Budhismaj rakontoj/Bovo Plaĉo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

28, 88. Bovo-Plaĉo

  [Ĉiuj devas esti respektindaj]

  Iam estis urbo nomata Takasilo en la regiono de Gandharo de norda Hindio. La Iluminiĝinto naskiĝis kiel bovo en la urbo. Ĉar ĝi estis tre bone nutrita por sia forto, ĝin aĉetis riĉulo el alta klaso. La milda besto tre plaĉis al li, do li nomis ĝin 'Plaĉo'. Li prizorgis ĝin zorgeme kaj nutris ĝin nur per la plej bona manĝaĵo.

  Kreskiĝinte kiel granda kaj forta bovo, Plaĉo pensis: "Tiu ĉi bonkorulo bredis min malavare. Li nutris min per tiel bona manĝaĵo kaj senĉese prizorgis min ameme eĉ en malfacila tempo. Nun mi jam estas plenaĝa, kaj povas movi pli pezan ŝarĝon ol la aliaj bovoj. Do mi volas rekompence donaci ion al mia mastro per mia propra forto."

  Do li proponis al la riĉulo: "Sinjoro, bonvolu trovi riĉan komerciston, kiu fieras pri posedo de multaj fortaj bovoj. Vetu kun li dirante, ke via bovo povas tiri cent peze ŝarĝitajn bovĉarojn."

  La altklasa riĉulo iris al tia komercisto laŭ la konsilo kaj komencis paroladon. Momenton poste, li prezentis la paroltemon, kiu havas la plej fortan bovon en la tuta urbo.

  La komercisto diris: "Multaj homoj havas bovojn, tamen neniu havas tiel fortan kiel mi." La riĉulo respondis: "Sinjoro, mi havas bovon, kiu povas tiri cent peze ŝarĝitajn bovĉarojn." "Ne eble, mia amiko. Kiel povus esti tia bovo? Tute ne kredeble!" diris la komercisto. La riĉulo respondis: "Mi havas tian bovon, kaj mi volas veti kun vi."

  La komercisto diris: "Mi vetos je dek mil oraj moneroj, ke via bovo tute ne kapablas tiri cent ŝarĝitajn bovĉarojn." Do ili konsentis pri la veto kaj la tempo por tio.

  La komercisto kunligis cent grandajn bovĉarojn. Li ŝarĝis ilin per sablo kaj gruzo por fari ilin tre pezaj.

  La altklasa riĉulo bredis la bovon Plaĉo per plej bona rizo. Li banis ĝin, ornamis ĝin kaj metis belan florkronon ĉirkaŭ ĝia kolo.

  Poste, li jungis la bovon al la unua ĉaro kaj suprengrimpis la ĉaron. Estante tiel altklasa, li pretervole montris sian superecon. Li sonigis la vipon en la aero, kaj kriis al la bovo: "Tiru, muta besto! Mi ordonas vin tiregi, granda mutulo!"

  La bovo Plaĉo pensis: "La vetado estas mia opinio. Mi nenion malbonan faris al mia mastro, sed li insultis min per tiel krudaj kaj orelpikaj vortoj!" Do li restis senmove kaj rifuzis tiri la ĉarojn.

  La komercisto eksplodis de ridego kaj postulis sian gajnaĵon pro la venko. La riĉulo povis fari nenion ol doni al li mil orajn monerojn. Reveninte hejmen, la riĉulo sidiĝis kaj malĝojis pro siaj perdo kaj embarasiĝo, kiuj vundis lian memfidon.

  La bovo Plaĉo sin paŝtis trankvile sur la vojo al hejmo. Atinginte hejmen, ĝi vidis sian mastron flanke kuŝanta malĝoje. Ĝi demandis: "Sinjoro, kial vi tiel kuŝas tie? Ĉu vi endormiĝis? Vi aspektas malĝoja." La riĉulo respondis: "Mi perdis mil orajn monerojn pro vi. Kiel mi povus endormiĝi kun tiel granda perdo?"

  La bovo respondis: "Sinjoro, vi nomis min 'mutulo'. Vi eĉ sonigis vipon en la aero super mia kapo. Ĉu mi rompis, tretis kaj fuŝis ion aŭ kondutis kiel "mutulo" iamaniere en mia vivo?" Li respondis: "Ne, mia favorato."

  La bovo diris: "Do sinjoro, kial vi nomis min 'muta besto', kaj insultis min eĉ je la ĉeesto de la aliaj homoj? Tio estas via kulpo. Mi ja faris neniun malbonon. Tamen mi sentas bedaŭron por vi, do reiru al la komercisto kaj faru saman veton je du mil oraj moneroj. Memoru, ke vi nur uzu favorajn vortojn, kiuj estas decaj al mi."

  Do la altklasa riĉulo reiris al la komercisto kaj prezentis veton je du mil oraj moneroj. La komercisto prenis tion facila enspezo. Li denove kunligis cent peze ŝarĝitajn bovĉarojn. La riculo denove bone bredis kaj banis la bovon, kaj metis florkronon ĉirkaŭ ĝia kolo.

  Kiam ĉio estis preta, la riĉulo tenere tuŝis la frunton al la bovo per lotusa floro anstataŭ vipo. Prenante ĝin kiel sian propran infanon, li diris: "Mia filo, bonvolu favori min tirante tiujn cent ĉarojn."

  La forta bovo kolektis sian tutan forton kaj tiris la pezajn ĉarojn ĝis la lasta ĉaro haltis sur la loko de la unua.

  La komercisto pagis du mil orajn monerojn kun la buŝo malfermita pro mirego. La apudaj spertantoj emociiĝis tiel, ke ili honoris la bovon Plaĉo per donacoj. Sed al la altklasa riĉulo la valora leciono pri modesteco kaj afableco estis multe pli grava ol la gajnaĵo.

  La moralinstruo estas: La afablaj vortoj alportos honoron al ĉiuj, dum la krudaj alportos nenian rekompencon.