Budhismaj rakontoj/Akvumi la ĝardenon

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

46, 268. Akvumi la Ĝardenon

  [Malsaĝo]

  Ĵus antaŭ la Novjara Tago ĉiuj en Benareso de norda Hindio pretis por la tritaga celebrado, inkluzive de la ĝardenisto de la reĝa plezura ĝardeno.

  En la plezura ĝardeno vivis aro da simioj. Ili ne bezonis pensi tro multe, ĉiam obeante la konsilon de sia gvidanto, la simia reĝo.

  La reĝa ĝardenisto volegis celebri la novjaran feston kiel ĉiuj aliaj, do li decidis transdoni sian laboron al la simioj.

  Li iris al la simia reĝo kaj diris: "Reĝo de la simioj, mia honora amiko. Ĉu vi bonvolu fari iom da favoro al mi? Venas la novjara festo. Ankaŭ mi volas partopreni en la celebrado. Do mi forestos dum tri tagoj. Estas abundaj fruktoj, beroj kaj nuksoj por manĝi en la ĝardeno. Vi kaj viaj subuloj estas miaj gastoj, do manĝu tiom, kiom laŭ via plaĉo. Bonvolu akvumi la junajn arbojn kaj plantojn dum mia foresto rekompence."

  La simia reĝo respondis: "Ne maltrankviliĝu pri tio, mia amiko. Ni faros la penigan laboron. Ĉion bonan al vi!"

  La ĝardenisto montris al la simioj, kie estas la akvsiteloj. Li foriris por celebri la festotagon fidoplene. La simioj kriis malantaŭ li: "Feliĉan Novjaron!"

  En la sekva tago, la simioj plenigis la sitelojn, kaj ekakvumis la junajn arbojn kaj plantojn. Tiam la simia reĝo diris: "Miaj regnanoj! Estas nebone malŝpari akvon. Do elradikigu ĉiujn junajn arbojn kaj plantojn antaŭ la akvumado. Esploru, kiom longaj estas la radikoj. Poste donu pli da akvo al tiuj kun longaj radikoj, kaj malpli al tiuj kun la mallongaj. Tiel ni ne malŝparos akvon, kaj la ĝardenisto certe plezuriĝos de tio!"

  Pensante pri nenio plia, la obeemaj simioj akceptis la ordonon de la reĝo.

  Ĝuste tiam saĝa homo ekstere preteriris la enirejon de la ĝardeno. Vidante, ke la simioj elradikigas la junajn arbojn kaj plantojn, mezuras la radikojn kaj zorgeme verŝas akvon en la kavojn sur la tero, li demandis: "Malsaĝaj simioj, kion vi opinias, ke vi faras en la bela ĝardeno de la reĝo?"

  Ili respondis: "Ni akvumas la arbojn kaj plantojn senmalŝpare! Tion ordonis nia majesta reĝo."

  La viro diris: "Se tia estas la saĝo de via plej inteligenta reĝo, kian saĝon posedas vi, la subuloj? Kun intenco fari bonan aferon, vi kaŭzas fatalaĵon pro malsaĝo!"

  La moralinstruo estas: Nur malsaĝuloj povas fari bonajn aferojn en la malbonajn.