Breiger mondmilito 1914 GE

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Germana Esperantisto 1914 No 8 - 10 B p. 116

Esperanto kaj Ruĝa Kruco en mondmilito[redakti]

Dro Breiger, Berlin

La legantoj certe supozos, ke mi raportos pri grandegaj profitoj, kiujn la kompanioj de l' Ruĝa Kruco havas per Esperanto dum la nuna mondmilito. Tion mi tre volonte farus, sed be- daŭrinde ne povas, ĉar, kvankam oni jam de longe ekkonis kaj priparolis en la kunvenoj de l' Ruĝa Kruco la gravan utilon de Esperanto ĉe la helpo al la vunditoj kaj malsanuloj en milito inter diverslingvaj popoloj, kvankam oni jam decidis en la lasta internacia kongreso de tiu ĉi unuiĝo en Washington, allasi Esperanton kiel kongres- lingvon kaj konsili al la anoj de naciaj unuiĝoj la lernadon de tiu ĉi internacia lingvo, tamen la afero malgraŭ multaj klopodoj de la esperantistoj ĝis nun ne estas tiel progresinta, ke oni povus atendi ĝeneralan profiton. Por tio ne sufiĉas, ke la anoj de l' Ruĝa Kruco, kiuj estas okupataj je la fiegado al vunditoj, scipovas Esperanton; ankaŭ la vunditoj mem devas paroli kaj kompreni Esperanton. Ekzistas ja Esperantaj helplibretoj de Bayol; sed ili estas nur nesufiĉe perfektaj helpiloj. Mi do intencas nur paroli pri la profitoj, kiujn oni povus havi, se nuntempe internacia helplingvo jam estus instruata en ĉiuj popoliernejoj de civilizitaj landoj. Cu tio estas eb!a? Laŭ la ĝisnunaj spertoj neniu povas nei la eblecon de lernado de Esperanto en ĉiuj popollernejoj.

Sed en la nuna mondmilito ankaŭ tio ne sufiĉus, ĉar la malamikoj de Germanujo kaj de Aŭstrio-Hungarujo, ne fidante siajn proprajn fortojn kaj ignorante la internacian leĝon, vokis sur la eŭropan militkampon ankaŭ la sovaĝajn popolojn de Afriko kaj Azio.

Ke tiu ĉi kaj similaj rompoj de la internacia leĝo en estonteco ne ripetiĝu, pri tio certe zorgos la pactraktado je la fino de la milito.

Pli trafan pruvon por la neceseco de internacia interkompreniĝo en la ambulancoj kaj lazaretoj oni certe ne povas havi, ol tiun ĉi mondmiliton, kaj eĉ mallonga observado povas pruvi tion al ĉiu.

Laŭ la interkonsento de Genevo la vunditoj kaj la malsanaj soldatoj devas esti prizorgataj kaj flegataj per tiu militanta armeo, kiu kaptis ilin. Nia militsanitara korpuso kaj la unuiĝo de l' Ruĝa Kruco estas ĉiam pretaj, plenumi la devojn de la Geneva interkonsento, sed ili bedaŭrinde tion ne povas sufiĉe bone fari: la militkuracistoj, la militaj vunditportantoj, la flegistaro kaj la geanoj de l' Ruĝa Kruco ne povas interkompreniĝi kun la vunditoj, ĉar ili ne scias ilian nacian lingvon, kaj bona interpretanto ofte mankas. Do ili ne povas konsoli la vunditojn kaj mildigi iliajn dolorojn. Ofte ili eĉ ne povas malhelpi la morton, ĉar ili ne komprenis la plendojn de la i vunditoj, kaj tial ili ankaŭ ne povas plifaciligi al ĉi tiuj la lastajn vivhorojn. Por ili la fremdlingva vundito ne estas parolanta homo, sed kvazaŭ muta besto, kaj ĉio, eĉ profunda kompato al la vundito restas vana kaj ne estas "komprenata.

Do devas esti nia celo, enkonduki Esperanton en la militsanitaran korpuson kaj en la unuiĝon de l' Ruĝa Kruco.La interkompreniĝo devas fariĝi per helpo de la supre cititaj helplibretoj de Bayol, kiujn oni donu al la vunditoj. Tiuj ĉi libretoj enhavas Ja plej oftajn demandojn kaj respondojn en Espe- ranto kaj en la nacia lingvo de la vundito kune kun elparolmaniero de Esperanto laŭ nacia lingvo. La aranĝo de la frazoj estas en ĉiuj libretoj la sama; do oni povas senpene montri al la vundito, kion oni parolis. Per tiu ĉi metodo interkom- preniĝo estas ebla, sed ĝi okazas malrapide kaj tute ne plenbone; tamen ĝi estas pli bona ol la nuna, kiu estas preskaŭ nenio. Pli granda la profito estus, se multe da vunditoj kaj la tuta sanitara personaro estus parolantaj Esperanton tiel sufiĉe, ke ili sen helpo de la libreto povas fari demandojn kaj respondojn pri la ĉiŭtagaj aferoj en ambulancoj kaj lazaretoj, en domaroj, hoteloj, loĝejoj, ĉe komercistoj kaj pri aliaj ĉiutagaj diversaĵoj.

Tio devas esti la celo de la propagando de la esperantistoj post la milito.*)


  • ) Por instruo kaj propagando en germanlingvaj landoj taŭgas ankaŭ ia jenaj verkoj:

Deutsch-Esperanto-Wörterbuch fŭr das Rote Kreuz de Dro med. Fr. Uhlmann (vidu la bibliografian parton de tiu ei numero), Der Esperantist-Samariter aaf dem Schlachifelde und im Lazarett de E, Loose kaj Esperanto und daß Rote Kreuz, tradukita de Leopold Elb. Ciuj tri libroj estas haveblaj ee Ader & Borel, Dresden. {Vidu ia anoncan parton.)

La red.