Budhismaj rakontoj/Enterigita trezoro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

39. Enterigitaj Trezoroj

  [La Aroganteco de Povo]

  Iam vivis maljunulo en Benareso. Li havis tre bonan amikon faman pro saĝo. Feliĉe, aŭ eble malfeliĉe, li havis ankaŭ edzinon belan kaj junan.

  La maljunulo kaj lia edzino havis filon. La maljunulo amegis sian filon. Iutage venis al li ideo: "Mi opinias, ke mia bela juna edzino ne ĉiam estas fidinda. Mi certas, ke ŝi edziniĝos al alia viro post mia morto, kaj ili elspezos ĉiujn trezorojn pene gajnitajn de mi. Plie, mia filo heredos neniom de sia patrino. Do mi faru ion por garantii la heredaĵon al mia filo. La trezorojn mi enterigos kaj protektos por li."

  Li alvenigis sian plej fidelan serviston Nanda. Ili kune portis ĉiujn trezorojn de la maljunulo en la profundan arbaron kaj enterigis ilin. Li diris: "Mia kara Nanda, mi scias, ke vi estas obeema kaj fidela. Donu la trezorojn al mia filo post mia morto. Kaŝu la sekreton ĝis tiam. Kiam vi donos la trezorojn al li, konsilu lin uzi la havaĵon saĝe kaj malavare."

  Post nelonge la maljunulo mortis. Kelkajn jarojn poste, lia filo finis sian lernadon. Li revenis hejmen por esti mastro de la familo. Lia patrino diris: "Mia filo. Via patro estis homo suspektema. Li kaŝis ĉiujn siajn trezorojn. Mi estas certa, ke lia fidela servisto Nanda scias la lokon de la kaŝitaj trezoroj. Petu lin montri la trezorojn al vi. Tiam vi povos edziĝi kaj vivteni la tutan familion."

  Do la filo iris al Nanda kaj demandis, ĉu li scias, kie lia patro kaŝis siajn trezorojn. Nanda respondis al li, ke la trezoroj estas kaŝitaj en la arbaro kaj li sciis la precizan lokon.

  Ili ambaŭ iris en la arbaron kun korbo kaj fosilo. Kiam ili atingis la lokon de la kaŝitaj trezoroj, Nanda subite arogantiĝis pri sia graveco. Kvankam li estis nur servisto, li havis la povon sole scii la sekreton. Do li malmodestiĝis kaj pensis, ke li estas pli bona ol la filo. Li diris: "Vi filo de servistino! De kie vi heredos la trezorojn?"

  La pacienca filo ne refutis la serviston. Li eltenis lian insulton kvankam li estis surprizita. Post nelonge ili revenis hejmen kun malplenaj manoj.

  La stranga maniero de la servisto ripetiĝis kelkajn fojojn. La filo pensis: "En la hejmo Nanda volontas malkaŝi la sekreton de la trezoroj. Sed kiam ni kun korbo kaj fosilo iras en la arbaron, li ne plu volas tion fari. Mi volas scii, kial li ŝanĝis sian decidon ĉiufoje."

  Li decidis viziti la saĝan amikon de sia patro por solvi la enigmon. Li iris al li kaj priskribis la okazaĵon.

  La maljuna saĝulo proponis: "Iru refoje kun Nanda en la arbaron. Rigardu, kie li staros kiam li insultos vin. Li certe tion faros. Poste foririgu lin dirante, 'Vi ne rajtas diri al mi tiamaniere. Foriru!' 

  "Fosu la teron je la loko kaj vi trovos vian heredaĵon. Nanda estas humilegulo. Do li nur aŭdacas insulti vin kiam li proksimiĝas al sia malgranda povo."

  La filo sekvis la proponon precize. Vere li trovis la kaŝitajn trezorojn. Li malavare uzis la trezorojn por helpi aliajn homojn laŭ la espero de sia patro.

  La moralinstruo estas: Humilegaj homoj facile arogantiĝas je malgranda povo.