Budhismaj rakontoj/Du malsaĝaj infanoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

44,45. Du Malsaĝaj Infanoj

  [Malsaĝo]

  Iam estis ĉarpentisto maljuna kaj kalva. En la sunaj tagoj lia senhara kapo tiel brilis, ke oni devas permane ŝirmi siajn okulojn kontraŭ la brilo kiam ili parolas kun li.

  Iun sunan tagon, malsata moskito absorbiĝis de lia brila kalva kapo. Ĝi haltis sur ĝin kaj ekpikis ĝin.

  La ĉarpentisto estis okupita en glitigo de lignopeco per rabotilo. Kiam li trovis la moskiton pikanta lin, li klopodis forpeli lin. Sed la malsata moskito rifuzis forlasi la plaĉan manĝaĵon. Do li venigis sian filon kaj ordonis lin forigi la obstinan insekton.

  Malsame al la brila kapo de la patro, la saĝo de la filo ne estis tiel brila. Sed tamen, li estis laborema kaj obeema. Li diris: "Ne maltrankviliĝu, Paĉjo. Estu pacienca. Mi mortigos la insekton per bato!"

  Li prenis tre akran hakilon, atente celis la moskiton. Senpense li faligis la hakilon, kaj dispartigis la insekton! Malfeliĉe, tranĉinte la moskiton, la hakilo ankaŭ dispartigis la brilan kalvan kapon de la maljuna ĉarpentisto.

  Tiumomente konsilanto ĝuste preterpasis kun siaj sekvantoj al la reĝo. Kiam ili vidis la okazaĵon, ili surpriziĝis de la malsaĝa afero!

  La reĝa konsilanto diris: "Ne surpriziĝu pri tia malsaĝo. Tio rememorigis min pri simila afero okazinta hieraŭ."

  "En vilaĝo ne malproksima de ĉi tie, virino pistis rizon por deŝeligi rizgrajnojn. Kiam ŝi laboris ŝvitante, svarmo da muŝoj zumis ĉirkaŭ ŝia kapo. Ŝi klopodis forpeli ilin, sed la soifaj muŝoj ne volis cedi."

  "Do ŝi venigis sian filinon kaj petis ŝin forpeli la naŭzajn insektojn. Kvankam malŝaĝa, la filino ĉiam volis plezurigi la patrinon laŭeble."

  "Ŝi stariĝis de sia propra pistujo, levis la pistilon kaj atente celis la plej grandan kaj aŭdacan muŝon. Ŝi batis la muŝon senskrupule! Sed certe, tio mortigis la muŝon, kaj ankaŭ rabis la vivon de la patrino."

  "Vi ĉiuj scias la onidiron," diris la konsilanto, fininte la rakonton: "'Oni preferas malamikojn ol tiajn malsaĝajn amikojn.'"

  La moralinstruo estas: Saĝa malamiko estas malpli danĝera ol malsaĝa amiko.