Budhismaj rakontoj/Birdoj saĝaj kaj malsaĝaj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

36. Birdoj Saĝaj kaj Malsaĝaj

  [Bona Averto]

  Iam estis giganta arbo en la arbaro. Multaj birdoj vivis en la arbo, kaj ilia gvidanto estis la plej saĝa el ili.

  Iutage, la gvidanto vidis du branĉojn frotantaj unu kontraŭ la alia. Tio faligis la lignerojn sur la teron. Tiam li rimarkis fumeton leviĝantan de la reciproke frotantaj branĉoj. Li pensis: "Sendube okazos fajro, kiu bruligos la tutan arbaron."

  Do la saĝa maljuna birdo kunvenigis ĉiujn birdojn vivantajn en la giganta arbo. Li sincere avertis al ili: "Miaj karaj amikoj, brulos la arbo, en kiu ni vivas. La fajro detruos la tutan arbaron. Do estus danĝere daŭre resti ĉi tie. Ni forlasu la arbaron senprokraste!"

  Saĝaj birdoj konsentis akcepti lian averton. Do ili flugis al alia arbaro en malsama lando. Sed la birdoj ne tiel saĝaj diris: "La maljuna gvidanto estas panikiĝema. Li eĉ imagis krokodilojn en guto da akvo! Kial ni forlasu niajn domojn komfortajn kaj ĉiam sekurajn? Lasu la timemulojn foriri. Ni kuraĝe fidu nian arbon!"

  Post nelonge, vere okazis fatalaĵo kiel la averto de la saĝa gvidanto. La reciproke frotantaj branĉoj estigis fajreron, kiu falis en sekajn foliojn sub la arbo. La fajreroj fariĝis fajro pli kaj pli granda. Post nelonge, la giganta arbo brulis. La restantaj malsaĝaj birdoj blindiĝis kaj sufokiĝis de la fumo. Multaj ne eskapintaj birdoj pereis en la fajro.

  La moralinstruo estas: Oni riskas sian vivon ignorante la admonon de saĝuloj.