Avineto/XIV.

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
XIII. Indekso : Avineto
de Božena Němcová
Tradukita de K. Procházka, Vl. Tobek
XV.

Pasis kelke da tagoj post la unua de majo: estis ĵaŭdo, la infanoj ne havis la instruadon kaj helpis al la avineto en la ĝardeno surverŝi la florojn kaj vinarbeton, kiuj jam verdiĝis sur la muro. Ili iris verŝakvumi ankaŭ siajn arbetojn kaj entute havis tiun ĵaŭdon multe da laboro; ĉar dum tri tagoj ne inspektis Barunka siajn pupojn, la knaboj ne povis rajdigi ĉevaletojn, veturiloj, pafiloj kaj pilkoj kuŝis en angulo. En la kolombejo ili ankaŭ ne estis, kaj la kuniklojn nutris Adélka. Dum la ĵaŭdo ĉio devis esti kompense farita. La avineto fininte la surverŝadon, lasis la infanojn ludi, sidiĝis sur la herbokovrita sidbenko sub la blua siringo, kaj ekŝpinis, ĉar ŝi estis kutiminta eĉ momenton ne mallabori. Ŝi estis malĝoja, ŝi nek kantis, nek rimarkis la nigran kokinon, kiu eniris tra malfermita pordeto en la ĝardenon, kaj kiam neniu malhelpis, ĝi komencis gratfosi bedeton. Grizblanka ansero sin paŝtis apud la barilo, ĝia flava idaro traŝovadis la kapetojn tra ĝi, scivoleme enrigardante en la ĝardenon; la avineto ilin amis, la anseridetojn, kaj nun eĉ ne atentis ilin. Ŝiaj pensoj diversloken forflugadis. Venis la sciigo el Vieno de Jan, ke ili ne alveturos meze de majo, ke la komteso Hortensie danĝere malsaniĝis. Se Dio redonos al ŝi la sanon, ke tiam eble ŝia princina moŝto venus rigardi la bienegon, certa tamen ke tio ne estas. Sinjorino Terezka, kiam alvenis la letero, ploris, la infanoj ankaŭ ploris, Vilím havis sur la pordo sole kelke da strekoj forviŝotaj, kaj jen, subite estis la tuta ĝojo vana. Kaj ke la bona, aminda Hortensie estus mortonta, tion ili eĉ ne povis kompreni; ili neniam forgesis dum la preĝado oferi unu ,,Patro nia" por ŝia resaniĝo. Tamen la infanoj rekontentiĝis, sed sinjorino Terezka sen tio neparolema, ankoraŭ pli malmulte parolis, kaj kiam ajn la avineto venis al ŝi en la ĉambron, vidis ŝin plormalseka. La avino sendadis do ŝin prefere fari viziton, por ke ŝi amuziĝu, kaj entute ŝatis, kiam Terezka ien eliris, ĉar ŝi vidis tre bone, ke ŝia filino en la soleca dometo spite ĉion multfoje eksentas enuon, kaj ke ŝi preferus vivi en la brua mondo, je kiu ŝi dum multaj jaroj estis kutiminta. En la edzeco ŝi estis tre feliĉa, sed tio estis malagrabla, ke Jan devis la plej grandan parton de jaro pasigi en Vieno, kaj ŝi devis vivi sen li en timo kaj malĝojo. Kaj nun ŝi ne estis vidonta la edzon, la infanoj la patron eble la tutan jaron "Por la vivo la vivon", diris al si la avineto. Kun Jan volis veni Johanka, la alia filino de la avineto; ŝi volis veni por ekvidi la patrinon, por ricevi de ŝi konsolon kaj konsilon, ĉar ŝi intencis edziniĝi. La avineto jam tre ĝojis., kaj ankaŭ ŝia espero estis trompita. Krom tio kaŭris al ŝi zorgojn la militvarbiĝo de Míla. Míla estis belkreska, sinceranima junulo, Kristla estis bona knabino, la avineto ilin ambaŭ tre amis, ŝi estus dezirinta al ili la geedziĝon. "Kiam kuniĝas homoj egalaj, estas harmonio, kaj Dio mem ĝojas pro tia edzeco," ŝi diradis. Sed ankaŭ tiun ĝojon minacis grava bato, Míla iris matene kun la ceteraj al varbado. Tion ĉion pripensis la avineto kaj tial ŝi estis malĝoja.

"Avineto, jen rigardu, la nigra fosas ĉi tie. Atendu, simio! Ŝŝŝa!" aŭdiĝis voĉo de Barunka., kaj la avineto, levinte la kapon, vidis la kokinon flugi el la ĝardeno kaj sur la bedeto gratelfositan kavaĵon.

"Vidu la kanajlon, kiel ĝi ruze venis. Prenu rastilon, Barunka, kaj reordigu la bedeton! Jen, ankaŭ la anseroj estas ĉi tie! Ĝi vokas min, la kortbirdaro, estas la tempo, ke ĝi iru en la stalojn, mi iom forgesis pri mia devo. Mi devas al ili ŝuti la nutraĵon." Tion dirinte, la avineto formetis la spindelon kaj iris satigi la birdaron. Barunka restis en la ĝardeneto, rastebenigante la bedon.

Post momento venis Kristla. "Ĉu vi estas ĉi tie sola?" ŝi demandis, enrigardinte trans la barilon.

"Ne hezitu eniri, la avineto venos tuj, ŝi iris ŝuti al la kortbirdaro," invitis Barunka.

"Kie estas la patrino?"

"Ŝi iris en la urbon viziti la baptopanjon; ci scias, la panjo ploras, ke la paĉjo eble eĉ nunjare ne alveturos; pro tio la avineto prefere sendas la panjon tien, kie ŝi iom amuziĝus. Ni ĉiuj tiom ĝojatendis la paĉjon kaj la komteson ankaŭ kaj pri ĉio ni trompiĝis. Kompatinda Hortensie! Post tiuj vortoj Barunka, genuante sur unu genuo sur la vojeto, apogis la kubuton kontraŭ la alia, kaj metinte la kapon sur la manplaton, enpensiĝis. Kristla sidiĝis sub la siringo, la manojn kunigitajn ŝi metis sur la genuojn, ŝia kapo malleviĝis sur la bruston. Ŝi estis tute senespera kaj apatia, la okulojn ŝi havis de ploro ŝvelintaj."

"Tio estas certe danĝera malsano, la tifo; se ŝi mortos, ho, Dio! Kristla, ĉu iam ci havis tifon?" Demandis post momenta silentiĝo Barunka.

"Ne, mi dumvive ne estis malsana: sed nun estos mia sano detruita," malgaje respondis Kristla.

Nur tiam Barunka bone ŝin ekrigardis, kaj vidante ŝian ŝanĝitan vizaĝon, saltleviĝis, alpaŝis al ŝi, demandante: "Kio estas al ci? Ĉu estas Míla varbita?" Kristla anstataŭ respondo komencis plorĝemi.

Tiam revenis la avineto. "Ĉu ili jam estas hejme?" ŝi demandis rapide.

"Ankoraŭ ne," neis Kristla per la kapo, "sed vane sin konsoli per espero. Lucka laŭdire ĵurpromesis, ke se ŝi ne ricevos Mílan, ke ankaŭ mi ne estas lin ricevonta. Kion ŝi volas, tion faros la vilaĝestro, li estas pri ŝi tre fiera, kaj la sinjoro administranto faros siavice multon kompleze al la vilaĝestro. La fraŭlino de la administranto ne povas forgesi, ke ŝia amato estis de Míla malhonorita, ŝi mem nutras la ekscitiĝon, kaj ankoraŭ aliaj aferoj, kara avineto, forprenas de mi la esperon." Sed la patro de Míla estis ja en la kancelario, kaj kiel mi aŭdis, li kunportis sufiĉan kvanton da guldenoj; la situacio ne estas do senespera."

"Vere, tio estas nia sola espero, kiam oni donis al li aŭskulton, ke oni tamen helpos; sed okazis jam pli ol unufoje, ke oni elaŭskultis kaj ne helpis; oni diris mallonge, ke ĝi ne estis farebla, kaj la petinto devis kontentiĝi."

"Espereble ĝi ne okazos al Míla; kaj se tamen, mi konsilus, ke, kiam ĝi ne sukcesus, lia patro prenu la monon, oferatan al korupto, ke via patro aldonu la ceteron, kaj ke ili elaĉetu Mílan laŭ la rajto; tiel vi liberiĝus de zorgoj."

"Se ne estus la ,se‘, kara avineto. Unue la mono, kiun la maljuna Míla jam donis, estas perdita, due mia patro ne havas kontante pli multe, ol kiom li bezonas por la mastrumo, kaj eĉ se li sufiĉe amus Jakobon kaj entute ne malhelpus min edziniĝi kun li, tamen estus al li pli bonvenanta, ke la bofilo alportu al li en la mastrumaĵon kaj ne forportu. Kaj fine ni supozu, ke li eĉ volus ĝin havigi, Míla havas fieran karakteron, li ne permesus, ke mia flato lin elaĉetu."

"Li eble opinias: ,Se la edzo ricevas grandan doton, regas lin la edzino‘, kaj tion ĉiu fiera viro evitas, mia kara; sed en ĉi tia situacio cedemo ne farus al li malhonoron. Cetere, kial paroli pri io, kion fari eble ne estos bezone, kaj se ĝi estus, kio estas malfacile farebla."

"Domaĝo, granda domaĝo, ke okazis tiu afero rilate tiun Italon; mi tiam ridis pri tio, sed nun mi ploras," diris Kristla. "Se ĝi ne estus okazinta, estus Míla ricevinta servon ĉe la bieno, du jarojn li estus tie servinta kaj liberiĝus de la milita devo. Tio plej multe turmentas min, ke mi fakte estas kulpa pri tio."

"Naiva, kial ci kulpigus cin, - kvazaŭ se ĉi tiu lekanteto estus kulpa pri tio, se ni, ambaŭ volante ĝin havi, pro ĝi malpaciĝus. Tiam ankaŭ mi devus min kulpigi, ke mi kaŭzis al mia mortinta edzo simile malfacilan situacion; ĝi estis preskaŭ simila okazo kiel la cia. Mia kara, ĉu la homo, kiam lin ekkaptas kolero, ĵaluzo, amo aŭ kiu ajn pasio, havas tiom da tempo, por konsulti la prudenton? En tiu momento, eĉ se li estus pereonta, li atentas nenion. Tiam helpas nenio, kaj eĉ la plej perfekta homo fariĝas senforta."

"Avineto, jam la pasintan jaron dum la nomfesto de sinjoro Prošek vi diris, ke via mortinta edzo faris ion similan, pro kio li suferis, kaj nun vi denove tion aludis; mi forgesis, kiel pri la morto, demandi vin de post tiu tempo, rakontu ĝin al mi nun. La tempo pasos, venos al ni aliaj pensoj, kaj sidi ĉi tie sub la siringo estas tiel agrable," petis Kristla. - "Bone," diris la avineto; "ci, Barunka, iru kaj atentu pri la infanoj, ke ili ne iru al la akvo!"

Barunka foriris kaj la avineto komencis: "Mi estis jam plenkreska junulino, kiam Mario Terezio ekmilitis kun Prusoj. Ili pro io malpaciĝis. La imperiestro Jozefo alvenis kun la armeo al Jaroměř, kaj Prusoj lokiĝis apud la limo.

En la tuta ĉirkaŭaĵo estis la militistaro dislokita eĉ en la vilaĝoj. En nia mastrumejo ni havis kelke da senrangaj soldatoj kaj unu oficiron. Li estis homo facilanima, unu el tiuj, al kiuj ŝajnas, ke ili tuj enplektos ĉiun knabinon en sian retkaptilon, kiel araneo muŝon. Mi senceremonie rifuzis lin, sed li neniel atentis miajn vortojn, forskuis ilin de si kiel roson. Kiam la parolo neniom valoris, mi aranĝis ĉiujn irojn tiel, ke mi nenie devu lin renkonti sola. Estas ja konata afero, ke la knabino devas kelkfoje dum la tago iri jen al la kampo, jen por la herbo, ke foriras la domanoj kaj lasas ŝin sola, mallonge dirite. ke ne estas kutime nek bezone, gardi la knabinojn, ke ili devas gardi sin mem, kaj tiel prezentiĝas por logemulo sufiĉe da okazo al persekutado. Sed Dio min protektis. Por la herbo mi iradis je fruega mateno, kiam ĉio ankoraŭ dormis. Mi de mia infanaĝo frue leviĝadis, la patrino ĉiam diradis al mi: ,Leviĝu je frua mateno, subtenos vin dia la beno.‘ Ŝi estis prava, eĉ se mi neniun utilon estus el tio havinta, almenaŭ ĝojon mi havis. Kiam mi eniris matene en la fruktarbejon aŭ en la kampojn kaj vidis la bele verdan, rosbrilantan herbeton, mia koro ĝojridige batis. Ĉiu floreto staris kiel virgulino, kun levita kapeto, kun dormosataj okuletoj. Ĉie sentiĝis odoro, el ĉiu folieto, el ĉiu herbeto. La birdoj, kompatindaj etuloj, super mi flugleviĝadis, per kanto Dion laŭdante; escepte tion ĉie sankta silento. Kaj kiam komencis la suno el post la montoj leviĝadi, mi havis ĉiam la imagon, kvazaŭ mi starus en la preĝejo, mi kantis, kaj laboro ŝajnis al mi ludo.

Do, iun matenon falĉante en la fruktarbejo mi ekaŭdas el malantaŭe: ,Helpu Dio, Madlenka!‘ Mi rerigardas kaj volas diri ,Dio donu!‘ mi ne povis pro ektimo paroli, falĉilo elfalis el mia mano.

"Ĝi estis tiu oficiro, ĉu ne?" interrompis ŝian parolon Kristla.

"Atendu, atendu, malrapide," daŭrigis la avineto; "ĝi ne estis la oficiro, tiuokaze mi ne estus la falĉilon ellasinta. Tio estis ektimo pro ĝojo. Georgo staris antaŭ mi! Mi devas al ci diri, ke mi tri jarojn ne vidis lin. Ĉu tion ci scias, ke Georgo estis filo de nia najbarino Novotná, de tiu sama, kiu estis kun mi, kiam ni parolis kun imperiestro Jozefo?"

"Jes, tion mi scias; vi ankaŭ rakontis al ni, ke anstataŭ pastro li fariĝis teksisto."

"Nu jes, pri tio estis lia onklo kulpa; la knabo lernis ludfacile, kiam ajn la patro veturis por li al Rychnov, ĉiam li aŭdis pri li sole laŭdon. Hejme dum la libertempo li legadis dimanĉe anstataŭ mia patro, kiu estis ja bonega leganto, al najbaroj el biblio, kaj li legis tiel bele, ke ni kun ĝojo aŭskultis; Novotná diradis: ,Estas al mi, kvazaŭ mi jam vidas tiun knabon predikanta: Ni ĉiuj kontraŭ li kondutis, kvazaŭ li estus jam konsekrita; kiu ajn el la mastrinoj preparis ion bongustan, ŝi sendis al li, kaj se Novotná dankesprime kontraŭparolis: ,Sed pro Dio, kion ni donos al vi kompense,‘ ili diradis: ,Kiam Georgo estos pastro, li donos al ni benon.‘

Ni kreskis kune, kion havis unu, tion havis la alia, sed kiam venis la dua, la tria libertempo, mi ne havis plu kontraŭ li la saman kuraĝon, mi hontis antaŭ li, kaj kiam li foje venis al mi en la fruktarbejon kaj kontraŭ mia volo min helpis porti la herbon, mi tion konsideris peko, ke mi en tio al li cedas, mi ripetis al li, ke ĝi ne konvenas por pastro, sed li ridis min; li ŝercis, ke forfluos ankoraŭ multe da korboj da akvo, antaŭ ol li predikos! Sed - homo projektas, Dio direktas. Subite, kiam li estis hejme travivanta la trian libertempon, venis invito el Kladsko de onklo de Georgo, ke li tien al li venu. Tiu onklo estis teksisto, li teksis belan, bone laboritan tolon; per tio li gajnis sufiĉe da mono, kaj ĉar li ne havis infanojn, li rememoriĝis pri Georgo. La baptopanjo ne volis lin sendi, sed la patro mem ŝin admonis, ke ŝi lasu lin iri, ke tio povas utili al lia feliĉo, kaj ke la frato de la patro ja havas iun rajton koncerne lin. Li iris; la baptopatrino kaj mia patro lin akompanis, kune pilgrimante al Vambeřice. Ili revenis, Georgo tie restis. Ĉiuj malĝojis pro lia foresto, sed mi kaj la baptopatrino plej multe, sole kun tiu diferenco, ke ŝi pri tio parolis, sed mi eĉ ne aludis. La onklo promesis, ke li zorgos pri li, kiel pri la sia. La baptopatrino sekve opiniis, ke li en Kladsko iras en lernejon; ŝi jam ĝojesperis, ke li baldaŭ ricevos la unuan konsekron, sed jen - Georgo post unu jaro venis hejmen vizite kiel ellerninta teksisto! La baptopatrino ploris terure, sed kion fari. Georgo ŝin petis kaj konfesis, ke li absolute ne havis inklinon al pastreco, kvankam li volonte estus daŭriganta la studadon. Sed ke la onklo persvadis lin konsiderigante, kiel longe li devus en mizero travagadi lernejojn, oficejojn, antaŭ ol li gajnus pecon da pano, li admonis lin, ke li ekokupu sin per la metio, ke tiu baldaŭ liverados al li vivrimedojn, ke la metio estas or-dona profesio, kaj ke li povos sian instruitecon ankaŭ en la metio bone utiligi. Mallonge dirite, Georgo konsentis, lernis la teksistan metion, kaj ĉar li estis en ĉio fervora, li sukcesis ankaŭ en la metio. La onklo donis al li post unu jaro ateston pri lernado: poste li sendis lin en la mondon por spertiĝo, unue Berlinon al sia konato, kie li estis ankoraŭ perfektiĝonta. Sed Georgo haltis pli frue en Bohemujo ĉe ni. Tiam li alportis al mi ĉi tiun rozarion el Vambeřice." Tion dirante eltiris la avineto el sur la brusto pistakan rozarion, kiun ŝi neniam formetis, momenton ŝi kortuŝite rigardis ĝin, poste kisinte ĝin rekaŝis kaj daŭrigis: "Mia patro ne malaprobis al Georgo la decidiĝon, laŭ kiu li fariĝis metiisto; li admone konsilis al Novotná, ne malĝoji pro tio, ke ŝi en la espero trompiĝis. ,Kiu scias, por kio ĝi estos utila, li diris; ,lasu lin, kion li al si preparis, tion li havos. Eĉ se li reŝpinus lintufaĵon, sufiĉos, se li povoscios sian laboron kaj restos honesta, bona homo, tiam li meritos tian honoron, kian kiu ajn sinjoro,‘ Georgo ĝojis, ke Ia baptopatro ne koleris, ĉar li estimis lin kiel sian propran patron. Ankaŭ Novotná sin lasis konvinki - kiel do ne, li estis ja ŝia infano, kiun ŝi amis, sekve ŝi ne povis voli, ke li sentu sin malfeliĉa en sia profesio. Georgo pasigis ĉe ni kelke da tagoj, poste li foriris en la mondon, kaj tri jarojn ni ne vidis lin kaj preskaŭ eĉ ne aŭdis pri li, nur kiam li tiun matenon aperis antaŭ mi. Imagu, kian mi havis ĝojon! Tuj mi ekkonis lin, kvankam li tre ŝanĝiĝis; li estis eksterordinare alta, kaj ĉe tio tiel belkreska, ke estis malfacile trovi homon al li egalan. Li sin klinis al mi, prenis mian manon, kaj diras, kial mi tiom ektimis pro li? Kiel ne ektimi, mi diras, ci aperis ja ĉi tie, kvazaŭ de nuboj falinte. De kie ci venis kaj kiam?"

,Mi iras rekte el Kladsko, la onklo timas, ĉar tie oni ĉie varbas, ke ne kaptu min ie la varbistoj; li sendis min, apenaŭ mi venis el spertiga vojaĝo, en Bohemujon, kaj li opinias, ke mi ĉi tie pli facile kaŝiĝos. Feliĉe mi traŝteliĝis trans la montojn kaj jen, mi estas ĉi tie.‘

,Sed pro Dio,‘ mi diras al li, ,havu sole la zorgon, ke oni cin ne kaptu ĉi tie; kion diras la patrino?‘

,Mi ankoraŭ ŝin ne vidis. Je la dua post la noktomezo mi alvenis. Mi ne volis veki la patrinon. Kuŝiĝu sur la herbo sub la fenestro de Madlena, ŝi frue leviĝas, atendu, ĝis kiam ŝi eliros, poste aperu: mi opiniis kaj kuŝiĝis sur la verda kusenego. Vere, oni pri ci ne parolas vane en la vilaĝo: Pli frue ol alaŭdo ekkantas, Madlena portas la herbon hejmen. Apenaŭ tagiĝas, kaj ci jam falĉas. Mi cin vidis apud la puto cin lavi, kombi, kaj apenaŭ mi povis min reteni, ke mi alsaltu al ci; sed kiam ci preĝis, mi cin ne volis ĝeni. Sed nun diru al mi, ĉu ankoraŭ ci amas min?‘

Tiel li parolis; kiel mi povis diri ion alian, ol ke mi amas lin, ni amis ja nin reciproke de juneco, kaj dumvive mi ne ekpensis pri alia viro. Ni babilis iom, poste Georgo ŝteleniris en la dometon de sia patrino, kaj mi iris rakonti al la patro, ke li venis.

La patro estis homo prudenta, al li ne plaĉis, ke Georgo venis en tia danĝera tempo. ,Mi ne scias,‘ li diris, ,ĉu li evitos ĉi tie blankan surtuton; ni faros, kio estos ebla, por lin kaŝi; sole diru al neniu, ke li estas ĉi tie.‘

Novotná, kvankam ŝi havis grandan ĝojon, samtempe tamen tre timis, ĉar Georgo estis en nomaro de varbotoj, kaj sole pro tio evitis la varbiĝon, ke neniu sciis, kie li estas. Dum la tago vizitis lin la patrino, antaŭ la vespero ankaŭ mi kaŝeniris al li, kaj tiam ni interbabilis pri diversaj aferoj. Mi havis tiel grandan timon pri li, ke mi multajn tagojn iradis kiel kapturniĝema ŝafo kaj forgesis evitadi la oficiron, tiel ke mi kelkfoje renkontiĝis kun li. Supozante, ke mi volas amikiĝi, li tuj ekkantis la malnovan melodion; mi lasis lin paroli, kaj eĉ ne tiom kontraŭstaris lin, kiom pli frue, ĉar mi timis pri Georgo. Mi jam diris, ke Georgo estis kaŝita; krom mi, lia patrino kaj miaj gepatroj sciis pri li neniu. La trian vesperon mi iras el la dometo, iom pli longe restinte ĉe Georgo; estis jam ĉie silento kaj sufiĉa mallumo, jen, kontraŭ mi aperas la oficiro. Li elspionis, ke mi vespere iradas al la baptopatrino, kaj tial li atendis min apud la fruktarbejo. Kion fari? Sufiĉis sole ekkrii, kaj Georgo en la subtegmento estus ĉiun laŭtan voĉon ekaŭdinta, sed mi timis lin alvoki. Mi fidis do mian forton; kaj kiam la oficiro ne volis cedi post la petadmono, ni ekluktis per pugnoj. Ne ridu, knabino, ne ridu, ne rigardu min, kia mi estas nun; mi estis ja negranda, sed tamen fortkreska, miaj manoj, kutimintaj malfacilan laboron, estis malmolaj. Mi estus lin venke kontraŭstarinta, se li ne estus pro kolero komencinta min insulti kaj malbeni. Per tio li perfidiĝis, kaj subite kiel frapo de tondro aperis inter ni Georgo, kaptinte lin je la gorĝo. Li aŭdis la insultadon, elrigardis tra la tegmentofenestro, ekkonis min en la duonlumo kaj samtempe tuj desaltis malsupren, tiel ke li preskaŭ estus la kolon rompinta. Sed li, kuraĝa, nenion atentis, eĉ se lignaro estus sub li brulinta.

,Kia ĝi estas maniero, kun honesta knabino ĉi tie en la nokto interbatiĝi, sinjoro?‘ kriis Georgo.

Mi provis lin kvietigi, petante, ke li pripensu sian situacion, sed li tenis la sinjoron kvazaŭ en la prenilo, tremante pro kolero. Fine tamen li obeis.

,En alia tempo kaj sur alia loko la afero alie finiĝus, sed ĉi tie ne estas por tio la tempo, aŭdu do kaj memoru! La knabino estas mia fianĉino; se vi ŝin estonte maltrankviligos, mi aranĝos la aferon alie. Nun iru!‘

Poste li transĵetis la sinjoron trans la pordeton kiel putrantan piron; kaj min preninte ĉirkaŭ la kolo li diras: ,Madlenka, memoru min, salutu la patrinon, kaj estu ĉi tie sanaj, mi devas tujmomente foriri, alie mi estus kaptita. Ne timu pri mi, mi konas ĉiun vojeton, kaj mi certe traŝteliros al Kladsko, kie mi tamen iel kaŝiĝos. Mi petas cin, venu al Vambeřice pilgrime, tie ni revidiĝos!‘

Antaŭ ol mi povis rekonsciiĝi, li estis for. Mi kuras tuj al Novotná diri, kio okazis; ni iras al nia familio, ni ĉiuj estis kvazaŭ sen sentoj. Ĉiun brueton ni timis. La oficiro dissendis ĉien soldatojn; ne ekkoninte Georgon, li opiniis, ke li estas el alia vilaĝo, kaj ke oni lin ie trafos, sed li feliĉe al ili malaperis. Mi evitis la sinjoron, kiel mi povis, sed li, ne povante sin venĝi alie, kalumniis min en la vilaĝo, kvazaŭ mi estus malbonmora knabino. Ĉiuj min konis, li ne sukcesis. Feliĉe venis ordono, ke la militistaro ekmarŝu returnen, Prusoj transpaŝis la limon. Cetere la tuta milito baldaŭ finiĝis, la kampistoj nomis ĝin "kuka", ĉar laŭdire la soldatoj, formanĝinte en la vilaĝoj la kukojn, revenis hejmen."

"Kaj kio okazis al Georgo?" demandis Kristla, streĉatente aŭskultante.

"Ni sciis pri li nenion ĝis la printempo, ĉar pro la malpaco neniu estis alvenanta. Ni estis ekstreme senpaciencaj. Venis printempo - kaj ankoraŭ nenio; mi ekpilgrimis do, kiel mi estis al Georgo promesinta. Iris pluraj konatoj, kaj la gepatroj konfidis min je ilia zorgo. Nia gvidanto estis kelkfoje en Kladsko, kaj la patro al li ordonis, ke li alkonduku min tien, li tie konis ĉiun angulon.

,Ni haltos ĉe sinjorino Liduška, por nin iom ordigi,‘ diris la gvidanto, kiam ni venis en la urbon.

Ni eniris en malgrandan gastejon en antaŭurbo. Ĉe sinjorino Liduška haltadis ĉiaj venantoj el Bohemujo; ŝi devenis el nia regiono. Tiame ĉie en Kladsko oni ankoraŭ parolis boheme; kaj estas kutimo, ke la homoj devenantaj el la sama regiono volonte sin reciproke elserĉas.

Sinjorino Liduška akceptis nin kun granda ĝojo, ni devis iri en ŝian ĉambron.

,Nu, sidiĝu, mi tuj revenos, mi sole alportos al vi iom da vinsupo,‘ ŝi diris kompreneme kaj malaperis tra la pordo.

Mi havis la koron kvazaŭ en prenilo, ĝi estis ĝojo, ke mi revidos Georgon, kaj ankaŭ timo, ke eble io al li okazis en tiu tempo, dum kiu ni nenion pri li aŭdis. Tiam subite ni ekaŭdas ekstere konatan voĉon salutantan sinjorinon Liduška, kaj ŝin siavice vokantan; ,Nu, sinjoro Georgo, eniru, estas tie la pilgrimantoj el Bohemujo!‘

La pordo tuj malfermiĝis, kaj en ĝi aperis Georgo, sed alvidinte lin, mi restis kvazaŭ de fulmo frapita. Li estis en militista vesto. Nebulo sterniĝis antaŭ miaj okuloj. Georgo prezentis al mi la manon, prenis min en la brakojn, kaj preskaŭ plorante diris: ,Vidu, Madlenka, mi estas malfeliĉa homo; apenaŭ mi eklaboris en la metio kaj forskuis de mi, kio al mi ne plaĉis, mi havas jam refoje novan jugon sur la kolo. El pluvo mi forkuris kaj venis sub defluilon. Se mi estus en Bohemujo, mi almenaŭ servus al mia imperiestro, kaj ĉi tie mi devas servi al la fremda.‘

,Pro Dio mi petas cin, kion ci faris, ke oni cin rekrutigis?‘ mi diras al li.

,Nu, mia kara, junaĝo, malsaĝo. Ni ne kredis al la sperta onklo, kiam mi forkuris de vi, ĉie mi estis malĝoja, pri ĉio malkontenta. Mi iris foje dimanĉon kun kelke da kamaradoj en gastejon, atentante pri neniu averto. Ni trinkis, ĝis ni ebriiĝis: tiam venas en la gastejon varbistoj.‘

,Tiuj friponoj,‘ interrompis lian parolon sinjorino Liduška, kiu ĵus alportis la supon; ,se sinjoro Georgo estus ĉe mi estinta, nenio estus al li okazinta; mi ne toleras ilian tromplogadon ĉe mi; la sinjoro onklo ne iras ja aliloken ol al Liduška. Nu, sperta homo havas konsciencon; la junularo - nu, kion fari, kiam ĝi ne havas prudenton. Ne faru al vi plu riproĉojn pro tio, sinjoro Georgo, vi estas taŭga knabo, nia reĝo ŝatas grandajn soldatojn, li ne lasos vin longe sen bastono.‘

,Estu jam kiel ajn,‘ ekparolis Georgo, ,kio okazis, tio okazis. Ni perdis konscion, la varbistoj tromplogis nin, kaj kiam mi sobriĝis, estis mi kaj Lhotský, mia plej kara kamarado, soldatoj. Mi pensis, ke mi la kapon forŝiros al mi, sed kion fari. La onklo ankaŭ plendis multe; fine li konsideris, kiel oni povus la situacion almenaŭ plifaciligi, se ne estis eble rebonigi la tutan aferon. Li iris al generalo kaj tion li petatingis, ke mi restis ĉi tie, ke mi fariĝos kiel eble plej baldaŭ kaporalo, kaj - nu, pri tio ni ankoraŭ parolos. Sole ne veku en mi nun zorgojn, mi ĝojas, ke mi cin vidas."

Ni devis nin reciproke konsoli, kiel ni povis. Poste alkondukis min Georgo al la onklo, kiu nin ĝoje akceptis. Vespere alvenis ankaŭ lia kamarado Lhotský, bona homo. Ili restis ja fidelaj unu al la alia ĝis la morto. Ili ambaŭ jam mortis, kaj mi ankoraŭ estas ĉi tie."

"Vi ne revenis plu hejmen, avineto, ĉu ne vere, vi edziniĝis kun la aveto?" eltiris Barunka, kiu jam longe estis reveninta, la avineton el enpensiĝo, en kiun ŝi falis rememorante la feliĉe travivitajn momentojn ĉe tiu revidiĝo.

"Nu certe, li tiom insistis. Permeso al edziĝo estis tio, kion la onklo ankoraŭ elpetis al li. Ili nur atendis, ĝis ni pilgrime alvenos. Georgo foriris antaŭ la nokto, mi restis por nokti ĉe la onklo. Li estis bona maljunuleto, Dio donu al li ĉielon!

La sekvantan tagon frumatene alkuris Georgo kaj longe kun la onklo pri io konsiliĝadis. Poste li alvenis al mi kaj diras: ,Madlenka, diru al mi sincere, laŭ bona konscienco, ĉu tiel ci amas min ke eĉ malbonon ci povus kun mi suferi, la patron kaj la patrinon forlasi?‘ Mi diras, ke jes.

,Se jes, tiam restu ĉi tie kaj estu mia edzino,‘ li diras kaj ekprenas min je la kapo kaj kisas.

Neniam li kisis min, ne estas tiu kutimo inter ni, sed pro randa ĝojo eĉ ne sciis la kompatindulo, kion li faras. ,Sed kion diros la patrino, kion diros la niaj?‘ mi diras, kaj mia koro tremis pro ĝojo kaj angoro.

,Kion ili dirus, ili ja amas nin kaj ne volos, ke mi mortu de suferoj.‘

,Sed, mia Dio, Georgo, tamen la gepatroj devas al ni doni benon!‘

Georgo rediris nenion, sed la onklo alpaŝis al ni, sendis Georgon el la ĉambro kaj diras: ,Madlena, ci estas pia knabino, plaĉas al mi, mi vidas, ke Georgo estos feliĉa, kaj ke li ne sen motivo cin plendsopiris. Mi detenus lin, se li estus alia homo, sed li havas obstinan kapon. Sen mia helpo li estus malesperinta, kiam oni varbis lin, mi sciis lin konsoli, precipe per tio, ke mi elpetis por li permeson al edziĝo. Mi ne povas kaŝi la veron. En Bohemujon li ne rajtas reveni; kaj se ci aliavice irus hejmen, kiu scias, ĉu cia familio cin ne persvadus. Kiam vi geedziĝos, tiam ni kune veturos al Olešnice, kaj la gepatroj ne rifuzos al ci la benon. La pilgrimantojn ni komisios transdoni leteron. Postmorgaŭ okazos via geedziga ceremonio en la militista kapelo, mi anstataŭos viajn gepatrojn kaj prenas sur min pri tio la respondecon. Madlenka, rigardu min, mi havas la kapon kiel neĝo; ĉu vere ci pensas, ke mi farus ion, pri kio mi ne povus antaŭ Dio respondi? Tiel diris al mi la onklo, kaj larmoj fluis sur liaj vangoj. Mi konsentis pri ĉio.

Georgo estis pro ĝojo preskaŭ freneza. Mi ne havis pli multe da vestaĵo, ol kiun mi portis sur la korpo. Georgo tuj aĉetis al mi jupon, ĵaketon, kaj grenatojn sur la kolon por la edziĝa festo, la ceteron prizorgis al mi la onklo. Ĝi estas la samaj grenatoj, kiujn mi havas, la kolĉikkolora mesulanjupo kaj la azura ĵaketo. La pilgrimantoj foriris, la onklo donis al ili leteron, ke mi restos tie kelke da tagoj kaj ke mi alveturos kun li, pli multe li ne skribis. ,Estos pli bone, se ni priparolos la aferon‘, li opiniis. La trian tagon matene ni havis la geedziĝan feston, militista pastro faris la ceremonion. Sinjorino Liduška estis svatistino, Lhotský honorfraŭlo, lia fratino fianĉknabino, la onklo kaj ankoraŭ unu urbano atestantoj, krom ili ĉeestis neniu. Sinjorino Liduška aranĝis al ni matenmanĝon, kaj tiel ni pasigis tiun tagon en timo antaŭ Dio kaj en ĝojo, rememorante nur pri la niaj hejme. Sinjorino Liduška incitetis Georgon ĉe la tablo, senĉese al li dirante; ,Vi, vi, sinjoro fianĉo, mi eĉ ne rekonas vin, vi ne estas tiu nubmiena sinjoro Georgo; sed nemirinde, ke via vizaĝo tiel radias!‘ Oni parolis jen pri tio jen pri io alia, kia estas la kutimo. Georgo tuj volis, ke mi ĉe li loĝu, sed la onklo tion ne permesis, nur kiam ni estos revenintaj el Bohemujo kaj finintaj la pilgrimon al Vambeřice.

Post kelke da tagoj ni veturis al Olešnice, mi kaj la onklo. Kiom oni miris, ke mi estas edzino, kaj kiom ploris la patrino, ke Georgo estas soldato, mi ne povas al vi priskribi. Mia panjo interplektis la manojn kaj senĉese plendis, ke mi volas ŝin forlasi, en fremdlandon sekvi la soldaton, tiel ke la haroj ĉe tio hirtiĝis. Sed la paĉjo, ĉiam prudenta kaj saĝa, decidis. ,Nun finon,‘ li diris ,kiel ili aranĝis al si la liton, tiel ili dormos.

Ili amas unu la alian, ili kune suferu: ci, patrino, scias. ke pro mi ci ankaŭ forlasis la patron kaj la patrinon, kaj tio estas destinita al ĉiu knabino. Kiu estas kulpa, ke trafis Georgon tiu akcidento? Cetere tie ne daŭras longe la servado; kiam li absolvos tiun servuton, li povas veni ĉi tien.

Kaj vi, baptanino, trankviliĝu, Georgo estas sana knabo, kaj li ne malĝojos, pri tio li jam estas zorginta. Ci, Madla, ne ploru, Dio donu al ci feliĉon, kaj kun kiu ci iris al la altaro, kun tiu iru en la tombon.‘ Per tiuj vortoj donis al mi la patro benon kaj larmoj surverŝis lian vizaĝon. La patrino ankaŭ ploris.

Mia patrino, dumvive pri ĉio zorgema, havis la kapon plena. Kia malprudentaĵo,‘ ŝi riproĉis min, ,ŝi tie havas eĉ ne kuseneton, eĉ ne mastrumilaron, eĉ ne vestaĵon, kaj ŝi edziniĝas. De kiam mi sur la piedoj stariĝis, mi ne vidis tian renversitan mondon!‘ Mi ricevis decan ekipaĵon, kaj kiam mi havis ĉion en ordo, mi revenis al Georgo, kaj ne forlasis lin ĝis lia morto. Tiu malfeliĉa milito, se tiu ne estus estinta, li povus ankoraŭ esti ĉi tie! Jen ci vidas, ke mi scias, mia kara, kio estas ĝojo kaj kio estas malĝojo, ke mi scias, kio estas juneco kaj malsaĝo," finis la avineto, metinte kun milda ekrideto la sekan manon sur la ovalan brakon de Kristla.

"Vi multe suferis, avineto, sed vi tamen estis feliĉa, vi ricevis tion, kion la koro deziris. Se mi scius, ke eĉ mi post ĉiuj suferoj estos feliĉa, mi volonte ilin alportadus, eĉ se mi devus je Míla dekkvar jarojn atendi," diris Kristla.

"La estontecon havas Dio en la manoj. Kio estos, tio estos, tion ci, mia kara, ne evitos, kaj plej bone, sin fordoni kun firma konfido en volon de Dio!"

"Kio restas alia; sed oni ofte ne povas rekonsciiĝi, kaj se Jakub estos varbita, mi ĝemploros. Kun li foriros ĉia ĝojo, kun li estos mia sola subteno perdita."

"Kiel ci parolas, Kristla, ĉu patron ci ne havas?"

"Mi havas bonan patron, Dio lin por mi konservu; sed li tamen jam estas maljuna, murmurema. Jam nunjare li volis senĉese, ke mi edziniĝu, por ke lin iu povu anstataŭi; kion mi faros, se Jakub estos varbita? Kaj mi tamen je alia viro ne edziniĝos, eĉ se ĉiuj kontraŭ mi obstiniĝus; mi laboros ĝis mortlaciĝo, por ke la paĉjo ne povu murmuri, kaj se ĝi ne estos ebla - bone, mi ne edziniĝos. Ho, avineto, vi eĉ ne kredas, kion mi suferas en tiu gastejo! Ne pensu pri laboro, Dio gardu, tiu estas por mi ludaĵo, sed pro tio, kion mi ofte devas ŝajne ne aŭdi, doloras min la koro."

"Kaj de tio ci ne povas liberiĝi?"

"Mi petas vin, kiel? Kiomfoje mi diris al la patro: ,Vidu, paĉjo, tio kaj tio okazas, ne toleru tiajn gastojn‘, sed li ne volas perdi gastojn, kaj tial li ĉiam diras al mi: ,Mi petas cin, knabino, diru kion ci volas, sole ne estu malĝentila, por ke la gastoj ne forpuŝiĝu, ĝi estas ja nia metio.‘ Mi ne devas esti malĝentila kaj malafabla; se mi estas afabla, mi fariĝos en iu ajn buŝo objekto de kalumnioj; gaja, kantema, kiel mi ĉiam estadis, mi apenaŭ estos, kion do mi faru? Se ĝi estus nur iaj ventbabiluloj, mi baldaŭ ilin rebatus, sed sinjoro administranto kaj skribisto el la kastelo estas maldolĉaj gastoj, ili tedas min kaj naŭzas. Mi hontas diri al vi tion, kiel tiu maljuna kapro min persekutas, kaj ŝajnas al mi, kvazaŭ iu suflorus al mi tion, ke li klopodos, por Mílan forigi, ĉar li scias, ke li estas mia defendanto, kaj ĉar li timas, ke ne okazu al li tio, kio al la Italo. Unuflanke li ŝajnigas, kvazaŭ li volus fari komplezon al vilaĝestro, aliaflanke li sin venĝas pro la filino, sed ĉiam la ruzulo pensas pri si mem. La paĉjo lin timas, kaj la kompatinda panjo, vi scias, kvazaŭ ŝi ne estus jam sur la mondo, pli kuŝas, ol ŝi iras, al tiu mi ne povas veni kun tia afero.

Se mi estus edzino, ĉio estus alia; kiam iu al mi ne plaĉis, mi nur diris tion al Míla, kaj se li ne povis lin forpeli, li observis lin, ke tiu homo preskaŭ ne kuraĝis min ekrigardi. Ho, avineto, se mi povus al vi tion eldiri, kiel li amas min, kaj mi lin; sed tio estas neebla," kaj la junulino, apoginte la kubutojn sur la genuoj, metis la vizaĝon en la manojn kaj eksilentis.

En la sama momento eniris senbrue, nerimarkate, Míla en la ĝardenon. Lia bela vizaĝo estis de doloro disfosita, la klaraj okuloj malheligitaj; la kaŝtankoloraj bukloj, ĉirkaŭ la frunto volviĝintaj, estis fortonditaj, anstataŭ la fiergajula lutrofelaĵo li havis sur la kapo soldatan ĉapon, sur ĝi fasketon da pinglobranĉetoj. Barunka lin ektimis, al la avineto falis la manoj sur la genuojn, ŝia vizaĝo paliĝis, kaj ŝi mallaŭte ekparoletis: "Dio cin konsolu, knabo!" Sed kiam Kristla levis la kapon, kaj Míla prezentante al ŝi la manon per voĉo preskaŭ sensona diris: "Mi estas soldato, post tri tagoj mi devas iri al Hradec!," ŝi falis al li sen sentoj en la brakojn.