Avineto/XII.

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
XI. Indekso : Avineto
de Božena Němcová
Tradukita de K. Procházka, Vl. Tobek
XIII.

Estis kutimo ne nur en la muelejo sed ankaŭ en la arbaristejo kaj en Staré Bělidlo, ke al ĉiu, kiu venis en la domon je kristnaska vespero kaj Festo de Dio, oni donis manĝi kaj trinki ĝis satiĝo; kaj se estus neniu veninta, estus la avineto irinta sur disvojon por serĉi iun gaston. Sed kian ĝojon ŝi havis, kiam neatendite venis antaŭ la kristnaska vespero ŝia filo Kašpar kaj filo de ŝia frato el Olešnice! Tutan duontagon ŝi ploris pro ĝojo kaj ĉiumomente ŝi forkuradis de la bakado de plektokukoj en la ĉambron, kie la venintaj sidis inter la infanoj por rigardi la filon, aŭ por demandi la nevon kion faras tiu aŭ alia en Olešnice, kaj al la infanoj ŝi ripetis ne unufoje: "Rigardu la onklon, li estas vera portreto de via avo, nur lian staturon li ne posedas." La infanoj observis ambaŭ onklojn de ĉiuj flankoj kaj tiuj ĉi tre plaĉis al ili, precipe pro tio, ke ili amike respondis ĉiun ilian demandon.

La infanoj volis ĉiun jaron fasti, por vidi oran porketon, sed tio neniam efektiviĝis; la volo estis bona sed la korpo malforta. ... En kristnaska tago estis ĉiu malavare regalita, ankaŭ la kortbirdaro kaj la bruto ricevis plektokukojn, kaj post la vespermanĝo prenis la avineto de ĉio, kion oni vespermanĝis, po peco duonon de tio ŝi ĵetis en la kanaleton, alian duonon ŝi enterigis en la fruktoĝardeno sub arbon, por ke akvo restu pura kaj sana kaj la tero estu fruktodona, kaj kolektinte ĉiujn panerojn, ŝi ĵetis ilin en "fajron", por ke ĝi ne "malutilu".

Malantaŭ la stalo skuis Bětka siringon, vokante:

"Montriĝu hodiaŭ per hunda ekbojo, al mia amoto, kie la vojo";

kaj en la ĉambro fandis la knabinoj plumbon kaj vakson kaj la infanoj flosigis kandeletojn en nuksoŝeloj sur akvo.

Jan sekrete puŝetis la varon kun akvo por ke tiu ĉi moviĝu kaj la ŝeloj reprezentantaj barkojn de vivo balanciĝu de la bordo en la centron; poste li ekvokis ĝoje: "Rigardu kiom malproksimen, kiom malproksimen mi iros en la mondon!"

"Oh, kara knabo, kiam ci estos en fluo de la vivo, inter turniĝoj kaj rifoj, kiam la ondoj agitos la barkon de cia vivo, tiam ci rememoros sopire la trankvilan havenon el kiu ci elflosis," diris por si mallaŭte la patrino, je duonoj distranĉante "la pomon de la feliĉo" de la knabo. La grajnoj formis stelon, estis tri sendifektaj radioj, la aliaj du estis nekompletaj, de vermo formorditaj. Flankenmetinte la pomon kun ekĝemo, ŝi distranĉis alian por Barunka, kaj vidante refoje nekompletan stelon, ŝi diris por si: "Do, nek unu nek la alia estos perfekte feliĉa!" Ŝi distranĉis ankoraŭ pomojn por Vilém kaj Adélka, kaj en tiuj estis nedifektitaj steletoj je kvar radioj. "Eble tiuj ĉi," pensis la patrino kaj Adélka interrompis ŝian meditadon, plendante, ke ŝia barketo ne volas forbordiĝi kaj ke la kandeleto jam finbrulas.

"La mia ankaŭ estingiĝas ja kaj ne malproksimiĝis tre," diris Vilím.

En tiu momento refoje iu puŝis la varon, la akvo rapide ondiĝis kaj la barketoj meze flosantaj subakviĝis.

"Ha, ha, vi mortos pli frue ol ni," vokis Adélka kun Vilímek.

"Tio faras nenion, ni estis pli malproksime," respondis Barunka kaj Jan afirmis; tamen la patrino malĝoje rigardis la estingiĝintajn kandeletojn kaj antaŭsento ekregis ŝian animon ĉu tamen tiu senkulpa infanludo profetas ilian estontecon.

"Ĉu alportos al ni ion Jesueto?" demandis la infanoj sekrete la avineton, kiam oni komencis forportadi la manĝilaron.

"Tion mi ne povas scii; atendu, kiam li sonorigos," diris la avineto. La pli malgrandaj infanoj stariĝis antaŭ la fenestroj, opiniante, ke Jesueto devas preteriri kaj ke ili ekaŭdos lin. - "Ĉu vi ne scias, ke Jesueton oni povas nek vidi nek aŭdi?" diris la avineto. "Jesueto sidas en ĉielo sur hela trono kaj sendas donacetojn por bonaj infanoj pere de anĝeloj, kiuj alportas ilin sur oraj nuboj. Vi aŭdos nenion krom sonoriloj."

La infanoj rigardis tra la fenestroj, pie aŭskultante la avineton. En tiu momento ekaperis en mallumo hela lumo kaj ekstere eksonis sonorileto. La infanoj kunmetis la manojn, kaj Adélka flustris mallaŭte: "Avineto, tiu lumo estis Jesueto, ĉu ne vere?" La avineto jesis; en tiu momento enpaŝis ankaŭ la patrino en la pordon, anoncante al la infanoj, ke Jesueto en la ĉambron de la avineto metis por ili donacojn. Kiaj tumulto kaj ĝojo estis, kiam ili vidis iluminatan, ornamitan arbon kaj sub ĝi belajn donacojn! La avineto ne konis ja tiun ĉi kutimon, kiu ne estis disvastigita inter la popolo, sed ĝi plaĉis al ŝi; longe antaŭ Kristnasko ŝi mem penis pri la arbo kaj helpadis al la filino ĝin ornami. "En Neisse kaj en Kladslco regas tiu ĉi kutimo ĝenerale; ĉu ci memoras, Kaŝpar, ci estis tiam, kiam ni estis tie, jam granda knabo?" diris la avineto al sia filo, lasante la infanojn ĝoji kun siaj donacetoj kaj sidiĝinte apud li al forno.

"Kiel mi ne memorus; tio estas bela kutimo, kaj bone, Terezka, ci faras, ke ci rekondukis ĝin; restos post ĝi belaj rememoroj por la infanoj, kiam ili eksentos malfacilaĵojn de la vivo. Je tiu tago oni plej ofte rememoras en fremdlando, mi spertis tion dum ĉiuj jaroj, kiujn mi pasigis en fremdlando. Sufiĉe bone mi fartis ĉe la majstro, tamen ĉiam mi pensis: "Prefere mi sidus ĉe la patrino kaj manĝus kaĉon kun mielo, kukojn kun papavo kaj piron kun brasiko, ĉiujn bonajn manĝaĵojn ĉi tie mi donus por tio!"

"Niaj manĝaĵoj," ekridetis la avineto kaj jesis per la kapo; "sed ankoraŭ ci forgesis pri sekaj fruktoj."

"Vi scias ja, ke mi ne tro ŝatis tion ĉi; en Dobruška oni nomas tion muziko. Sed je io alia mi rememoradis, kion ni ĉiuj plezure aŭskultadis."

"Mi scias ja, kion ci pensas: kanton de paŝtistoj; tio estas ankaŭ ĉi tie, atendu; post nelonge ci ankaŭ ekaŭdos ĝin, diris la avineto, kaj apenaŭ ŝi finparolis, aŭdiĝis de ekstere paŝtista trumpeto. Plej unue li trumpetis melodion de la paŝtista kanto, poste li komencis kanti: Supren, leviĝu, paŝtistoj, aŭskultu novaĵon, la Savonto naskiĝis en Betlemo en stalo," kaj tiel plu. - "Ci estas prava, Kašpar, se mi ne aŭdus tiun kanton, la Kristvespero ne ŝajnus al mi tiom gaja," diris la avineto aŭskultante kun plezuro. Poste ŝi eliris eksteren kaj pridonacis la paŝtistojn malavare.

En tago de sankta Stefano iris la knaboj kanti en la muelejon kaj en la arbaristejon; se ili ne estus venintaj, pensus la sinjorino patrino, ke plafono estis falinta sur ilin kaj ŝi mem estus alkurinta en Staré Bělidlo. Bertík kaj Frantík venis reciproke kanti malsupren.

Kristnaskaj tagoj pasis; la infanoj interparolis jam, ke venos tri reĝoj, kaj ke la sinjoro instruisto venos skribi K M B sur pordojn kaj kanti, kaj nur post festo de tri reĝoj solenis la ŝpinistinoj "longan nokton". En Staré Bělidlo kaj en la muelejo tio ne estis tia, kiel en la vilaĝo, kie estis multe da gejunularo; tie oni elektis reĝinon kaj reĝon, estis muziko, oni ornamis ŝpinspindelon kaj donis harligaĵon. En Staré Bělidlo oni aranĝis bonan vespermanĝon, la ŝpinistinoj kunvenis, oni kantis, manĝis kaj trinkis kaj kiam subite eksonis malantaŭ pordo gurdo, oni komencis danci en la kuirejo. Venis ankaŭ Tomeš, sinjoro patro kaj la arbaristo, venis ankoraŭ aliaj kaj malgranda balo estis improvizita. La kuirejo estis ja pavimita nur per brikoj sed tio neniel ĝenis la knabinojn, kaj kiuj domaĝis la ŝuojn, tiuj dancis nudpiede.

"Nu, avineto, ni povus ankaŭ kune iom aerumi la faldojn, ĉu ne?" rikanis la sinjoro patro veninte el la ĉambro, kie sidis la maljunaj, en la kuirejo inter la dancantojn, kie ankaŭ estis la avineto, ĉar ŝi devis inspekti la geetularon, kiu meze de la rondo balanciĝis kune kun Sultán kaj Tyrl.

"Oh, kara sinjoro patro, estis tempoj, kiam mi ne zorgis pri tio, ke mi havas piedojn plenaj de sangaj kaloj, nur se mi dancis. Apenaŭ mi montriĝis en gastejo aŭ somere en draŝejo, jam kriis knaboj: Madlena estas ĉi tie, ludu "kalamajka", "vrták"!*) Kaj Madla turniĝadis jam." Sed nun, ho mia bona Dio, mi estas kiel vaporo super poto."

"Ho, vi estas ankoraŭ kiel koturno, avineto, ni tamen povus provi ekdanci," opiniis la sinjoro patro, turninte la flartabakujon inter la fingroj.

"Jen estas dancantino, sinjoro patro, tiu scias turniĝadi kiel spindelo," ridis la avineto prenante je la mano la junan edzinon de Tomeš, kiu staris malantaŭ la sinjoro patro kaj aŭskultis ilian dialogon.

Gaje prenis la juna virino la sinjoron patron je la mano, al Kudrna ŝi diris, ke li ludu la unuan malrapide. Kudrna, tenante en unu mano pecon da miliaĵo, kiun li de tempo al tempo formanĝadis, ekludis malrapidan nacian valson "sousedská", kaj la sinjoro patro devis vole nevole danci. La gejunularo komencis aplaŭdi tiom, ke la sinjorinoj eliris el la ĉambro por rigardi, kio estis okazinta. Kiam ili estis tie, prenis Tomeš al danco la sinjorinon muelistedzinon, la sinjoro patro estante "en fajron" dancis ankoraŭ kun la domestrino kaj tiel ankaŭ la maljunaj pasigis per dancado iom da tempo kaj la avineto ridis poste la sinjoron patron.

  • ) Naciaj dancoj. R. de trad.

Kaj apenaŭ estis pasinta la "longa nokto", estis refoje festeno en la muelejo, oni buĉis porkon, fritis bulkojn, ĉe ĉio devis esti la amikoj el Staré Bělidlo kaj la sinjoro arbaristo; la sinjoro patro venigis ilin per glitveturilo. Tiu ĉi festo ripetiĝis poste en la arbaristejo kaj fine ankaŭ ĉe Prošek, kie oni ludis unu tagon Sanktan Doroteon. Reĝo Diokleciano estis Václav Kudrna, virgulino Doroteo estis lia fratino Lída, du korteganoj, juĝisto, ekzekutisto kaj ties du helpantoj estis knaboj verŝajne el Žernov. La helpantoj kaj la korteganoj portis saketojn por donacoj. Antaŭ la domo de Prošek estis longa glitvojo, tie kutime haltis la sinjoroj aktoroj por iom amuziĝi per glitado; la virgulino Doroteo rigardis ilin triste, tremante pro malvarmo. Ŝi admonis ilin kvankam ke ili jam iru, tamen ŝia voĉo kontraŭ tiom da aliaj estis malforta kaj ŝi devis multfoje ankoraŭ esti atestantino de ilia batalo per neĝbuloj, se iu puŝis alian ĉe la glitado. Fine ili enpaŝis en la domon, kie akceptis ilin hundoj kun grandega bojado kaj la infanoj kun ĝojo. Apud la forno ili reordigis siajn vestojn kaj formetis la saketojn. Iliaj kostumoj estis tre simplaj; la virgulino Doroteo havis botojn de sia frato, sur siaj vestoj blankan robon el maldika tolo, prunteprenitan de Mančinka, ĉirkaŭ la kolo koralojn, anstataŭ vualo blankan ŝultrotukon de sia patrino kaj sur ĝi kroneton el papero. La knaboj havis sur siaj vestoj blankajn ĉemizojn, ĉirkaŭ la talio diverskolorajn tukojn kaj paperajn ĉapojn. Diokleciano havis ankaŭ kronon kaj de liaj ŝultroj pendis mantelo, florkolora antaŭtuko, kiun dimanĉe portis la patrino, kiun tiu ĉi kun speciala komplezo pruntis al li. Iom varmiĝinte ili stariĝis meze de la ĉambro kaj komencis prezenti sian spektaklon; la infanoj aŭdis tion ĉiujare sed ĉiam ĝi tre plaĉis al ili. Kiam poste la reĝo Diokleciano, idolano, kondamnas virgulinon Doroteon, kristaninon, ke ŝi mortu per mano de ekzekutisto, prenas ŝin la helpantoj de tiu ĉi sub la brakoj kaj kondukas ŝin sur eŝafodon, kie atendas ŝin la ekzekutisto kun levita glavo kaj ekvokas kun terura patoso: "Virgulino Doroteo genuiĝu, mian glavon ne timiĝu, mallevu fiere la kapon, mi faros majstrecan hakon!" La virgulino Doroteo genuiĝas, mallevas la kapon kaj la ekzekutisto forhakas ŝian kronon de la kapo, kiun la helpantoj relevas. Poste ĉiuj kliniĝas, la virgulino Doroteo refoje metas la kronon sur sian kapon kaj stariĝas en angulon al la pordo.

"Rigardu, kiel la infanoj scias tion bele ludi, estas ĝojo aŭskulti," parolas Vorša.

La avineto ankaŭ tre laŭdas ilin kaj la infanoj ŝarĝitaj per multaj donacoj eliras el la pordo. Malantaŭ la domo ili ekzamenas kion ili estis ricevintaj; la nutraĵon distribuas la reĝo tuj, sed monon li ŝovas en sian paŝon, ĉar li sola kiel direktoro de la tuta entrepreno rajtis tion kaj ĉar li ankaŭ elspezojn kaj respondecon portis. Post tia laŭrajta distribuo marŝis la infanoj al Riesenburk. La infanoj de Prošek dum kelke da tagoj ripetadis fragmentojn el la deklamaĵoj kaj ludis Doroteon. Sole la patrino ne povas kompreni, ke tia sensencaĵo povas al iu plaĉi.

Kaj jen estis jam karnavalo ĉi tie, kaj dimanĉe alvenis el la urbo bela glitveturilo. Ĉevaloj havis sonoriletojn, kiuj en la korto tiom forte eksonis, kiam ajn la ĉevaloj ekmoviĝis, ke korniko, la vintra vizitanto de la sojlo, rapide forflugis sur la sorparbon kaj la kokinoj kun paseroj kun granda miro rigardis la ĉevalojn, pensante verŝajne: Sinjoro mia reĝo, kion ĝi signifas! Oni alvenis por inviti la familion de Prošek, ke ĝi solenu la finon de la karnavalo ĉe la baptopatro Stanický en la urbeto. La avineto tamen neniam konsentis iri; ŝi diradis: "Kion tie? Lasu min hejme, mi ne konvenas inter urbanojn." Ambaŭ Stanický estis bonaj kaj amikaj homoj; sed ĉar ili posedis gastejon, alvenis diversaj gastoj ankaŭ de malproksimo de kelke da mejloj kaj tio ne estis societo por la modera avineto. Kiam vespere alveturis la infanoj hejmen, ili rakontis al la avineto, kion bonan ili havis, ili alportis al ŝi pecojn da manĝaĵoj, laŭdis la bruan muzikon kaj rakontis kiu estis tie.

"Kaj divenu, kiun mi ankoraŭ vidis tie," diris Jan.

"Nu, kiun do?" demandis la avineto.

"La komerciston Vlach, kiu al ni alveturadas kaj donas al ni ĉiam figojn. Sed vi ne estus lin rekoninta, li ne estis tiom malpura kiel kiam li alveturas al ni; li estis vestita kiel la sinjoro princo kaj li havis orĉenon ĉe horloĝo."

"Se oni havas da io sufiĉe, oni povas malŝpari," diris la avineto, "cetere," ŝi aldonis, "vi ankaŭ ne iras inter la homojn en la vestoj, en kiuj vi hejme ruliĝas, tion oni ŝuldas al la societo kaj al si mem, iri en pura vesto, se tio povas esti."

"Sed li devas esti riĉa, ĉu ne vere?" opiniis la infanoj.

"Mi ne scias, mi ne vizitis lian ŝrankon, sed li povas esti, li scias bone vendadi."

La lastan tagon de la karnavalo venis ankoraŭ kun granda krio maskitaro, fronte troviĝis mem Karnavalo; li estis tute ĉirkaŭvolvita per piztrunkoj kiel urso. En ĉiu domo forŝiris la mastrinoj pecon de ĝi kaj kaŝis ĝin. Tiun pecon da piztrunkoj ili donis en la nestojn de la kovontaj anseroj, por ke ili bone kovu.

La karnavalo estis metita en tombon, kaj kun ĝi finiĝis la vintraj amuzoj. La avineto kantadis ĉe la radŝpinilo fastajn kantojn; kiam la infanoj al ŝi alsidiĝis, ŝi rakontis al ili pri la vivo de Jesuo Kristo kaj la unuan fastan dimanĉon ŝi surmetis funebran veston. La tagoj estis pli longaj, kaj la suno pli potenca, varmega vento degeligadis la neĝon sur la deklivoj. La kokinoj jam denove gaje pepadis sur la korto, la mastrinoj, kunveninte, parolis pri kovmetado de ovoj, pri semado de lino, la mastroj preparis plugilojn kaj erpilojn. Kiam sinjoro arbaristo volis el la kontraŭa arbaro rekte al Staré Bělidlo, li ne povis plu trans la riveron, la glacio estis krevanta kaj iom post iom popece adiaŭanta, kiel sinjoro patro diradis, kiam li matene iradis inspekti la akvobarilon kaj por momento haltis sur la domperono de Prošek ĉe la avineto.

Pasis dimanĉoj la Nigra, la Svata, la Terna, kaj la kvinan dimanĉon, la Mortan, la infanoj ekĝojis: "Hodiaŭ ni elportos la morton." kaj la knabinoj aldonis: "Hodiaŭ estas nia petkantado." La avineto aranĝis al Adélka "somerarbeton", por kiu ŝi kolektadis dum kelke da tagoj ovoŝelojn, pendigis ilin sur ĝi, surligis ruĝajn rubandojn, por ke ĝi havu gajigan aspekton. La knabinoj iris petkantadi. Posttagmeze ĉiuj knabinoj kunvenis en la muelejo, kie oni aranĝis la mortfiguron. Cilka faris pajlan faskon, ĉiu el la knabinoj donis ion el la vestaro por ĝi; ju pli bela estis la Mortfiguro, des pli granda fiero. Kiam ĝi estis aranĝita, prenis ĝin du knabinoj sub la brakojn, la ceteraj parviciĝis malantaŭ ili, kaj turnante la somerarbetojn ili kantis: "La morton ni portas el la vilaĝo, novan someron en la vilaĝon," irante de la muelejo al la kluzo. La pliaĝa junularo iris nemalproksime post ili, sed la knaboj, moke gestante, ilin ĉirkaŭsaltadis, volante al la Mortfiguro depreni la kufon; sed la knabinoj defendis ĝin. Alveninte al la kluzo, ili rapide senvestigis la morton kaj kun granda ĝojvokado ĵetis la faskon en la akvon; post tio ariĝis la knaboj kun la knabinoj kaj kune ekkantis: "La morto naĝas en la akvo, la nova somero veturas al ni kun ruĝaj ovoj, kun flavaj paskokukoj." Poste la knabinoj siavice komencis: "Somero, somero, kie ci estis tiel longe? Ĉe la fonto ĉe la akvo - mi lavis la manojn kaj la piedojn. Violo, rozo flori ne povas, ĝis kiam Dio ilin helpos." Kaj nun la knaboj aŭdiĝis: "Sankta Petro el Romo, sendu botelon da vino, por ke ni trinku kaj Dion laŭdu."

"Nu, venu, venu, petkantantoj!" vokis sinjorino Prošek, aŭskultante sur la domperono la junularon; "eniru, ni ne donos al vi la vinon, sed tamen ion, por ke vi gajiĝu."

La junularo eniris kun la hejmaj knabinoj en la ĉambron, kaj Kristla kun la ceteraj iris post ili, ĝojante kaj kunkantante.

Matenon de la Palma dimanĉo kuris Barunka al la rivero ŝiri amentojn; ili tiutempe ĉiam floris, "kvazaŭ sciante, ke oni ilin en tiu tago bezonas," pensis la knabino. Kiam ŝi iris kun la avineto en la preĝejon al solena meso, portis ambaŭ faskon da ili por beno.

En la Paska merkredo, kiam la avineto finŝpinis sian taskon kaj estis forportanta la radŝpinilon en la subtegmenton, vokis Adélka: "Ho, la radŝpinilo jam iras en la subtegmenton, la avineto ŝpinos per la spindelo!"

"Se Dio donos al ni sanon ĝis la vintro, tiam ni reportos ĝin malsupren," diris al ŝi la avineto. En la Verda ĵaŭdo sciis jam la infanoj, ke ili manĝos nenion alian krom la judaskukoj kun mielo. En Staré Bělidlo ne estis abeloj, sed sinjoro patro sendis ĉiam mielĉelaron, kiam li inspektadis. Sinjoro patro estis abelkulturisto kaj havis multe da abelujoj; li promesis ankaŭ al sinjorino Prošková, kiam prosperos al li abelaro, ke ili ricevos, ĉar pli ol unufoje li aŭdis de la avineto, ke ŝi nenion pli dezirus havi ĉe la domo krom abelujo, ke estas gaje al homo, kiam oni vidas la abeletojn dum la tuta tago flugadi el abelujo en abelujon kaj diligente laboradi.

"Barunka, leviĝu, la suno tuj eliros!" vekis la avineto en la Paska vendredo matene la nepinon, frapetante ŝin sur la frunto. Barunka havis delikatan dormon, ŝi tuj leviĝis kaj vidante la avineton starantan apud la lito, rememoriĝis, ke ŝi vespere estis petinta, ke la avineto ŝin veku por la matena preĝado. Ŝi salte leviĝis, surmetis jupeton kaj tukon kaj iris kun la avineto. Voršan kaj Bětkan ŝi ankaŭ vekis: "la infanojn ni lasos dormi, ili tion ankoraŭ ne komprenas, ni preĝos anstataŭ ili," ŝi diris. Tuj kiam la pordo de la antaŭĉambro ekkrakis, ekaŭdiĝis la kortbirdaro kaj la brutaro, kaj la hundoj elsaltis el la budoj. La avineto ilin afable forpuŝis kaj diris al la ceteraj: "Havu paciencon, ĝis kiam ni estos preĝintaj!" Kiam Barunka laŭ ordono de la avineto en la akvokanalo sin estis lavinta, ili iris sur la deklivon preĝi "naŭfoje Patro nia kaj Saluton al Vi Mario, por ke Dio donu al ili dum la tuta jaro purecon de la korpo," kiel ĝi estis kutima. La maljuna avineto genuiĝis, arde kunmetis la sulkohavajn manojn sur la brusto, ŝiaj mildaj okuloj konfideme turniĝis al la rozkolora aŭroro, kiu sur la oriento anoncis alvenon de la suno. Barunka genuis apud ŝi, freŝa, rozkolora kiel burĝoneto. Ankaŭ ŝi preĝis momenton pie, sed poste ŝiaj klaraj, gajaj okuloj turniĝis de la oriento al arbaro, herbejoj kaj deklivo. Malpuraj ondoj malrapide fluis, forportante kune ankoraŭ ĉiam pecojn da glacio kaj neĝo, en valetoj sur la deklivo ankaŭ estis videbla ankoraŭ blanka neĝo, sed tie kaj ĉi tie verdiĝis jam herbo, fruaj lekantoj ekfloradis, arboj kaj arbustoj komencis burĝoni, la naturo vekiĝadis por gaja vivo. La rozkolora matenruĝo disiradis sur la firmamento, el post la montoj eliradis oraj radioj pli kaj pli supren, orumante la arbopintojn, ĝis la suno en sia tuta majesteco iom post iom aperis kaj disverŝis sian lumon sur la tuta deklivo. La kontraŭa deklivo estis ankoraŭ en duonlumo, malantaŭ la kluzo la nebulo pli kaj pli malsupreniĝadis, kaj super ĝiaj ondoj estis videblaj sur la monteto super la segejo genuantaj virinoj de la segista familio.

"Jen rigardu, avineto, kiel bele eliras la suno!" diris Barunka, tute profundiĝinta en miro pri la ĉiela lumo, "kiom mi deziras, ke ni estu genuantaj sur Sněžka!"

"Se ci volas Dion arde adori, ĉie loko por tio, la tuta tero de Dio bela," diris la avineto, farinte la signon de kruco kaj leviĝinte de la tero. Kiam ili rerigardis, ili vidis super si plej supre sur la deklivo Viktorkan, apogitan sur arbo. Buklaj haroj malseketaj de la roso pendis al ŝi ĉirkaŭ la vangoj, la veston ŝi havis ĉifita, la gorĝon malvualita, la nigraj okuloj flagrante per sovaĝa fajro, estis fiksitaj al la suno, kaj en la mano ŝi tenis jam ekflorintan primolon. Ne ŝajnis, ke ŝi vidas la avineton. "Kie la mizerulino refoje iradis!" diris la avineto kompateme:

"Vidu, kie ŝi trovis jam la primolon!"

"Ie supre en la arbaro, ŝi trairas ja tie ĉiun angulon."

"Mi ŝin petos pri ĝi!" diris la knabino kaj kuris tuj sur la deklivon; tiam Viktorka vekiĝis el sia enpensiĝo kaj rapide returniĝis por foriri, sed kiam Barunka vokis: "Mi petas cin, Viktorka, donu al mi tiun floreton!" ŝi haltis kaj turninte la okulojn al tero, prezentis al ŝi la primolon. Sed poste ŝi briske retiriĝis kaj kiel sageto rapidegis sur la deklivo malsupren. Barunka dekuris al la avineto.

"Jam longe ŝi ne venis por la manĝaĵo," opiniis la avineto.

"Ho ne, hieraŭ, kiam vi estis en la preĝejo, ŝi estis ĉe ni, la panjo donis al ŝi panbulon kaj judaskuketojn," diris Barunka.

"Nun, somere, la mizerulino denove pli bone fartos; sed Dio scias, ŝi kvazaŭ ne havus senton. La tutan vintron ŝi nur en malpura vestaĵo, nudpieda; ja eĉ sangaj plandosignoj restadis post ŝi sur la neĝo, kaj ŝi - kvazaŭ ĝi estus nenio. Kiel volonte la sinjorino arbaristino ĉiutage iom da varma manĝaĵo estus al ŝi doninta por satiĝo, sed ŝi akceptas nenion krom peco da bakaĵo. Malfeliĉa kreitaĵo!"

"Ŝi eble ne sentas malvarmon en tiu kaverneto, alie ŝi irus ien; ni ja multfoje ŝin petis, ke ŝi restu ĉe ni."

"Sinjoro arbaristo diris, ke en tiuj subteraj truoj estas en vintro varme, kaj ĉar Viktorka neniam venas en hejtitan ĉambron ke ŝi malvarmon ne sentas tiel, kiel ni. Tion Dio jam tiel direktas; li elsendas gardanĝelojn al infanoj, por ke ili estu gardataj kontraŭ ĉiu malbono, kaj ankaŭ Viktorka estas mizera infano," klarigis la avineto enirante en la domon.

Aliatempe oni sonorigadis por la matena kaj tagmeza preĝadoj sur la monteto de Žernov en tureto super la kapelo; sed tiun tagon elkuris Jan kaj Vilém kun klakiloj en la arboĝardenon, kaj klakadis, ĝis ili paserojn de la tegmento fortimigis. Posttagmeze iris la avineto kun la infanoj en la urbeton al tombo de Kristo, ili haltis por la sinjorino patrino kaj por Mančinka.

La sinjorino patrino ĉiam kondukis la avineton en kameron kaj montris pankorbon plenan de koloraj ovoj preparitan por la donacpetantoj, montris tutan serion da paskokukoj kaj grasan ŝafidon. Ŝi ankaŭ prezentis al la infanoj ĉiam po knedita kuko, sed ne al la avineto, sciante, ke la maljunulino de la matena manĝo en la Verda ĵaŭdo ĝis la vespera post la Reviviĝo ne prenos en la buŝon; ŝi mem ankaŭ fastis dum la Paska vendredo, sed tiel severan faston kiel la avineto, tion ŝi diradis, ŝi ne eltenus. "Ĉiu laŭ sia konscienco, kara sinjorino; mi opinias, se oni devas fasti, oni fastu." Poste observante la artaĵojn de la sinjorino patrino kaj ĉion laŭdante, ŝi aldonis: "Ni morgaŭ ekbakos, ĉio estas preparita; la hodiaŭa tago estu dediĉata al preĝado." Kaj tia kutimo estis en la domo de Prošek, ĉar la vorto de la avineto valoris.

Sed dum la Blanka sabato estis en Staré Bělidlo de la frua mateno kvazaŭ sur ponto en Praha: en la ĉambro, en la kuirejo, sur la korto, apud la bakforno, ĉie renkontiĝadis laboremaj manoj, kaj al kiu ajn el la virinoj la infanoj turniĝadis kun siaj aferoj, ĉiu plendis, ke ŝi ne scias, kie staras ŝia kapo, kaj eĉ Barunka havis tiom da laboro, ke ŝi forgesis unu aferon pro la alia.

Sed kontraŭe antaŭ la vespero ĉio en la domo estis en ordo, kaj la avineto iris kun Barunka kaj kun la patrino al festo de Reviviĝo. Kaj kiam en la iluminita, de piuloj plena preĝejo eksonis el ĉiuj buŝoj la glora: "Reviviĝis nun la honorinda Savinto! Hallelujah!" tiam la knabino sin sentis ravita de potenca sento, ŝia brusto leviĝis, io pelis ŝin eksteren, eksteren en la vastan spacon, kie ŝi povus elmontri sian nepriskribeblan ĝojegon, kiu en ŝia animo resonadis.

Dum la tuta vespero ŝi havis neordinare agrablan humoron; kaj kiam estis la avineto al ŝi diranta "bonan nokton", ŝi prenis ŝin ĉirkaŭ la kolo kaj ekploris.

"Kio estas al ci, kial ci ploras," demandis ŝin la avineto.

"Nenio estas al mi, avineto, mi havas tiom da ĝojo en mi, ke mi devas plori," respondis la knabino. Kaj la avineto kliniĝis, kisis la nepinon sur la frunto kaj mankaresis ŝiajn vangojn, ne dirante eĉ vorton. Ŝi konis ja sian Barunkan.

En la Paska dimanĉo prenis la avineto por beno kun si en la preĝejon paskan kukon, vinon kaj ovojn. Kiam ŝi poste tion hejmen alportis, oni distranĉis la benitaĵon, ĉiu el la domanoj ricevis po peco kaj iom da vino. La kortbirdaro kaj la brutaro denove ricevis de la ambaŭ manĝaĵoj kiel dum la Kristnasko, por ke ili estu al la hejmo inklinaj kaj alportadu abundan utilon, diris la avineto.

Sed lundo estis por la virinoj malbona tago, estis la vergobatado kaj la petkantado. Apenaŭ la familio de Prošek estis matene leviĝinta kaj sin vestanta, jam aŭdiĝis post la pordo la voĉoj: "Mi estas malgranda petkantanto" k. t. p. kaj nun subite ekfrapis iu sur la pordo; Bětka iris malfermi, sed singardeme ŝi malfermadis, eble ĝi estis la knaboj, ĉar certe neniu el la konataj pardonos la vergobatadon. Ĝi estis la sinjoro patro, la plej frua el ĉiuj. Li venis kvazaŭ hazarde, hipokrite li deziris "feliĉan kaj gajan feston", sed sub la surtuto li havis kaŝita salikan vergoplektaĵon; tiun li subite ekrikaninte eltiris kaj komencis batadi la virinojn. Ĉiuj ricevis, eĉ la mastrino, Adélka, eĉ la avineton li ekfrapis trans la faldojn, "por ke la puloj ne mordu," li aldonis ridante. Kaj kiel ĉiu alia petkantanto, ricevis ankaŭ la sinjoro patro ovon kaj pomon. "Nu, knaboj, kiel vi petkantis?" demandis la sinjoro patro la knabojn.

"Malbonaj knaboj, aliatempe ili ne volas ellitiĝi, sed hodiaŭ apenaŭ mi leviĝis, ili jam estis en la ĉambro, por vergobati min," plendis Barunka, kaj la sinjoro patro kun la knaboj ŝin elridis.

Ankaŭ la sinjoro arbaristo venis malsupren por vergobati, kaj Míla kaj Tomeš, mallonge dirite, ne estis trankvilo dum la tuta tago, kaj la knabinoj, kiam ili ekvidis la knabojn, kaŝadis la nudajn brakojn sub la antaŭtukojn.