaj kiam tiu ĉi estos finkonstruita, estos edziĝfesto; tio okazos ĉirkaŭ festo de sankta Katarino. Estus bela se ni havus edziĝfeston en la sama tago."

"Oh, ci parolas, kvazaŭ estus jam la mano en maniko kaj ĉio estas ankoraŭ malproksime post montoj."

"Kio ne estas, povas esti. La gepatroj de Míla ĝojos, se Jakobo al vi enfamiliiĝos, kaj cia patro gajnos lertan filon; neniu pli konvenus al via mastrumejo kaj ankaŭ al ci. Vero restas vero, Jakobo estas la plej bela knabo en la tuta vilaĝo kaj ŝajnas al mi, ke Lucina, filino de la vilaĝestro, plendus pro li."

"Vidu, tio estas ankaŭ unu ŝtono, kiu kuŝas al ni sur la vojo," ekĝemis Kristla.

"Mia kara, tio estas pli ol unu ŝtono. Ĉu ci opinias, ke Lucina malmulte pezas? Ŝi sufiĉus jam per si mem kaj ŝia patro ĵetos ankoraŭ sur la pesilplaton saketon da rejnaj guldenoj."

"Tiom pli malbone."

"Sed pro tio ne rompu al ci la kapon, eĉ se ŝia patro estas vilaĝestro, li ne estas ankoraŭ Dio kaj Lucina kun sia tuta mono ne povas eĉ akvon al ci prezenti. Míla havas tamen sanajn okulojn."

"Sed se ĉio nin trompos, se oni ne akceptos lin en la kastelon kaj li devos fariĝi soldato!"

"Ne pensu pri tiaj aferoj; se sinjoro administranto vidos nigre, oni ŝmiros al li la okulojn, ĉu ci komprenas?"

"Oh, tio aranĝiĝus, tamen ne ĉiam ĝi estas efektivigebla. Estas vero, ke en nokto de sankta Johano mi sonĝis, ke Míla venis al mi, sed sonĝo estas nur sonĝo kaj la avineto diras, ke oni nek kredu superstiĉojn, nek volu sciiĝi de bona Dio, kiel li aranĝos nian sorton."

"La avineto ne estas tamen evangelio."

"Mi kredas la avineton kiel Sanktan Skribon, ŝi ĉiam sincere konsilas kaj ĉiu diras, ke ŝi estas perfekta virino; kion ŝi diras, estas sankta vero."

"Mi ja ankaŭ same opinias pri ŝi, tamen mi volus veti mian malgrandan fingron, ke estante juna, ŝi kredis la samon kiel ni. Maljunaj homoj estas ĉiam tiaj; nia patrino konstante plendas super ni, ke tiu nuna junularo volus nur danci kaj plezurigi sin, ke ĝi havas eĉ ne pinĉprenon da prudento. Tio, ŝi diras, ne estadis dum ŝiaj junaj jaroj kaj mi scias tute certe, ke nia praavino estis eĉ ne je unu haro pli bona ol ni en junaĝo, kaj ni, kiam ni estos maljunaj, ankaŭ kantos tiel. Sed nun ni rifuĝu sub protekton de la dipatrino kaj ni dormu!" aldonis Anča, volvis sin per jupo kaj kiam rigardis Kristla post momento ŝian vizaĝon, ŝi estis en regno de sonĝoj.

En la subtegmento estis trankviliganta ankoraŭ unu el virinoj, kiuj tie dormis, infanon, sed tiu ne lasis sin kvietigi.

"Kaj ĉu, patrino, estas la infano ĉiun nokton tiom maltrankvila?" demandis alia virino vekiĝinte.

"Jes, jam dum dekkvar noktoj. Mi preparis kion nur oni konsilis, fruktoŝelon de papavo, asperulon, nenio helpis. La forĝistedzino diris, ke ĝi havas abscesetojn sur la intestoj. Mi decidis oferi la infanon sur altaro de Dipatrino, ĝi saniĝu aŭ prenu ĝin Dio al si."

"Metu ĝin morgaŭ sub fontojn, tiamaniere, ke la akvo trifoje verŝiĝu trans ĝin, tio helpis ankaŭ mian filinon," konsilis la virino, turniĝis je alia flanko kaj endormiĝis.

Matene, kiam la pilgrimantoj amasiĝintaj antaŭ la preĝejo donadis al si la manojn kun kutimaj vortoj: "Ni pardonu nin reciproke," aŭ kiam ili iris por komunii, aŭdigis sin malantaŭ Kristla kaj Anča du konataj voĉoj: "Ankaŭ al ni estu pardonite!"

"Eĉ sen konfeso ni donas al vi absolucion," respondis Anča, donante la manon al Tomeš, Kristla poste ruĝiĝinte donis la sian al Míla. La knaboj enviciĝis en la procesion de Martinec kaj iris kun la ceteraj en la preĝejon.

Post finitaj diservoj iris ĉiuj en banejon por sin bani, ĉe kio la pli maljunaj virinoj kaj viroj aplikis kupojn, kio apartenis jam al tuto.

Post la banado oni aĉetis pilgrimobjektojn. La sinjorino patrino aĉetis tutajn pakaĵojn da bildetoj, rozarioj, figuretoj kaj aliaj diversaj donacetoj. "Mi havas ja domservistaron, venos la muelklientoj, ĉiu atendas la pilgrimdonacon," ŝi parolis al la avineto.

Apud la avineto staris alia avino, maljuna Fousková; ŝi aĉetus volonte pistakan rozarion, sed kiam diris al ŝi la komercisto, ke ĝi kostas dudek krejcerojn en bona arĝento, ŝi malĝoje remetis ĝin sur la pupitron, dirante, ke ĝi estas kara.

"Kara, vi diras ke kara," indigniĝis la komercisto; "tiam dum via tuta vivo, vi persono, ne havis en la mano pistakan rozarion. Aĉetu marcipanan!"

"Nu, patro, por alia ĝi ne estas kara, tamen por mi ĝi estas, ĉar mia havaĵo ne estas pli granda ol unu duonfloreno."

"Por tio vi ne aĉetos pistakrozarion," diris la komercisto. Fousková foriris, sed la avineto sekvis ŝin kaj diris al ŝi, ke ŝi iru kun ŝi al alia komercisto, tiu, ŝi diris, havas tre malkaran komercaĵon. Kaj fakte - tiu komercisto donis ĉion preskaŭ por manpremo, aŭ por prezo kiun la avineto mem difinis, tial ke Fousková ricevis por la duonfloreno ne nur pistakan rozarion, sed ankaŭ bildetojn kaj aliajn objektojn.

Kiam ili foriris de la vendejo, diris Barunka: "Ĉu ne vere, avineto, ke vi pagis al la komercisto ĉion, kio mankis; mi ja bone rimarkis, kiel vi palpebrumis je li, ke tion Fousková ne vidu."

"Se ci vidis, bone, do ne diru tion al aliaj; kion donas la dekstra mano, pri tio ne sciu la maldekstra," respondis la avineto.

Kristla aĉetis arĝentan ringon, sur kiu estis du brulantaj koroj; Míla ankaŭ aĉetis tuj ringon, sur kiu estis du sin premantaj manoj. Ĉiujn ĉi tiujn donacetojn lasis la pilgrimantoj tuŝbeni kaj ĉiu konservis la tuŝbenitajn rozarion, ringon, bildeton aŭ libreton kiel relikvon.

Havante ĉion en ordo, dankis la pilgrimantoj al siaj gastigintoj, preĝis ankoraŭ unufoje ĉe la mirakla fonto kaj rekomendinte sin sub protekton de Dipatrino, ili ekmarŝis al hejmo. En arbaro de Retín, proksime de naŭ krucoj apud puteto oni ripozis; soifante ili amasiĝis ĉirkaŭ la fonto kaj kiam ili vidis, ke Kristla donas al Míla trinki el mankavo, ili venis kaj petis ke ŝi enverŝu ankaŭ al ili, kion ŝi volonte faris. Poste sidiĝis la maljunaj en herbon, rakontis al si, kion kaj kiapreze tiu aŭ alia aĉetis kiel pilgrimdonacon kaj kiaj procesioj tie estis. Knabinoj disiris en la arbaro por ŝiri florojn je kronoj kaj knaboj dume riparis grandan tombon kaj lignajn krucojn sur ĝi.

"Diru al mi, Ančinka, kial estas tie ĉi tiuj naŭ krucoj?" demandis Barunka aranĝante la florojn, el kiuj Anča plektis kronon.

"Aŭskultu, mi rakontos tion al vi. Ne malproksime de ĉi tie estas maljuna ruiniĝinta kastelo, oni nomas ĝin »Vizmburk«. Antaŭ pratempoj estis en tiu kastelo paĝio nomata Heřman. Li amis knabinon el proksima vilaĝo. Ankoraŭ alia amindumis ŝin, sed tiu ne plaĉis al ŝi kaj ŝi donis sian vorton al Heřman. La edziĝfesto estis okazonta. Matene la saman tagon venis la patrino de Heřman al li kaj alportis al li ruĝajn pomojn kaj demandis lin, kial li estas tiom enpensiĝinta kaj li respondis, ke li mem ne scias tion. La patrino petis lin, ke li ne forrajdu, ke ŝi malbone sonĝis, sed li elsaltis, adiaŭis la patrinon kaj sursaltis la blankĉevalon. Sed la ĉevalo ne volis eliri el pordego; la patrino refoje petas lin: »Filo, restu hejme, jen malbona antaŭsigno, malbone ci fartos:« sed li ne obeis, spronpikis la ĉevalon kaj estis trans la ponto. La ĉevalo rezistis kaj ne volis daŭrigi la vojon kaj la patrino petis lin la trian fojon; tamen Heřman nenion atentis kaj forrajdis al la fianĉino. Kaj kiam oni rajdis al preĝejo kaj venis sur tiun ĉi lokon, atakis ilin tiu alia knabo kiu aspiris ankaŭ la knabinon kun siaj kamaradoj. Ambaŭ rivaloj komencis interbatiĝi kaj Heřman estis mortigita. Kiam la fianĉino ekvidis tion, ŝi enigis ponardon en sian bruston, la edziĝgastoj mortigis la rivalon de Heřman kaj tiamaniere naŭ homoj pereis ĉi tie. Oni metis ĉiujn en unu tombon kaj je memoro starigis naŭ krucojn. De tiu tempo oni ĉiam riparas tiujn krucojn kaj se ni somertempe preteriras, ni foje ornamas ilin per florkroneto kaj ĉiu preĝas »Patro nia« por iliaj animoj."

Tiel finis Anča; sed la maljuna Fousková, kiu serĉis proksime fungojn kaj parte aŭskultis la rakontadon, balancinte la kapon, diris: "Ne okazis tiel, Anča; Heřman estis paĝio el kastelo Vitoboř kaj ne el Vizmburk kaj la fianĉino estis el Svato ovice. Kaj li estis mortigita kun sia edziĝasistanto kaj svatisto pli frue ol li venis al la fianĉino; la fianĉino atendis lin, sed ne ĝisatendis. Oni sidiĝis al tablo kaj jen komencas soni la funebra sonorilo; la fianĉino trifoje demandis la patrinon pro kies morto oni sonorigas, la patrino ĉiam elturniĝe respondis ke al tiu aŭ iu alia, ĝis ŝi kondukis ŝin en kameron kie kuŝis la mortigita Heřman. La fianĉino ekvidinte tion, trapikis al si la koron. Oni enterigis ĉiujn ĉi tie. Tiel mi tion aŭdadis," finparolis Fousková.

"Kiu povas prijuĝi, kiu el ni estas prava, se tio okazis antaŭ pratempoj. Fine ĝi estu okazinta kiel ajn, domaĝe, ke tio okazis. Estus pli bone se ili estus povintaj sin preni kaj feliĉe vivi."

"Sed tiam neniu scius pri ili, ni ne rememorus pri ili kaj ne kronornamus ilian tombon," diris Tomeš riparante difektitan abiolignan kruceton.

"Ah! Kion tio helpas, mi tamen ne volus esti tia malfeliĉa fianĉino," opiniis Anča.

"Kaj mi ankaŭ ne," diris Kristla, alvenante de malantaŭ la arboj kun pretaj florkronetoj.

"Nu mi ankaŭ ne dezirus esti mortigita en tago de mia edziĝo," diris Míla, "sed tamen estis Heřman pli feliĉa ol tiu lia rivalo. Tio devis esti granda turmento, vidi, ke iu alia veturigas hejmen tiun, kiun li amis. Decas por li tiom pli arde preĝi, ĉar li mortis en malbono kaj malfeliĉo, kontraŭe Heřman en feliĉo kaj difavoro."

La knabinoj pendigis la kronojn sur la krucojn, disĵetis la ceterajn florojn sur la muskokovrita tombo kaj preĝinte, ili revenis al la pilgrimantoj. Post nelonge prenis la gvidanto sian bastonon, la knabo levis la krucon kaj kantante, daŭrigis la pilgrimantoj la vojon al hejmo. Sur disvojo, proksime de Žernov, atendis ilin la vilaĝanoj; la infanoj ekaŭdinte kantadon kaj vidante en malproksimo flagri ruĝan flagon, kuregis renkonte al siaj patrinoj, ne povante ĝisatendi la pilgrimdonacojn. Antaŭ ol la procesio venis en la vilaĝon, provis jam la knaboj novajn trumpetojn, fajfis per fajfiloj, rajdis sur lignaj ĉevaloj, la knabinoj portis pupojn, korbetojn, bildetojn kaj marcipanajn korojn. Post preĝo en la kapeleto dankis la pilgrimintoj sian gvidinton, la knabo metis la krucon al li konfiditan en la kapeleton, la florkronon kun rubandoj li pendigis sur la altaron kaj poste ĉiuj disiris en siajn loĝejojn.

Kiam ĉe disiro donis Kristla al Anča la manon, rigardis Anča arĝentan ringon, kiu brilis sur fingro de Kristla kaj kun ekrideto ŝi diris: "Tio ne estas la sama, kiun ci aĉetis."

Kristla iom ruĝiĝis, sed antaŭ ol ŝi respondis, flustris Míla al Anča: "Ŝi donis al mi la koron, mi al ŝi la manon."

"Bela interŝanĝo; donu Dio sukceson!" afirmis Anča.

Ĉe la statuo sub la tilioj apud la muelejo sidis la familio de Prošek kaj la patro muelisto; de tempo al tempo ili rigardis al la monteto de Žernov. Ili atendis la pilgrimantojn. Kaj kiam la suno elsendis la lastan radion sur la monteton kaj surverŝadis per ora lumo pintojn de branĉolarĝaj kverkoj kaj graciaj fraksenoj, ekblankiĝis en ombro de pli malsupre kreskanta arbetaĵo blankaj ŝultrotukoj kaj pajlaj ĉapeletoj rapide aperadis inter la verdaĵo. "Ili venas jam!" vokis la infanoj, kiuj plej diligente observis la deklivon kaj ĉiuj tri rapidis al la ponteto, kiu kondukis trans la riveron al la deklivo. La geedzoj Prošek kun la sinjoro patro, kiu turnadis la flartabakujon kaj iom fermetadis la okulojn, iris renkonte al la avineto kaj al la sinjorino patrino. La infanoj kisis la avineton kaj ĉirkaŭsaltadis ŝin, kvazaŭ ili ne estus ŝin dum la tuta jaro vidintaj. Barunka siavice paradis antaŭ la gepatroj, ke eĉ ne iomete doloris al ŝi la kruroj. La avineto demandis la infanojn, ĉu ili rememoris pri ŝi kaj la sinjorino patrino demandis la sinjoron patron: "Kio nova estas?"

"Oni tondis kalvulon, kara patrino, kia okazintaĵo," respondis la sinjoro patro kun tre komike serioza mieno.

"Oni neniam sciiĝas veron de vi," ekridis la sinjorino patrino kaj frapetis la sinjoron patron je la mano.

"Kiam vi estas hejme, li incitetas vin kaj kiam vi forestas, li estas nubvizaĝa kaj nenie li eltenas," diris sinjorino Prošková.

"Tio estas tiel, sinjorino baptopatrino, la viroj scipovas nin nur tiam taksi, kiam ni mankas al ili."

Tielsence oni daŭrigis kaj la rakontado ne havis finon. La pilgrimado de Svato ovice estis por la loĝantoj de malgranda valeto, se ne malofta okazintaĵo, ĉar ĝi ripetiĝadis ĉiun jaron, tamen tiom eminenta, ke oni havis dum tutaj dekkvar tagoj parolmotivon. Se iu el la ĉirkaŭaĵo pilgrimis al Vambeřice, oni parolis pri tio kvaronjaron antaŭ kaj kvaronjaron post tio, kaj pri pilgrimantino al Maria-Cel parolis la homoj la tutan jaron.