Boulogne-sur-Mer

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
« Enciklopedio de Esperanto - B Enciklopedio de Esperanto  »
{{{{{STATUS}}}/Text}}
Por laŭpaĝa rigardo kaj komparo kun la uzitaj skanoj, bonvolu klaki la koncernan paĝonumeron (en angulecaj krampoj).

Boulogne-sur-Mer (bulonj-sür-mer, en E-a formo Bulonjo apud maro), urbo en Norda Francujo; 55.400 loĝantoj, la urbo de la I-a UK 7-12 aŭg 1905, kiun ĉeestis 688 E-istoj el 20 landoj. - La unua int. kunveno, kvazaŭ antaŭkongreso okazis en Calais (v.), kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉu diverslingvaj E-istoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en B. Dum la preparoj eksplodis la milito inter Japanujo kaj Rusujo kaj estis danĝero kaj eĉ famo, ke Z ne povos partopreni. Feliĉe la kaŭzo de la famo estis nur ke lia pli juna frato devis militservi. Jam antaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandoj precipe en L. I. (1904, p: 271.) en kiu partoprenis krom Z ankaŭ Capé, Bourlet, Moch. Ankaŭ la fama Deklaracio (v.), pli bone la projekto de ĝi, jam aperis en L. I. en julio 1905. Jam antaŭ la kongreso en Paris okazis int. kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvespero en Sorbonne de gesinjoroj Z; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per Z por plej talentaj lernantoj en Paris, int. E-koncerto, solena akcepto de Z kaj de la kongresanoj en urba palaco. La ĉefa karaktero de la kongreso estis la persona interamikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo de diversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere "malantaŭ la kulisoj" Z kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de la Deklaracio ĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon. Plej gravaj okazintaĵoj: malferma kunsido en la urba teatro, la fama parolado de Z, unua publika parolado, je kies fino li deklamis la preĝon sub la Verda Standardo; ludado de "Mensogo pro Amo" de Labiche. Proksiman tagon (dimanĉe) katolika diservo (meson faris abato Peltier); naciaj preparaj kunvenoj; tagmeze ekskurso al Wimereux; vespere koncertego; ludado de "Kontraŭvola edziĝo" de Moliere, la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj. Lunde: laborkunsido, akcepto de Deklaracio, festena kunveno por 300 E-istoj, fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj Schneeberger). Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj. Pluraj kunsidoj pritraktis la allason de E por telegramoj, la int. organizon la elekton en Lingvan Komitaton. Okazis kritiko kaj klarigoj de Z pri prononcado, en kiu partoprenis multaj E-istoj. Privat parolis pri propagando inter junularo kaj Boirac, la prezidinto, klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki E-n en la programon de lernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo Dover, proksiman tagon solena fermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de la E-a standardo (v.) O. SIMON.