Bernardo el Clairvaux: Adventa Prediko

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el prediko de la sankta abato Bernardo el Clairvaux

La Dia vorto venos al ni

Ni konas trioblan alvenon de la Sinjoro. La tria estas la meza inter ili. Du estas videblaj, la tria ne.

Dum la unua alveno oni povis vidi Lin sur la tero, ĉar Li ja vivis inter la homoj. Laŭ Lia propra pruv-atesto, ili vidis, sed ankaŭ malamis Lin.[1] Ĉe la lasta alveno «ĉiu karno vidos la savon de Dio» [2] kaj «ili rigardos tiun, kiun ili trapikis».[3] La meza alveno estas mistera, en kiu nur la elektitaj Lin vidos en sia propra interno por esti savitaj.

Dum la unua alveno Li estis malforta laŭkorpe, dum la meza Li montriĝas en «la Spirito kaj potenco,» [4] sed dum la lasta alveno Li montriĝos «kun potenco kaj granda gloro.[5]

La meza alveno estas vojo por povi trairi de la unua alveno ĝis la lasta.

Ĉe la unua, Kristo estis nia elaĉeto, ĉe la lasta Li montriĝos nia vivo, kaj en tiu meza Li estas nia paco kaj nia konsolo.

Por ke iu ne cerbumu pri tiu meza alveno kiel pri ia elpensaĵo, aŭskultu Lin mem: «Se iu min amas, tiu observos mian vorton, kaj mia Patro lin amos, kaj ni venos al li.» [6] Aliloke ni ja legas: «Kiu timas Dion, tiu ĉion faros ĝuste.» [7] Sed laŭ mia opinio pli multe estis dirite pri tiu, kiu amas: «ke li plenumos miajn vortojn».[8] Kie do Liaj vortoj estas plenumendaj? Ĉerte en la koroj, laŭ la profeto: «En mia koro mi konservas Vian diron, por ke mi ne peku antaŭ Vi.» [9]

Plenumu do la vorton de Dio, ĉar: «Beataj estas tiuj, kiuj observas ĝin.» [10] Lasu ĝin penetri la profundaĵojn de via animo, trairi viajn sentojn kaj vian konduton. «Manĝu bonaĵojn kaj via animo plezur-ĝuos elektitajn riĉecojn.» [11] Ne forgesu manĝi vian panon, ke via koro ne kadukiĝu. Kiel en riĉa festeno plensatiĝu via animo.[12]

Se vi tiel plenumos la Dian vorton, ĝi sendube konservos vin. Poste venos al vi la Filo kun la Patro, venos la granda Profeto,[13] kiu renovigos Jerusalemon [14] kaj ĉion faros nova.[15] La rezulto de tiu ĉi alveno estos, ke «kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elĉielulo.» [16] Kiel la malnova Adamo trapenetris la tutan homon kaj okupis la tutan, tiel Kristo nun okupu la tutan homon, kiun Li kreis, elaĉetis kaj decidis glorigi.

  1. kp. Joh 15,24
  2. Luk 3,6
  3. Joh 19,37; kp. Apo 1,7; kp. Zeĥ 12,10
  4. 1 Kor 2,4
  5. Mat 24,30
  6. Joh 14,23
  7. Sir 15,1 (Vg)
  8. kp. Joh 14,15
  9. Psa 119,11
  10. Luk 11,28
  11. Jes 55,2
  12. kp. Psa 63,6
  13. kp. Luk 7,16
  14. kp. Psa 51,20; kp. Dan 9,25
  15. Apo 21,5
  16. 1 Kor 15,49

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Bernardo el Clairvaux († 1153): Sermo 5 in Adventu Domini, 1-3
en: Sancti Bernardi opera, ed. Leclercq/Rochais, vol. 4, Romo 1966, 188-190
  • Esperanta traduko:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 14-15

Envicigo[redakti]

  • Advento > 1-a semajno > merkredo

Vidu ankaŭ[redakti]

Gregorio el Nacianco: Prediko 45, ĉap. 9 (1-a adventa semajno > mardo)
Efraimo: Diatessaron-Komentario, ĉap. 18 (1-a adventa semajno > ĵaŭdo)