Budhismaj rakontoj/Bela kaj Griza

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

11. Bela kaj Griza

  [Saĝa Gvidanto]

  Iam estis ĉefo de mil cervoj. Li havis du filojn. Unu estis svelta kaj alta, kun brilaj viglaj okuloj kaj glata ruĝa hararo. Li nomiĝis Bela. La alia estis grizhara, kaj ankaŭ svelta kaj alta. Li nomiĝis Griza.

  Post kiam Bela kaj Griza plenkreskiĝis, iutage ilia patro alvenigis ilin  kaj diris: "Mi estas tre maljuna, do mi ne plu kapablos prizorgi la grandan aron da cervoj. Mi volas, ke vi, miaj du plenkreskiĝintaj filoj, estu la ĉefoj kiam mi retiriĝos de la prizorgo al ili. Ni dividu la cervaron kaj vi gvidu po 500 cervojn." Do ili agis laŭ lia ordono.

  En Hindio, kiam venas la rikolta tempo, la cervoj estas ĉiam en danĝero. La grenoj maturiĝas, kaj la cervoj ne sindeteneble iras en la kampojn kaj manĝas la kreskaĵon. Por eviti la damaĝon de la kreskaĵo, oni fosas kavojn, metas akrajn pikilojn en la tero, kaj konstruas grandajn kaptilojn por kapti kaj mortigi cervojn.

  Bone sciante pri la sezono, la saĝa maljuna cervo venigis la du novajn gvidantojn al si. Li konsilis, ke ili gvidu la cervarojn en la montarajn arbarojn por sin teni for de la danĝeraj kamparoj. Jen kiel li ĉiam savis la cervojn de vundiĝo kaj morto. Poste li revenigu ilin al la malaltaj kamparoj post la rikolta tempo.

  Ĉar li estis tro maljuna kaj malforta por la vojaĝo, li restis kaj sin kaŝis. Li atentigis la filojn esti atentaj kaj preni sekuran vojon. Bela ekvojaĝis kun sia cervaro al la montara arbaro, kaj same agis Griza kun la sia.

  Ĉiuj vilaĝanoj ĉe la vojo jam sciis, ke estas tempo por cervoj vojaĝi de la malaltaj kamparoj al altaj montaroj. Do ili sin kaŝis ĉe la vojo por mortigi la cervojn kiam ili preterpasos.

  Griza tute ne zorgis pri la konsilo de sia patro. Anstataŭ esti atenta por vojaĝi sekure, li volis hasti al la densa arbaro en la montaro. Do li senĉese paŝigis sian cervaron dum nokto, je tagiĝo kaj vesperiĝo, kaj eĉ en la sunlumo. Tio faciligis al la homoj pafi la cervojn de Griza per arkpafiloj kaj sagoj. Multaj cervoj mortiĝis, kaj multaj vundiĝis kaj mortis de doloro iom poste. Griza atingis la arbaron nur kun malmultaj cervoj restantaj vivaj.

  La alta Bela kun glata kaj ruĝa hararo estis sufiĉe saĝa por kompreni la danĝeron de sia vojaĝanta cervaro. Do li estis sufiĉe atentema. Li sciis, ke estas sekure sin teni for de la vilaĝoj, kaj for de ĉiuj homoj. Li sciis, ke estas ne sekure vojaĝi en la tago, aŭ eĉ je la tagiĝo kaj vesperiĝo. Do li gvidis sian cervaron malproksime de la vilaĝoj kaj vojaĝis nur en la noktmezo. La cervoj de Bela atingis la montaran arbaron sekuraj kun neniu mortigita aŭ vundigita.

  La du cervaroj renkontiĝis, kaj restis en la montaro ĝis fino de la rikolta tempo. Tiam ili komencis reveni al la kamparo.

  Griza lernis nenion de la unua vojaĝo. Estis pli malvarme en la montaro, do li hastis por atingi la varman malaltejon. Li estis malatenta kiel antaŭe. Denove la homoj sin kaŝis ĉe la vojo, atakis kaj mortigis la cervojn. Ĉiuj cervoj de Griza estis mortigitaj, manĝitaj aŭ venditaj de la vilaĝanoj. Nur Griza postvivis dum la vojaĝo.

  Bela gvidis sian cervaron same atente kiel antaŭe. Li alkondukis ĉiujn 500 cervojn tute sekure. Kiam la cervoj estas ankoraŭ malproksimaj, la maljuna cervo diris al sia edzino: "Rigardu la cervojn venantajn al ni. Bela havas siajn sekvantojn kun si kaj Griza revenas sola lamante kun neniu ĉe si. Tiuj , kiuj sekvas saĝan kaj virtan ĉefon, estos ĉiam sekuraj. Tiuj, kiuj sekvas malsaĝan ĉefon, kiu estas malatentema kaj pensas ĉiam pri si mem, falos en malfacilaĵon kaj ruiniĝon."

  Post iom da tempo, la maljuna cervo mortis kaj renaskiĝis laŭ sia propra destino. Bela fariĝis la ĉefo de la cervaro kaj vivis longan vivon, en amo kaj admiro de ĉiuj cervoj.

  La moralinstruo estas: Saĝa ĉefo prenas la sekurecon de siaj sekvantoj en la unua loko.