Budhismaj rakontoj/Arbo kaj ĉasisto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

21.Arbo kaj Ĉasisto

  [Malpacienco]

  Iam estis antilopo vivanta en profunda arbaro. Ĝi manĝis fruktojn falintajn el arboj. Ĝi precipe ŝatis fruktojn de unu arbo.

  En la sama regiono vivis ĉasisto, kiu kaptis kaj mortigis antilopojn kaj cervojn. Li metis fruktojn kiel allogaĵon sub arbo. Poste, li atendis kaŝinte sin en la supraj branĉoj. Li tenis ŝnuran maŝnodon pendigitan de la arbo sur la tero ĉirkaŭ la fruktoj. Kiam besto manĝis la frukton, la ĉasisto tiris la maŝnodon kaj kaptis ĝin.

  Frumatene antilopo venis al la plej ŝatata arbo por serĉi fruktojn. Ĝi tute ne vidis la ĉasiston kaŝiĝintan sur la arbo kun la maŝnodo preta. Kvankam en malsatego, la antilopo estis atentema. Ĝi atentis pri la eventuala danĝero. Ĝi vidis la bongustajn kaj maturajn fruktojn sub sia plej ŝatata arbo kaj pensis, kial neniu el ili estis manĝita de bestoj. Do ĝi timis, ke en tio estas ia eraro.

  La kaŝiĝinta ĉasisto vidis, ke la antilopo alvenis de malproksime. Vidinte, ke ĝi haltis kaj estas atentema, li timis, ke li ne povos kapti ĝin. Li estis tiel maltrankvila, ke li ekĵetis fruktojn en la direkton de la antilopo por logi ĝin veni pli proksimen.

  Sed la antilopo estis tre saĝa. Ĝi sciis, ke la fruktoj nur falis de la arboj rekte. Ĉar la fruktoj flugis al ĝi, ĝi sciis, ke okazos danĝero. Ĝi do esploris la arbon atente, kaj vidis la ĉasiston en la branĉoj. Sed ĝi pretendis ne vidi lin.

  Ĝi diris al la direkto de la arbo: "Ho, mia kara fruktoarbo, vi kutime donis viajn fruktojn al mi tiel, ke vi lasis ilin fali rekte sur la teron. Nun ĵetante la fruktojn al mi, vi tute ne kondutas kiel arbo! Vi ŝanĝis vian kutimon, do ankaŭ mi ŝanĝu la mian. Ekde nun mi manĝos fruktojn de alia arbo kiu ankoraŭ kondutas kiel arbo."

  La ĉasisto konsciis pri sia eraro kaj vidis, ke la antilopo estas pli saĝa ol li. Li koleriĝis kaj kriegis: "Vi fuĝis de mi ĉifoje, saĝa antilopo, sed mi certe kaptos vin alifoje!"

  La antilopo konsciis, ke la ĉasisto sin malkovris pro kolero, do ĝi diris al la direkto de la arbo. "Vi ne nur neniel kondutas kiel arbo, sed ankaŭ kondutas kiel ĉasisto! Vi malsaĝulo vivanta per mortigado de bestoj! Vi ne komprenis, ke mortigi senkulpajn vivestaĵojn suferigos ankaŭ vin, ambaŭ en tiu ĉi vivo kaj en la estontaj renaskiĝoj en la infera mondo. Estas klare, ke ni antilopoj estas pli saĝaj ol vi. Ĉar ni manĝas fruktojn, ni estas senkulpaj pri mortigado kaj la suferiga rezulto ."

  Dirinte, la atentema antilopo kuris en densan arbaron kaj ne plu vidiĝis.

  La moralinstruo estas: La saĝulo restas senkulpa.