Bernardo el Clairvaux: Prediko 1

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la predikoj de la sankta abato Bernardo el Clairvaux

En la pleneco de la tempo alvenis ankaŭ la pleneco de Dio
«Aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al la homoj.» [1]

Ni dankas al Dio por tiom da konsolo dum nia surtera pilgrimado, dum nia ekzilo kaj mizero.

Antaŭ ol montriĝis la amo de la Sinjoro al la homoj, estis kaŝita Lia mizerikordo, kvankam ĝi ekzistis jam antaŭe; «ĉar eterna estas Lia boneco».[2] Sed kiel ni estus povintaj scii, ke Lia boneco estas tiel granda? Ĝi estis promesita, tamen ni ne spertis ĝin kaj tial malmultaj kredis je ĝi. «Dio multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj.» [3] Dio diras: «Mi scias la intencojn, kiujn mi havas koncerne vin, intencojn al bono kaj ne al malbono.» [4] Sed kion diris homo, spertanta afliktojn, sed ne konanta pacon? Kiel longe vi dirados: «Paco, paco, ne ekzistas paco?» [5] Pro tio la «anoncantoj de paco ploras maldolĉe» [6] dirante: «Sinjoro, kiu kredos nian mesaĝon?» [7] Sed nun la homoj almenaŭ devus kredi al siaj okuloj, ĉar «tre kredindaj estas la atestoj de Dio».[8] Kaj li «aranĝis tendon en la suno»,[9] por ke Li ne restu kaŝita eĉ antaŭ la plej malfortaj okuloj.

Vidu, paco estas ne nur promesita, sed sendita; ĝi estas ne forŝovita, sed donacita; paco estas ne profetita, sed ĝi efektiviĝis. Dio Patro sendis sur la teron sakon plenan de sia mizerikordo. Tiu ĉi sako, mi diras, disŝiriĝis dum la mortturmento por disŝuti sian kaŝitan enhavon: nian elaĉetprezon. Jes, la sako estas malgranda, sed plenplena. Ĉar «infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni,» [10] en kiu la tuta pleneco de Dio loĝas».[11] Sed «kiam venis la pleneco de la tempo»,[12] tiam venis ankaŭ la pleneco de Dio. Ĝi alvenis en la karno kaj tiamaniere ĝi montriĝis al la mortema homo, ke ni en homa aspekto ekkonu la bonecon de Dio. Kiam en la homa naturo aperis Dio, Lia boneco jam ne povis resti kaŝita. Por montri sian bonecon, ĉu Li povis fari pli ol akcepti mian korpon? Mi diras: mian korpon, ne tiun de Adam, ne tian, kian havis Adam antaŭ ol li pekis.

Kiel Li povis montri sian mizerikordon pli efike ol tiel, ke Li alprenis nian mizeron? Kie troveblas tiel granda amo, per kiu la potenca Vorto de Dio fariĝis por ni tiel malforta kiel herbo? «Sinjoro, kio estas homo, ke vi pensas pri li» [13] «kaj turnas al li vian koron?» [14] Lia enkarniĝo montras al ni, kiel multe Dio zorgas pri ni, kion Li pensas pri ni, kaj kion Li sentas al ni. Ho homo, ne demandu, kiel vi suferas, sed kiel Li suferis. Kaj el tio, kion Li faris por vi, eksciu, ke Li volis vin fari granda. El Lia homa naturo montriĝos al vi Lia boneco. Ju pli malgranda Li fariĝis kiel homo, des pli Li montris sian bonecon. Ju pli mizera Li fariĝis pro mi, des pli kara Li estu al mi. La Apostolo diras: «Aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al la homoj.» [1] Vere granda kaj evidenta estas la boneco de Dio kaj Lia amo al la homo! La plej grandan pruvon de sia boneco Li donis al ni tiam, kiam Li kunigis la homan naturon kun sia Dia naturo.

  1. 1,0 1,1 Tit 3,4
  2. Psa 118,1; Psa 136
  3. Heb 1,1
  4. Jer 29,11
  5. kp. Jer 6,14
  6. Jes 33,7
  7. kp. Jes 53,1
  8. kp. Psa 93,5
  9. kp. Psa 19,5
  10. Jes 9,6
  11. kp. Kol 1,19; 2,9
  12. Gal 4,4
  13. Psa 8,5
  14. Ijo 7,17

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Bernardo el Clairvaux († 1153): Sermo 1 in Epiphania Domini, 1-2
en: Patrologia Latina 133, 141-143
  • Esperanta traduko:
Magda Šaturová, 2000

Envicigo[redakti]

  • Kristnaska Tempo > la 29-a de decembro

Vidu ankaŭ[redakti]

Quodvultdeus: Pri la Kredokonfeso (la 28-a de decembro: Sanktaj Senkulpaj Infanoj)
Hipolito: Refuto de ĉiuj Herezoj (la 30-a de decembro)
← (→) Paŭlo la 6-a: Alparolado en Nazaret (Sankta Familio – Jesuo, Maria kaj Jozefo)