Bazilio: Pri la Sankta Spirito 26

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la libro de la sankta episkopo Bazilio la Granda pri la Sankta Spirito

La Sinjoro vivigas sian korpon en la Spirito

Tiun, kiu jam ne vivas laŭkorpe, sed estas gvidata per la Spirito de Dio kaj estas nomata Filo de Dio,[1] ĉar Li fariĝis simila al ties bildo,[2] oni nomas spirita. Kaj kiel la sana okulo kapablas vidi, tiel en la purigita animo agadas la Sankta Spirito.

Kaj simile, kiel en la animo estas la vorto, pri kiu foje la koro cerbumas, alifoje la lango ĝin vortigas, tiel la Sankta Spirito aŭ donas ateston al nia spirito vokante en niaj koroj: «Abba, Patro»,[3] aŭ parolas en nia nomo laŭ tiuj ĉi vortoj: «Ne vi parolas, sed la Spirito de la Patro estas parolanta en vi.» [4]

Kiel oni ekkonas la tuton el ĝiaj eroj, tiel ankaŭ la Spiriton el la donacoj per Li disdonitaj. Ĉar ni estas reciproke membroj [5] havantaj diversajn donacojn laŭ la graco al ni donita de Dio.[6]

Tiamaniere «la okulo ne povas diri al la mano: mi ne bezonas vin; tiel same la kapo al la piedoj: vi ne estas necesaj por mi.» [7] Sed ĉiuj kune organizas la tutan korpon de Kristo en la unueco de la Spirito, kaj laŭ siaj donacoj liveras inter si reciproke ĉiujn necesajn kaj utilajn servojn.

Dio ordigis en la korpo ĉiujn membrojn laŭ sia volo. Kaj la membroj zorgas unu pri la alia, ĉar la reciproka favoro en ilin enmetita estigas inter ili la spiritan unuecon. «Se do suferas unu membro, suferas ĉiuj membroj kune, kaj se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas.» [8]

Kiel do ĉiuj partoj estas kunmetitaj en la tuton, tiel estas ĉiu el ni en la Spirito, ĉar ni ĉiuj estas baptitaj en unu Spirito, en unu korpo.[9]

Kiel ni vidas la Patron en la Filo, tiel same ni vidas la Filon en la Spirito.[10] Tial la adorado en la Spirito montras, ke la agado de nia spirito evoluiĝas laŭ la lumo.[11] Tion ni povas observi en la dialogo kun la Samarianino. Ĉar se ŝi, laŭ la erara konvinko en sia regiono, konjektas, ke adori Dion eblas nur en iu loko, la Sinjoro ŝin instruas, ke Dion oni devas adori laŭ spirito kaj vero:[12] kaj Li sin mem nomis Vero.[13]

Se ni do diras, ke ni adorkliniĝas en la Filo kiel en la bildo de Dio la Patro, tio signifas, ke ni adorkliniĝas ankaŭ en la Spirito, ĉar Li en si mem estas esprimo de la Dieco de la Sinjoro.

Tiamaniere, helpe de la Spirito iluminanta nin, ni plene kaj precize perceptas la brilegon de la Dia gloro, kaj pere de tio ni leviĝas al Tiu, kies signo estas Li, la sigelo de la sama esenco.

  1. kp. Rom 8,14
  2. kp. Rom 8,29
  3. Gal 4,6; Rom 8,15
  4. Mat 10,20
  5. kp. Efe 12,21
  6. Rom 12,5-6; Efe 4,7
  7. 1 Kor 12,21
  8. 1 Kor 12,26
  9. kp. 1 Kor 12,13
  10. kp. Joh 14,9
  11. kp. Joh 3,21
  12. kp. Joh 4,23
  13. kp. Joh 14,6

Fontoj[redakti]

  • Originala teksto:
Bazilio († 379): Liber de Spiritu Sancto, Cap. 26, num. 61. 64
en: Patrologia Græca 32, 179-182. 185-186
  • Esperanta traduko el la latina:
Alojz Dlugi SJ, 2000

Envicigo[redakti]

  • Kristnaska tempo > la 2-a de januaro

Vidu ankaŭ[redakti]

Atanazio: Al Epikteto (la 1-a de januaro)
Aŭgusteno: Traktato 17 pri Johano (la 3-a de januaro)