Brava generalo en Odeso

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Brava generalo en Odeso
El La Espero, n-ro 6, junio 1917.

Brava generalo en Odeso
Admonas amikinon pro konfeso,
Ke dum okazinta balo
Ŝi flirtis kun lia rivalo,
Sed ŝi lin remildigas per kareso.

Maljuna nobelo en Valencio
Gajnis monon en loterio.
Al knabin' li donis
La gajnon, kaj proponis,
Ke ŝi amu lin por subvencio.

Sinjor' Kannitverstan en Amsterdamo
dediĉas tre multe da amo
al juna virino.
Sed la knabino
Amas konduktoron de tramo.

(Aŭtoro ? Ni ne scias!)