Avineto/XIII.

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
XII. Indekso : Avineto
de Božena Němcová
Tradukita de K. Procházka, Vl. Tobek
XIV.

La printempo progresis saltorapide, oni laboris jam sur la kampoj, supre sur la deklivo sin varmigis lacertoj kaj serpentoj, tiel ke la infanoj, irante sur la subkastelan altaĵon serĉi violojn kaj konvalojn, ĉiam ilin ektimis; sed la avineto diradis al la infanoj, ke ili bezonas timi nenion, ke antaŭ la sankta Georgo neniu besto estas venena, ke oni povas ĝin preni en la manon, "sed poste, kiam la suno staras jam alte, tiam estas en ili veneno," ŝi aldonis. Sur la herbejo malantaŭ la kluzo ekfloris kalto, ranunkolo, sur la deklivo vidiĝis bluaj anemonoj, kaj orkolore brilis primoloj. La infanoj kolektis junajn folietojn por la supo, urtikojn ili alportis al anseridetoj, kaj kiam ajn la avineto iris en la stalon, ŝi promesis al la makulkolora bovino, ke ŝi jam tre baldaŭ iros sin paŝti. La arboj okulvideble vestiĝis per foliaro, kuloj gaje ludis en la aero, alaŭdeto ŝvebis alte, la infanoj ĝin aŭdis, sed malofte ili vidis la malgrandan kantisteton; ankaŭ kukolon ili aŭskultadis kaj kriis en la arbaron: "Kukolo, diru al ni, kiel longe ni vivos?" Iufoje ĝi ekkantis, sed la alian fojon Adélka je ĝi koleris, ke ĝi intence ne volas kanti. La knaboj instruis al Adélka faradon de salikaj fajfiloj; kaj kiam la fajfilo donis eĉ ne tonon, ili kulpigis ŝin, ke ŝi nebone recitis ĉe la batado. "Vi, knabinoj, ne scias fari eĉ fajfilon," mokridis Jan.

"Ĝi ne estas nia afero, sed ci kontraŭe ne faros ĉi tian ĉapeleton!" diris Barunka, montrante al la fratoj ĉapeleton el alnaj folioj, ornamitan per lekantoj, kiun ŝi estis tutan per pinglofolioj kunliginta.

"Hm, jen kia arto!" ekmovis kapon la knabo malŝate.

"Por mi ne, sed por ci," ridis Barunka, irante fari ankoraŭ vestaĵon al la ĉapeleto kaj korpon de la pupo el sambuka mjelo.

Sed Jan metis vergeton sur la genuon kaj dirante al Adélka: "Nun aŭskultu kaj rigardu, kiel mi faros tion!" kaj komencante ĉirkaŭbati, li recitis: "Batpretiĝu, fajfileto, se ci ne batpretiĝos, mi plendos je ci al sinjoro princo; kaj li donos al ci baton, tiel ke ci forflugos al ora kruĉo. Huŝ, huŝ, huŝ, mi elpuŝos per tranĉilo cian animeton, kaj ci kantos kiel birdeto." *)

  • ) Rimarko de trad.: La recitaĵo en bohema originalo rimiĝas.

La fajfilo estis ĉirkaŭbatita, farita, kaj bele fajfis. Sed Vilém esprimis la opinion, ke ĝi tute ne fajfas tiel bele, kiel tiu paŝtista de Václav; tedis lin farado de fajfiloj, li prenis vergon, aljungis sin al ĝi kvazaŭ al veturilo, kaj komencis rondkuradi sur la herbejo kaj la hundoj malantaŭ li.

Barunka, donante al la fratino faritan pupon, diris: "Jen ci havas, sed lernu ĝin fari mem? Kiu ludos kun ci, kiam ni komencos iradi en lernejon? Ci estos ĉi tie sola."

"Estos ĉi tie la avineto," respondis la knabino kun mieno, en kiu estis videble, ke, kvankam tiu soleco estis al ŝi malagrabla, tamen restos al ŝi ĉio, kiam restos al ŝi la avineto.

Tiam preteriris la sinjoro muelisto, kaj prezentante al Barunka leteron, diris: "Iru kun ĝi al panjo, diru, ke muellernanto estis en la urbo, kaj ke oni donis ĝin al li en la poŝtejo."

"Ĝi estas de la paĉjo!" ekvokis ĝoje la infanoj, kurante en la domon. Sinjorino Prošková legis kun gaja mieno la leteron; finleginte, ŝi anoncis al ĉiuj, ke alveturos la paĉjo meze de majo, kaj ankaŭ ŝia princina moŝto.

"Kiomfoje ni ankoraŭ dormos ĝis tiu tempo?" demandis Adélka.

"Eble kvardekfoje," diris Barunka.

"Ho, ĝi daŭros ankoraŭ longe," nubiĝis la knabino.

"Ĉu vi scias kion?" konsilis Vilém, "mi faros kvardek strekojn sur la pordo, kaj ĉiam, kiam mi matene leviĝos, mi unu forviŝos."

"Tion faru, pasos al ci la tempo," ridis la patrino.

Sinjoro muelisto iris de la kluzo kaj ekhaltis. Lia vizaĝo estis zorgoplena, li nek rikanis nek okulumis, la tabakujon li tenis en la mano, sed li ne turnis ĝin, nur iufoje li ekfrapis per du fingroj la kovrileton. "Ĉu vi scias, kio estas nova, miaj karaj?" li diris, enirante en la ĉambron.

"Kio okazis?" demandis la avineto kaj la sinjorino unuvoĉe, vidante, ke la sinjoro patro ne estas en sia kutima humoro.

"Ni havas ĉi tie la montaran akvon."

"Dio gardu, ke ĝi ne estu subita kaj danĝera!" diris la avineto ektiminte.

"Mi timas tion," diris la muelisto; "jam dum kelke da tagoj blovis la sudaj ventoj, poste sekvis pluvoj sur la montaro, kiel la muelklientoj de tie venintaj rakontas, ĉiuj riveroj elbordiĝis kaj la neĝo rapidege degelas. Ĝi estos nunjare, mi opinias, malbona. Nun mi iras rapide hejmen kaj ni tuj ĉion forigos de la vojo. Mi konsilas, ke vi ankaŭ prepariĝu, oni estas neniam sufiĉe singardema. Posttagmeze mi revenos. Atentu kreskadon de la akvo - sed vi, etulino, ne iru al akvo!" aldonis la sinjoro patro, pinĉinte Adélkan en la vangon; poste li foriris el la domo.

La avineto iris al la kluzo rigardi : ambaŭflanke de ĝi estis digoj konstruitaj el kverkaj traboj, inter kiuj kreskis filikoj. Sur la muroj de la digo vidis la avineto, ke la akvo plialtiĝis, la plej malsupraj filikaj plantaĵoj estis jam en la akvo. Pecojn da ligno, herbaĵon kaj arbobranĉojn forportis malpura fluo de la rivero trans la kluzon. Zorgema revenis la avineto hejmen. Kiam naĝis blokoj da glacio, fariĝis ofte, ke ili alte amasiĝis apud la kluzo, kaj fluego de la rivero, tra la kanalo ruliĝante, inundis la konstruaĵon; ĉiam oni timis, kiam glacio komencis krevadi, la muellaboristoj senĉese gardostaradis disigante la glaciblokojn, montalte stariĝantajn, por forigi eblan danĝeron. Sed kontraŭstari la montaran akvegon estis neeble. Kvazaŭ sur sovaĝa ĉevalo ĝi alrapidegis de la montoj, ĉion survoje kunprenis, disŝiris la digon kaj la bordojn, renversis la arbojn kaj la konstruaĵojn, kaj ĉio okazis tiel rapide, ke oni eĉ ne povis rekonsciiĝi. Tial ankaŭ la avineto, sperta pri tio, tuj kiam ŝi venis hejmen, konsilis fari preparojn por forigo de objektoj el la ĉambroj en la subtegmenton, kio tuj fariĝis.

Intertempe venis la sinjoro arbaristo, kiu irante el arbaro preter la segejo, estis jam aŭdinta, ke alvenas akvego, kaj observis kreskadon de la akvo. "La infanoj vin nur malhelpus, kaj se okazus akcidento, kion fari kun ili; mi kunprenos ilin supren," li diris, kaj la mastrinoj volonte akceptis lian proponon. Oni forportadis, la kortbirdaron oni forlokis sur la deklivon kaj la makulkoloran bovinon en la arbaristejon.

"Kaj vi nun sekvu la infanojn, por ke tiu sinjorino ne devu zorgi pri ĉio," diris la avineto al la filino kaj al Bětka, kiam estis ĉio ordigita; "mi restos ĉi tie kun Vorša. Se la akvo venos en la domon, ni suprenrampos en la subtegmenton, kaj Dio donos, ke ne estos tiel danĝere, ke ĝi forprenus nin kun la domo; la tereno ne kliniĝas ĉi tien kiel al la muelejo, la mizeruloj tie havas pli malbonan ŝancon."

Sinjorino Prošková longe ne volis konsenti, ke la patrino tie restu, sed kiam ĉi tiu ne volis cedi, ŝi devis iri. "Ke la hundoj de vi ne forkuru," ŝi atentigis, forirante el la domo.

"Ne timu pri tio, ili scias bone, kie serĉi protekton, ili ne forlasos nin." Kaj efektive Sultán kaj Tyrl iradis sekvante kalkanojn de la avineto, kaj kiam ŝi sidiĝis kun spindelo al la fenestro, tra kiu estis videbla la rivero, ili kuŝiĝis apud ŝiaj piedoj. Vorša, kutiminta senĉesan hejman laboron, lavadon kaj balaadon, komencis ordigi la malplenajn stalojn, nur por ion fari, ne pensante, ke post unu horo ili eble estos plenigitaj de akvo kaj ŝlimo.

Krepuskiĝis, la akvo pli kaj pli multe kreskis, la kanalo jam apenaŭ sufiĉis; la herbejo malantaŭ la kluzo estis jam sub la akvo, kaj kie la salikaro ĝin ne malhelpis, vidis la avineto tra la fenestro, kvankam la konstruaĵo kuŝis malalte kaj la riverbordo estis alta, ruliĝadon de ondoj. Ŝi formetis la spindelon, kunigis la manojn kaj ekpreĝis. Vorša venis ankaŭ en la ĉambron. "La akvo muĝas, ke estas korpremige aŭskulti; la bestaro, kvazaŭ sentante, ke io okazos, estas kaŝita, eĉ pasero ne estas videbla," ŝi diris, senpolvigante la benkon apud la fenestroj.

Tiam aŭdiĝis ĉevala hufofrapado, sur la ŝoseo de la kluzo kuregis rajdanto: apud la domo li haltis kaj ekkriinte: "Gardu vin, homoj, la akvo iras!" li kuregis galope laŭlonge de la bordo al la muelejo, de la muelejo al la urbeto.

"Dio nin gardu, supre oni fartas malbone, ili sendis averton," diris la avineto paliĝinte. Sed tamen ŝi kuraĝigis Vorŝan, ke ŝi ne timu; ŝi iris ankoraŭ unufoje rigardi, ĉu estas ĉio ŝirmata kontraŭ la danĝero kaj ĉu la akvo ankoraŭ ne elbordiĝas. Ŝi trafis apud la rivero la sinjoron patron. Li havis altajn botojn atingantajn super la genuojn kaj montris al la avineto, ke la akvo jam superfluas la bordojn de la rivero kaj de la kanalo.

Venis ankaŭ Míla kaj Kudrna proponi helpon al la avineto, por ke ŝi ne restu sola en la domo; sed la avineto sendis la komplezeman Kudrna hejmen. "Vi havas infanojn, se Dio allasus malfeliĉon, mi farus al mi pro tio riproĉojn. Se iu devas resti kun ni, tiam restu Jakub, al li tio pli bone konvenas; kaj en la gastejo oni ne bezonas lin, tie nenio estas timinda, krom se al ili la akvo en la stalon penetrus." Ili disiris.

Antaŭ la noktomezo estis la konstruaĵo jam ĉirkaŭita de la akvo.

Sur la deklivo de Žernov oni iradis kun lumoj; la sinjoro arbaristo venis ankaŭ al la konstruaĵo sur la deklivon, kaj sciante, ke la avineto apenaŭ dormos, li vokis kaj fajfis, volante ekscii, kia estas ia situacio. Jakub aŭdiĝis tra fenestro el la ĉambro, ke li maldormas, ke sinjorino Prošková ne zorgu pri la patrino, post kio la sinjoro arbaristo foriris. Nur matene estis videble, ke la tuta valo fariĝis lago.

En la ĉambro oni jam devis iradi sur lignotabuloj, kaj Míla nur pene povis veni sur la deklivon al la kortbirdaro; la akvo kun tia forto fluegis trans la vojon, ke ĝi preskaŭ lin faligus. Dum la tago venis ĉiuj el la arbaristejo rigardi malsupren. La infanoj, vidante la domon en la akvo kaj la avineton irantan en la ĉambro sur lignotabuloj, komencis sur la deklivo tiel ploradi kaj kriadi, ke oni apenaŭ povis ilin trankviligi. La hundoj rigardis el tegmentofenestroj, kaj kiam al ili Jan vokis, ili bojis kaj ululis kaj volonte ili estus malsupren saltintaj, se Míla ne estus ilin teninta.

Kudrna alvenis, rakontis, kia ruinigaĵo malsupre. En Žlíč, li diris, prenis la akvo du konstruaĵojn, en unu estis maljuna virino, kiu, ne volante obei vokadon de la sendito, ke ŝi foriĝu, prokrastis, ĝis estis malfrue. Pontojn, pontetojn, arbojn fortrenas la akvo, unuvorte ĉion, kio kuŝas al ĝi sur la vojo. En la muelejo ke oni jam estas en la pli supraj ĉambroj.

Kristla venis por vidi, ĉu ŝi povus al la inunditoj alporti ion varman por manĝado, sed ne estis eble, kaj kiam la sentima Míla tamen klopodis al ŝi transvadi, ŝi mem lin petis, ke li restu, kie li estas.

Du tagojn daŭris tiu timo; nur la trian tagon komencis la akvo malaltiĝadi. Kiel miris la infanoj, kiam ili revenis el la arbaristejo; la ĝardeneto estis inundita, en la fruktoarbejo estis alta ŝlimamaso; diversloke profundaj marĉejoj, salikoj kaj alnoj estis ĝisduone kovritaj de koto. La ponteto ruinigita, la staloj subfositaj, la hundaj budoj forportitaj. La knaboj iris kun Adélka rigardi post la domon. Ili havis tie plantitaj arbetojn, kiujn ili estis antaŭ unu jaro alportintaj el arbaro kaj kiujn la avineto estis al ili plantinta, betulojn al la knabinoj, al la knaboj abiojn. Ili staris tie sen difektiĝo. Sub la pirarbo la infanoj estis konstruintaj miniaturan kabaneton, kaj apud ĝi farintaj ĝardeneton kun barilo, kanaleton kaj sur ĝi mueliletojn, kiuj turniĝis, kiam pluvis kaj la kanaletoj pleniĝis de akvo. Estis tie eĉ bakforneto, en kiun Adélka metadis kukojn kaj buĥtojn batkneditajn. Post la tuta malgranda mastrumejo restis eĉ ne memoraĵo. "Naivuloj!" ekridetis la avineto aŭdante, kiel ili bedaŭras tion; "kiel povus konserviĝi via ludilo kontraŭ fluego de la furioziĝinta elemento, kiu centjarajn arbojn kaj fortikajn domojn renversis!"

Post mallonga tempo sekigis la suno la kampojn, herbejojn kaj vojojn, la vento disportis la ŝlimamasojn, la herbo ankoraŭ pli freŝe verdiĝis, ĉiu difektaĵo estis rebonigita kaj restis malmulte da sekvoj de la pereiga superakvego; oni nur longe pri ĝi rakontis. La hirundetoj denove alflugis; la infanoj ilin gaje salutakceptis kaj ĝojatendis jam, ke tre baldaŭ alvenos sinjoro Beyer, kaj post li ke la patro alveturos. Estis filipo-jakoba vespero. La avineto, kiam ŝi per la trireĝa kreto sur ĉiuj pordoj - ekstere ĉe la domo, ĉe la stalo kaj la kokinejo - tri krucojn estis farinta, ŝi iris kun la infanoj sur la kastelan kalvan monteton. La knaboj portis sur la ŝultroj malnovajn balailojn. Sur la monteto estis jam Kristla, Míla, la tuta gejunularo el biendomo, el muelejo, ankaŭ Mančinka. Václav Kudrna helpis kun la fratoj al Míla peĉumi la balailojn kaj la ceteraj amasordigis la lignon kaj pinglobranĉaĵon por bruligado. La nokto estis bela: milda venteto ondigis la verdan semaĵon disportante odoron de floroj el parko kaj el la floranta arbejo sur la tuta monteto. El la arbaro eĥiĝis ululado de strigo, sur alta poplo ĉe la ŝoseo pepis merlo kaj el arbetaĵo en la parko portiĝis melodioj de najtingalo ĝis supren. Tiam subite elflagris flamo sur la monteto de Niĉ, post momento sur la monteto de Žernov kaj sur la deklivoj komencis fulmaperadi kaj saltadi flamoj pli grandaj, pli malgrandaj.

Kaj pli malproksime sur la montoj apud Náchod kaj Nové Město ekflagris flamoj, dancis lumoj. Ankaŭ Míla bruligis balailon per peĉo impregnitan kaj ĵetis ĝin en la lignaron, kiu post mallonga tempo ekbrulis. La gejunularo komencis ĝojvokadi, ĉiu ekkaptis peĉumitan balailon, bruligis kaj kiel alte li povis, aeren elĵetis, kriante: "Flugu, sorĉistino, flugu!" Poste ili viciĝis kaj komencis dancadi kun brulantaj torĉoj, la knabinoj tenante sin je la manoj kaj kantante, turniĝis ĉirkaŭ la brulanta lignaro; kiam ĝi estis falanta, ili disĵetis la fajron kaj komencis trans ĝin saltadi; kiel malproksimen ĉiu povis.

"Rigardu, ĉi tiu maljuna sorĉistino devas plej alten elflugi!" ekkriis Míla kaj preninte balailon, tiel forte ĝin elĵetis, ke ĝi flugante eĉ eksiblis, alten elflugis kaj preskaŭ al verda semaĵo forflugis, kie staris la rigardantoj.

"Tiu krakas!" ridis la gejunuloj, kurante por levi la kraketantan peĉumitan balailon. La knaboj aplaŭdis. Ankaŭ de la montetoj apud Žernov kaj Žlič aŭdiĝis ĝojkriado, rido kaj kantado.

Ĉirkaŭ la ruĝa fajro rapide moviĝis en sovaĝa rondkurado figuroj kvazaŭ fantaziaj; de tempo al tempo el ilia mezo koboldo elsaltis alten, ekskuis en aero fajran kapegon, ĝis miloj da fajreroj malsupren depluvis, kaj ĝi refoje falis dum ĝoja kriado de junularo. "Jen, kiel alten ĝi flugis!" ekvokis Mančinka, montrante per la fingro al monto de Žernov. Sed unu el la virinoj malsuprentiris al ŝi la manon, admonante, ke ŝi ne montru al sorĉistinoj, ĉar iu povus elsendi pafaĵon en ŝian fingron.

Estis jam malfrue, kiam revenis la avineto kun la infanoj hejmen. "Avinjo, ĉu vi aŭdas nenion?" flustris Barunka, haltiginte la avineton meze de la floranta arboĝardeno, proksime apud la domo; "kvazaŭ io susurus".

"Nenio ĝi estas, venteto ludmovas la foliaron," respondis la avineto, aldonante: "Tiu venteto bone agas."

"Kial bone?"

"Ĉar ĝi klinas la arbojn unu kontraŭ la alia. Oni diras, kiam la arboj florante sin kisas kaj ĉirkaŭprenas, ke estos abunda rikolto."

"Ho, avineto, kia domaĝo, nun, kiam ekmaturiĝos ĉerizoj, fragoj, kiam estos ĉi tie gaje, ni devas la tutan tagon sidi en la lernejo," malĝoje diris Jan.

"Tio ne povas esti alie, knabo, ĉiam ci ne povas esti hejme, nek ĉiam ludi. Nun al vi komenciĝos aliaj zorgoj kaj aliaj plezuroj."

"Ankaŭ mi volonte iros en lernejon," diris Barunka, nur via foresto, avinjo, min malĝojigos, ke ni la tutan tagon ne vidos unu la alian!"

"Ankaŭ mi sentos vian foreston, avinjo min malĝojigos, ke ni la tutan tagon ne vidos unu la alian!"

"Ankaŭ mi sentos vian foreston, karaj infanoj, sed kia helpo, arbeto floras, infano kreskas, defalas la floroj de la arbo, defalas fruktoj, la infano maturiĝas, la gepatrojn ĝi forlasas. Tiel ĝin Dio volas. Dum la arbo estas sana, ĝi donas utilon, sed kiam ĝi sekiĝis, oni faligas ĝin, metas sur la fajron, la fajro de Dio ĝin konsumas, per la cindro oni sterkas la teron, sur kiu elkreskas nove aliaj arbetoj. Ankaŭ via avineto finŝpinos sian taskon, kaj vi ŝin kuŝigos por eterna dormo," duonvoĉe aldonis la avineto.

En arbetaĵo apud la ĝardeneto komencis najtingalo kantadi; infanoj diradis, ke ĝi estas ilia najtingaleto, ĉar ĉiujare ĝi flugis en la arbetaĵon apud la ĝardeneto kaj konstruis al si tie neston. De la kluzo oni aŭdis malgajan melodion de lulkanto de Viktorka. La infanoj volis ankoraŭ resti ekstere, sed la avineto admonis iri hejmen: "Vi scias, ke morgaŭ jam komenciĝos lerneja instruado; iru dormi, por ke la patrino ne koleru," ŝi diris, devigante unu post la alia transiri la sojlon.

Matene dum la manĝado instruis la patrino la infanojn, escepte Adélkan, kiu ankoraŭ dormis, kiel ili devas lerni, sinjoron instruiston obei, vojirante kiel ili devas dece konduti, ŝi donis al ili bonajn instruojn ĝis la infanoj ploremiĝis.

La avineto preparis por ili nutraĵon. "Jen vi havas ĉiu vian porcion," ŝi diris, metante sur la tablon tri grandegajn pantranĉaĵojn, "jen vi havas ĉiu la tranĉileton, kiun mi kaŝis por vi; vidu, Joĉjo, ci estus ĝin jam longe perdinta kaj nun ci ne havus, per kio tranĉi la panon," ŝi diris, eltirante el la pendpoŝo tri tranĉiletojn kun ruĝaj teniloj. Poste ŝi faris en ĉiun tranĉaĵon kaveton, ŝtopis ĝin per butero, kovris ĝin per la elprenita panmolaĵo kaj metis unu tranĉaĵon en la pajlosaketon al Barunka, la du ceterajn en la ledsaketojn al la knaboj. Al la pano ŝi aldonis ankoraŭ iom da sekigitaj fruktoj. Matenmanĝinte, la infanoj ekiris. "Iru do kun Kristo, kaj ne forgesu, kion mi diris al vi," admonis la patrino ankoraŭ sur la sojlo. La infanoj kisis al la patrino la manon kaj ŝiaj okuloj pleniĝis de larmoj. La avineto ne diris al ili adiaŭ, ŝi akompanis ilin trans la arboĝardenon kaj Sultán kun Tyrl kuris ankaŭ kune. "Obeu, knaboj, al Barunka, kiam ŝi admonos vin, ŝi estas pli aĝa ol vi," ordonis la avineto; "faru vojire nenian petolaĵon, kiu malutilus vian sanon. En la lernejo ne sidu vane, alie vi tion iam bedaŭros. Ĉiun dece salutu; antaŭ la veturiloj kaj la ĉevaloj cedu flanken. Ci, Vilĉjo, ne ĉirkaŭprenu ĉiun hundon, kiun ci renkontos, iu estas malbona, ĝi mordus cin. Ne iru al akvo, kaj estante kurlacaj ne trinku. Ci, Joĉjo, ne formanĝu la panon antaŭ la tempo de manĝado, kaj poste ne petegu de la ceteraj. Nun iru kun Dio, vespere ni venos kun Adélka al vi renkonten."

"Sed, avineto, ne forgesu restigi al ni tagmanĝon kaj iom da ĉio, kion vi havos," petis Jan.

"Naivulo, ĉu ni povus forgesi?" ekridetis la avineto. Poste ŝi benis la infanojn per signo de kruco, kaj kiam ili volis iri, ŝi ankoraŭ rememoriĝis pri io. "Se la fulmotontrado minacus, cetere mi opinias, ke ĝi ne venos, tiam ne timu, iru silente vian vojon, preĝu, sed ne starigu vin sub arbon, ĉar la fulmo ofte frapas la arbojn, ĉu vi komprenas?"

"Ni komprenas, avineto, ankaŭ la paĉjo unufoje ĝin al ni rakontis."

"Nu, iru do kun Dio kaj komuniku al sinjoro instruisto mian saluton!"

Poste la avineto rapide forturniĝis, por ke la infanoj ne vidu la larmojn, kiuj al ŝi kontraŭvole trudiĝis en la okulojn. La hundoj ĉirkaŭsaltadis la infanojn per grandaj saltoj, supozante, ke ili iros kune promenadi, sed Jan diris al ili, kien kondukus la vojo, pelante ilin returnen. Laŭ alvoko de la avineto ili revenis al ŝi, sed ili rerigardis ankoraŭ kelkafoje, atendante, ke iu tamen revokos ilin. Ankaŭ la avineto rerigardadis, kaj nur kiam ŝi vidis, ke la infanoj jam foriras post la ponteto, kie ilin jam Mančinka atendis, ŝi paŝis senhalte hejmen. Ŝi estis la tutan tagon iel enpensiĝinta kaj iradis en la domo, kvazaŭ ŝi iun serĉus. Apenaŭ la kukolo en la ĉambro estis kantanoncinta la kvaran horon, ŝi prenis la spindelon sub la brakon kaj diris al Adélka: "Venu, karulino, ni iros al la lernantoj renkonten; ni atendos ilin apud la muelejo." Ili iris.

Apud la statuo sub tilioj sidis la sinjorino patrino, la sinjoro patro kaj kelke da muelklientoj tie staris. "Vi iras al la etularo renkonten, ĉu ne vere?" vokis la sinjorino patrino de malproksime; ni ankaŭ atendas nian Mančan. Sidiĝu inter ni, avineto!" La avineto sidiĝis.

"Ĉu vi scias ion novan?" ŝi demandis la sinjoron patron kaj la ceterajn.

"Ĵus mi rakontas, ke la junularo devas post unu semajno sin prezenti al la varbokomiso," aŭdiĝis unu el la mulklientoj.

"Nu, konsolu ilin Dio!" diris la avineto.

"Jes, kara avineto, estos refoje sufiĉe da plendo; mi opinias, ke al Míla premiĝas la koro," diris la sinjorino patrino.

"Tia estas la sorto, kiam la homo aspektas taŭga," ekrikanis la sinjoro patro, okulumante; se Míla ne estus tia, li estus libera de la milito, sed tiu malbeninda ĵaluzemo de Lucio de la vilaĝestro kaj kolero de la fraŭlino de la administranto estas lia malfeliĉo."

"Eble lia patro tion rebonigos," opiniis la avineto, "vi scias ja, ke Jakub tion esperis, kiam la sinjoro administranto dum Kristnasko lin eksigis."

"Nu," ekparolis unu el la muelklientoj, "la maljuna Míla unu aŭ du centojn por tio oferus."

"Ducent, mia kara, estas ankoraŭ malmulte," diris la sinjoro patro, "kaj tiom Míla doni ne povas, la mastrumejo ne estas granda, kaj kiom da infanoj li havas! Plej bone la juna certe al si helpus, se li volus edziĝi je Lucio de la vilaĝestro, sed pri la gusto nenia diskuto. Mi scias, se Míla devos iri al varbaro kaj se li povos ankoraŭ elekti, ke li preferos esti soldato, ol bofilo de la vilaĝestro."

"Malfacila elekto," skuis la kapon unu el la muelklientoj; "kiu ricevos Lucion, tiu ne bezonas diri: ,Dio, ne punu min!' tiu estos sufiĉe punita."

"Mi plej multe bedaŭras tiun knabinon, Kristlan," diris la avineto; "tiu plorĝemos!"

"Ne estas afero pri la knabino," ekokulumis la sinjoro patro, "iom ŝi ploros, iom ŝi ĝemos, poste ŝi forgesos; sed Jakub fartos pli malbone!"

"Tio estas certa, kiu ne ŝatas esti soldato, tiu malfacile alkutimiĝas, sed fine tamen li alkutimiĝus, kiel ĉiu alia. Mi scias bone, sinjoro patro, kiel ĝi okazas; la mortinta Jiří, donu al li Dio la ĉielon, devis pli malbonajn aferojn alkutimiĝi, kaj mi kun li, sed ĉe ni estis alie, kaj koncerne Kristlan ankaŭ alie staras la afero. Jiří ricevis permeson por edziĝo, ni geedziĝis kaj vivis kontente. Sed ĉi tie ĝi esti ne povas; kaj ne estas mirinde, ke Míla ne iras volonte, kiam tiuj du ekpensas, ke unu je la alia devas atendi dekkvar jarojn! Nu, eble tamen li sukcesos liberiĝi," aldonis la avineto, kaj ŝia tuta vizaĝo subite heliĝis, ĉar ŝi ekrimarkis de malproksime alveni la infanojn. Ili siavice ekvidinte la avineton, ekkuris.

"Nu, Manča, ĉu ci ne estas malsata?" demandis la sinjoro patro, kiam lin estis la filineto salutinta.

"Certe, mi estas, paĉjo, kaj ni ĉiuj estas malsataj, ĉar ni ne tagmanĝis," ŝi respondis.

"Kaj tiu tranĉaĵo da pano, sekigita frukto, buĥtoj, ĉu tio estis roso?" ekpalpebrumis la sinjoro patro, turninte la flartabakujon.

"Ho, tio, paĉjo, ne estas tagmanĝo," ekridetis la knabino.

"Kaj se oni tian pecon da vojo trotas kaj tiom lernas, ĉu ne vere, infanoj, tiam oni malsatiĝas?" ekridis la avineto, kaj metante la spindelon sub la brakon, ŝi aldonis: "Ni do iros, por ke mi konservu vin al mi, kaj por ke vi ne mortu de la malsato." Ili deziris al si bonan nokton. Mančinka ankoraŭ rakontis al Barunka, ke ŝi matene refoje atendos sur la ponteto, poste ŝi rapide sekvis la patrinon al la muelejo, Barunka prenis la avineton je la mano. "Rakontu do al mi: kiel vi fartis, kion vi lernis en la lernejo, kaj kiel vi kondutis?" demandis la avineto vojire.

"Miru, avineto, mi estas ,bankaufser'," elpuŝis rapide Jan, antaŭ la avineto saltetante.

"Mi petas cin, knabo, kio ĝi estas?" demandis la avineto.

"Sciu, avineto, kiu sidas ĉe rando de benko, tiu atentas la ceterajn, kiuj sidas apud li, kaj tiun, kiu nedece kondutas, li notas," klarigis Barunka.

"Ŝajnas al mi, ke oni ĉe ni nomas lin inspektanto, sed ĉe ni devis inspekti ĉiam la plej bonmora kaj la plej diligenta knabo el la tuta benko, kaj sinjoro instruisto ne faris lin tuj inspektanto."

"Cetere, Toník Kopřiva jam riproĉis min pro tio, kiam ni iris el la lernejo, ke, se ni ne estus el familio de Prošek, la sinjoro instruisto nin tiom ne favorus," plendis Barunka.

"Tion ne opiniu," diris la avineto, "la sinjoro instruisto ne faros rilate vin esceptojn; kiam vi tion meritos, li punos vin, kiel li punon aljuĝis al Toník; li tion faras, por ke vi ŝatu tiun honoron, volonte iradu en la lernejon kaj penadu ĉiam esti bonmoraj. Kaj kion vi lernis?"

"Diktaĵon," respondis Barunka kaj la knaboj.

"Kio ĝi estas?"

"La sinjoro instruisto diktas al ni el libro, ni skribas, kaj poste ni devas tion traduki el la germana lingvo en la boheman, el la bohema en la germanan."

"Kaj ĉu la infanoj komprenas la germanan lingvon?" demandis la avineto, havante pri ĉio sian specialan opinion kaj amante ĉion detale demandesplori, kiel ŝia princina moŝto.

"Kion vi opinias, avineto! neniu scias la germanan, sole ni iom, ĉar ni lernis jam hejme, kaj la paĉjo parolas al ni germane; sed nenia domaĝo, eĉ se ili ne komprenus tion, sufiĉas, se ili alportas la lecionojn bone faritajn," klarigis Barunka.

"Nu, sed kiel ili faras la lecionojn, ne sciante ilin germane eĉ rigardi?"

"Ili ja estas sufiĉe punataj, ke ili ne faras ilin bone; la sinjoro instruisto aŭ notas al ili strekojn en la nigran libron, aŭ ili devas stari sur loko de malhonoro, kaj iufoje ili ricevas eĉ batojn sur la manojn. Hodiaŭ estis apud la nigra tabulo staronta ankaŭ Anina de la vilaĝestro, kiu sidas apud mi, ŝi neniam scias la germanan diktaĵon. Ŝi plendis al mi tagmeze, kiam ni sidis antaŭ la lernejo, ke ŝi ne scias fari la lecionon. Pro timo ŝi eĉ ne manĝis. Mi skribis do tion al ŝi kaj mi ricevis de ŝi du kazebuletojn rekompence."

"Sed tion ci ne estis de ŝi akceptonta," diris la avineto.

"Mi ne volis ja ilin akcepti, sed ŝi diris, ke ŝi havas ankoraŭ du; ŝi tiom ĝojis, ke mi skribis al ŝi la lecionojn, kaj promesis, ke ŝi alportos al mi ĉiutage ion, nur ke mi helpu ŝin en la germana lingvo. Kial mi ne faru tion al ŝi, ĉu ne vere?"

"Helpi ŝin ci povas, sed ne fari, alie ŝi tion ne ellernos."

"Sed kia el ĝi utilo, ŝi ne bezonas tion scii, ni ĝin lernas nur tial, ke la sinjoro instruisto tion volas."

"Ĉar la sinjoro instruisto volas, ke io fariĝu el vi, kaj ju pli multe vi scias, des pli facile vi trairos la mondon. Kaj la germana lingvo estas tamen bezona; vidu, mi eĉ ne povas kun via patro interparoli."

"Sed la paĉjo tamen komprenas ĉion, kion vi diras, kaj vi la paĉjon, kaj vi ne parolas germane. Sed en Žlič oni parolas nur boheme, tial Anina ne bezonas scii la germanan lingvon; ŝi diris, se ŝi volos povoscii, ke ŝi povas iri Germanujon. Sed la sinjoro instruisto ne volas cedi. Kaj kredu, kara avineto, neniu volonte lernas la germanan diktaĵon, ĝi estas malfacila; se ĝi estus bohema, ĝi estus ludaĵo kiel Patro nia."

"Nu, vi ankoraŭ ne komprenas gravecon de la afero, sed vi devas obei kaj ĉion lerni volonte. Ĉu la knaboj obeis?"

"Ho jes, nur Jeník komencis, kiam la sinjoro instruisto foriris el la ĉambro, petoli kun la knaboj, tiel ke ili eĉ saltadis sur la benkoj. Sed mi diris al li. . ."

"Ci diris al mi, ci, mi ĉesis mem, ĉar mi aŭdis la sinjoron instruiston!"

"Jen mi ekscias belajn aferojn, ci devas inspekti la aliajn, kaj ci mem petolas; kia ĝi estas konduto?" diris la avineto.

"Avineto," aŭdiĝis Vilém, kiu ĝis tiam silentis montrante al Adélka grandan pecon da glicirizo kaj libreton da orfolietoj, kiun li ŝanĝricevis en la lernejo de iu knabo por krejcero, "ho, avineto, kiel petolaj estas tiuj knaboj en la lernejo, terure! Vi mirus vidante, kiel ili saltas sur la benkoj kaj interbatiĝas, kaj ankaŭ la inspektantoj kun ili."

"Pro dio, kion diras ĉe tio la sinjoro instruisto?"

"Ili tiel kondutas sole kiam la sinjoro instruisto foriras el la lernejo. Kiam li estas venonta, ili tuj saltas al siaj lokoj, metas la manojn sur la benkojn, kaj estas silento."

"Petoluloj!" diris la avineto.

"Kaj la knabinoj siavice ludas per pupoj en la lernejo, mi bone ja vidis tion," plendis Jan.

"Vi estas floretoj el diabla ĝardeno, kian paciencon devas havi la sinjoro instruisto!" diris la avineto. La infanoj rakontis al ŝi ankoraŭ multe pri la lernejo, kaj kio okazis al ili dum la vojiro; ĝi estis ilia unua vojaĝo, kaj nemalmulte ili fieriĝis pri sia memstareco, kvazaŭ ili el Parizo estus revenintaj. "Kaj kie ci havas la kazebuletojn? Ĉu vi formanĝis ilin?" demandis ankoraŭ la avineto, esplorante, kion manĝis la infanoj, ĉar ŝi havis zorgon pri ilia sano.

"Unu ni formanĝis, la duan mi volis realporti hejmen, sed kiam mi estis sur la tablo skribanta, ŝtelelprenis ĝin al mi Kopřiva el la pajlosaketo. Li sidas malantaŭ mi. Se mi estus ion al li dirinta, li estus al mi, kiam ni iris el la lernejo, doninta dorsobatojn; li estas friponeto!"

La avineto ne konsentis, ke la infanoj estas pravaj, sed en la animo ŝi pensis: Ni ne estis ja pli bonaj. La infanoj bone sciis, ke la avineto estas pli indulgema ol la patrino, ŝi ĉe multaj infanaj petolaĵoj, kiujn la knaboj faris, fermetis la okulojn, ŝi ne malhelpis, kiam Barunka iufoje ekpetolis; pro tio ili ĉion prefere konfidis al ŝi ol al la patrino, kiu laŭ sia severa karaktero ĉion pli severe konsideris.