Budhismaj rakontoj/Du bovoj kaj porkido

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

30, 286. Du Bovoj kaj Porkido

  [Envio]

  Iam du bovidoj Granda Ruĝo kaj Eta Ruĝo estis membroj de kamparana familio. En la sama familio ankaŭ vivis knabino kaj porkido. La porkido neniam gruntis, do oni nomis lin Negruntulo.

  La mastroj en la familio prizorgis la porkidon tre bone. Ili bredis lin abunde per la plej bona rizo, kaj eĉ rizkaĉo kun bruna sukero.

  La bovidoj rimarkis tion. Ili laboris diligente tirante plugilojn en la kampoj aŭ la ĉarojn sur la vojoj. Eta Ruĝo diris al la Granda Ruĝo: "Fraĉjo, en tiu ĉi familio vi kaj mi faras ĉiujn penigajn laborojn. Ni gajnas la riĉaĵon al la familio. Sed ili bredas nin nur per herbo kaj fojno. La porkido Negruntulo neniom faras por vivteni la familion, sed ili bredas lin per la plej bonaj kaj plej frandaj manĝaĵoj. Kial li ricevas tiel specialan prizorgon?"

  La saĝa pliaĝa frato respondis: "Eta fraĉjo. Envio estas granda danĝero. Ne plu enviu la porkidon pro la bona stato. Li ja ĝuas 'manĝaĵon al morto.'"

  "Baldaŭ okazos la edziniĝa ceremonio por la juna filino de la mastro. La malgranda Negruntulo fariĝos frandaĵo por la festeno! Jen kial oni bredas lin per tiel bona frandaĵo por grasigi lin."

  "Post kelkaj tagoj alvenos la gastoj. Oni eltrenos la porkidon je la kruroj, kaj mortigos lin por fari festenajn pladojn."

  Vere, nur pasis kelkaj tagoj, kiam la gastoj alvenis. Oni eltrenis la porkidon kaj mortigis lin. Ĝuste kiel diris Granda Ruĝo, oni kuiris el la porkido diversajn manĝaĵojn por regali la gastojn.

  Granda Ruĝo diris: "Mia eta fraĉjo, ĉu vi vidis, kio okazis al la porkido?" "Jes, fraĉjo," respondis la Eta Ruĝo, "Nun mi komprenas."

  Granda Ruĝo daŭrigis: "Jen la rezulto de lia bona stato. Niaj sengusta herbo kaj fojno estas centoble pli bonaj ol lia franda rizaĵo kaj bruna sukero. Ĉar nia manĝaĵo donas al ni nenian malbonon, kaj anstataŭe, promesas nian longan vivon!"

  La moralinstruo estas: Ne enviu la fortunulojn antaŭ ol scii pri la paginda prezo.