Budhismaj rakontoj/Cervido sinŝajnigante morta

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

16. Cervido sin ŝajnigante morta

  [Ĉeestanto de Klasoj]

  Iam estis grego da arbaraj cervoj. En la cervgrego estis saĝa kaj respektinda instruisto, kiu estas erudicia pri cervaj kondutoj. Li instruis artifikojn pri sinprotekto al la junaj cervoj.

  Iutage, lia malpliaĝa fratino kondukis sian filon al li, por ke li instruu pri tio, kio estas grava por cervoj. Ŝi diris: "Ho, mia frato instruisto. Jen mia filo. Bonvolu instrui lin pri la artifikoj de cervoj." La instruisto diris al la cervido: "Bonege. Venu morgaŭ je tiu ĉi tempo por via unua leciono."

  La juna cervo venis al la klasoj obeeme. Kiam la aliaj lernantoj forvagis el la klasoj kaj elspezis tutan tagon ludadi, li restis kaj lernis ĉe la instruisto atenteme. Kvankam li plaĉis al ĉiuj gecervidoj, tamen li ludis kun ili nur kiam ĉiuj taskoj de li estis plenumitaj. Kun forta intereso al la scio, li ĉiam venis al la klasoj akurate. Li estis ankaŭ pacienca kun aliaj lernantoj, sciante, ke iuj lernis pli rapide ol la aliaj. Li respektis la instruiston pro lia erudicio, kaj ankaŭ estis dankema al li pro lia fervora instruado.

  Iutage la cervido falis en kaptilon en la arbaro kaj estis malliberigita. Li ekkriis de doloro. Tio timigis la aliajn cervidojn. Ili kuris al la cervaro kaj raportis lian patrinon pri lia katastrofo. Lia patrino tuj kuregis al sia frato. Verŝante larmojn kaj tremante tutkorpe de timo, ŝi diris al li. "Ho, mia kara frato. Ĉu vi aŭdis la informon, ke mia filo falis en kaptilon de ĉasisto? Kiel mi savu la vivon de mia karulo? Ĉu li lernis bone ĉe vi?"

  Ŝia frato respondis: "Ne timu, mia fratino. Mi certas, ke li estos sekura. Li lernis tre diligente kaj ĉiam faris sian taskon plej bone. Li neniam forestis de la klasoj kaj ĉiam estis atentema. Ne tenu doloron en via koro. Li ne estos damaĝita de homoj. Ne maltrankviliĝu. Mi garantias, ke li revenos al vi kaj denove ĝojigos vin. Li jam ellernis ĉiujn artifikojn de cervoj por trompi la ĉasistojn. Do estu trankvila. Li baldaŭ revenos al vi."

  Samtempe la malliberigita cervido pensis: "Ĉiuj miaj amikoj forkuris de timo. Neniu povas helpi min fuĝi el la mortiga kaptilo. Nun mi devas uzi la artifikojn lernitajn de mia saĝa instruisto, kiu ĉiam lernigis nin tiel bone."

  Li decidis uzi la artifikon nomatan "sin ŝajnigi morta". Unue, li fosis teron kaj herbon por ŝajnigi, ke li provegis forkuri. Poste li fekis kaj pisis, ĉar tio kutime okazis al la cervoj malliberigitaj en kaptilo kaj mortintaj de paniko. Sekve, li kovris sian korpon per salivo.

  Kuŝante flanke sur la tero kun etendita korpo, li etendis kaj rektigis siajn krurojn. Li suprenturnis siajn pupilojn kaj ellasis la langon ĉe la buŝangulo. Li plenigis siajn pulmojn kaj ŝveligis sian ventron per aero. Fine, kun klinita kapo sur la tero, li ekspiris nur per la malsupra naztruo.

  Kuŝante senmove, li aspektis kiel kadavro, tiel ke la muŝoj alflugis ĉirkaŭ li, allogite de la fiodoro. Korvoj atendis proksime por manĝi lian viandon.

  Post nelonge mateniĝis. La ĉasisto venis esplori sian kaptilon kaj vidis la cervon ŝajne mortan. Li frapis je lia ŝveliĝinta ventro kaj trovis, ke ĝi jam malmoliĝis. Vidante la muŝojn kaj malpuraĵon, li pensis: "Ha, ĝi jam ekrigidiĝis. Ĝi estis kaptita frue ĉimatene, jen kial la freŝa karno ekputriĝis. Mi devas senfeligi ĝin senprokraste, distranĉi la korpon ĉi tie, kaj porti la viandon hejmen."

  Opiniante, ke la cervo estis morta, li levis la kaptilon kaj elportis la cervon. Li purigis la lokon kaj komencis sterni foliojn sur la teron por la senfeligado. Konsciante, ke li estas jam libera, la cervido salte stariĝis. Li forkuregis kiel nubo blovita de forta vento al la komforta kaj sekura loko de sia patrino. La tuta cervaro celebris lian revenon, esprimante dankon al la saĝa instruisto, ĉe kiu li lernis tiel bone.

  La moralinstruo estas: Bone lernitaj lecionoj alkondukos grandan rekompencon.