Belartaj konkursoj de UEA 2020: partoprenu ĝis la 31-a de marto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Belartaj konkursoj de UEA 2020: partoprenu ĝis la 31-a de marto
Aŭtoro: UEA - Universala Esperanto-Asocio
Permesilo: CC BY 4.0


De la Alvoko al partopreno en la 71-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA (aperinta en la revuo Esperanto, novembro 2019*) UEA rememorigas, ke la limdato por partopreni estas la 31-a de marto 2020.

La kompleta alvoko legeblas ankaŭ en la reta revuo: revuoesperanto.org/belartaj_konkursoj_2020.

Ĉu nia komunumo superos en tiu 71-a okazigo de la konkursoj la rekordon de 171 altkvalitaj kandidataj verkoj atingitan pasintjare? Artemuloj estas kuraĝigataj sendi siajn verkojn por la jenaj branĉoj:

- Poezio (maksimuma longo ne fiksita);

- Prozo (maksimuma longo 200 x 65 signoj/kvino da paĝoj);

- Prozo, subbranĉo Mikronovelo (maksimuma longo 100 vortoj; aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio Paula Adúriz);

- Teatraĵo (maksimuma longo ne fiksita);

- Teatraĵo, subbranĉo Monologo (unu-persona teatraĵo) aŭ Skeĉo (unu- aŭ divers-persona) (por ambaŭ daŭro inter 10 kaj 15 minutoj; aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio María Cuevas);

- Eseo, teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo de la 105-a Universala Kongreso (proksimuma longo 400 x 65 signoj/deko da paĝoj; la unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja);

- Infanlibro de la Jaro (originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2019; aljuĝata estas nur unu premio).

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. La rezultojn oni anoncos kadre de la 105-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto en Montrealo (Kanado), sed partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro.

La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2020. Oni sendu po unu tajpitan ekzempleron de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe la Sekretario, Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al la adreso: sciosferogmail.com; aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de la Sekretario kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL¬3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Premioj varias de 104 € al 546 €. Kompletaj informoj troveblas en la originala alvoko. Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA: uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas ĉi tie: esperanto.net/literaturo/bk/index.html.

Por aliĝi al la 105-a UK favorpreze ĝis la 31-a de marto, aliru: uea.org/kongresoj/alighilo. Por (re)membriĝi en UEA kaj/aŭ aboni la revuon Esperanto: uea.org/alighoj/alighilouea.org/alighoj/abonilo. Por donaci por la Belartaj Konkursoj: uea.org/alighoj/donacoj/belarto.

Ĉiuj premiitaj verkoj de la konkursoj aperas en la serio Belarta Rikolto ekde 2013. Por aĉeti la eldonon de 2019 aliru: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9749. Por aliaj jaroj: katalogo.uea.org/katalogo.php?retrovo=belarta+rikolto&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo.

UEA deziras sukceson al ĉiuj kandidatoj!

*Erarnoto: en la Alvoko en la revuo Esperanto de novembro 2019 aperis "Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2018". Devas esti: "Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2019". Tiu informo jam aperas ĝusta ĉi-komunike kaj en la reta revuo.