Avineto/XVII.

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
XVI. Indekso : Avineto
de Božena Němcová
Tradukita de K. Procházka, Vl. Tobek
XVIII.

La mateno estis varmega; ĉiuj, junaj-maljunaj, laboris sur la kampoj, por almenaŭ tion forveturigi, kio estis falĉita. La mastroj devis uzi parte la noktojn, por ke ili povu prizorgi la mastrumaĵon kaj ankaŭ la servuton. La suno ardis, tiel ke ĝia fajrego preskaŭ krevigis la teron. La homoj suferis de sufoka atmosfero, floroj velkis, birdoj flugis tuŝproksime ĉe la tero, bestoj serĉis la ombron. Jam de la mateno leviĝadis sur la firmamento nubetoj, komence nur malgrandaj, grizaj, blanketaj, sporade dismetitaj, kiuj dum la progresanta tago ĉiam pli kaj pli multiĝadis, pli alten supreniĝadis, amasiĝadis, formante striegojn, ilia koloro ĉiam pli malheliĝadis - kaj je la tagmeza horo estis la tuta firmamento kovrita de nigra pera nubego, kiu celis al la suno.

Kun timo rigardis la rikoltantoj al la ĉielo; kvankam ili preskaŭ ne povis respiri, tamen ĉiu vetlaboris, eĉ se la skribisto ne estus senhalte kriinta kaj insultinta. Ĝi jam estis lia kutimo, kriegi, por ke la homoj ne forgesu, ke li havas la rajton al ili ordoni, kaj por ke ili havu antaŭ li respekton.

La avineto sidis antaŭ la dompordo; angore ŝi rigardis la nubojn, kiuj staris jam super la domo. La knaboj kaj Adélka ludis post la domo, sed estis al ili tiel varmege, ke ili estus ĉion de si forĵetintaj kaj en la rivereton saltintaj, se la avineto estus al ili tion permesinta. Adélka, ĉiam babilema, saltema kiel birdeto, oscedis, ne ŝatis ludi kaj fine ŝiaj okuletoj fermiĝis. Ankaŭ la avineto sentis pezon sur la okuloj. La hirundoj flugadis malalte, ja eĉ en la neston sin kaŝadis; la araneo, kiun la avineto matene observis, kiel ĝi la muŝojn ĉirkaŭŝpinas kaj mordelsuĉas, enrampis en la ŝpinreton; la kortbirdaro amasiĝadis sur la korto en aretoj, la hundoj kuŝis ĉe la piedoj de la avineto, kaj, kvazaŭ ili estus finintaj sovaĝan ĉasadon, rapide forspiradis, langojn elmetante. La arboj staris senmove, eĉ ne folieto ektremis.

Sinjoro Prošek kun la edzino venis el la kastelo. "Terura uragano rapidegas, ĉu estas ĉio hejme?" demandis la mastrino jam de malproksime. Tolo de la blankigejo, la kortbirdaro, la infanoj, ĉio estis hejmen prenata kaj forportata, la avineto metis panon sur la tablon, preparis la benitan kandelon, oni fermis la fenestrojn: Estis premaere, la suno estis kovrita de nuboj. Sinjoro Prošek staris sur la ŝoseo kaj ĉirkaŭrigardis. En la arbaro li vidis Viktorkan stari sub arbo. Tiam forte ekblovis venteto, barelbrue ektondris, la nigran nubaron traflugis fulmo. "Dio! tiu persono, ŝi staras sub arbo!" diris Prošek por si mem kaj komencis tiuflanken voki kaj mansigni, ke ŝi foriru. Sed Viktorka ĉe ĉiu ekfulmo klakis per manoj kaj ridegante sinjoron Prošek eĉ ne atentis. Grandaj gutoj ekfalis, fulmoj zigzagis en la nigraj nuboj, tondrado ekbruegis, la uragano plenforte ekfuriozis. Sinjoro Prošek eniris en la domon. La avineto estis bruliginta la benitan kandelon; ŝi preĝis kun la infanoj, kiuj ĉe ĉiu fulmo kaj ektondro paliĝis. Sinjoro Prošek iradis de unu fenestro al alia, rigardante eksteren. Pluvegis, la ĉielo estis senĉese malfermita, fulmo sekvis fulmon, tondro tondron, kvazaŭ flugadus furioj. Momenton silento - jen refoje bluflava lumo ekflirtis en la fenestroj, fulmo traflugis laŭlonge kaj laŭlarĝe la ĉielon, kaj - krak - krak - ĝuste super la domo. La avineto volis diri: "Dio nin gardu!" sed la vorto ekhaltis en ŝia buŝo; sinjorino Prošková sin ektenis je la tablo, sinjoro Prošek paliĝis, Vorša kaj Bětka falis sur la genuojn, la infanoj ekploris. La fulmotondrado, kvazaŭ perdinte per tiu frapego sian furiozecon, iom post iom ĉesadis. Pli, kaj pli malforte sonadis la tondrobruado, la nuboj disiĝadis, ŝanĝante la koloron, kaj jam denove inter la grizaj nubetoj trabrilis blua firmamento. La fulmoj malaperadis, eĉ la pluvo ĉesis, la fulmotondrado retiriĝis.

Kia ŝanĝo ekstere! Kvazaŭ lacigita ankoraŭ ripozas la tero ĝiaj membroj ankoraŭ tremas, kaj la suno ĝin rigardas per pluvmalseka, sed brilanta okulo, kelkloke sur ĝia vizaĝo estas ankoraŭ videbla nubeto, restaĵo post la pasia furiozado. La herbo, la floroj, ĉio estas kvazaŭ al la tero batalpremita, sur la vojoj fluas torentoj, en la rivereto estas la akvo malklarigita, la arboj deskuas milojn da gutoj briletantaj sur ilia verda vestaĵo. Birdoj jam denove traflugas aeron, anseroj kaj anasoj ĝojas pro la marĉetoj kaj kanaletoj de la pluvo faritaj, kokinoj kurĉasas la skarabojn, da kiuj denove sufiĉe svarmas sur la tero, araneo elrampas el kaŝejo, ĉiu animalo refreŝigita rapidas al nova ĝuado de plezuroj, al nova batalado kaj mortigado.

Sinjoro Prošek eliris, ĉirkaŭiris la domon - kaj jen! la maljuna pirarbo, kiu per siaj branĉoj dum tiom da jaroj kovradis la tegmenton, estis de fulmo fendrompita. Unu duono kuŝis sur la tegmento, la alia estis klinita al tero. Jam multe da jaroj estis senfrukta tiu maljuna sovaĝa pirarbo, ĝiaj fruktoj estadis dubekvalitaj, sed oni amis ĝin, ĉar ĝi ornamis la tegmenton de la printempo ĝis la vintro.

Ankaŭ la kampojn difektis la pluvego, sed oni tamen sin konsolis, ke la malutilo ne estas tiel granda, ke estus pli malbone se estus hajlinte. Posttagmeze la vojetoj resekiĝadis: la sinjoro patro iris al la kluzo kiel kutime en pantofloj, la avineto lin renkontis irante en la kastelon. Li diris al ŝi, ke la pluvego iom difektis al li la fruktojn, prezentis al la avineto flartabakon, demandis ŝin, kien ŝi iras, kaj aŭdinte, ke en la kastelon, li iris sian vojon kaj la avineto ankaŭ la sian.

Sinjoro Leopold estis supozeble ricevinta ordonon, ke li enkonduku la avineton al la princino, kiam ŝi estos alveninta, ĉar li tuj sen ia hezitado kaj prokrastado, apenaŭ ŝi estis en la antaŭĉambro aperinta, malfermis al ŝi la pordon, kondukantan en malgrandan salonon, kie sidis la princino sola. Ŝi invitis la avineton, ke ŝi sidiĝu apude, kaj la avineto malrapide kaj atente eksidis.

"Cian simplanimecon kaj sincerecon mi tre ŝatas; mi kredas je ĝi kun tuta konfido kaj mi opinias, ke ci diros al mi sincere, pri kio mi demandos," ekparolis la princino.

"Certe, via sinjorina moŝto, demandu nur," diris la avineto, ne povante diveni, kion la princino volis de ŝi ekscii.

"Ci diris hieraŭ: kiam la fraŭlino estos en sian landon veninta kaj ekvidinta tion, kio estas kara al la koro, ke ŝiaj vangoj rozkoloriĝos. Ci akcentis tiujn vortojn tiel, ke tio frapis min. Ĉu mi eraris, aŭ ĉu ci diris tion intence?" La princino, tion parolante esploreme rigardis la maljunulinon.

La avineton tio ne embarasigis. Momenton ŝi pripensis, poste ŝi parolis sincere: "Intence mi tion diris; kion mi havis en la animo, tio venis al mi sur la langon; mi volis ion duonesprimi al via sinjorina moŝto. Iam utilas vorto, ĝustatempe kaj konvenloke dirita," respondis la avineto.

"Ĉu diris tion al ci la komteso?" esploris la princino.

"Dio gardu; la moŝta fraŭlino ne estas unu el tiuj, kiel mi vidas, kiuj afekte elmontras la larmojn, sed kiu mem spertis, tiu komprenas. Ne estas ĉiam eble kaŝi, kio pezas la koron; mi mem divenis ion."

"Kion ci divenis, kion ci aŭdis? Diru al mi tion, ĉar ne scivolemo, sed zorgo pri mia infano, kiun mi amas kiel mian propran, devigas min scii tiun aferon," timzorge diris la princino.

"Mi povas tion diri, kion mi estis aŭdinta, ĝi estas nenio malbona, nek mi devis per mia animo ĵurpromesi, ke mi silentos," diris la maljunulino kaj rakontis, kion ŝi estis aŭdinta pri la fianĉiniĝo kaj pri la malsano de la komteso. "Unu penso alkondukas la alian," ŝi aldonis; "kion oni de malproksime observas, tio vidiĝas alia ol de proksime, kaj kiom da kapoj, tiom da opinioj. Tiel, via sinjorina moŝto, ankaŭ al mi venis la ideo, ke la moŝta fraŭlino eble ne ŝatas edziniĝi je tiu sinjoro grafo, ke ŝi eble tion farus sole pro cedemo al via sinjorina moŝto. Hieraŭ mi observis la fraŭlinan moŝton, mi preskaŭ ploris pro ŝi. Ni rigardis la belajn bildojn de ŝi pentritajn - ĝi estas mirindaĵo - kaj tiam venis en mian manon bildeto, kiun, kiel diris al mi la fraŭlina moŝto, pentris kaj al ŝi donis ŝia instruisto. Mi demandis, ĉu tiu bela sinjoro estas li mem - maljuna homo estas scivolema kiel infano - ŝi ruĝiĝis kiel rozo, leviĝis, diris nek jes nek ne, sed en ŝiaj okuloj aperis larmoj. Tio sufiĉis al mi, kaj la sinjorina moŝto certe scias plej bone, ĉu la maljuna avino estis prava."

La princino leviĝis, promenis en la ĉambro kaj parolis kvazaŭ por si mem: "Mi rimarkis nenion, - ĉiam gaja, cedema. Ŝi neniam pri li parolis."

"Nu," aŭdiĝis la avineto responde al tiu laŭta pensado, "ĉiu naturo estas alia. Iu homo ne estus feliĉa, se li ne povus ĉiun ĝojon, ĉiun malĝojon montradi al mondo kiel admiraĵon; la alia ĝin portas en la koro dum sia tuta vivo kaj kunprenas ĝin en la tombon. Estas malfacile gajni tiajn homojn, sed amo naskas amon: al mi ŝajnas la homoj kiel kreskaĵoj. Iun mi ne bezonas serĉi malproksime, ĉie mi trovas ĝin, sur ĉiu herbejo, sur ĉiu kamplimo. Iun mi trovas en ombro de arbaro, mi devas ĝin serĉi sub folietoj, mi ne devas konsideri malfacila rampadon trans la montoj kaj ŝtonoj, mi ne devas atenti dornaĵon kaj kardaĵon, kiu baras al mi la vojon. Por tio rekompencas min la floreto centfoje. La maljuna spicistino, kiu venadas al ni de la montoj, ĉiam diras, portante al ni bonodoran muskon: Ĝi kaŭzas al mi multe da peno, antaŭ ol mi ĝin trovas, sed poste ĝi donas rekompencon! Tiu musko odoras kiel violoj, kaj tiu odoro en la vintro rememorigas pri la printempo. Pardonu, via sinjorina moŝto, mi ĉiam devojiĝas. Mi volis ankoraŭ diri, ke la moŝta sinjorino estis eble gaja pro tio, ke ŝi havis esperon, kaj ke ŝi nur nun, tute ĝin perdinte, duoble sentas sian amon. Oni kutime ne scias, kion oni havas, nur kiam oni perdas tion."

"Mi dankas al ci por la vero, avineto," diris la princino; "ĉu mi havos de ĝi utilon, mi ne scias, nur se ŝi estos feliĉa! Al ci ŝi devos esti dankema, sen ci mi ne estus trovinta ĝustan vojon. Mi ne retenos cin pli longe. La komteso volas morgaŭ pentri, venu do ĉi tien kun la genepoj."

Tion dirante lasis la princino foriri la avineton, kiu forportis en la koro la konscion, ke ŝi per bona vorto helpis feliĉon de homo.

Alvenante al la domo, ŝi renkontiĝis kun la arbaristo; li estis tre timigita, lia paŝado rapidega. "Aŭdu, kio okazis!"

"Ne timigu min kaj diru rapide, kio?"

"Viktorkan trafis la fulmo!"

La avineto kunfrapis la manojn, ŝi ne povis momenton eĉ ekparoli, ĝis du grandaj larmoj elfluis el ŝiaj okuloj. "Dio ŝin amis, ŝi ripozu eterne!" diris la avineto mallaŭte.

"Ŝi havis facilan morton," diris la arbaristo.

En la sama momento la infanoj kaj gesinjoroj Prošek eliris kaj aŭdante de la arbaristo la malgajigan novaĵon, restis ĉiuj stari kvazaŭ senkonsciaj. "Mi timis ja angore pri ŝi antaŭ la fulmotondrado, vidante ŝin staranta sub arbo. Mi vokis, mansignis, sed ŝi nur ridis. Lastfoje do mi ŝin vidis. Tio estas por ŝi bonfaro."

"Kaj kiu ŝin trovis, kie?" ili demandis.

"Kiam la fulmotondrado ĉesis," diris la arbaristo, "mi iris tra la arbaro, por konstati difektojn; mi venis ĝis supren al la kunkreskintaj abioj, kiuj staras super la groto de Viktorka, mi vidas ion tie kuŝi sub la branĉaro. Mi ekvokas - neniu respondo, mi ekrigardas supren, por esplori, de kie devenas la branĉaro, jen - la ambaŭ abioj estas internaflanke de supre ĝis malsupren senŝeligitaj kaj la branĉoj deŝiritaj. Mi forŝovas rapide la branĉaĵon, sub kiu kuŝas Viktorka, mortigita. Mi movas ŝin, ŝi estis jam malvarma. De la ŝultro ĝis la piedo estis la vestaĵo forbruligita. Plej verŝajne ŝi ĝojis pro la fulmotondrado - ŝi ridis ĉiam, kiam fulmis - ŝi suprenkuris sur la altaĵon - de la abioj estas bela panoramo - ŝi eksidis sub ili, kaj tie ŝin trafis la morto."

"Kiel nian pirarbon," pensis la avineto. "Kaj kien vi donis ŝin?"

"Mi lasis forporti ŝin en la arbaristejon. Ĝi estas plej proksime; mi mem prizorgos ŝian enterigon, kvankam ŝiaj parencoj kontraŭstaras. Mi estis en Žernov kaj anoncis tion. Mi ne supozis, ke ni tiel frue ŝin perdos. Ŝi mankos al mi en la arbaro," diris la arbaristo.

En tiu tempo eksonis de Žernov sonorileto. Ili faris signon de kruco - kaj ekpreĝis. Ĝi estis mortsonorado por Viktorka.

"Ni iru ŝin ekrigardi," petis la infanoj la gepatrojn kaj la avineton.

"Nur morgaŭ venu, kiam ŝi kuŝos bele vestita en la ĉerko," diris la arbaristo, salutis kaj malgaje foriris.

"Nu, ne venados plu al ni Viktorka, ŝi ne kantados plu ĉe la kluzo; ŝi estas jam en la ĉielo!" diris al si la infanoj, forirante al sia okupo, forgesinte pro tiu granda surprizo demandi la avineton pri la komteso.

"Jes, certe ŝi estas en la ĉielo, ŝi elsuferis ja sufiĉe sur la tero," pensis la avineto.

La sciigo pri la morto de Viktorka disvastiĝis rapide kiel per voĉtuboj en la tuta valeto; ĉiu ŝin konis, ĉiu ŝin bedaŭris kaj tial malenviis al ŝi la morton. Precipe tian morton, kian Dio laŭdire favordonas sole al malmultaj homoj. Se oni pli frue parolis pri ŝi kun kompato, poste oni parolis kun respekto.

Kiam la avineto la sekvantan tagon venis kun la infanoj en la kastelon, por ke ili pozu al la komteso ĉe la desegnado kaj pentrado, komencis ankaŭ la sinjorino princino paroli pri Viktorka. La komteso aŭdante, kiel oni ŝin amis en la arbaristejo kaj en la Malnova Blankigejo, promesis kopii tiun bildeton, kiun estis la avineto vidinta, kaj kiu prezentis Viktorkan staranta sub arbo, por la sinjoro arbaristo kaj por la familio de Prošek.

"Ŝi volas ĉiun ĝojigi, antaŭ ol ŝi forveturos; ŝi dezirus vin ĉiujn kun si forkonduki," diris la princino.

"Vere, kie estas pli bone, ol inter la homoj, kiuj nin amas; kiu ĝojo estas pli bona, ol fari ĝojon al la aliaj?" diris la avineto.

La infanoj tre ĝojis je siaj portretoj, - pri tiu de la avineto sciis neniu, - ili ĝojis ankaŭ je la donacoj, de la komteso promesitaj, se ili estos trankvilaj, kaj sidis silente kiel ŝaŭmo. La avineto kun ĝojo rigardis, kiel sub la artista peniko de la knabino la trajtoj de la amataj vizaĝoj aperas ĉiam pli kaj pli vivecaj, kaj ŝi mem admonis la genepojn, kiam ajn ili sekvis siajn kutimojn. "Sidu trankvile, Jan, ne transloku la piedon, por ke la moŝta fraŭlino povu precize esprimi cian fizionomion. Ci, Barunka, ne tenu grimace la nazon kiel kuniklo, kiel ci aspektus? Vilĉjo; ne levu senĉese la ŝultrojn kiel ansero flugilojn, kiam ŝi perdas plumtrunon!" Sed kiam Adélka tiel forgesis pri la devo bone konduti, ke la montrofingron de la dekstra mano enŝovis en la buŝon, tiam la avineto ŝin riproĉis, dirante: "Hontu, tiel granda virgulino, ke ŝi jam povus mem al si tranĉi panon; mi foje surŝutos tiun ŝian fingron per pipro."

La komteso havis grandan plezuron ĉe tiu pentrado kaj ofte ekridis pro la infanoj. Entute ŝi fariĝadis de tago al tago pli rozkolora; la avineto rimarkigis, ke la moŝta fraŭlino ŝajnas al ŝi ne kiel rozeto, sed kiel rozkolora floro de pomarbo. Ŝi estis ankaŭ pli gaja, la okulojn ŝi havis pli klaraj kaj bele brilantaj ; al ĉiu ŝi afable ridetis, kun ĉiu ŝi parolis sole pri tio, kio estis al li, laŭ ŝia scio, plej agrabla. Kelkfoje ŝi fikse ekrigardis la avineton, ŝiaj okuloj malsekiĝis, kaj tiam ŝi forĵetis la penikon, premis la kapon de la avineto en siajn manojn, kisis ŝian sulketplenan frunton kaj karesis la bankajn harojn. Unufoje ŝi kliniĝis al ŝia mano kaj kisis ĝin.

Tion la avineto ne atendis, ŝi estis de surprizego kvazaŭ konsternita. "Kion vi faras, moŝta fraŭlino, tio al mi ne konvenas!" "Mi scias, kion mi faras, avineto, pro kio mi estas al ci dankoligata; ci estis mia anĝelo!" kaj la komteso genufleksis ĉe la piedoj de la maljuna avino.

"Do, benu vin Dio kaj donu al vi la feliĉon, kiun vi deziras!" diris la avineto, metante siajn manojn sur la frunton de la genuanta knabino, sur la frunton blankan, puran kiel lilia folio.

"Mi preĝos por vi kaj por la sinjorino princino. Ŝi estas perfekta sinjorino!" -

La sinjoro arbaristo haltis la sekvantan tagon post la fulmotondrado en la Malnova Blankigejo; li sciigis, ke ili povas veni por adiaŭi kun Viktorka. Sinjorino Prošková ne povis rigardi malvivulon, ŝi restis hejme: la sinjorino muelistino sentis abomenon, aŭ kiel la sinjoro muelisto senĝene perfidis, ŝi timis, ke Viktorka aperos al ŝi en la nokto. Kristla servutis, sekve neniu iris kun la infanoj kaj kun la avineto, krom Mančinka. Ĉe la vojo ili ŝiris florojn kaj el la hejmĝardeno ili kunprenis rezedojn, la knaboj havis la benitajn bildetojn, kiujn estis al ili la avineto alportinta kiel memoraĵon pri sia pilgrimo al Svato ovice, la avineto portis rozarion, Mančinka ankaŭ bildetojn.

"Kiu estis tion atendinta, ke ni aranĝos enterigon, ĉu ne vere?" diris la sinjorino arbaristino, bonvenigante la avineton sur la sojlo.

"Ni ĉiuj estas ĉi tie por mallonga tempo; matene ni leviĝas nesciante, ĉu ni kuŝiĝos vespere," respondis la avineto. La kapreolino alkuris, kaŝis la okulojn en la sino de Adélka, la knaboj de la arbaristo kaj la hundoj ilin ĉirkaŭsaltis.

"Kie vi ŝin havas kuŝanta?" demandis la avineto enpaŝinte en la vestiblon.

"En la ĝardendometo," respondis la arbaristino, prenis Anuškan je la mano kaj kondukis la gastojn en la ĝardendometon.

La dometo, verdire nur saloneto, estis interne ornamkovrita per branĉaro, en la mezo sur portilo el neĉarpentita betula ligno staris simpla ĉerko malfermita, kaj en ĝi kuŝis Viktorka. La sinjorino arbaristino ŝin vestis per blanka mortkitelo, ŝian frunton ĉirkaŭvolvis per florkrono el diantoj, sub la kapon sternis verdan muskon. La brakojn ŝi kunmetis sub la brusto unu super la alia, kiel ŝi vivante ŝatis ilin portadi. La ĉerko kaj la kovrilo estis ĉirkaŭvolvitaj per pinglobranĉaro, ĉe la kapo brulis lampeto, ĉe la piedoj estis en kaliketo benita akvo kaj en ĝi aspergileto el sekalspikoj. La sinjorino arbaristino mem ĉion aranĝis, preparis, kelkfoje dum la tago estis en la dometo, ŝi jam alkutimiĝis al tio, sed la avineto alpaŝinte al la ĉerko, faris signon de kruco super la mortinta, genuiĝis apude kaj preĝis. La infanoj faris same kiel ŝi.

"Diru do al mi, ĉu tio plaĉas al vi, ĉu ni faris ĉion bone?" demandis la sinjorino arbaristino timzorge, kiam la avineto preĝinte leviĝis.

"Pli multe da floroj kaj bildetoj ni ne donis, ĉar ni opiniis, ke vi ankaŭ volos al ŝi doni ian donaceton en la tombon."

"Bone vi tion faris, sinjorino baptanino, bone," laŭdis la avineto la mastrinon.

La sinjorino arbaristino prenis de la infanoj florojn kaj la bildetojn kaj metis ilin ĉirkaŭ la malviva korpo. La avineto volvis la rozarion ĉirkaŭ la rigidiĝintaj manoj de la mortinta kaj longe rigardis en ŝian vizaĝon. Tio ne estis plu vizaĝo sovaĝa! La nigraj, senordaj haroj kuŝis kombitaj, kaj ĉirkaŭ la frunto, malvarma kiel marmoro, volviĝis ruĝa florkroneto kiel rubando de amo. Sur la vizaĝo ne estis videblaj sovaĝaj spasmogrimacoj, kiuj ŝin kolerantan faradis malbela; sed sur la lipoj kuŝis ŝia lasta penso, kvazaŭ formortinta sur ili pro ektimo - maldolĉa mokrido.

"Kio cin eble doloris, kompatinda koro? Kion oni faris al ci?" diris al si la avineto per mallaŭta voĉo. "Nu, neniu plu al ci kompensos, kion ci estis suferinta: kiu estas kulpa pri tio, tiun Dio juĝos, ci estas en lumo kaj paco."

"La forĝistedzino konsilis doni al ŝi sub la kapon rabotsplitaĵon, sed mia edzo donis al ŝi la muskon: mi timas nur, ke oni kalumnios nin kaj precipe ŝiaj parencoj, ke ni prenis sur nin la zorgon pri ŝi kaj tiel fuŝaranĝis la enterigon," zorgotime diris la sinjorino arbaristino.

"Lito pentrita helpas nenion. Kara sinjorino, havu neniun zorgon kaj lasu la homojn paroli. La mortintan ili vualus per orŝtofo, sed la vivantan ili ne demandas: Homo, kio mankas al ci? Lasu nur al ŝi tiun verdan kuseneton, ŝi ne kuŝis ja dekkvin jarojn sur alia," findirinte prenis la avineto la aspergilon, aspergis ŝin de la kapo ĝis la kalkanoj trifoje per la benita akvo, faris signon de la kruco, ordonis al la infanoj fari la samon, kaj ili forlasis la pavilonon.

Malantaŭ Riesenburk en la romantika valo apud la preĝejeto de Boušín, kiun iame la kavaliro de Turín konstruigis pro resaniĝo de sia muta filino, estas tombejo: tie oni enterigis Viktorkan. Sur ŝia tombo plantis la sinjoro arbaristo abion. "Tiu estas verda ankaŭ en la vintro, kaj ŝi amis abiojn," li diris al la avineto, kiam ili parolis pri ŝi.

Oni ne forgesis pri Viktorka, kvankam ne sonis plu ŝia lulkanto apud la kluzo, kvankam estis la groto malplena kaj la abioj faligitaj; la malfeliĉa nomo de Viktorka longe sonis en la ĉirkaŭaĵo en malĝoja kanto; kiun pri ŝi verkis Bára el Žernov.