Bertilo ne intencas iĝi verda papo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Bertilo ne intencas iĝi
verda papo
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 28-a de septembro 2020
Permesilo: CC BY 4.0

Apenaŭ ekzistas hodiaŭ esperantisto kun pli da potenco super la evoluo de la lingvo ol havas Bertilo Wennergren – la aŭtoro de PMEG, la nova redaktoro de PIV kaj influa ano de la Akademio de Esperanto. Ni demandis al li, kion li intencas fari per sia potenco.

Bertilo Wennergren ĵus ricevis la ĉi-jaran premion de Fondaĵo Antoni Grabowski pro siaj elstaraj kontribuoj al esperantologio. Krom la vaste konata PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko), en la motivigo inter liaj atingoj estis menciita ankaŭ Tekstaro de Esperanto, reta servo kiu ebligas traserĉadon de ampleksa korpuso de bonkvalitaj tekstoj. Tiu projekto estas financata de Esperantic Studies Foundation.

Aliflanke ne estis menciite, ke Bertilo Wennergren estos ankaŭ la redaktoro de la sekva eldono de Plena Ilustrita Vortaro. Jam nun li transprenis la respondecon pri la reta versio kaj faris plibonigojn en la serĉilo.

Kiel redaktoro de la du plej gravaj konsultlibroj de Esperantujo Bertilo Wennergren havos tre multe da influo pri la evoluo de lingvaj normoj. Ni demandis al li, kion li faros per sia potenco.

Libera Folio: Ĉu viaj personaj preferoj iĝos normo? Ĉu vi ne timas ribelon kontraŭ la verda papo?

Bertilo Wennergren: – Ĝuste pro tio mi longe hezitis akcepti la PIV-taskon. Estas iom tro da potenco. Mi serĉos kunlaborantojn, iom distribuos la potencon, kaj kuraĝigos konkurencon.

Kiel vi faros tion?

– Ĉiun taŭgan junulon mi subtenos kaj instigos pruvi min malprava. Iam iu kuraĝos verki PIREG-on, Plene Impertinentan Rebaton al PMEG.

Nur junulon vi subtenos, ne junulinon?

– Estas senseksa vorto. Legu pri tio en PMEG.

Bone, sed ĉu vi jam ricevis kritikojn pri via troa potenco, aŭ pri la enhavo de PMEG?

– Memoru la recenzon de Alen Kris.

Efektive, en 2006, post la apero de la unua presita eldono de PMEG, La Ondo de Esperanto publikigis tre negativan recenzon sub la titolo Amaraj provoj. La aŭtoro de la recenzo, Alen Kris, trovis nenion aprobeblan en la verko.

Certe li ne estas la sola kritikanto de PMEG kaj de ĝia maniero priskribi la normalan lingvouzon en Esperanto. La kritiko venas el du direktoj – iuj opinias la verkon ne sufiĉe radikala, ĉar ĝi ne pledas por la enkonduko de iliaj amataj lingvaj ĉevaletoj, dum aliaj male opinias ĝin ne sufiĉe konservativa, ĉar ĝi ne komplete kondamnas novajn lingvajn evoluojn.

Mem Bertilo Wennergren en la enkonduko de PMEG skribas, ke ĝi estas esence “konservema verko, kiu multloke defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed ĝi ankaŭ prezentas modernajn uzojn kaj evoluojn, eĉ tiajn, kiujn iuj eble opinias tro drastaj”.

La plej multaj esperantistoj ŝajnas trovi tian mezan vojon aprobinda. La unua presita eldono de PMEG estis tre rapide elĉerpita, kaj kvankam la epoko de presitaj konsultlibroj ŝajnas jam proksimiĝi al sia fino, ankoraŭ ĉi-jare aperos dua, reviziita kaj kompletigita eldono. La nova libro, PMEG 2020, cetere jam estas antaŭmendebla.

En sia blogo Bertilo rakontas, ke li ekokupiĝis pri PMEG jam en 1991, do li laboras pri ĝi jam preskaŭ tridek jarojn.

Libera Folio: Kiom da tempo vi dediĉas al PMEG, kaj kial vi trovas tion inda uzo de via tempo?

– Nu, mi de ĉiam havas ian obsedon pri klarigado de malfacilaj aferoj en komprenebla maniero. Estas pasio. Mi neniam vere notas, kiom da tempo mi uzas, sed mi kaptas ĉiujn eblajn okazojn, inter la multaj familiaj kaj hejmaj devoj, por labori pri PMEG, pri la Tekstaro aŭ pri Vortaro.net.

Kiuj apartenas al via familio, kiu evidente konkuras pri via tempo kun la laboro pri esperantaĵoj?

– En mia hejmo nun estas mi, Birke, la 8-jara Gitta kaj dum iom da tempo ankaŭ la 1-kaj-duonjara Tammy. Krome estas tri hundoj kaj kvar katoj. Sekve la tagoj estas sufiĉe plenŝtopitaj per hejmaj devoj. Iele mi sukcesas kapti tempon en la marĝenoj por Esperanta laboro.

La premio de Fondaĵo Antoni Grabowski valoras 800 usonajn dolarojn, do ĝi sendube kovros viajn elspezojn por katmanĝo dum kelkaj jaroj. Sed per kio vi cetere vivtenas vin?

– Feliĉe min ekonomie subtenas ESF kaj bonvolaj esperantistoj, kiuj donacas monon al mia amasfinancada kampanjo. Iom da pensimono el Svedujo aldoniĝas al tio. Sed “veran” laboron mi ne havas.