Budhismaj rakontoj/Demono en la dezerto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

1. Demonoj en la Dezerto  

  [Ĝusta penso]

  Antaŭe estis du amikoj. Ili ambaŭ pretis fari komercan vojaĝon por vendi siajn varojn, do ili devis decidi, ĉu ili vojaĝu kune. Ili opiniis, ke estas tro maloportune vojaĝi samtempe, ĉar ili posedis po 500 ĉarojn kaj iros al la sama loko laŭ la sama vojo.

  Unu el ili decidis iri unue. Li pensis: "Se mi iros antaŭ li, la vojo ne estos sulkigita de la ĉaroj; la bovoj povos manĝi la plej bonajn herbojn; ni trovos la plej bonajn fruktojn kaj vegetaĵojn por manĝi; miaj sekvantoj aprecos mian gvidadon, kaj en la fino, mi povos marĉandi per la plej favora prezo."

  Post zorgema pripensado, la alia opiniis, ke estas avantaĝe iri malantaŭe. Li pensis: "La ĉaroj de mia amiko malmoligos la teron, kaj mi ne bezonos ripari la vojon. Liaj bovoj manĝos la malfreŝajn herbojn kaj la freŝaj elkreskos por la niaj. Ili prenos la malfreŝajn fruktojn kaj vegetaĵojn, kaj la freŝaj elkreskos por nia ĝuo. Mi ne bezonos elspezi tempon marĉandi negocante je la prezo difinita de li." Do li konsentis, ke la amiko vojaĝu la unua. La unua komercisto certigis al si, ke li trompis la alian kaj havigos al si profiton. Do li ekvojaĝis ĝojplene.

  La komercisto, kiu iris la unua kun siaj subuloj, renkontis danĝeron. La karavano venis al dezerto nomata "Senakva Dezerto", kie laŭdire hantas demonoj. Kiam ili atingis la mezon de la dezerto, ili renkontis aron da homoj alvenantaj de la kontraŭa flanko. El kotoplenaj ĉaroj de la alvenantoj gutadis akvo. La alvenantoj portis lotusflorojn kaj akvoliliojn en la manoj kaj en la ĉaroj. La ŝajne bone klerigita ĉefo diris al la komercisto: "Kial vi ankoraŭ ŝarĝas la ĉarojn per tiel peza akvo? Baldaŭ vi atingos oazon plenan de akvo por trinki kaj plenan de jujuboj por manĝi. Viaj bovoj estas tro lacaj pro la pezaj ĉaroj kun akvo senutila. Do forverŝu la akvon kaj estu bonkora al viaj kompatindaj bestoj!"

  Malgraŭ onia atentigo pri la demonoj, la komercisto tute ne konsciis, ke la fremduloj ne estas veraj homoj, sed aliformiĝintaj demonoj. Li kaj liaj subuloj renkontis vivdanĝeron pro la demonoj. Preninte la fremdulojn kiel fervorulojn, li sekvis ilian admonon kaj vere verŝis la akvon sur la teron.

  Daŭrigante la vojon, ili trovis nek oazon nek akvon. Iuj el ili komprenis, ke ili estas trompitaj de tiuj, kiuj eble estas demonoj. Ili komencis plendi kaj insulti la komerciston. Vespere la homoj elĉerpiĝis, kaj ankaŭ la bovoj ne plu havis forton por tiri la ĉarojn pro soifego. Ĉiuj homoj kaj bestoj kuŝiĝis senforte kaj endormiĝis profunde. La demonoj en siaj veraj timindaj aspektoj alvenis nokte kaj englutegis ĉiujn vivestaĵojn senfortajn kaj senhelpajn. Post ilia foriro, tie restis neniu alia vivanto krom blankaj ostoj.

  La dua komercisto komencis sian vojaĝon laŭ la sama vojo post pluraj monatoj. Atinginte la dezerton, li kunvenigis ĉiujn siajn subulojn kaj diris al ili: "Ĉi tie estas la loko nomata 'Senakva Dezerto'. Mi jam informiĝis, ke ĉi tie frekventas hommanĝaj demonoj kaj diabloj. Do ni estu singardemaj. Eble estas venenaj akvo kaj plantaĵoj, do ne trinku ĉitiean akvon sen mia konsento." Tiel ili ekvojaĝis en la dezerton.

  Sur la vojo ili renkontis malsekajn demonojn same kiel la unua karavano. La demonoj proponis, ke ili forverŝu sian akvon ĉar estas oazo proksime. Sed la saĝa komercisto travidis ilian fiintencon. Li sciis bone, ke oni tute ne eblas trovi oazon en la loko nomata "Senakva Dezerto". Krome, la fremduloj havis okulojn ruĝajn, kaj kondutojn agresemajn kaj krudajn, do li suspektis, ke ili estas demonoj. Li rifuzis la admonon dirante: "Ni estas komercistoj, kiuj ne forverŝas bonan akvon ĝis ni scias precize, ke efektive troviĝas akvo."

  Vidinte la dubon de siaj propraj sekvantoj, la komercisto avertis: "Antaŭ ol ni trovos la veran akvon, ne kredu tiujn, kiuj eble estas demonoj. La oazo, pri kiu ili diris, eble estas nenio alia ol miraĝo. Ĉu vi iam aŭdis pri la akvo en 'Senakva Dezerto'? Ĉu vi sentas humidan venton kaj vidas ŝtormajn nubojn?" Ili respondis: "Ne." Li daŭrigis: "Se ni kredus la fremdulojn kaj elverŝus la akvon, ni havus nenion por trinki kaj kuiri; ni estus malfortaj kaj soifaj -- La demonoj povus veni por rabi aŭ eĉ manĝi nin tre facile. Do ni ne forlasu eĉ guton da akvo ĝis ni vere trovos la freŝan."

  La karavano daŭrigis sian vojon, kaj en la vespero, ili atingis la saman lokon, kie la homoj kaj bestoj de la unua karavano estis mortigitaj kaj formanĝitaj de la demonoj. Ili trovis ĉarojn plenaj de varoj kaj ankaŭ homajn kaj bestajn ostojn disĵetitaj ĉie. Ili konstatis, ke la ĉaroj kaj ostoj apartenis al la antaŭa karavano. La saĝulo ordonis gardostari ĉirkaŭ la tendoj dumnokte.

  En la sekva mateno, ili bone manĝis kaj manĝigis la bovojn. Ili metis la plej valorajn varojn de la unua karavano en siajn ĉarojn. Fine ili travojaĝis sian tutan vojon sukcese kaj revenis hejmen sekure. Ĉiuj iliaj familianoj ĝuis la profiton pro la komerca vojaĝo.

  La moralinstruo estas: Oni ĉiam devas esti sufiĉe saĝa por eviti trompiĝon pro mensogoj kaj falsaj aspektoj.