Beda la Honorinda: Luko-Komentario

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la komentario de la sankta sacerdoto Beda la Honorinda pri la evangelio laŭ Luko

Laŭdkanto de Maria
«Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon, kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto.» [1]

Tio signifas: La Sinjoro honorigis min per tiel granda kaj neatendita tasko, ke nek la lingvo kapablas tion eldiri, nek la plej profunda sento povas tion ĝuste esprimi. Pro tio mi el ĉiuj fortoj dankas kaj laŭdas, kaj ĉion, kion mi travivas, sentas kaj pensas, mi enmetas en la meditadon pri la grandeco de tiu, kiu estas senfina. Mia animo ĝojegas je la Dieco de Jesuo, la Savanto, kiu estas koncipita en la tempo kaj vivas en mia korpo.

«Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn kaj sankta estas Lia nomo.» [2]

Tiuj ĉi vortoj koneksas kun la komenco de la kanto, kiu diras: «Mia animo altigas la Eternulon.» Nur tiu homo, al kiu la Sinjoro faris grandaĵojn, povas glori per estiminda laŭdkanto kaj instigi al tio ĉiujn, kiuj partoprenas la samajn promesojn kaj la saman savon, per la vortoj: «Gloru la Eternulon kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon.» [3]

Kiu do konas la Sinjoron kaj rifuzas altigi Lin el ĉiu forto kaj gloradi Lian nomon, tiu «estos la plej malgranda en la ĉiela regno».[4]

Lia nomo estas sankta. Ĉar Li per sia unika povo maksimume superas ĉion, kion Li kreis.

«Li helpis sian servanton Izrael, memorante sian korfavoron.» [5]

Ŝi bele nomas Izraelon obeema kaj humila servanto de la Sinjoro, pri kiu Li zorgis kaj elaĉetis lin, kiel diras Hoŝea: «Kiam Izrael estis junulo, mi lin ekamis.» [6]

Kiu ne volas humiliĝi, tiu ne povas esti savita kaj diri kun la profeto: «Jen Dio estas mia helpanto, mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.» [7] Ĉar nur tiu, «kiu humiligos sin, kiel infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo.» [8]

«Kiel Li parolis al niaj patroj, al Abraham kaj al lia idaro eterne.» [9]

Ni komprenas la idaron de Abraham ne laŭkorpe, sed laŭspirite. Do ne nur la naskitajn laŭkarne, sed ĉiujn, kiuj imitas lin en la kredo, ĉu cirkumciditaj aŭ ne. Li mem ja ekkredis, kvankam li ne estis ankoraŭ cirkumcidita. «Kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.» [10]

La alveno de la Savanto estas do promesita al Abraham kaj al lia idaro eterne, tio estas, al la filoj de la promeso, al kiuj oni diras: «Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laŭ la promeso.» [11]

Profundan signifon havas la fakto, ke ambaŭ patrinoj per siaj profetaĵoj antaŭas la naskon de la Sinjoro kaj de Johano. Kiel la peko havas sian originon en la virino, tiel ankaŭ la bonfaroj devas komenciĝi en la virinoj. Kaj kiel per la trompo de unu virino la mondo perdis la vivon, tiel per tiuj du virinoj, kune kantantaj, la vivo revenis.

  1. Luk 1,46-47
  2. Luk 1,49
  3. Psa 34,4
  4. kp. Mat 5,19
  5. Luk 1,54
  6. Hoŝ 11,1
  7. Psa 54,6
  8. Mat 18,4
  9. Luk 1,55
  10. Gen 15,6; Rom 4,3
  11. Gal 3,29

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Beda la Honorinda († 735): Expositio in Lucam, Lib. 1, Cap. 46-55
en: Corpus Christianorum Latinorum 120, 37-39
  • Esperanta traduko:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 77-78

Envicigo[redakti]

  • Advento > la 22-a de decembro

Vidu ankaŭ[redakti]

Ambrozio: Luko-Komentario (advento > la 21-a de decembro)
Hipolito: Kontraŭ Noeto (advento > la 23-a de decembro)