Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn |
Aŭtoro: | UEA - Universala Esperanto-Asocio |
Permesilo: | ![]() |
Jam la sesan sinsekvan jaron UEA disdonas subvenciojn el la Biblioteka Apogo Honore al la geedzoj Johano kaj Maria Bachrich, mallonge nomata Biblioteka Apogo Bachrich, kiu celas pliriĉigon de Esperantaj bibliotekoj, kiuj ne ricevas ŝtatajn, urbajn aŭ aliajn movadajn subvenciojn.
La fondaĵo estis starigita en 2014 de komenca kapitalo (20000 USD) donacita de la familio Bachrich memore al Johano kaj Maria, venezuelaj esperantistoj forpasintaj en 2005 kaj 2011 respektive. Per la subvencio eblas aĉeti librojn kaj aliajn varojn ĉe la Libroservo de UEA.
En 2018 estis disdonitaj entute 1619 eŭroj al 15 bibliotekoj en Eŭropo, Suda Ameriko kaj Afriko.
Por plenigi vian subvencipeton, bonvolu indiki klare la nomon, poŝtan adreson kaj detalan priskribon de la biblioteko. Akiru kopion de la tabelo "Materialoj aĉetotaj de la suvencipetanto" kaj uzu ĝin por via mendo, kiu nepre devas inkluzivi la titolon, la kvanton kaj la prezon de ĉiu individua mendotaĵo, kiel ili aperas en la reta katalogo de la Libroservo de UEA. Alkroĉu la plenigitan tabelon al via subvencipeta mesaĝo. Nur ĝuste plenigitaj enketiloj estos prijuĝitaj de la skipo disdononta la subvencion nome de UEA.
La petoj atingu la respondeculojn ĝis la 15-a de novembro 2019 retpoŝte al bachrichco.uea.org, kopie al oraola
esperanto.org.
Okaze de duboj pri la pretigo de subvencipeto, bv. ne heziti kontakti la respondeculojn ĉe la supre indikitaj retadresoj.