Bahaaj sciencaj pruvoj de vivo post morto
Ne estas pli interesa temo en tiu ĉi universala
jarcento ol la sciencaj pruvoj pri la
vivo post morto. Tial estas por mi granda
honoro kaj plezuro prezenti al vi hodiaŭ la
Bahaajn sciencajn pruvojn de la postmorta
vivo. Ni lernas el la instruoj de BAHA’U'LLAH,
same kiel la materia scienco asertas, ke la
fizika korpo estas formita el atomoj, kiuj per
altiro kuniĝas, kaj en tia maniero formiĝas
la korpo. Sed poste, kiam tiu ĉi atomaro dispeciĝas,
oni spertas tion, kio estas nomata
detruo aŭ morto. BAHA'U’LLAH nin instruas,
ke la spirito en ni mem estas tute diferenca.
Ĝi ne estas farita el atomoj, kiuj altiras sin
kaj dispeciĝas, sed kontraŭe la spirito konsistas
el unu elemento, unu substanco. Pro
tio ĝi neniam povas dispeciĝi. La spirito estas
brilego, kiu lumigas la korpon, same kiel la
suno brilas en la spegulon. Oni ne povas
montri iujn ajn parton de sia korpo kaj diri:
„La spirito estas lokita en ĝi.“ La spirito en
sia vera esenco estas senmorta, kaj kiam la
spirito en ni estas vekita — kaj tio ĉi signifas
tion, kio en la Biblio estas nomata la
dua renaskiĝo — ni fariĝas senmortaj tie ĉi
kaj nun. Kiam ni forpasas el la mondo, tiu
ĉi vekiĝinta spirito iras tute konscia en la plej altan Regnon. Ĝi demetas la korpon, same
kiel oni demetas veston, kaj la spirito funkcias
pli potence sen la limigoj de la korpo.
ABDU’L BAHA instruas, ke, kiam la spirito
eniras la Regnon de lumo, ĝi surprenas
spiritan korpon, ĉielan korpon, kiu estas
neŝanĝebla. Li ankaŭ instruas, ke la spirito paŝas
de progreso al progreso en pli altajn Regnojn.
Li diris, ke estas multaj mondoj de Dio. Ĉio en la fizika mondo havas similaĵon en la spirita mondo. Ekzemple, la scienculoj sciigas nin, ke estas tricent milionoj da mondoj, pli grandaj kaj malpli grandaj ol nia eta tero. Se estas tricent milionoj da fizikaj mondoj, do, ankaŭ devas esti multaj spiritaj mondoj. KRISTO volis esprimi la saman, dirante: „En la domo de Mia Patro estas multaj loĝejoj.“ ABDU’L BAHA informis nin, ke la spirito, kiam ĝi eniras la proksiman Regnon, estas alveninta en la apudeston de KRISTO kaj BAHA’U’LLAH, BUDDHA kaj MOSEO, ĉiuj profetoj kaj ĉiuj siaj amatoj, kiaj tiam la spirito parolos al ili pri sia spirita vojaĝo tra tiu ĉi tera planedo.
La celo de la naskiĝos en tiu ĉi mondo ne estas akiri sole materian feliĉecon aŭ tiujn ĉi eksterajn kondiĉojn, kiuj ŝajnas al ni tiel gravaj. Kontraŭe, la plej scienca vero, kiun oni povas trovi sur tiu ĉi tero, estas la jena: la reala celo de la naskiĝo estas veki la spiriton, kaŝitan en ĉiu animo, kaj evoluigi la ecojn, kiuj ĝi uzos en la sekvanta regno. La infano, kiu estas naskita al la homa regno, venas ekipita per okuloj, oreloj kaj aliaj sensoj, kiuj estas jam pretformitaj por uzado. Same ni estas spirite en la utera mondo de la vivo eterna, kaj la plej scienca scio, kiun ni povas havigi al ni, estas lerni akiri la Diajn ecojn, ĉar la vekiĝanta spirito povas kunporti kun si en la pli altan Regnon nur tiujn Diajn ecojn, kiujn ĝi akiris tie ĉi. Ofte oni pensas pri la scienco rilate nur al materiaj aferoj, sed Dia scienco, instruanta la realecon de la spirito kaj de la kosma konscio, estas tiel vere scienca, kiel la malkovro de la elektra forto aŭ radio.
Tiu ĉi realaĵo estas montrita per kelkaj tre klaraj vortoj, kiujn ABDU’L BAHA uzis en unu el siaj paroladoj en Usono, kiam li vizitis tiun landon en 1912. Bonvolu aŭdi, kiel klare li disvolvas tiun ĉi temon: „La ŝanĝo kaj transformado estas strangecoj de l’ materio. Ne ekzistas ŝanĝo kaj transformado de la spirito. La pruvo de tio ĉi estas, ke la korpo povas fariĝi malforta en siaj membroj ; ĝi povas esti dismembrigita, aŭ kelkaj el ĝiaj membroj povas esti malkapabligitaj — dispartigu sanan homon, la spirito ne estas dismembrigita. Amputu liajn piedojn, lia spirito daŭriĝas. Li povas fariĝi lama, la spirito ne estas tuŝata. La spirito restas ĉiam la sama. Vi ne povas vidi iun ajn ŝanĝon aŭ transformadon ; kaj ĉar estas nek ŝanĝo, nek transformado, la spirito estas ĉiama kaj daŭra.“
Por ilustri la daŭron kaj sendependecon de la spirito ABDU’L BAHA ofte uzas la vivajn spertojn de individuo dormanta, kiam la korpo estas inerta kaj senpova. Li diris: „Pripensu la staton de la homo dormanta. Estas evidente, ke ĉiuj liaj membroj estas haltigitaj, kaj ke ili ne funkcias. Liaj okuloj ne vidas, liaj oreloj ne aŭdas, liaj manoj kaj piedoj estas senmovaj; sed tamen li estas vidanta en la mondo de sonĝoj, li estas aŭdanta, li parolas, li marŝas, li eĉ povas flugi en aeroplano. Do, estas klare, ke kvankam la korpo estas kvazaŭ malviva, tamen la spirito estas viva kaj daŭranta. La perceptoj ofte estas eĉ pli akutaj, kiam la korpo dormas; la flugo estas pli alta, la aŭdo pli klara; ĉiuj funkcioj estas tie, kaj tamen la korpo tute haltas. Do, ĝi estas pruvo, ke ekzistas spirito en la homo, kaj en tiu ĉi spirito ne estas distingo, ĉu la korpo estas dormanta aŭ mortinta. La spirito ne estas malkapabligita pro tiuj ĉi kondiĉoj; ĝi ne estas senigita de siaj perfektecoj.“
Eble kelkaj el vi en tiu ĉi ĉeestantaro hodiaŭ diros al mi; „Mi ne povas kredi je la spirito, ĉar mi tute ne povas ĝin vidi. Mi ne povas senti ĝin, mi ne povas sciiĝi pri ĝi per miaj kvin sensoj.“ ABDU’L BAHA diris: „Se la spirito apartenus al la elementa ekzistado, la okulo povus ĝin vidi, la orelo povus ĝin aŭdi, la mano povus ĝin tuŝi. Ĉar tiuj ĉi kvin sensoj ne povas konstasti ĝin, la pruvo estas senduba, ke la spirito ne apartenas al la materia mondo kaj tial ĝi estas super la morto kaj mortemeco, kiuj estas nedisigeblaj de la materia regno de l’ ekzistado.
Alia fakto, kiun materiaj scienculoj eble ne kredas, sed kiun BAHA’U’LLAH tute pruvas, estas, ke la korpo ne direktas la procedojn de pensaj radioj kaj ke la povon de inteligenteco la besto ne povas partopreni. Ĉar tio estas la distingo nur de la homa spirito. Mi citas la precizajn vortojn de ABDU’L BAHA: „La korpo ne direktas la procedojn de pensaj radioj. Ĝi estas nur la perilo de la plej maldelikataj sentoj. Tiu ĉi homa korpo estas nur besta en tipo, kaj same kiel la besto, ĝi estas ema al ĉiuj maldelikataj sentoj. Ĝi tute ne posedas la ideecon, ĝi estas nekapabla en la procedoj de la racio. La besto perceptas laŭ siaj bestaj sentoj. Ĝia kompreno ne iras super ĝiaj sentaj perceptoj. Sed ni bone ekscias, ke en la homa organismo estas centro de inteligenteco, povo de inteligenta procedo, kiu estas la malkovranto de la realecoj de aferoj. Tiu ĉi povo solvas la misterojn de la fenomeno. Ĝi povas kompreni koneblajn aferojn, ne nur la senteblajn. Ĉiujn elpensaĵoj estas ĝiaj produktaĵoj, ĉar ĉiuj estis antaŭe la misteroj de la naturo. Ĉiuj sciencoj, kiujn nun ni aplikas, estas produktitaj per tiu mirinda realaĵo. Sed la besto estas senigita de la procedoj de tiu ĉi povo. La artoj, kiujn nun ni ĝuas, estas la esprimado de tiu ĉi rimarkinda realaĵo. La besto ne posedas ĝin, ĉar tiu ĉi konscias realaĵo apartenas nur al la homa spirito.“
Tiuj ĉi faktoj pruvas, ke la homo posedas du realaĵojn; unu rilatas al la sentoj kaj similan havas ankaŭ la bestoj. Krom tio la homo posedas duan realaĵon, konscian kaj idealan en sia karaktero. Tiu ĉi dua estas la kolektiva realaĵo kaj ĝi estas la malkovranto de ĝis nun nekonataj aferoj. Tio, kio malkovras la realecon de la aferoj, sendube ne estas de elementaj substancoj. Ĝi distingas sin de ili, ĉar mortemo kaj dispeciĝo estas ecoj nur de la kunmetado. Ili apartenas al kreitaĵoj, kiuj havas sentajn perceptojn, sed la kolektiva realeco en la homo — ĉar ĝi ne rilatas al la sentaj aferoj — estas la malkovranto de la misteroj. Tial ĝi estas reala, eterna, kaj ĝi ne bezonas esti ŝanĝata kaj transformata.
Do, tio ĉi pruvas, ke ne la fizika cerbo estas la malkovranto, ĝi estas nur la perilo de la homa spirito. La spirito povas plenumi siajn procedojn de pensado kaj ĝi ne pereas per la detruo de la fizika korpo.
Mi pensas, ke tiu ĉi pruvo ankaŭ montros al vi, ke la plej alta scienco, kiun oni povas akiri, estas lerni, kiel veki tiun ĉi homan spiriton, instruante ĝin uzi la potencon de la Sankta Spirito; tiamaniere la spirito iom post iom akiras Diajn ecojn. Ĝi evoluigas brilegan spiritan intuicion kaj ĝi ekkaptas kelkfoje por unu momento kosman konscion. Kiam la spirito per preĝo, meditado kaj servado turniĝas al la senfina Esenco de Dio, tiam per la potenco de la Sankta Spirito, la misteroj de Dio surbrilas la individuan spiriton, same kiel la lumo surbrilas la individuan spiriton, same kiel la lumo surbrilas la fotografan platon. En tiu momento la genio estas naskita, la plej altaj artoj kaj sciencoj estiĝas, kaj tio pruvas, ke la cerbo estas nur ilo simila al la kamero.
En ĉiuj diversaj regnoj okazas preparoj por pli alta regno. Ekzemple, en la minerala regno la mineralo sin preparas per dispecetiĝo, por ke la vegetaĵo povu enpenetri ĝin, konsumi ĝin kaj ĝin alpreni en la pli altan regnon. La vegetaĵo sin preparas per kreskado kaj pliiĝo, tiel ke la besto povas alpreni ĝin. La Bahaaj Instruoj tute akceptas tiun ĉi evoluan principon, kiu enhavas la evoluon de la homa racio tra la malaltaj formoj de vivo, sed ili forte asertas, ke ĉiam de la komenco la homo estis homo, kaj lia evoluo rilate al materia tipo estas nun finita, sed la homo daŭriĝos senfine kaj eterne per la evoluo de sia spirito.
La Bahaanoj kredas, ke la evoluado ne estas sencela. Por kiu profito evoluigi tiom belan kreitaĵon, kia estas la homo kun povoj kaj perceptoj, kiuj, mi pensas, estas klare montritaj al vi kaj kiuj staras tiel alte super la bestoj, — kaj tiam subite haltigi la procedon? — lasi la laboron nefinita? Ne, la evoluo ankoraŭ daŭros, sed ĝi estos la evoluado de la spirito. Kiam la spirito leviĝas alten super la limojn de la tero, liberigita de la korpa ŝarĝo, ĉi daŭrigos la eĉ en sonĝo neimageblajn perfektecojn.
Estante konvinkitaj pri tiu ĉi fakto, ni sentas, ke la plej gravaj aferoj, rigardataj eĉ el la evolua scienca vidpunkto, ne estas materiaj aferoj, kvankam estas nepre necese evoluigi materiajn aferojn al la plej alta grado, ĉar penadoj por la homa komforto kaj progreso persiste postulas tion. Sed tio, kio estas vere esenca, estas la evoluo de la daŭranta afero, ne la momento materia — sed kontraŭe, la ĉiamo spirita. Estas grave, ke ni realigu tiun fakton, dum ni ĉi tie ankoraŭ estas aktivaj kaj energiaj, ke ni klopodu prepari nin kiel eble plej bone por rapida progreso, ĉar ni sentas, ke estas en nia povo, daŭrigi nian vivon sur alia planedo.
Tiuj ĉi estas nur kelkaj el la pruvoj, sed nun bonvolu permesi, ke mi finu, dirante al vi la vortojn de ABDU’L BAHA pri la evoluado de la materia flanko de la homo, kaj ankaŭ, ke mi diru al vi la Bahaan opinion pri la plej grava laborado ĉi tie. Unuvorte: kiel ni povas plej bone nin prepari por la pli granda, eble, venonta evoluado, kiam ni trapaŝas la materiajn limojn kaj eniras la Regnon eternan: „La homo en la mondo de l’ ekzistado transiris kelkajn gradojn, ĝis kiam li estas alveninta la mondon de plenaĝeco. En ĉiu grado li akiris kapablon progresi al la proksima. Dum sia restado en la minerala regno li havigis al si kapablon por transpaŝi en la vegetalan regnon. En la vegetala regno li ricevis preparon kaj kapablon por la besta regno. Li venis el la vegetala regno al la besta regno kaj post tio al la homa regno.
„Post tio la homo estis en la utera mondo. En la mondo de utero li akiris kapablon kaj preparon por tiu ĉi mondo. La fortojn kaj povojn necesajn pro tiu ĉi tero li ricevis tie. Ĉi tie li bezonas okulojn, li ricevis ilin ĝerme jam en la antaŭa regno. Li bezonas orelojn, tial li havigis ilin al si en la utera mondo. Ĉiujn sensojn bezonatajn en tiu ĉi mondo li akiris en la mondo de la utero. Tamen, ankaŭ en tiu ĉi mondo li devas sin prepari por la vivo en la estonta Regno. Tion, kion li bezonas en la pli alta Regno, li devas akiri jam ĉi tie. Kiel li sin preparis, akirante la sensojn necesajn por tiu ĉi mondo, estante en la mondo utera, same tiel estas necese, ke ĉio bezona por la Regno de Dio, ĉiuj fortoj de la pli alta Regno devas esti akirataj ĉi tie.“
„Kion li bezonas, forpasinte en tiu ĉi mondo en la alian? Tiu mondo estas mondo de sankteco, tamen estas necese, ke li akiru sanktecon jam en tiu ĉi mondo. En tiu mondo estas bezona brileco, tial li devas akiri ĉi tiun econ en tiu ĉi mondo. Ĉar tie oni bezonas la spiritecon, tial tie ĉi oni devas jam posedi ĝin. En tiu mondo la fido, la certeco, la scio pri Dio, la amo al Dio estas bezonataj. Tiujn ĉi ecojn oni devas havigi al si, por ke, suprenirinte el tiu ĉi mondo en la alian senmortan mondon, oni trovu ĉion preta, kion oni bezonas en la eterna vivo.“
„Estas evidente, ke tiu mondo estas mondo de lumoj; tial estas bezono de lumigo. Tiu mondo estas mondo de amo; tial amo al Dio estas bezonata. Tiu mondo estas mondo de perfekteco; perfekteco devas esti akirita ĉi tie. Tiu mondo estas mondo de spiroj de la Sankta Spirito kaj en tiu ĉi mondo oni devas akiri ilin. Tiu mondo estas mondo de la vivo eterna; en tiu ĉi mondo la individuo devas akiri eternecon. Kiel li akiru ĝin? Li akiras ĝin per la scio pri Dio, per la amo al Dio, per fido, per bonfaraj agoj, per sindonemo, per sankteco kaj spiriteco. Se li ne akirus tiujn ĉi ecojn, se li ne atingus tiujn ĉi necesaĵojn, certe li estus senigita de la vivo eterna. Sed se li atingos la scion pri Dio, se li ekflamos per la fajro de la amo al Dio, se li vidos la grandajn kaj potencajn Diajn signojn, se li estos la kaŭzo de amo inter la homaro, kaj se li vivos en la plej alta stato de sankteco kaj spiriteco, tiam certe li atingos la duan naskiĝon, tiam certe li estos baptita de la Sankta Spirito, kaj tiam certe li vidos la vivon eternan.“
— ALLAH’U’ABHÁ! —